About this blog

  • 13 posts
  • 1 964 visits
August 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

August 3rd, 2009

1) Erareto en unu litero 2) Kiel mi ekkonis persone hungaran korespondanton





Erareto en unu litero
skribis V.F., 84.j. klubanino, trad. J.R.


Antaŭ multaj jaroj, kiam mi ankoraŭ estis juna, mi komencis lerni Esperanton. Mia instruisto instigis min, ke mi invitu iun eksterlandanon, ke per tio mi plej multe lernos, sed mi ne kuraĝis. Nur, kiam mia amikino preparis sin por vojaĝi Nederlanden, mi petis ŝin, ke ŝi trovu por mi iun seriozan esperantiston, kiu volus viziti min.
Fakte, post dujara interŝanĝo de niaj leteroj, alveturis samideano el nederlanda Rotterdamo. Mia E-lingvoscio tiam ankoraŭ ne estis sur alta nivelo, tamen laŭ mia opinio ĝi sufiĉis por simpla konversacio..


Mi ĝojis je li, preparis multe da manĝo – preskaŭ „bankedon“ kun diversaj manĝoj kaj multaj desertoj kaj mi invitis ankaŭ mian amikinon, por ke ŝi helpu min, kiam mi ne povus ĉion bone esprimi. Sed post la manĝo mia gasto ŝajnis al mi ankoraŭ ne tute sata kaj mi demandis lin:
„Ĉu Vi estas ankoraŭ malsata? Mi kuiros por Vi avon.“ Mia amikino rapidege ion ekserĉis sub la tablo, kiam la nederlanda gasto tute serioze diris: „Ne, – dankon, mi estas sata, lasu Vian avon vivi“.
-xx-




Kiel mi ekkonis persone mian hungaran korespondanton
(rememoris J.Š. 83j. eksklubano, trad. J.R.)


En la jaro 1957 la ĉeĥa vojaĝ-agentejo Čedok aranĝis ekskurson de futbal-favorantoj por interŝtata matĉo en Budapeston. Vendado de enirbiletoj estis distribuata helpe de entreprenaj komitatoj en unuopajn fabrikojn kaj entreprenojn. Mi interesiĝis pri enirbileto, ĉar en Budapesto mi havis bonan E-korespondanton. Mi kaj ankoraŭ du kunlaborantoj, kiuj estis ankaŭ esperantistoj, ricevis la enirbiletojn.


Tuj mi skribis al mia amiko precizan daton, kiam ni venos al ĉefstacidomo en Budapesto. Tamen mi ne sciis, kiamaniere ni ekkonos unu la alian, kvankam ni interŝanĝis la fotojn.
La amiko proponis, ke sur la kajo li svingos per Esperanta flago.
Sur la kajo atendis nin grupo de proksimume 50 esperantistoj el lokaj E-kluboj kaj en la mezo kun la flago staris mia korespondanto Abrahám. La renkontiĝo estis agrabla kaj kora.


La ekskurso estis tritaga kaj ni malligis nin de la ĉefa grupo kaj estis gastoj de lokaj esperantistoj.
Nia ekskurso estis kiel la unua, kiu post la mondmilito veturigis futbalfavorantojn post la landlimo – de esperantistoj ni estis inter la unuaj, pro tio estis tiel granda ĉeesto en la stacidomo.
Sed pro la problemoj en mia okupo (mi havis multajn korespondantojn), mi estis devigita forlasi Esperanton kaj fini korespondadon kun miaj eksterlandaj amikoj.
-xx-




Published at 10:35 ( 1 comment / 114 visits )
This post is public

August 3rd, 2009

Rememoroj de memoruloj - Mia unua vojaĝo okcidenten (el la j.1965)



Rememoroj de memoruloj


Komence de julio 2009 solenis nia Esperanto-klubo de doktoro Schulhof en la ĉeĥa urbo Pardubice 100-an jubileon de sia fondiĝo. Mi opiniis, ke estus interesa, se kelkaj klubanoj aŭ estintaj klubanoj, kiuj ankoraŭ vivas, povu kontribui al nia solenaĵo per siaj travivaĵoj aŭ el komencoj en E-lernado, aŭ de diversaj eventoj, ĉefe el 50-60aj jaroj, kiuj ne estis ĉe ni tro trankvilaj. Mi sukcesis konvinki du estintajn klubanojn nun vivantaj en Danlando kaj Nederlando kaj du pluajn ĉeĥajn geklubanojn por skribi siajn rememorojn. Tamen ili skribis siajn okazintaĵojn aŭ en la ĉeĥa lingvo, aŭ kun tiaj etaj restoj de Esperanto, ke mi devis ĉion traduki.
Esperante, ke tiuj ĉi rakontaĵoj povu interesigi ankaŭ ipernitanojn, mi sinsekve enmetas ilin ĉi tien.
Samtempe mi rememoris je mia okazintaĵo kaj post ĝi vi povas eklegi serion de pluaj travivaĵoj.


Mia unua vojaĝo okcidenten al esperantistoj
- rememoro je la jaro 1965


Ĉe la UEA-kongresoj okazadas belartaj konkursoj. Antaŭ jaroj estis inter diversaj branĉoj kiel poezio, prozo, teatraĵo, kanto, ktp. ankaŭ fotografaĵo. Tiun ĉi branĉon mi partoprenis en la jaro 1964. Tiam la temo de la fotokonkurso estis la frazo el la libro Taglibro de Anne Frank: “Freneze mi amas la naturon, ĉu nur pro tio, ke dum longa tempo mi ne povis elŝovi la nazon eksteren?“ Mi sendis foton – sunsubiron inter nuboj post la pikdratoj.
Mi gajnis ĉefan premion, 150 guldenojn. Je mia demando en ŝtata banko, kiom da kronoj mi ricevus, la respondo estis 300 kronojn. Kompreneble ilia respondo ne kontentigis min, ĉar la kurzo en tiu tempo estis proksimume 1:16.
Pere de konataj esperantistoj mi kontaktiĝis kun nederlanda familio kaj mi ricevis leteron: Vi kun la edzo povas veni por 10 tagoj, 50 guldenojn kostos la restado ĉe ni kaj por 100 guldenoj Vi kun ni travojaĝos trionon de Nederlando.
De tiu tempo ni ofte korespondis kaj pluan jaron ni preparis nin por la vojaĝo.


Ni ricevis nur 5 dolarojn po persono por 10 tagoj, la nederlandaj geamikoj devis skribi deklaron, ke ili ĉion pagos por ni. Kelkajn tagojn antaŭ nia forflugo venis en mian okupon sekreta policano kaj konsilis, ke mi ne renkontu elmigrintojn, kaj se iu demandus je niaj armeo, kazernoj aŭ flughaveno, ke mi ne respondu. Mi konsentis, ĉar mi pri io simila entute ne pensis.


Mi ne volas ĉi tie paroli pri belega vojaĝo, pri plenaj vendejoj, kiuj en tiuj jaroj ĉe ni estis preskaŭ malplenaj. Laŭ mia multjara kutimo mi ĉiutage notis travivaĵojn kaj kiam mi revenis en mian okupon, mia taglibreto estis ĉe mi, por ke mi dum tagmanĝa paŭzo povu rakonti al la kunlaborantoj, kiel mi fartis.
Sed tuj matene aperis en mia oficejo fremda homo, montris legitimilon kaj diris, ke li havas permeson de nia direktoro, por ke mi forveturu kun li. Do mi nur kunprenis mansaketon kaj plena de timo kun li foriris. Antaŭ nia entrepreno ni sidiĝis en aŭtomobilon kaj ni haltis antaŭ „ministerio de timo“, ĝuste dirite policana direktorejo. Tie per la lifto ni atingis la plej altan etaĝon kun krada pordo, post la sonoro malfermis la pordisto kaj ni iris ĝis la fino de longa koridoro. Li malŝlosis la ejon, post nia enveno li ŝlosis kaj metis la ŝlosilon en sian poŝon. Ĉu Vi – ĉefe virinoj, povas imagi mian timegon – kiam apud la fenestro estis divano – kaj mi en tiu tempo estis sufiĉe juna kaj bonaspekta?


Li komencis demandi min, kiel ni fartis en Nederlando, sed mia gorĝo de la timo estis tiel seka, ke mi ne povis pli bone paroli. Mi pruntis al li mian taglibreton kaj petis, ĉu mi povas plej frue manĝi mian kornbulkon, ĉar mi ne havis hejme tempon por matenmanĝi kaj ke li dume legu en la kajereto kaj mi respondos, kion li bezonos. Tiel mi iomete trankviliĝis kaj poste respondadis; li kelkfoje firmigis min, ke li ĉion scias, sed volas ĉion aŭdi de mi. Mi respondadis tre naive, ekzemple, ke mi ne komprenas, kial okcidentanoj legas pri nia lando, ke ni ne havas bonajn vestaĵojn, bonan manĝon, kaj poste ili vidis nin bone vestitajn, ke tio estas stranga politiko, kiu malbonigas nian nacion.
Kiam li eksciis de mi nenion gravan, li proponis al mi okupon ĉe ili, duoblan salajron kaj avantaĝan labortempon. Kiam mi demandis pri speco de la laboro, mi ne sciis, kiamaniere resti trankvila. Imagu, mi malfermadus leterojn de esperantistoj kaj legus al li, ĉu ili skribas ion kontraŭ nia respubliko. Kiam mi respondis, ke mi jam kutimiĝis en mia okupo, li demandis, ĉu miaj gekolegoj rakontas iajn politikajn anekdotojn. Kompreneble mi diris, ke pro multe da laboro kaj pro familiaj problemoj mi laboras kaj ne havas tempon aŭskulti, kiu ion rakontas.
Tiu homo vizitis min ankoraŭ dufoje, tamen li ne sukcesis konvinki min al kunlaboro kun ili.
-xx-




Published at 10:05 ( 2 comments / 53 visits )
This post is public

May 3rd, 2009

Mia travivaĵo el la nunjara 1-a de majo 2009:


Kiel gastigantino de Pasporta servo en Pardubice mi ricevis retpoŝte leteron de franca samideano, ke en apuda urbo 22 km for de mia urbo en Hradec post 5 tagoj li kantos kun 60 pluaj kantistoj en la kantĥoro Cantus Felix . La ĥoro havas ĝemeliĝon kun simila kantĥoro Smetana en Hradec Králové kaj estis preparitaj du koncertoj por 1.-2.5.2009.
Li skribis, ke li tre interesiĝus paroli kun iaj geesperantistoj, sed ne sciis, kie troviĝas tiu muzika salono, je kioma komenciĝos la koncerto, ankaŭ ne en kiu hotelo ili tranoktos.



Jam ne estis tempo demandi aliajn geklubanojn pri ilia libera tempo por la posttagmezo de la 1-a majo. Rapide mi respondis retpoŝte, ke mi klopodos alveturi kaj partopreni la koncerton kaj feliĉe en interreto mi trovis pli multe da informoj, ankaŭ kontakton je sekretariino de la kantĥoro Smetana en Hradec Králové, al kiu mi tuj telefonis.



Post la 16-a horo mia nepino per aŭtomobilo akompanis min al Urba muziksalono en Hradec Králové kaj mi persone konatiĝis kun s-ino sekretariino, kiu jam atendis min kaj afable permesis al mi partopreni ilian lastan ĝeneralan kantprovon, kiu sonis tra la tuta domo. En mia mano estis E-flageto kaj kvankam mi envenis tre silente, inter sesdekoj da kantistoj leviĝis unu brako. Kiam venis paŭzo, franca esperantisto alrapidis al mi por prezenti sin. Kun pluaj kvar gefrancoj poste ni eksidis en proksima sukeraĵejo por mendi glaciaĵojn kaj ni babilis kaj franco Vincent ĉion tradukis al pluaj konatuloj ĉe la tablo; nian interparolon ankaŭ aŭskultis pluaj francoj ĉe ambaŭ apudaj tabloj kaj miris, ke ni babilas kiel malnovaj geamikoj, kvankam ni ĝis nun neniam konis nin.



Sed de la 18-a horo komenciĝis koncerto de ambaŭ grandaj grupoj. La ĉeĥan kantĥoron Smetana ĥorestris simpatia juna virino Lenka Lipenská, poste francan grupon Cantus Felix dirigentis agrabla juna viro Yves Delecluse. Estis por mi granda travivaĵo rigardi ambaŭ dirigentojn, iliajn stilojn kaj gestojn.
La kantojn de mondaj klasikaj komponistoj de Bach, Mozart, Brams, Martinů Janáček, Händel, Dvořák... potencigis akompano de orgenmuziko kaj belega mozaiko kaj pentraĵoj sur la muroj kaj plafono de la salono.
En la tria parto de la koncerto venis sur la podion ambaŭ grupoj por komunaj kantoj – entute 120 homoj, tri kantojn dirigentis franco kaj du kantojn dirigentis ĉeĥa virino. Dum la koncerto mi petis apude starantan fotografistinon, kiun mi petis pri foto de kantistoj pere de mia fotoaparato. Kiam ŝi informiĝis pri la celo de mia vizito, ŝi post la koncerto proponis, ke mi kun franco Vincent venu sub grandega orgeno por komuna foto kaj kiam mi admiris ĉarmon de franca dirigento kaj li ĵus preteriris, li haltis ĉe ni por komuna foto.



La franca kantĥoro devis forveturi per buso al solena vespermanĝo kaj hotelo, mi forveturis kun mia nepino hejmen. En miaj oreloj ĝis la nokto sonis belegaj melodioj de tiu ĉi posttagmezo kaj multaj demandoj de francoj pri Pasporta servo kaj pri Esperanto.
Published at 13:15 ( 1 comment / 120 visits )
This post is public

January 12, 2009

E-Silvestro en Česká Třebová (Ĉeĥa respubliko)



Sukcesa E-Silvestro
Esperanto-klubo en la urbo Česká Třebová – organizis laŭ sia multjara tradicio la Silvestran renkontiĝon. Ĝi okazis jam la 29-an de decembro 2008. Ĉeestis 62 partoprenantoj el 25 lokoj de nia respubliko. La programo kiel ĉiam estis amuza, komence ni bezonis ankaŭ diversajn sciojn, ĉar ni devis plenumi demandilon (kvizon), la plej perfekta ricevis premion. Ekzemple: Kiujn mineralojn oni donas en nutraĵon. E-demandoj estis pli simplaj: Ekz. En kiu urbo kaj lando okazis la unua E-mondkongreso. (Kompreneble tiun ĉi respondon ne konis nur kelkaj E-komencantoj).
Dum la vespero ludis tri muzikistoj kaj ni povis danci laŭ nia gusto. De la dudekdua horo estis prezentitaj kelkaj ridindaj scenetoj de diversaj partoprenantoj, unuopuloj aŭ grupetoj, ja la temo de la vespero estis ESPERANTA KABARETO. Antaŭ noktomezo estis prezentita neforgesebla spektaklo, kiam naŭ dancantinoj prezentis la dancon „kankano“. Sed ne pensu nur pri junaj sveltaj knabinoj, sed imagu, ke plimulto de dancantinoj estis en la aĝo super 50 kaj eĉ 75 jaroj (eĉ handikapitaj). Kaj kiam ili antaŭ E-publiko svingis siajn larĝajn longajn jupojn kun falbaloj, ni tre ridis kaj bone amuziĝis. La tutan vesperon bonege gvidis amikino Jana, al kiu apartenas nia granda danko.


Nia grupeto el mia urbo Pardubice venis per du automobiloj.Ĉiam ni kontribuis per iaj scenetoj, ( ja ni partoprenis pli ol 18foje) nun semajnon antaŭ la evento ni ankoraŭ ne sciis, kion ni prezentos kaj ni sciis, ke multaj konatoj atendas nian prezentadon. Mi serĉis en miaj malnovaj materialoj, kiam mi ankoraŭ antaŭ multaj jaroj instruis Esperanton al infanaj lernantoj. Feliĉe mi trovis etan sceneton.Tie nepino demandas sian avineton, kio estas pli bone, ĉu aĉeti hundeton aŭ kateton La konversacio estis en ĉeĥlingva rimo kiel ŝerca poemo kaj la rezulto estis tia, ke ĝi estas egale, ĉar la situacio estas iam sub hundo kaj iam por kato. (La ĉeĥa diro, kiam ni vidas estontecon malbonan). Mi ankaŭ prezentis "Kion mi dezirus, se mi estus eta knabo". Ĝi estis origine melodramo de mia studenta epoko, kiun mi nun deklamis post 50 jaroj kaj min ĝojigis, ke ĝi plaĉis al la ĉeestantoj.
La noktomezo estis momento de komuna solena tosto inkluzive la novjaran bondeziron por pli bona jaro 2009. Poste, laŭ la tradicio, estis disdonitaj donacetoj, kiujn alportis la partoprenantoj. Kaj sekvis plua dancado kaj babilado.Poste ni estis informitaj pri temo de la venonta E-Silvestro. „Ĉiu ĉeĥo estas muzikanto“. Kaj ni jam nun povas pripensi, per kiu sceneto ni kontribuos. Post la dua nokte la partoprenantoj adiaŭis, kiam la muzikantoj jam ne volis plu ludi kaj ni estis sufiĉe lacaj. Sed je tia venonta amuza vespero jam nun ni tre ĝojas, kvankam ni estos denove pri unu jaro pli aĝa.


Published at 17:52 ( 2 comments / 228 visits )
This post is public

November 22, 2008

Ŝ L O S I L O J



Ŝ L O S I L O J
(okazis en la j.1986)


Antaŭ la domo staras aŭtomobilo kun postveturilo, preparita por longa vojaĝo. Post lasta kontrolo, ĉu ne estis forgesitaj pasportoj, monoj (hungara, rumana eĉ bulgara), ĉu estas sufiĉe da benzino, ĉu pupeto por eta filino, ĉu ankaŭ adresoj de konataj esperantistoj – ĉio en ordo kaj venis adiaŭo: „Panjo, fartu bone, ĉi tie estas ŝlosiloj de nia loĝejo. Estu tiel afabla kaj ne forgesu akvumi la florojn. Post veno al Varna ni tuj skribos al Vi. Ĝis la!“ Kaj la plena aŭtomobilo ekveturis. Ĉe mi restis iom da timo el ilia longa vojaĝo, ke ili evitu ian akcidenton.


Pasis unu semajno. Cerbumante, kiam la poŝtisto povu alporti al mi ilian saluton, eksonoris telefono.El Bulgario. Kiel mi ektimis,- ĉu io okazis? Eĉ ektremis miaj genuoj. La voĉo de mia filino trankviligis min, ke ĉiuj sanas, la vetero estas belega, sed la ŝlosiloj de ilia aŭtomobilo estas perditaj. La duaj ŝlosiloj pendas en koridoro de ilia loĝejo kaj ŝi petis min pri la plej rapida helpo, alie ili ne povos reveni hejmen laŭ la plano. La filino proponis kelkajn alternativojn por interkonsenti kun busŝoforoj, trajnestro aŭ demandi en aerodromo aŭ pere de esperantistoj, kiuj preparas sin por la vojaĝo en Bulgarion.


Do mi rapide agis: telefonparolinte kun doganisto mi estis trankviligita, ke mi povas sendi la ŝlosilojn kiel „valora skribaĵo“, sed la sendaĵo devas esti sigelita kaj post 4-6 tagoj estos la ŝlosiloj en bona ordo ĉe la celo en Varna. Laŭ la konsilo de la afabla doganisto mi preparis paketon, kiun li trarigardis, helpis al mi plenumi formularon kaj ĉar mi posedis neniun sigelon, li donis sur la paketon la ofican. Ankaŭ en la ĉefa poŝtoficejo ne estis problemo kaj tie estis al mi promesite, ke post unu semajno la paketo estos ĉe la adresato.


Post 14 tagoj mi ricevis telegramon el Bulgario, ke la paketo kun ŝlosiloj ankoraŭ ne venis.
La poŝtoficistino diris al mi, ke la paketo estis resendita de rumana landlimo pro tio, ke la sigelo ne estis privata. Jam la kolera oficistino metis sur la paketon sian propran sigelon kaj mem ŝi forsendis la paketon en Bulgarion.


Proksimiĝis tago de la reveno de mia familio kaj mi dubis, ke pakaĵo kun la ŝlosiloj atingis la celon. Miaj pensoj estis senĉese ĉe ili.
Subite haltis antaŭ nia domo ilia aŭtomobilo kaj ĉiuj kun ridetoj gaje salutis min. „Kiamaniere vi estas jam ĉi tie? Ĉu Vi jam ricevis la ŝlosilojn?“ „Ne, ne, la paketo ankoraŭ ne venis, la oficistino en Varna estos afabla kaj resendos ĝin al ni“. Kaj mia filino rakontis, kiel la antaŭlastan tagon de ilia restado en Varna,– ĉiuj jam ege nervozaj –, ŝia edzo ekdemuntis la stirilon kaj pluajn aĵojn kaj bezonis iom movi la postveturilon. Subite la filo ekvidis serĉatajn ŝlosilojn sub la rado de la veturilo.
Do, tiu tago estis ilia la plej ĝoja el la tuta restado en Bulgario, La ŝlosiloj revenis post 7 semajnoj. ---


Published at 19:21 ( 0 comments / 132 visits )
This post is public

November 22, 2008

Atentu, se Vi volas salti en la akvon.







Atentu, se vi volas salti en la akvon


Antaŭ dekkvin jaroj vizitis min la gepatroj de niaj nederlandaj geamikoj. Ni estis invititaj al kabano de nia klubanino.
Estis varma somera tago, apud komforta kabano estis bela lageto, kien ni gaje eksaltis kaj naĝis. Ankaŭ nia eksterlanda gasto volis montri, ke spite de sia aĝo, li kuraĝe saltis en la akvon. Kiam li denove atingis akvonivelon, li ion nederlande vokis al sia edzino, lia vizaĝo esprimis neagrablan surprizon. Poste li klarigis Esperante, ke ĉe la salto en la akvon li perdis sian artefaritan dentaron. Tuj ni ĉiuj denove subakviĝis kaj sur la ne tro profunda lagetfundo serĉis perditan dentaron. Sed vane. Nia serĉado ne sukcesis.


Dum pli posta malgaja pripensado sur la bordo, kiamaniere en eta tempo ricevi novan dentaron antaŭ ilia forveturo al pluaj landoj, eksonis terura ekkrio de juna knabino ĉe kontraŭa lagetbordo.


La knabino duonkorpe en la lageto levis la piedon super la akvon kaj kriis pro timo, supozante, ke io mordis ŝin. Inter ŝiaj piedfingroj estis la serĉata dentaro.
Kiel rapide nia humuro pliboniĝis, kiam ni vidis tian gajan situacion! Nur mi bedaŭris, ke mia fotoaparato ne estis preparita por tiu momento, kiam la dentaro de nia amiko mordis junan knabinon.
Laŭ reala okazintaĵo verkis J.Rýznarová


Published at 14:46 ( 0 comments / 92 visits )
This post is public

November 19, 2008

Kion Vi nokte deziris de mi?


Kion Vi nokte deziris de mi?


Venis al mi letero bele afrankita de turkaj poŝtmarkoj. Dum E-kunveno mi tralegis enhavon de la letero kaj volis scii opinion de aliaj geklubanoj, ĉu akcepti turkan esperantiston, kiu bezonis en nia urbo unu tranokton dum sia vojaĝo tra deksep landoj. Preskaŭ ĥore mi aŭdis: Ho, jes, akceptu lin kaj venigu lin en nian klubon. Ni ankoraŭ neniam parolis kun turko, ni konas turkojn nur de orientalaj filmoj, ni demandos lin, ĉu ĉe ili ankoraŭ ekzistas haremoj.


Do mi respondis jese. Venis destinita tempo kaj mi atendis kvar horojn en la halo de nia stacidomo, ĉar en tiu tempo estis malfruiĝitaj preskaŭ ĉiuj rapidtrajnoj. Mi atendis kun pli granda mansako, sur kiu estis granda Esperanta stelo. Neniu venis, ankaŭ niaj geklubanoj atendis vane.
Post 10 tagoj mi havis ĉion preparitan por gvidi mian grupon de E-infanaj lernantoj al Nikolao-renkontiĝo en la urbon Jablonec en la norda Bohemio. Tie miaj 11 lernantoj prezentos teatraĵ-sceneton kaj dum du tagoj ni ekskursos.
Du horojn antaŭ nia forveturo iu eksonoris. Antaŭ la domo staris nekonata sinjoro kaj diris: „Mi estas E.J. el Turkujo. Mi ne havis eblon veni antaŭ 10 tagoj, mi devis reveni hejmen de landlimo“.
„Ho, mi bonvenigas Vin, sed – mia Dio - kion mi nun faros kun Vi, kiam ni ĉiuj post eta tempo forveturos.Ĉu lasi Vin ĉi tie? Ne eblas. Vi devos veturi post du horoj kun ni. Antaŭmendi tranokton por Vi jam ne eblas, do mi kunprenos blovmatracon kaj dormosakon kaj vi dormos sur la planko de nia tranoktej-ĉambro.“


E-renkontiĝo okazis en ĉarma medio, nia turko la unuan fojon vidis“ sanktan Nikolaon kun anĝeloj kaj diablo“, kiuj alportis grandan korbegon da donacetoj – ankaŭ li ricevis kelkajn; nia infana prezentado bone sukcesis kaj turka gasto estis de ĉio ravita, ja tiel multaj esperantistoj volis kun li persone konatiĝi.
Nokte en negranda 4lita ĉambro de turisma tranoktejo nia laca turka esperantisto baldaŭ ekdormis sur la blovmatraco ĉe mia lito kaj komencis tro laŭte ronki. Kion fari? Ni ceteraj ankaŭ volis dormi. Mi tuŝis lin por turniĝi kaj ne ronki. Senvorte li tion faris.
Matene dum promeno tra la urbo li demandis min per kortuŝa voĉo: Kion Vi nokte deziris de mi?
Published at 19:48 ( 0 comments / 122 visits )
This post is public

November 19, 2008

Esperanto savis min

Mi estas esperantistino jam 55 jarojn- Dum tiom da jaroj mi havis multajn travivaĵojn, kelkajn mi volus ĉi tie konservi, eble ili amuzigos ankaŭ pluajn legantojn.Tiu ĉi estas el la jaro 1963.

Esperanto savis min


Jam multe da jaroj pasis de la tempo, kiam mi la unuan fojon partoprenis UEA kongreson en Bulgario, en la ĉefurbo Sofio. La kongreso okazis en la jaro 1963 kaj en tiu tempo ni ne povis tien libere vojaĝi.
35 funkciuloj el la plej viglaj Esperanto-kluboj estis elektitaj – el la tuta Ĉeĥoslovakio. Mi povis pagi nur trajnan vojaĝon, kongresan kotizon kaj restadon en Sofio, sed por kongresa ekskurso al Rila-montaro jam ne restis la mono. Tamen etan sumon de ĉeĥaj kronoj mi kaŝis inter mian tolaĵon. Ja, mi tiel sopiris vidi la unuan fojon Nigran maron.


De mia bulgara amikino mi donace ricevis kaŝe en la letero etan financan subtenon por privata aviadila ekskurso 500 km de Sofio al Varna. Antaŭe mi jam sciis la prezon de aviadilo, kiu je la 5-a matene forflugos el Sofio kaj precize je la 24-a nokte la aviadilo forflugos reen el Varna. Por manĝi dum la tago ĉe la maro jam ne restis la mono, sed ne gravis, ĉefe, ke mi povos naĝi en la maro.
Flugi al la maro kun mi decidis ankaŭ E-funkciulo el Karlovy Vary kaj mi ĝojis pro tio, ĉar Jan pli bone komprenis bulgare kaj ruse, kio povus esti tre utila. Do la flugbiletoj por ni ambaŭ jam estis aĉetitaj, tamen por la revena flugo estis necese aĉeti ilin nur en Varna-flughaveno.
Oĥ, la tuta bela tago antaŭ ni !


Nia aviadilo en Varna bone alteriĝis kaj post eta atendo je buso direkte al Oraj Sabloj ni ŝvitis en preskaŭ nespirebla aero de plenplena buso, kie stari sur propraj kruroj estis granda feliĉo.
Apud mi kaj Jan staris simpatia juna viro, kun kiu ni ekkonversaciis post la konstato, ke ni estas el Ĉeĥoslovakio. Li petis nin, ĉu ni povu ŝanĝi al li iom da ĉeĥa mono, rakontinte, ke post kelkaj tagoj li forveturos en nian landon kun sia folklora dancgrupo. Sed li povos ricevi poŝmonon nur proksimume por tri limonadoj.


Mi bedaŭris la viron sciante la kondiĉojn de tiu tempo. Preninte el sub mia bluso cent kronojn, mi donacis la monon al li kun la vortoj: Uzu ĝin en mia patrujo en bona sano. Post alveturo al Oraj Sabloj ni adiaŭis, ne sciante, ke li de malproksimo sekvas nin por scii, kie ni sidiĝos sur la strando.
Kia estis nia surprizo, kiam tagmeze li alportis al ni grandan pladon da sandviĉoj kaj amason da tomatoj kaj persikoj. Li poste restis ĉe ni la tutan posttagmezon kaj vespere li invitis nin por vespermanĝo en tiutempe la plej luksan restoracion de la hotelo Ĉajka en Varna. Nokte li akompanis nin en la flughavenon, kie ni aĉetis biletojn kaj „adiaŭ nia nova amiko, dankon por tiel belega tago!“


Ni kontente sidiĝis en la aviadilo atendante forflugon. Noktomezo pasis, la minutoj flugis kaj ni ne. La akvo kaj saltado en marondoj ege lacigis min kaj mi sopiris ekdormi.Do, kio okazis? Kial ni ne startas? Jan flustris al mi, ke li aŭdis interparolon de stevardino kaj de kontrolisto kun ia viro, kiu kvankam jam posedante flugbileton, ne restis por li libera sidloko. Ili kontrolos ĉiujn. Jan volis rigardi mian bileton kaj subite li ekvidis, ke sur mia bileto estas la dato de venonta tago. Ho, mi ektimis! Ĉu mi devos resti sola la tutan nokton en flughaveno de Varna?
Jan rekomendis al mi paroli nur Esperante, kiel eble plej rapide, sed ne montri la timon. En tiu tempo mi ankoraŭ ne spertis flue paroli, sed eble la angoro kaj timego devigis min paroli fakte rapide, eĉ kolereme kaj indigne.
La kontrolisto jam venis al mi. Mi montris la bileton kun laco, li ion diris al mi, mi ekparolis plej rapide, kiel mi scipovis:“ Kion vi volas de mi? Mia bileto estas aĉetita antaŭ unu horo, mi normale pagis, do bonvolu ne ĝeni min. Mi ne komprenas Vin“. Tion mi certe trifoje ripetis. Estis feliĉo, ke la kontrolisto ne volis vidi mian legitimilon kun enmetaĵo (pli frue ni ne posedis pasportojn).


La kontrolisto senkonsile levis ŝultrojn, vidante, ke li ne komprenas al mi kaj post la momento Jan jam aŭdis lin peti la bulgaran viron, ĉu li povos flugi matene, ke kun tiu eksterlandanino li ne povas interkompreniĝi kaj Bulgario volas montri bonajn rilatojn al fremduloj. La viro konsentis.
Mia angoro foriris. Mi tuj ekdormis sonĝante pri pasinta tago. Jen mi aŭdis la voĉon de Jan: Vekiĝu! Ni jam alteriĝis en Sofio. Vidu, kiel Esperanto savis vin!

.



Published at 19:33 ( 1 comment / 92 visits )
This post is public

November 15, 2008

La hirudoj resanigas



La hirudoj resanigas
Tiuj ĉi malplaĉaj animaloj – hirudoj estis jam utiligataj 200 jarojn antaŭ nia jar-epoko kaj nuntempe utiligas ilin tri hospitaloj en Hindujo Dĵammu kaj Kaŝmir. Pacientoj el la tuta Hindujo veturadas tien kaj la kuracistoj estas kontentaj pri rezultoj de la kurac-metodo.
Per la hirudoj estas kuracata granda vico da malsanoj, inkluzive de artritido, kronikaj kapdoloroj, inflamoj de kavaĵoj kaj haŭtmalsanoj. La kuracisto Nasír Ahmed Hakim diras, ke moderna medicino eluzas tion, ĉar salivoj de hirudoj enhavas bioaktivan substancon, kiu defendas sango-koagulaĝon, sed ankaŭ helpas kiel analgetiko kaj
anestetiko.
Do, la hirudoj estas miraklaj kuracistoj – iliaj salivoj venas per suĉ-sango en la korpon de pacientoj.


Sed inter ceteraj kuracistoj ne regas ĝojo. Kelkaj proklamas, ke dume ne estas tro da informoj pri bonaj efikoj kaj ke unue necesas fari sciencajn analizojn. Hindujo ne estas sola loko, kie oni uzadas hirudojn por la kuracado.
Antaŭ kelkaj jaroj agnoskis la federala registaro de USA sango-suĉadon per la hirudoj kiel medicinan proceduron ĉe la kuracado de difektoj de sango-cirkulado kaj ĉe transplantado de haŭtaj partoj.
Antaŭ nelonge oni skribis en iu ĵurnalo, ke la artistino Demi Moore el Hollywood utiligis la hirudojn por plibeligo de sia vizaĝo. Ankaŭ la pacientoj de Kaŝmir laŭdas la efikojn de hirudoj.
Unu virino el malgranda malsanulejo en Ŝrinagaro uzis kvar hirudojn por suĉsango de sia kruro, ĉar deko da kuracistoj el la tuta Hindujo ne kapablis helpi ŝin.Tri jarojn ŝi vane kuracis la artik-dolorojn.
Kiel longe la hirudoj suĉas la sangon? Post 30 minutoj ili mem forlasas la haŭton.
La malsanulejoj kalkulas por ĉiu hirudo 50 rupiojn (proksimume 20 Kč) krom pago por la kuracista konsulto.
Por la 70jaraĝa viro Abdul Ahad estas la hirudoj la lasta espero, kiel forigi konstantan malvarmumiĝon kaj fortajn kapdolorojn, kiuj lin turmentas jam kelkajn jarojn. La kuracista scienco ne sukcesis helpi lin.
El la ĉeĥa tagĵurnalo Deník esperantigis J. Rýznarová
Published at 17:20 ( 0 comments / 103 visits )
This post is public

November 15, 2008

Rememoro je unu el E-pioniroj



Rememoro je unu el E-pioniroj,
sed ankaŭ rememoro je mia junaĝo.



Antaŭ 54 jaroj mi komencis lerni Esperanton en Pardubice, kie estis sufiĉe granda kaj simpatia E-klubo. Post kelkaj jaroj mi transloĝiĝis kun mia edzo kaj filino en la urbeton Ledeč n. S.(super rivero Sázava), kie ne ekzistis eblo vizitadi ian E-klubon. Mi nostalgis pri E-societo kaj kvankam al ni naskiĝis la dua filino kaj mi havis sufiĉe da laboro, tamen mi cerbumis pri Esperanta kolektivo. Foje en kultura organizo "Osvětová beseda" mi aŭdis pri unu esperantisto el proksima urbeto; ni konatiĝis kaj li kuraĝigis min, ke ni povu helpe de Osvětová beseda fondi rondeton kun E-kurso. Sed kiu instruus – se venos interesiĝantoj? Tion ni ankoraŭ ne kuraĝis.



Kaj hazardo helpis: ni aŭdis, ke en apuda vilaĝo Vlastějovice loĝas unu maljuna sinjoro, kiu scipovas paroli tiun "strangan lingvon".Kaj ne estis problemo kun infanĉareto viziti la vilaĝon kaj konatiĝi kun s-ano Erhard Urban. Ke li estis aŭtoro de gastronomia E-vortaro, mi longan tempon ne sciis. Ofte mi pruntadis al li Esperanto-gazetojn, (kiujn mi ricevadis de miaj korespondantoj) kaj malrapide ekkonadis lin, kiel li estas obstina kontraŭ neologismoj, kiujn li en la gazetoj forstrekadis kaj sur iliaj randoj skribis la ĝustan vorton precize laŭ Zamenhof. Kaj li rakontadis al mi, kiel li persone renkontis doktoron Zamenhof ĉe lia vojaĝo al Usono okaze de la mondkongreso, kiam li ĝuis paroli kun li Esperante. S-ano Urban estis kuiristo sur oceana ŝipego.
Mi ofte skribis taskojn aŭ tradukojn de mallongaj artikoloj kaj li gramatike korektadis miajn laborojn.
S-ro Urban estis afabla kaj ĝoja, ke ni volas fondi E-kurson en Ledeč kaj konsentis, ke li instruos. La kultura organizo kun nia helpo preparis afiŝojn, kie estis skribita, kiomfoje estas Esperanto pli facila ol la ceteraj lingvoj kaj ke la kurso estos senpaga. En la tago de malfermo de la kurso, imagu, en urbeto, kiu havis eĉ ne 4 mil loĝantojn, venis pli ol 30 personoj. En la klubejo ne estis tiom da seĝoj kaj mi petis en najbara domo pri prunto de kelkaj seĝoj.
En tiu tempo ne estis aĉeteblaj Esperanto-lernolibroj, eĉ ne vortaretoj, do la kursanoj devis ĉiun vorton skribi. S-ro instruisto havis propran metodon kaj dum la unua leciono la kursanoj notis pli ol cent vortetojn. Post la kurso mi diris al li, se li povus komence ne dikti tiom da vortoj. Li ne konsentis. Al la dua leciono venis pli malmulte da kursanoj kaj dum la tria leciono denove malpli, li ĉiam diktis preskaŭ cent vortojn. Kaj tion mi jam ne eltenis kaj eksplodis, kvankam mi estimis tiun saĝan viron, kiu povus esti mia avo rilate de mia tiama junaĝo. La instruisto ofendiĝis kaj rifuzis venonte veni.
Kion fari? De la kursanoj restis inĝeniero de ĥemio, profesoro de gimnazio, instruistino de baza lernejo, oficistino kaj kelkaj laboristoj. Kaj mi – virino sen pedagogiaj konoj. Kiam mi volis savi restantojn, mi komencis instrui, kvankam mi scipovis nur E-konversacii, tamen mia ĉiusemajna preparo estis granda. Mia interkonsento kun la profesoro de gimnazio pri lia helpo en certaj gramatikaj problemoj sukcesis kaj pro tio mi bone klarigis uzadon de la gramatikaj insidaĵoj.



Kaj tiel la E-rondeto en Ledeč daŭrigis, venadis eĉ infanoj de la kursanoj, ni recitadis poemetojn, kantadis, vizitadis nin eksterlandanoj, ni realigis sufiĉe grandan ekspozicion. Sed kiam mi post 8 jaroj transloĝiĝis kun la familio reen al Pardubice kaj mia anstataŭanto mortis, post ia tempo la rondeto bedaŭrinde malaperis.
Jarmila Rýznarová
_______________________________
P.S,.Sur la foto estas kursanoj ĉe la dua leciono. Apud s-ro Erhard Urban en la mezo sidas Jarmila R antaŭ 47 jaroj.
Published at 15:37 ( 0 comments / 87 visits )
This post is public

October 16, 2008

Interreto malfermas novajn eblojn ( pri pentaplegikulo)

Interreto malfermas novajn eblojn

Handikapita junulo rakontas pri sia ĝisnuna vivo:

Mi nomiĝas Pavel Hejhal kaj mi estas 24 jaraĝa. Samtempe mi estas pentaplegikulo. De tetraplegikuloj, kiuj havas paralizitajn manojn kaj krurojn, mi diferenciĝas per tio, ke ankoraŭ paraliziĝis mia diafragmo kaj mi estas alligita al pulma ventilatoro.

De mia infaneco mi ŝatis lingvon kaj post finiĝo de baza lernejo mi sopiris aliĝi al mebla industria mezlernejo kaj post la maturekzameno je altlernejo de lignista industrio.

Sed mi planis, tamen la sorto aliel faris. Ĉe la trafikakcidento decembre 2002 mi vundigis mian kolspinon kaj mjelon.

Pro tio mi estiĝis pentaplegikulo kaj mian estontecon mi pesimisme vidis – senĉese vivi en malsanulejoj.

Tamen sinjoro direktoro dum vizito informis min, ke mi povos la lernejon finigi tuj, kiam permesos tion mia sanstato. Poste venis propono, ke provu desegni per la buŝo. Mi ne opiniis tion reala, tamen post la certa tempo mi tion ellernis. Ankaŭ pluan proponon – provi estri komputilon per la buŝo, kiun mi konsideris neebla, post ia tempo mi sukcesis. Alligo de mia komputilo al interreto estis jam plua paŝeto al la vojo reen en aktivan vivon. Mi komencis utiligi komunik-rimedojn, kiel retadresojn, ICQ, Skipe (interretan telefonon) kaj post longa tempo mi denove povis komuniki kun ĉirkaŭa mondo, kiu estis for de mia ĉambro en malsanulejo. Post preskaŭ tri jaroj mi revenis hejmen kaj mi povis per interreto respondadi korespondaĵojn, serĉi interesaĵojn, regi bankokontojn kaj aĉetadi. Mi opiniis, ke mi atingis maksimon. Sed sinjoro direktoro diris, ke venis tempo, ke mi povu finigi la lernejon kaj mi kun li kaj kun pluaj instruistoj interkonsentis individualajn planojn por la studado. Ĵus interreto estis mia ĉefa komunika rimedo kaj mi ricevadis studajn bazajn testojn. Tiel mi povis fini la kvaran klason de industria lernejo kaj prepari min al abiturienta ekzameno. Mi bone sukcesis kaj mi nun serioze planas pere de interreto studi altlernejon spite de mia granda handikapo. Eble mi foje povos labori kiel projektanto.

El abilimpia bulteno tradukis J. Rýznarová



Published at 16:55 ( 3 comments / 371 visits )
This post is public

October 16, 2008

Francisco Valdomiro Lorenz, kiu konis 104 fremdajn lingvojn



Francisco Valdomiro Lorenz





Ĉu eblas, ke unu homo povus dum sia vivo ellerni 80 ĝis 104 fremdajn lingvojn kun diversaj idiomoj? Ĉu vi scias, ke en Brazilo estas tiu homo honorigata kiel la plej granda lingvista scienculo en la mondo?

Se vi volas ekkoni pli pri lia studado, pri lia vivo kaj verkoj, legu plu:



Francisco Valdomiro Lorenz (FVL) naskiĝis en la familio de muelista laboristo en la ĉeĥa vilaĝo Zbyslav proksime de la urbo Ĉáslav (Lia ĉeĥa nomo sonas: František Vladimír Lorenc). Lia patro ankaŭ nomiĝis František, lia patrino Tereza, naskita Vítková; en la familio estis kvar infanoj.

Francisco scipovis legi kaj skribi jam en sia kvina jaraĝo. La knabo ekiris lernejon en la vilaĝo Trojovice, poste en Zbyslav kaj kiam li aĝis dek jarojn, li devis ĉiutage iradi multajn kilometrojn por atingi urbanan lernejon en la urbo Ĉáslav. Dum sia ĉiutaga „marŝado“ li lernis fremdajn lingvojn. Poste li lernis en gimnazio en Ĉáslav kaj lastajn du klasojn en gimnazio en la urbo Kolín. Tie li ĉe la fina ekzameno pruvis konojn de ĉiuj slavaj lingvoj, ankaŭ greke, latine kaj ĉine. Por doni al si plezuron legi la Predikon sur Monto en la origina lingvo, li studis la aramean, kiun uzis Jesuo Kristo. Poste li lernis ciganan kaj tradukis el la hebrea.



Pluan studadon li devis nevolonte forlasi pro malsato kaj minaco de tuberkuloso, li ofte malsaniĝis, sed avide lernadis. La malriĉa knabo devis akiri panon per hejma instruado de studentoj. Jam loĝanta en Kolín li komencis kontribui en la gazetojn, poste estiĝis ĵurnalisto. Li transloĝiĝis en Pragon, kie loĝis kiel subluanto ĉe sia konato. Sed li ofte malsatis, ĉar privata instruado kaj honorarioj por kontribuado en maldekstre-partiajn junularajn ĵurnalojn ne sufiĉis al li por la vivo.

En la jaro 1889, kiam li atingis 17 jarojn, estis Francisco jam filozofo kaj konis multajn modernajn kaj antikvajn lingvojn. Kiel ĵurnalisto li ankaŭ pruvis sian kapablecon, ankaŭ kiel poeto de romantikaj ĝis mistikaj versoj.



En Prago Francisco vizitadis junularan klubejon, kie okazadis laboristaj kunvenoj. Tie li komencis instrui unu el projektoj de artaj lingvoj Volapük, sed tuj, kiam li estis informita pri plua projekto de internacia lingvo Esperanto, li tuj ekokupiĝis pri li. Nelonge daŭris kaj nia juna filozofo verkis sian Unuan lernolibron de Esperanto por Ĉeĥoj, kiun li eldonis propra-koste ĉe la presisto František Hoblík en Pardubice en la jaro 1890.



Lorenz fariĝis neoficiala redaktoro de la gazeto „Omladina“ (Junularo) kaj pro siaj konfliktetoj kun socialdemokrataj funkciuloj en Prago la redakcio transiris al Kladno, kie Lorenz fariĝis oficiala redaktoro. Konfliktoj daŭrigis, Lorenz transloĝiĝis al Mladá Boleslav, ke li povu eldonadi revuon „Progreso“, sed pro sia inklino al anarĥismo Lorenz estis senigita de sia posteno. En 1893 dum sia ĉeesto en demonstracio li estis arestita, enketita naŭ semajnojn en malliberejo kaj komdamnita al dektaga mallibero inter krimulojn. Fine efektiviĝis arte-konstruita proceso kontraŭ Omladina, fikcie kulpa pro ia kontraŭ-imperia konspiro. Inter la komdamnitoj estis ankaŭ la juna ĉeĥa poeto Stanislav Kostka Neuman, la posta kunfondinto kaj komitatano de Esperantista Klubo en Prago (9.12.1902)



Francisco Lorenz ricevis rekrutigan ordonon por trijara soldatservo en la aŭstria armeo kaj tiu aferstato igis lin fuĝi eksterlanden. Ega hazardo helpis al li: ĉeĥa metiista grupo estis preparita elmigri Brazilon je kosto de la brazila ŝtato por tie fondi labor-kolonion. Nia junulo ricevis personajn dokumentojn de juna metiisto, kiu lastmomente decidiĝis resti ĉe sia amatino. Kaj tiel Lorenz kaŝe forlasis por ĉiam, sentante abomenon kontraŭ militismo, la damnantan Aŭstri-Hungaran regnon, per la ŝipo el Hamburgo, la 13-an de septembro 1893. Adiaŭ por ĉiam, patrujo mia! El Lisbono li sendis poŝtkarton al la gepatroj: La destino portas min trans la maron. Adiaŭ! Nenion plu, por ne kaŭzi oficialan ĝenon al ili. Kaj neniam plu revidis unu la alian.

Francisco kun sia grupo elŝipiĝis la 9.10.1893 en Rio de Ĵaneiro. Sed tiam en Brazilo okazis revolucio kaj la planoj de la ĉeĥa grupo disfalis. Ĉiuj disiris klopodante iel ajn vivteni sin. La unuaj jaroj en Brazilo estis por FVL tempo de peza sorto de elpelito. Li laboris ĉe masonistoj, kiel ŝip-ŝarĝisto, ministo, en butiko kun sekigita viando, kiel kamplaboristo, poŝtisto eĉ instruanto. Vane atendante je registara transporto en la kolonion, Lorenz kun granda turmento – ankoraŭ kun sia kamarado - venis en la vilaĝon Sao Feliciano, kie ili konstruis loĝkabanon el argilo. Francisco ricevis grundon 250x1000m por kvin jaroj en la parto de vilaĝo Linha Apolinario. Li devis faligi arbojn en arbaro kun helpo de germanaj, polaj, brazilaj kaj latvaj najbaroj.

Post ia tempo Francisco translokiĝis en Porte Alegre, en la ĉefurbon de la ŝtato Rio Grande do Sul, kie li ricevis okupon kaj estiĝis interpretisto kaj kontroloro ĉe enmigrula instanco, kiam li pruvis siajn sciojn el 12 lingvoj. Li fariĝis registara interpretisto ankaŭ el la ĉeĥa lingvo. Tamen post ses monatoj li forlasis la postenon pro graviĝo de la minaco de sia pulmo-malsano kaj revenis kamparen en Sao Feliciano, kie li vivis simplan vivon, jam kun sia edzino

( 17j. virino el Prusujo, Ida Kraszewska (legu Kraŝevska).



En la jaro 1896 li konstruis kabanon el argilo kaj pajlo, por servi kiel lia privata lernejo. Tie li instruadis lingvojn portugale, germane kaj pole por infanoj de kolonianoj. Matene li instruis, posttagmeze kultivis la grundon de sia parcelo ĉe Linha Apolinario, en la loko de naskiĝanta vilaĝo. FVL ankaŭ estis elserĉata kiel popola kuracisto studinta magnetismon, sugestion, homeopation kaj medicinajn herbojn, sed li ankaŭ okupis sin krom instruista profesio per okultismo, spiritismo, kiromancio, lingvistiko, Esperanto, kiun li majstris, plu pri kelkaj aliaj planlingvoj, astronomio, apologio, rakontoj, poezio k.a.



En majo 1903 estis Lorenz destinita de sekretario por internaj aferoj instrui naŭan klason de knaboj en la kolonio Sankta Feliciano kaj tiel lia privata lernejo estiĝis ŝtata kaj li estis nomita fakta instruisto.

Ankaŭ li en la jaro 1912 ricevis licencon de praktika kuracisto, li estis tre sukcesa, kvankam lia salajro ne estis granda kaj kiam en la j. 1933 la ŝtato likvidis la licencon, li kuracis senpage.

En la j. 1929 estis F.V.Lorenz denove publike ekzamenita, unue el matematiko kaj estis admirita pro siaj konoj. Ĉe ŝtataj ekzamenoj el la lingvoj li ŝokis la ĉeestantojn. Latina, greka, araba, franca kaj pluaj lingvoj neniam por li estis problemaj. La ekzamenatoro doktoro Cardoso demandis lin, ĉu li parolas ankoraŭ alian lingvon. Lorenz modeste respondis, ke jes, ke ankoraŭ li konas 52 lingvojn kaj ke li klopodas perfektiĝi en lingvoj de mayjoj, aztekoj kaj lingvoj de Norda Ameriko. Dr.Cardoso ankoraŭ demandis lin, se li parolas ankaŭ japane. Kiam Lorenz jesis, la doktoro alkondukis japanon kaj post eta konversacio la japano informis, ke fakte Lorenz parolas ankaŭ japane kaj eĉ li ekkonis, ke li ne parolas per idiomo tokia, sed per jokohama. En tiu momento okazis io, kio konsternis ĉeestantojn. La doktoro ekstaris kaj laŭte diris. „Sinjorinoj kaj sinjoroj, mi invitas vin ekstari!“ Li venis al Lorenz kaj diris: „Majstro, okupu la lokon, kiu senrajte okupas mi. Ĝi apartenas al Vi.“ Sekvis tondra aplaŭdo.

La ekzameno sukcese finiĝis kaj Lorenz elpetis permeson reveni hejmen al la aro da knabetoj en la lernejo, kiuj lin tie atendas. Ili ŝatis lin, ĉar li instruis ilin laŭ la sperto kaj konsilo de la granda ĉeĥa pedagogo J.A.Komenio „Schola ludus“. Lorenz ankaŭ ĝentile malakceptis postan peton fariĝi oficiala tradukisto de la Ŝtata sekretario de Interlando kaj justico.



En la j. 1930 li estiĝis direktoro de la lernejo, kie li laboris ĝis la jaro 1942, kiam li emeritiĝis (en siaj 70j.) Kvankam li estis invitita de la prezidanto de ĉeĥa senato D-ro Fr. Soukup, ke li revenu en sian naskiĝlandon, FVL rifuzis. De la jaroj 1936 kiam li fine trovis eldonanton de siaj verkoj, li komencis aktive dediĉi sin al literaturo en Esperanto.



Pri la familio de Lorenz:

Francisco Valdomiro Lorenz havis kun sia unua edzino Ida 13 proprajn infanojn kaj 13 infanojn ili adoptis. La duono de ili loĝis ĉe sia adopta patro, la pluaj venadis nur viziti aŭ manĝi kun ili. En la jaro 1944 mortis lia edzino Ida. Post 4 jaroj li edziĝis kun la vidvino Francisca Schumann kaj ili vivis kontente, sed modeste. Tial Lorenz ne povis vizitadi mondajn kongresojn de Esperanto, kiuj de la jaro 1905 estis aranĝataj ĉiujare en diversaj landoj. La „gefranciscoj“ vivis kune feliĉe en Dom Feliciano ĝis 1952, poste en simpla dometo en Porto Alegre, strato Felicissimo de Azevedo n-ro 420, kvartalo Higienópoli. Tie, la 24-an de majo 1957, Francisco Valdomiro Lorenz, homo kun vivo ekster serio, mortis. F.V.Lorenz estis homo, kiu en sia vivo ne celis rekompenson. Plaĉis al li doni, doni senzorge.



Kaj tiel modesta ĉeĥo František Vladimír Lorenc (Francisco Valdomiro Lorenz), pri kiu oni ne tro konas en lia naskiĝ-patrujo, gloriĝis en la tuta mondo kaj li estas agnoskata kiel la unua esperantisto de Brazilo kaj la unua aŭtoro de Esperanto-lernolibro por ĉeĥoj.



- xOx-



Studoj de pluaj lingvoj kaj literaturo:



En la jaro 1937 FVL komparis studojn de la Evangelio en diversaj lingvoj kaj starigis gramatikajn regulojn de 24 lingvoj, ankaŭ en azteka, mayaja, kokĉikela, zapoteka ktp. La deksesan paragrafon de la Evangelio de sankta Johano li tradukis en centon da lingvoj kaj publikigis en 70 lingvoj. La nomon DIO li esprimis en 365 lingvoj po unu por ĉiu tago. La ĉeĥan ŝtatan himnon „Kie patruj,´ mia patruj´“, tradukis Esperanten FVL. Nur la duan tradukon faris la universitata profesoro Miloš Lukáš.



Malmulte da homoj estas informitaj, ke antaŭ Esperanto estis kreitaj pli ol 200 projektoj de artefarita internacia lingvo. Plimulton da ili, ekzemple Volapük, Ido, Mundial, Occidental, Bluan lingvon, NovEsperanton ktp. Lorenz trastudis, sed fine revenis al Esperanto, kiel al la plej bona solvo de la internacia lingvo, agnoskante lian eminentan aŭtoron doktoron L.L.Zamenhof.



En la j. 1941 Lorenz eldonis la libreton „Diverskolora bukedeto“, kie estas la poemoj tradukitaj el 40 lingvoj, el la lingvoj ĉeĥa al portugala li tradukis faman verkon de J.A.Komenio „Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro“. Inter liaj verkoj elstaras plu lia mirinda esperantigo de la hindia eposo Bhagavad Gita, lia plua verko nomiĝas „Voĉoj de poetoj el la spirita mondo“, „Vizio de l´ estonteco“ kaj ekzemple „Brazila poema antologio.“

Lorenz verkis 85 volumojn de originalaj laboraĵoj kaj de tradukoj, kies titoloj estas konataj. 33 manuskriptoj restis neeldonitaj, restas sen perditaj titolpaĝoj (laŭ lia filo Waldemaro).



En la mondo estis Lorenz konsiderata kiel la plej granda lingva genio, ĉar neniu ĝis tiu tempo sciis pri ia homo, kiu scius pli ol cent lingvojn kaj idiomojn.



-xOx-



P.S.

Kiu interesiĝus pri granda nomaro de liaj verkoj kaj tradukoj, skribu al ret-adreso:

aeh-ikeh@volny.cz

El diversaj fontoj de ĉeĥaj historiistoj (Mařík, Novobilský k.a.) kompilis kaj mallongigis Jarmila Rýznarová.

En Pardubice 14. 8. 2008



-xOx-



Published at 16:07 ( 1 comment / 103 visits )
This post is public

October 12, 2008

La ĉeĥa poeto MUD-ro Stanislav Schulhof

Ĉeĥa poeto MUD-ro Stanislav Schulhof

(fondinto de Esperanta origina poezio)


Post pli longa tempo mi staris ĉe la tombo de la doktoro Stanislav Schulhof sur juda tombejo en Pardubice. Mi iomete purigis la tomban tabulon kaj denove legis la surskribojn pri li kaj pri lia familio. Lia edzino kaj la filo forpasis en nacistaj koncentrejoj de la dua mondmilito.


Kia domaĝo, ke restis post la forpaso de la fondinto de nia Esperanto-klubo en Pardubice nur tri etaj originaj poemkolektoj. Ja liaj poemoj estas tiom belaj, kun agrablaj rimoj kaj belsonas ankaŭ por recitado, kiun mi tiel ŝatas. Mi ekremoris je la jaroj antaŭ preskaŭ 40 jaroj, kiam mi serĉis en diversaj ŝtataj arkivoj, ankaŭ ĉe konataj privatuloj, kiuj tiam memoris persone la doktoron Schulhof, ĉu ili ne ricevis de li iajn pluajn poemojn. Tiam mi promesis kompili la detalaĵojn de lia vivo kaj kolekti liajn verkojn, ĉar en E-lernolibroj estis skribitaj pri li nur kelkaj linioj.


Mi sukcesis nur ete dank¨ al unu parenco, ĉe kiu estis trovita malgranda notlibreto de manskribitaj ĉeĥaj poemoj, kiuj neniam estis oficiale eldonitaj. Nia E-klubo sukcesis ilin komputile skribi kaj almenaŭ sur asocia kopi-maŝino fari kelkajn kopiaĵojn.


Kia estis mia surprizo, kiam antaŭ tempo nia Esperanto-klubo ricevis donace grandan paketon da libroj de Brazila Lorenz-eldonejo. Inter la libroj mi trovis la libreton „Voĉoj de poetoj el la spirita mondo“ kaj tie 26 poemojn de nia doktoro Stanislav Schulhof. Mia ĝojo estas granda. Venontjare nia Esperanto-klubo de doktoro Schulhof festos centan datrevenon de sia fondiĝo kaj ni klopodos prepari omaĝe de li rememoron pere de kelkaj novaj poemoj el la ricevita libreto.


Sed almenaŭ mallonge pri lia vivo:
La 12-an de novembro 1864 naskiĝis en malgranda vilaĝo Lipka ĉe Trhová Kamenice en familio de Františka kaj Abraham Schulhof la dua filo Stanislav. La patro estis vendisto de harretetoj, kiujn li eksportis ĉefe en Usonon.Tiu ĉi familio estis vere multnombra; post naskiĝo de Stanislav naskiĝis ankoraŭ pluaj 8 infanoj, kun kiuj fine la gepatroj transloĝiĝis en Usonon, lasinte ĉi tie filojn Leopold kaj Stanislav.


La plej aĝa filo Leopold ebligis al sia frato Stanislav studi altlernejon, nome ĝeneralan medicinon. Post du jaroj de kuracado en urboj Dobruška, Česká Ka-menice kaj Vratislav finstudis Stanislav dentistan fakon kaj al Pardubice li venis kiel dentkuracisto. Edziĝinte kun Hermína, li havis tri infanojn: adoptitinon, filon kaj filinon, kiujn li super ĉio amis.


Doktoro Schulhof estis tre talentita homo, escepte ambicia, kuracisto fílantropo kaj patrioto. Li apartenis al triopo de eminentaj pardubicaj hebreoj, kuracistoj, kiuj aliĝis al ĉeĥa nacieco: doktoro Vohryzek, doktoro Thein kaj doktoro Schulhof.
Krom Esperanto li scipovis francan kaj ĉinan lingvojn. En siaj 45 jaroj li mem eklernis anglan lingvon kaj post unu nura jaro li tradukadis el tiu ĉi lingvo en Esperanton. Dum la I-a mondmilito li komencis lerni eĉ turkan lingvon, ĉar inter liaj pacientoj estis multaj turkoj.
Li estis aganta ankaŭ en aliaj fakoj, ekzemple kiel ĵurnalisto, redaktoro, teatra artisto, verkisto, poeto. En junio 1903 estis prezentita lia ĉeĥlingva teatraĵo "Doto" kun ega sukceso. Bedaŭrinde la verko estis nenie trovita, eĉ ne ĝia manuskripto.
En tiu tempo ne estis ĉe ni pli granda sciencisto kaj pli entuziasma propagandisto de Esperanto ol MUDr-o Stanislav Schulhof. Hodiaŭ jam neniu elkalkulos, en kiom da niaj kaj eksterlandaj ĵurnaloj, gazetoj kaj bultenoj li skribis en kaj pri Esperanto, kiom da horoj li travivis dum gvidado de tiu ĉi lingvo – ja en Pardubice li komencis instrui Esperanton jam en la jaro 1909 – kaj kiom da tempo li uzis por diversaj prelegoj pri Esperanto.
Je lia omaĝo estas en Pardubice nomita unu ne tro longa strato, kiu nomiĝas „Schulhofova“. Ĝi troviĝas inter la stratoj „Na Okrouhlíku“ kaj „Okružní“. La urbo Pardubice tiamaniere honorigis en tridekaj jaroj de pasinta jarcento memoron de sia meritplena civitano.


Familio de doktoro Schulhof estis dum la II-a mondmilito persekutita. Ilian domon, kie estis kaŝita lia literatura restaĵo, detruis la bombo kaj tiel pluaj liaj verkoj estas jam netroveblaj. Sed tiuj, kiuj trovitaj estas, vere meritas publikigon.


La tuta familio lernis Esperanton de sia patro. La plej aĝa filino Jarmila - dentteknikistino - plurfoje deklamis Esperante poemojn, la dua filino Zdena volonte partoprenadis E-renkontiĝojn.
Lia filo Jaroslav (dentkuracisto) estis tre talentita muzikisto - sed bedaŭrinde li estis en majo 1942 mort-torturita en koncentrejo. La saman sorton travivis ankaŭ la edzino de doktoro Schulhof sinjorino Hermína, kiu de la jaro 1942 ĝis 1944 estis arestita en getto.


La doktoro Schulhof eldonis en la jaro 1911 la unuan poemaron de originaj poemoj sub la nomo „Per espero al despero“. Plua kolekto nomiĝas „Kion la vivo alportis“ kaj la tria poemaro estis eldonita en la jaro 1912 sub la nomo „Aŭtunaj floroj“.
Alia eta libreto de d-ro Schulhof „Bohemaj grenatoj“ estis eldonita post lia morto. Lia edzino Hermína dediĉis la poemojn al esperantistaro. Ili ne estas originaj, sed en E-tradukoj de plej bonaj ĉeĥaj poetoj
En la jaro 2009 (18.08.1919) pasos 90 jaroj, de kiam la doktoro Schulhof forlasis ĉion, kion li tiel ŝatis.
Sed lia verko rememorigas lin. Same kiel li ni kredas, ke verda steleto eĉ spite barojn pluen marŝos tra la mondo kaj serĉos pluajn geamikojn kaj praktike pruvos, ke devizo "Per Esperanto al paco kaj amikeco inter ĉiuj nacioj" ne estas utopio.


Jarmila Rýznarová, Klubo de esperantistoj de doktoro Schulhof en Pardubice, Ĉeĥio


Published at 16:43 ( 0 comments / 127 visits )
This post is public


( 13 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Jarmila Rýznarová

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...