雍也 6-3

子華使於齊, 冉子為其母請粟.
子曰: "與之釜."
請益, 曰: "與之庾."
冉子與之粟五秉.
子曰: 赤之適齊也, 乘肥馬, 衣輕裘.
吾聞之也: 君子周急不繼富."
原思為之宰, 與之粟九百. 辭.
子曰: "毋! 以與爾鄰里鄉黨也!"

Yonge 6-3

Zihua estis komisiita al Qi-lando, Ran Qiu petis grenon por lia patrino.
Konfuceo diris, "Donu al ŝi 64 litrojn"
Li petis iom pli; "Donu al ŝi 24 litrojn pli," diris la Majstro.
Ran Qiu tamen donis al ŝi 8,000 litrojn.

Konfuceo diris,
"Chi* veturis al Qi-lando per grasa ĉevalo kaj sin vestis en malpeza peltaĵo.
Mi aŭdas, ke ĝentilulo helpas la senhavulojn kaj ne la riĉulojn.

Kiam Yuansi administris por la la Kong-Familio, Kongfuceo donis al li 9,000 litrojn.
Sed li rifuzis. Konfuceo diris,
"Ne rifuzu! Vi povus dividi ĝin kun viaj najbaroj en la vilaĝo!"

* Zihua