Mi naskigxis en 1953 en la cxirkaurbo de Parizo. Mi marsxis multe kun la Naturamikoj dum pluraj jaroj. Estis proponita kurso en tiu medio, do mi esperantigxis en 1978 dank'al Gerardo kiu lernis Esperanton en tiu epoko kun la Assimil metodo de nur unu jaro ! Kun Marie-Thérèse Liouville kaj Jxak' Le Puil mi sekvis ankoraux kursojn. Mi teatraludis kun TESPA tri etajn rolojn de 1978 gxis 1981. La unua estis en  la "Fatomasxino" de Cocteau kun 11 aliaj aktoroj : Georgo Lagrange, Solen', Arno Lagrange, Sylvie Bonnet, François Lo Jacomo... Mi havis la sxancon cxeestis la kabaredon "La Ruza krucxo" en kafejo de la metroo La Bastille. 

Post mia edzinigxo kaj veno en Reunio, mi ne multe aktivis pri Esperanto, de sekretariino mi ighis bibliotekistino. Mi estris kun amikino fondigxon de konstruo de 2 500 m2 kaj akiro kaj komputikigo de 8 000 libroj kun skipo en eta biblioteko de 400 m2. Nun mia laboro estas dokumentalistino, malpli kompetenta mi estas, kaj mi gxojas malpli tiun metion. Mi nun kotizas ambaux al SAT kaj al UEA (mi estas Reuniano !). 

Mi ne varbas, mi hontas, ni estas tro malmulte da esperantistoj, kaj mia sano ne estas bona. Nek mia edzo Jean-Louis kaj filino Cristelle (20 jara) estas esperantistoj.