Mi loĝas en urbo Tiszaújváros.

Ĝi estas malgranda urbo kun ĉirkaŭ dek mil loĝantoj. Estas konate (almenaŭ por hungaroj), ke en nia urbo troviĝas Tibiska Kemia Kombinato (tovoko). Tie laboras ĉirkaŭ mil homoj. En nia urbo troviĝas artefarita glitkurejo sur la teritorio de la strando. Tie komencis glitkuri multaj hungaraj eminentaj sportistoj. En Tiszaújváros troviĝas du strandoj, kie oni povas pasigi la tempon tre agrable. Oni povas naĝi, bani sin kaj glitkuri. Nia urbo iĝis fama pro sia kuracbanejo, kiu estis konstruata antaŭ kvar jaroj. La banejon vizitas ne nur enlandaj, sed ankaŭ eksterlandaj turistoj. Tie ili povas sunumi, ripozi bani sin kaj saŭni. En la kuracbanejo malsanuloj povas resaniĝi. En nia urbo troviĝas granda sportcentro, kie oni povas levi pezon, manpilki, korbopilki, futbali, tablotenisi, flugpilki ktp. La plej populara kaj fama sportbranĉo estas la triatlono. En nia urbo ĉiu-aŭguste oni aranĝas konkurojn pri mondĉampionado por la mondpokalo. Tiutempe ĉiu loĝanto moviĝas, do sportas. Ili naĝas, kuras kaj biciklas. Krome oni aranĝas diversajn amuzigajn programojn: estas koncertoj, baloj ktp. En la urbocentro estas tiel nomata Ornamlago, kiun ĉirkaŭas parko por promenantoj. Tie troviĝas diversaj komunaj konstruaĵoj, orbodomo, poŝtoficejo, kuracakceptejo, tribunalo, preĝejoj, policejo, hoteloj, restoracioj, vendoplaco, diversaj magazenoj. Ekster la urbocentro en la rando de la urbo estas ĝardena zono, kiun oni nomas loĝkvartalo por miliarduloj.

Mi tre ŝatas loĝi en nia belega urbeto!