Neide Rego Published on February 10, 2009
by Neide Regopro

Neide Rego's blog

Browse posts
KELTAJ VIRINOJ - TRADUKO DE NEIDE BARROS REGO
Posted on March 9, 2009
3 comments (latest 3 months ago)
MI PETAS LA PAROLON
Posted on March 5, 2009
ESPERANTA KLUBO ZAMENHOF FESTAS SIAN 60-JARIĜON
4 comments (latest 9 months ago)
PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO (L.L.ZAMENHOF): deklamas Neide Barros
Posted on November 7, 2008
4 comments (latest 4 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 219 times

ESPERANTA KLUBO ZAMENHOF FESTAS SIAN 60-JARIĜON

Tuesday February 10, 2009 at 05:15PM



En agrabla etoso kaj taŭga vetero, kun la partopreno de 137 personoj de San-Paŭlo (kelkaj venintaj el aliaj urboj), Esperanta Klubo Zamenhof – EKZ festis, en propra sidejo, ĉe "Rua Idioma Esperanto", en la kvartalo “São Miguel Paulista”, de la urbo San-Paŭlo, sian 60-jariĝon.

La evento estis bone gvidita de la entuziasma kaj simpatia ceremoniestro Sérgio Moreira Miranda.

Partoprenis en la podia tablo: Osvaldo Pires de Holanda (nuna prezidanto de EKZ kaj kunfondinto), Darmy Mendonça (eksprezidanto kaj kunfondinto), Genildo Martins Coelho (prezidanto de Esperanta Asocio de San-Paŭlo – EASP), Walmir Ventura Rego (Kultura Kooperativo de Esperantistoj – KKE – Rio-de-Ĵanejro) kaj Edmo Rodrigues Lutterbach (Niteroja Esperanto-Klubo – NITEK).

La prezidanto salutis la ĉeestantojn kaj poste Joel Afonso Francisco prelegis pri la historio de EKZ, fondita en la 25-a de Januaro 1949. Darmy Mendonça ankaŭ parolis al la publiko.

Osmar da Silva Alves montris sur ekrano bildprezenton de li preparitan, omaĝe al Osvaldo Pires de Holanda kaj Maria Delza Macabu Jesus, edzino de Osvaldo.

Sep gejunuloj ricevis ateston pri lernado de baza kurso de Esperanto.

Okazis la transdono de omaĝaj platoj, feste al la 60-jariĝo de EKZ, al kelkaj personoj, kiuj iamaniere kontribuis por la klubo en la daŭro de ĝia ekzistado, nome: Abel Pinto, Darmy Mendonça, Eurico dos Santos, Fausto Tomaz de Lima, Genildo Martins Coelho, Joel Afonso Francisco, José Martins Coelho, José Roberto Tenório da Silva, Marcos Slóv, Maria Delza Macabu Jesus, Neide Barros Rego, Osmar da Silva Alves kaj Valbério Barros Monteiro.

Sekve okazis la prezentado de la poeto Moreira de Acopiara, kiu deklamis portugale du poemojn verkitajn de li: "São Paulo e seus contrastes" kaj "Esperanto"; kaj de Neide Barros Rego, kiu deklamis portugale "Se há tanta paz...", de Luna Fernandes; "Se estas paco...", traduko de Sylla Chaves, kaj kantis la kanzonon "Kanto de l' rivero", de Ary Pavão, traduko de Sylla Chaves.

La prezidanto, tre kortuŝita, dankis al ĉiuj kaj ilin invitis por koktelservo.

La evento estis apogita de V.M. Aurélio de Andrade de la Framasona Loĝio “Vigilantes”, de la Regiona Administracio de “São Miguel Paulista” kaj de la paro Valbério Barros Monteiro kaj Luciana Moreira de Holanda, kiu subtenis la lunĉon kun trinkaĵoj.

4 Comments / add your comment?

Sebá says:
Saluton estimata Neide!
Tre feliĉa mi vidis la fotojn kiujn vi aldonis ĉi tie, ĉar mi, antau kelkaj jaroj, partoprenadis je la Esperanta Klubo Zamenhof.
Tio okazis cirkau la jaroj 1994 kaj 1995.
Tre bone rememori tiujn momentojn.
Sr-o Hollanda estas tre grava persono en Esperantujo.
Kaj vi estas tre grava kantistino!!!
Gratulojn!!!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Neide Regopro replies:
Saluton, Sebá!
Bedaŭrinde vi ne partoprenis la feston. Vi tre ŝatus ĝin. Mi tre admiras la paron Holanda kaj Delza. Ili invitis min por deklami kaj kanti en la festo. Mi plezure faris tion. En "São Miguel Paulista" mi konis simpatiajn homojn kaj revidis kelkajn gesamideanojn.
Dankon pro viaj ĝentilaj vortoj.
Neide
Posted 9 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Gratulon Neide, mi rememoras pri la etoso en la klubo de Niteroi! Certe tiel ĝi estis kortuŝata! Mi kore gratulas vin k ja mi volas reveni al Brazilo denove! Mi ofte vidas vian DVD-n! ^^/V
Posted 9 months ago. ( permalink )
Neide Regopro replies:
Saluton, estimata Faro.
Hodiaŭ ni parolis pri vi kaj via partopreno en nia festo.
Kisojn.
Neide
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...