1. Rusoj en senakcenta pozicio povas miksi »o« kaj »a«. Anstataŭ oranĝo ili povas diri aranĝo, anstataŭ okcidento – akcidento, anstataŭ ofero – afero, anstataŭ poŝtisto – paŝtisto, anstataŭ nocio – nacio. Precipe grava estas la eraro, kiam tiuj fonemoj miksiĝas en gramatikaj finaĵoj: anstataŭ bono – bona, anstataŭ mi diros – mi diras. En la sama senakcenta pozicio ruso povas miksi »e« kaj »i«: anstataŭ letero li povas diri litero.

2. La rusoj kaj poloj devas bone distingi inter /n/ kaj /nj/, inter /l/ kaj /lj/: ni ne estas nji. Ili ĝenerale evitu la troan moligon en la lingvo. Oni, do, ne diru: lija njepo (nepo) nje estas espjerantjisto» (Ivo Lapenna). Anstataŭ la ne diru «lja» kaj anstataŭ saluti ne «saljutji», kiel faras poloj kaj rusoj. Antaŭ i la konsonantoj ne moliĝas: nd en vendi elparoliĝas tute same kiel en vendas (ne «venjdi»).

3. Rusoj ofte moligas »t« en la pozicio antaŭ la vokaloj »e« kaj »i«, kaj en ti pozicio ĝi povas esti perceptata kiel varianto de »c«: timo – cimo, tiklo – ciklo. Do uzado de la moligita varianto de »t« ne estas rekomendinda. Tiu rekomendo povas rilati ankaŭ al »d« kaj »n« (Eŭgeno Bokarjov).

4. Rusoj ofte «forglutas» senakcentajn sonojn precipe en la finaĵoj *mi kants. Precipe atentu la vokalojn, kiuj estu klare kaj distinge eldirataj.
e-novosti.info/forumo/viewtopic.php