Hodiaŭ estas la naskiĝtago de nia reĝo, kiu celebras sian 67an datrevenon. Sed multloke oni anstataŭ celebras la alvenon de la printempo.
Tiu dato indikas por ni svedoj la finon de la malvarma sezono. Pro tio oni aranĝas ŝtiparojn por fortimigi la vintron kaj diversajn sorĉistinojn kaj ogrojn. Kantistoj, plej ofte viraj ĥoroj, bonvenas la printempon. Oni ankaŭ omaĝe parolas al la printempo, kelkfoje al la Virino. Tre populara estas ĥoroj de studentoj, kiuj kantas pri la printempo. Ĉi tiun kanton ili kutime kantas: "La vintro forkuras" aŭ en la sveda "Vintern rasat ut..."

La vintro forkuras (H. Sätherberg/ O. Lindblad)
Al la montoj vintro nun forkuras
neĝamasoj fluidiĝas for.
Super lago kaj arbar´ veturas
sun´ kaj vivon donas al la flor´.
Baldaŭ la somer´ ĉi tie estos
kun orbrilaj ondoj kaj herbej´
kiu en florar´ sin ĉarme vestos
kaj la fontoj dancos en ombrej´.

Jes mi venos kun malakra sento
al la birdoj kaj la verdkampar´.
La betulojn jen kun ĝoja sento
mi salutas en foliarbar´.
Mi revidu ilin kun rideto
sekvu la riveron ĝis la mar´
turdan kanton en la arbareto
birdan ludon ĉirkaŭ insular´.
(A. Lindkvist tradukis en Esperanton.)