Amata Karl-Gustaf!
Sabato
. Vi diris, ke vi post 40 jaroj da cerbumado eble fine trovis la solvon de problemo. (Temis pri la piramidoj.) Vi sidis en la laborĉambro kaj kalkulis, kalkuladis. Vi utiligis vian novan desegnoprogramon. Vi skribis artikolon pri la eltrovo kaj en Esperanto kaj en la angla.Vi informis pri tio ankaŭ en Ipernity.
Dimanĉo. Vi laboris kiel kutime per la komputilo kun kontribuoj al diskutoj en Esperanto, tradukis kaj korektis lecionojn de esperanto-lernantoj. Vi skribis liverateston, kiun vi intencis sendi kune kun teknikaĵo sekvantan tagon.
Lundo. La 14an de januaro 2013. Ni matenmanĝis. Poste mi brakumis vin kaj metis mian orelon ĉe via brusto. Vi diris, ke via koro iomete strange batis. Sed ne estas danĝere. Vi pakis kelkajn aĵojn, kaj mi donis al vi saketon kun fruktoj, ĉar vi devis esti for ĝis merkredo. Vi prenis viajn sakojn kaj portis ilin al via aŭto. Mi sekvis vin eksteren. La prujno restis sur la vitroj de la aŭto, kaj mi forprenis ĝin. Vi promesis telefoni al mi, kiam vi estos en via loĝejo en Skövde. Mi restis, ĉar mi vizitos dentiston marde. Ni mansignis unu al alia. Vi foriris......Ho ve! Por ĉiam....
Vi ne telefonis al mi kaj ne respondis, kiam mi telefonis. Kio okazis? Vi jam aĉetis lakton, surpanaĵon kaj la koverton por la teknikaĵon, kiun vi intencis sendi per poŝto. Vi venis al via pordo, malŝlosis kaj falis surplanken. Najbaro trovis vin tie. Morta. Apud vi staris viaj sakoj.
Ĉu vi iam antaŭsentis, ke tiu mateno estos via lasta tago en la vivo? Mi tute ne povis kompreni.
Ankoraŭ mi ne povas kompreni. Mi esperas, ke vi fartas bone kaj estas feliĉa. Sed mia koro ploras ĉiutage kaj ploros ĝis mia propra morto.
KKB
Via Birgitta