Nun mi faris malgrandan enketon pri kiom da svedaj esperantistoj utiligas komputilon. Ĉirkaŭ 400 personoj (familioj) ricevas la revuon "La Espero", t.e. ili estas membroj de la sveda esperanto-asocio. Ĉirkaŭ 180 personoj informis la asocion pri sia retadreso. Tio ne signifas, ke ĉiuj tiuj vere uzas interreton, ĉar kelkaj kutime nur sendas kaj ricevas retpoŝton. Do, ankoraŭ multaj ne komprenas, kiel vigla esperanto estas. Anstataŭ oni iom suspekteme aŭskultas, kiam mi rakontas pri interesaj esperanto-paĝoj, novaĵoj, ktp. Pro tio ke novaj esperantistoj ne vizitas klubejojn, la malnovaj kredas, ke esperanto estas mortanta. Bedaŭrinde.