Nun mi finfine kuraĝigas min skribi mian unuan blogon - malgraŭ mia aĝo. Antaŭ nelonge oni diris en radioprogramo, ke 90% da svedoj disponas komputilon. Mi opinias, ke oni ne enkalkulas personojn pli ol 70-jaraj! Hodiaŭ mi vizitis du diversajn kunvenojn. En la unua kunveno estis 10 personoj, pensiuloj. 60-jara virino kaj mi uzas komputilojn. La duan kunvenon ĉeestis 9 personoj, ankaŭ ili pli ol 60-jaraj. Nur mi havas komputilon. Do, mi demandas al mi, ĉu oni mensogas en nia amaskomunikilo, la sveda radio, aŭ ĉu oni ne scias, ke ekzistas pensiuloj? Kiel ajn estos, mi ĝojas, ke mi mem posedas komputilon kaj jam uzis ĝin en la jaro 2002. Ĉar tiam mi hazarde trovis Esperanton per la reto. Mi estas certa pri tio, ke sen mia komputilo mi neniam ekstudis Esperanton.