|
| Havano |
Kiel multaj sciis lastatempe okazis pluraj aferoj rilate al Homaj Rajtoj en Kubo: La forpaso je fastostriko de Orlando Zapata kaj la ĝis antaŭ kelkaj tagoj kvarmonata fastostriko de Guillermo Fariña, arestado kaj batado kontraŭ Blanke-vestitaj Damoj kaj la blogantino, unu el la plej premiitaj kaj famaj, Yoani Sanchez, kaj laste la ekzilado de 20 politikaj malliberigitoj en Hispanion.
Kelkfoje mi demandas min mem kial UEA, eĉ se ĝi neŭtralas, elektas landojn (Ĉinio kaj en 2012 Vjetnamio) kie homaj rajtoj ne estas respektataj. Kie homoj estas spionataj kaj burokrataĵoj plenigas ĉion eĉ simplaĵojn.
Alie, ankaŭ mi ĝojas pri la UK en mia lando. Multaj kubanoj kiuj lernas esperanton malmulte povas uzi ĝin kun eksterlandanoj ĉar danke al la kastrisma reĝimo, tie interreto estas malpermesata al la "normalaj" civitanoj, salajroj estas mizeregaj (10-15 eŭroj monate) kaj tio ne sufiĉas eĉ por partopreni regionajn renkontiĝojn kie busbileto de Havano al Santiago de Kubo, ekzemple, kostas preskaŭ la monata salajro... Tiuj estas unuj el la kialoj pro kio multaj kubanoj, inkluzive de esperantistoj (mi inter aliaj) forlasas la insulon. Mi nur esperas ke la afero solviĝos kaj ke post 20 jaroj ĝi daŭre estu loĝata sed kun demokratia sistemo.
translate into English
Send a message
Search for a member

Rita says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ignacio says:
Kvankam mi ne ŝatas la malrespekton de la homaj rajtoj, sed UEA ne estas politika grupo, nur lingva grupo, preter la politiko de kelkaj landoj. Sed eble ĝi devu rimarki tion.
PS: Mi ne estas maldekstrulo ;) Aŭ plej bone dirite, mi ne estas maldekstrulo se nia prezidento, Zapatero, plu estos prezidento.
Andy Անդրանիկ says:
Andy Անդրանիկ edited this comment 21 months ago.
Rita replies:
Andy Անդրանիկ replies:
Stanislavo says:
Maria says:
Milokula Kato says:
Same okazis en 1936, kiam oni same "neŭtralis" kaj pensis enblovi iom da "facila vento" dum la UK en Nurnbergo.
Diru al mi, kial ne okazis UK en Chile dum la regado de Pinochet? Ĉu la hodiaŭaj prouloj same volonte veturus tien neŭtralumi "preter la politiko"?
Milokula Kato edited this comment 21 months ago.
Andy Անդրանիկ replies:
Istvan Ertl replies:
En Chilio UEA ne UK-is, sed en Hispanio dum Franco jes ja.
amike
Istvan Ertl
Milokula Kato replies:
En Hispanujo dum Franco?? Kial li ne malpermesis la okazadon kaj ne persekutis la lokajn partoprenintojn? ;-))
Jens S. Larsen replies:
Andy Անդրանիկ replies:
Manolopro replies:
Stanislavo says:
Akbar Sedaghat says:
Paŭlpro says:
Manolopro says:
Nu, tio vekas demandon... en kiu lando la ŝtato ne spionadas siajn civitanojn kaj strikte respektas homajn rajtojn? En neniu. En unuj malpli (aŭ malpli evidente) ol en aliaj. Kiu fiksu la limon? Kiu disdonu la diplomojn "Taŭga por UK"?
Serioze, tiu parademo pri bojkotoj kaj honoraj pozoj de "defendanto homajn rajtojn" estas absolute infaneca kaj tute senutila, kiel Historio montradas fojon post fojo. Prefere ni fiksu la limon en tio, ĉu la lando garantias taŭgajn kongreson, hotelojn, vizojn, disvolviĝon de la programo ktp, ktp Ekz., laŭ tiuj konsideroj, mi dubas ke Norda Koreujo nuntempe estus oportuna kongreslando, sed probable Irano jes, por mencii du landojn abomenitajn en Okcidentujo.
Jes, la politikistoj klopodos mordi sian propagandan elcenton... nu, por ili la grosojn. Gravas la biletoj. Kaj ni ne forgesu ke la politikistoj kaj la politikaj sistemoj estas eventualaj, sed la popoloj restos.
Andy Անդրանիկ replies:
La E-movado ne tiom foras de tiu bedaŭrinda realo. La estraro de Kuba Esperanto-Asocio tre proksimas al la oficiala kastrisma pozicio. La radiparolistino de Radio Havano Kubo, kiun mi estimas, ĉiudimanĉe parolas pri la kastrisma paradizo, avancoj en Venezuelo kaj Bolivio kaj eventuale plifortigo de rilatoj kun Irano kaj la amikecon inter la kuba kaj nordkorea popoloj, sed ŝi ankaŭ kritikas la nordan imperion kaj informas pri krizo en kapitalismaj landoj kie ŝajnas esti la mondofino. Nuntempe ŝi reelektiĝis kiel la UEA-estrarano por dua fojo. Do, Kuba Esperanto-Asocio ankaŭ enmiksiĝas en tiu politika koto sed laŭstatute ĝi devus esti neŭtrala asocio, sed tio ja ne estas tiel. En iu jaro, ĉu 2006 ĉu 2007, dum la jara komitatkunsido, kiun mi ĉeestis sed ne subskribis kaj tute ne ŝatis, KEA-anoj formulis leteron per kiu oni kondamnis la usonan imperion kaj postulis tujan elkarcerigon de la terorisma kvinopo nome de la kuba esperantistaro. Tio eĥiĝis en la E-movado, mi ne scias ĉu vi sciis.
Mi mem sendis privatan leteron al tiama redaktorino de TEJO Tutmonde kie mi plendis pri interreto en Kubo kaj malpermes-aliro por kubanoj dume militistoj kaj partianoj ja povis... ili senpripensi konsekvencojn publikigis la leteron en la organo kaj mi devis pardonpeti kaj inventi historion antaŭ la KEA-estraro kaj laŭdi socialismon en letero sendita de mi al la magazino Monato. Kiam ili sciis pri mia letero estis skandalo, oni tuj telefonis min kaj petis klarigojn pri tio kion mi diras. Dum fama ĉiujara renkontiĝo Zamenhofa Metiejo, mi prelegis pri la Bahaa Kredo kaj Esperanto (estis el historia vidpunkto ĝi eĉ ne celis propagandi) kaj la KEA-prezidanto koleriĝis ĉar mi uzas la asocion por propagando de religio kaj tio ne permeseblas en Kubo, tamen la asocio permesas propagandi malamon al aliaj popoloj kaj nacioj kiel la usona... ĉu ne sufiĉas?
Se la kuba asocio funkcius kiel vere neŭtrala asocio kaj ĝi almenaŭ silentus pri tio aŭ nur ŝajne interne laŭdetu la reĝimon ... Mi ja povus kompreni, ĉar en Kubo nenio sukcesas sed botlekado de la altranguloj. Se esperanto daŭre permesblas estas pro tio. Tamen, ĝi ankaŭ subpremas la membrojn en tiu senco. Neniu povas paroli aŭ pensi malsame aŭ vi simple malaperos. Multaj entuziasmulojn mi vidis eniri kaj poste foriri, mi eĉ surpriziĝis pro elekto de la insulo por tiu kongreso. Ĉiam, ĝi havas malpli da esperantistoj.
Andy Անդրանիկ edited this comment 21 months ago.
Rita replies:
Andy Անդրանիկ replies:
Manolopro replies:
Jes, eĉ sen neceso de formalaj Komitatoj. Demandu al eŭskoj, ekzemple. Ili devas esti multe pli singardaj ol kubanoj en rilato al elmontro de iu ajn politika ideo, aŭ eĉ de sia profesio.
Aŭ iru al vilaĝoj de Castellón dum balotoj por la Provinca Diputacio, aŭ al vilaĝoj de Galegujo dum iu ajn baloto...
Mi konas tre bone la kuban situacion. Mia patro vojaĝas tien 2-3 foje jare kaj havas miksan entreprenon kub-hispanan. Do, fek al Castro kaj al Komitatoj kaj al kiu ajn vi deziru.
Sed tio ĉi devias la celon de mia komento. Vi ne respondis simplan demandon: kiu fiksu la limon de pureco en rilato al homaj rajtoj? Kiu disdonu sigelojn pri taŭgeco?
En la dua parto de mia mesaĝo mi mem respondis ke eĉ ne gravas tiu demando. Mi simple volis disigi politikon de esperanto: la interna politika situacio de la lando ne gravu por organizi UK-on (krom se ekzistas organizaj problemoj). Kiaspeca disdegna pozo kiel kavaliroj de la homaj rajtoj estas senutila.
Mi ne certas kian rolon ludas la nacia asocio en tiu ĉi debato. Vi uzis 3 kvaronojn da via respondo por paroli pri ĝi. Mi tute ne celis tion. Sed se tio havas ian rolon, ĝi venu ANTAŬ ol konsideri la landon kiel UK-ujon.
Maria replies:
Bojkoto aŭ ne estas alia demando, sed lasi la diferencegon inter ekzemple Hispanujo kaj Kubo ludi nenian rolon en la propra agado estas cinike. Tiel nun agas UEA, kiam oni elektis kiel Altan protektanton la fifaman kuban vicministron pri kulturo. Legu la ĉi-prian artikolon en Libera folio.
Ĉiel ajn: ekzistas unu esenca diferenco inter landoj tiaj kiaj Kubo kaj eŭropaj lando, eĉ se ĉiuj iugrade krimas kontraŭ la homaj rajtoj: en la la lastaj eblas malelekti la gvidantojn, en la unuaj ne.
La lasta komento de Andy estas interesega.
Maria edited this comment 21 months ago.
Andy Անդրանիկ replies:
Manolopro replies:
Sed tiu diferencego estas afero politika... kial UEA kiel esperanto-organizo iru la politikan arenon? Kial tiu diferenco gvidu decidon pri organizo UKon? Ĉu UEA devas krei Nigran Liston de landoj de la Fia Akso? Ĉu landaj asocioj de la Fia Akso havu lokon en UEA? Mi faras serioze la demandojn kaj atendas ies ajn respondojn.
Tiel nun agas UEA, kiam oni elektis kiel Altan protektanton la fifaman kuban vicministron pri kulturo.
Nu, mi ankaŭ emas kondamni tion sed... ĉu tio estis altrudo de kuba registaro al UEA? ĉu sen tio ne eblus UK en Kubo? Se jes, tio eniras jam la limon kiun mi signis, ke la gastolando permesu la normalan disvolviĝon de la programo kaj de la agado de UEA.
Ĉiel ajn: ekzistas unu esenca diferenco inter landoj tiaj kiaj Kubo kaj eŭropaj lando, eĉ se ĉiuj iugrade krimas kontraŭ la homaj rajtoj: en la la lastaj eblas malelekti la gvidantojn, en la unuaj ne.
Ĉu tio estas via limo? En Irano ankaŭ eblas "elekti" la gvidantojn. Ankaŭ en Israelo, kiu tamen estas rasisma kaj apartisma ŝtato (kiel iama Sudafriko), kie la nejudaj personoj estas diskriminaciataj kaj forigitaj de civilaj rajtoj dum judoj ĝuas apartajn privilegiojn.
Sed UK okazis en Israelo... ĉu ni ŝiru niajn vestojn?
Jens S. Larsen replies:
Alia afero estas kiel rilati al tiuj reĝimoj, nacie kaj internacie. La okazigo de UK-oj en tia lando ja donas al ni la okazon pridiskuti ĝin. Ne ĝenas min la elekto de krimulo kiel protektanto, ĉar tio donas la okazon elmontri liajn krimojn. En la nuna reta epoko eĉ facilas demonstri la plurecon de opinioj inter la Esperantistoj — atuto por nia laboro en demokratiaj landoj.
Maria replies:
Mi ne argumentas kontraŭ UKoj en Kubo aŭ aliaj similaj landoj. Mi volas nur atentigi pri la maniero konduti kaj interrilati kun la reĝimoj en gastigantaj nedemokratioj. Konkrete mi opinias ke oni forigu la instituciojn "Alta protektanto" kaj "Honora komitato", kiuj fojon post fojo metas UEAn en embarasan lumon.
Ŝiri la vestaĵojn? Verŝajne. Ĉu tio estas hispana esprimo?
Manolopro replies:
La esprimo "ŝiri vestaĵojn" venas el evangelioj, se mi ne mistrafas, sed ja ĝi fariĝis populara en mia lando.
Milokula Kato replies:
Manolopro replies:
Milokula Kato replies:
Mi estas nejuda civitano de Israelo, kio do pli fidindas: viaj asertoj aŭ miaj atestoj?
Kiun rajton mi ne havas? Eble vi helpus al mi rememori ion forgesitan?
Ĝuste male: kiel nejudo mi ne devis militservi. Mi rajtis ja, sed libervole.
Manolopro replies:
Anteo says:
Rita replies:
Anteo replies:
kompreneble en ĉinio restas iuj ttt-paĝoj kiuj estas barataj,ekz. pri pornografio,hazardludado,k la tro politikaj...
ĉu ĉe vi oni povas viziti ĉion?
Andy Անդրանիկ replies:
Rita replies:
Ĉu en Ĉinio retumeblas ankaŭ pri tio kaj tio (anglalingva Wiki)? Se jes, bonege.
Rita edited this comment 21 months ago.
Andy Անդրանիկ replies:
Andy Անդրանիկ edited this comment 21 months ago.
Osmo Buller says:
http://www.scribd.com/doc/31143867/Ne%C5%ADtraleco-en-praktiko-ne-ju%C4%9Di-sed-eduki-2010
Maria replies:
La ideo ke la insttucioj "Alta protektanto" kaj "Honora komitato" estus iel necesaj por sukcesa organizado de UKoj estas simple nepruvita. La komparo kun la situcaio en Finnlando dum la malvarma milito estas, nu, iom lama. (Alia demando estas ĉu Finnlando entute strebis eduki Sovetion...). Ĉiel ajn - la fino de la paragrafo pri neŭtraleco en la Statutodiras jen:
"Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj."
Laŭ mia opinio tiu alineo malbone akordiĝas kun tio ke oni donas honoron al reprezentantoj de nedemokratiaj reĝimoj. Ĉar ja honoro tamen estas ligita al la titoloj "Alta protektanto" kaj "Honora akomitato", ĉu ne?! Via argumento ke tiuj personoj estas simple reprezentantoj de siaj landoj en tiu situacio, ne politikistoj, estas iom malfacile komprenebla. Se tiel estus, oni povus ja prefere inviti homojn kiuj reprezentas valorojn proksimajn al tiuj de UEA, homrajtajn aktivistojn, ekzemple (kaj tiel "eduki"). En la kazo de Kubo oni povintus inviti mian ŝatatan (ekzil)kubanon René Vázques Diaz, verkiston loĝantan en Malmö http://www.vazquezdiaz.com/index.html. La fakto ke li ne venus, ja malmulte signifas, ĉu ne.
La nuna apliko de tiuj honortitoloj estas foje simple amuza (kiel en Gotenburgo, ĉar en sveda kunteksto tia honorigo estas iom fremda), foje hontiga. Eĉ se la penso estas bona (do faciligo de organizado de kongresoj kaj edukado al demokratio en nedemokratiaj landoj) ie ja ankaŭ devas iri la morala limo por UEA, ĉu ne? Ĉi-jare oni tranisiris tiun limon.
Kalle Kniiviläpro replies:
http://www.liberafolio.org/2010/kuba-vicministro-de-kulturo-alparolis-la-universalan-kongreson
Leon says:
-------------->ie ja ankaŭ devas iri la morala limo por UEA, ĉu ne? Ĉi-jare oni tranisiris tiun limon.
Jes, mi plene samopinias. En lando, kie oni tiom malrespektas la homajn rajtojn kiel rakontis Andy, oni ne organizu Universalan Kongreson.
Estas bone, ke UEA estas neutrala, sed tio ne estu motivo por meti neniajn limojn.
UEA ne fantaziu, ke ghi estas la Rugha Kruco!
Cetere, oni ankau povas inversigi la aferon: UEA grave kompromitas sian neutralecon pro sia preteco kongresii en kiu ajn lando sub pretendo de tiu sama neutraleco:
Se UEA kongresus en ekz. Irano, kie oni pendigas virojn nur char ili estas gejaj, kiel UEA ankorau povus honeste pretendi esti "neutrala"??? Tio estus ridindega kaj samtempe hontinda afero.
Cetere, krom Irano estas sufiche da aliaj landoj kie oni severe diskriminacias kontrau gejoj, ankau tie kongresante UEA perdas sian neutralecon.
Anstatauigu la vorton "gejo" per "nigrulo" ekz. , chu UEA tiukaze same rapide pretus kongresi en tia lando?
Neutraleco foje ankau signifas abstino!
Abstino de kongresado en lando kie oni severe diskriminacias kontrau iujn homgrupojn (gejoj au aliaj), AU kie oni grave malrespektas la homajn rajtojn.
Neutraleco sen ajnaj pliaj konsideroj estas horora kaj per tia neutraleco oni faras sin kunkulpulo de hororaj reghimoj. Per tiu "sankta neutraleco" oni ja ankau povus esti kongresinta en naziisma Germanio, kial ne?
Ie oni devas meti la limojn, kiel jam tre ghuste diris Maria. Kaj rilate al Kubo UEA ege transiris tiun limon.
Maria replies:
Leon says:
Jen kio okazas. Mi tute ne emas subteni Usonon, sed se en kongresa kuriero aperas akuzoj kontrau alia lando, chu UEA povas ankorau serioze diri, ke ghi estas neutrala? La afero estus ridindiga, se ghi ne estus tiel serioza.
Eble, UEA respondos, per refero al sia neutraleco, ke ne ghi, sed Internacia Komunista
Esperantista Kolektivo (IKEK) respondecas. Tamen estas UEA kiu donas podion al IKEK metante tiajn informojn en la kongresan kurieron.
Adiau neutraleco, UEA!
"From: "Andreas Kuenzli"
Sent: Tuesday, July 20, 2010 2:34 PM
Subject: Protesto kontrau unuflanka informado en la Kongresa kuriero
> Protesto kontrau unuflanka informado en la Kongresa kuriero
>
> Afi�ita de Andreas Kuenzli je 2010-07-20 13:21
> Kiel membro de UEA mi protestas per chiuj formoj kontrau la unuflankeca
> manipula kaj mensoga informa politiko, kiu estas praktikata en la Kongresa
> Kuriero
> http://www.uea.org/pdf/havana_karavano_2.pdf
>
> kie en la rubriko "Komunistaj diskutoj pri Kubo" legeblas pri "terorismo"
> kontrau Kubo kaj pri la kazoj de kvin kubanoj, kiuj estas malliberigitaj
> en Usono. Aboslute nenia vorto pri politikaj malliberuloj en Kubo mem, da
> kiuj estas chirkau 150.
>
> Kiel membro de UEA mi postulas, ke oni diskutu tiun misinformadon en la
> Komitato de UEA. Se oni tion ni faros, mi definitive nuligos mian
> UEA-delegitecon kaj plej probable ankau eksighos el UEA fine de la jaro."
Leon says:
1)En 2000 estis UK en Israelo. Mi ne konas la tiaman situacion, sed se UEA nun denove okazigus UK en Israelo, chu estus garantio, ke chiuj palestinaj E-istoj kiuj volus, povus eniri Israelon kaj cheesti? Mi ege dubas!
Kaj kio, se UEA sub pretendo de neutraleco volus okazigi UK-on en la palestinaj teritorioj regataj de Hamas? Chu multaj israeloj povus/volus/kuraghus cheesti? Mi dubegas!
Neutraleco ankau signifas, ke organizo neutrala organizu siajn kunvenojn en lokoj alireblaj por chiuj!
Alian ekzemplon mi jam supre donis: Irano-gejoj. Antau nelonge aperis en nederlanda gazeto artikolo en kiuj gejaj stevardoj de KLM (la nederlanda flugkompanio) plendis, ke ili devis tranokti en Teherano atendante reflugon al Nederlando. Ili jam timas restadon de unu nokto en Irano.
UK dauras multe pli longe ol nur unu nokto!
La Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj estas oficiala fakgrupo de UEA. LSG kunvenas kadre de UK-oj. Chu vi serioze pensas, ke ghi povus kunveni en Irano en UK? Tute ne! La irana legho ja konas la mortpunon kontrau samseksamo.
Do decido de UEA okazigi UK-on en Irano tute ne estus neutrala: tia decido ja ekskludus oficialan fakgrupon de UEA!
Nu, mi pensas, ke estas multe pli da ekzemploj ol nur israeloj-palestinanoj kaj gejoj-Irano.
2) Alia problemo estas la maniero lau kiu UEA organizas la Uk-ojn:
La UK-oj estas organizataj de Lokaj Kongresaj Komitatoj.
Neniel UEA povas havi la garantion, ke shtatoj kun dubindaj reghimoj ne enmiksighas iel en la organizado de la UK. Oni povas forigi la instituciojn de "Alta protektanto" kaj "Honora komitato" ktp, por eviti ke ekzemple ano de dubinda reghimo farighos "alta protektanto" sed tio neniel preventas ke dubindaj shtatoj povas infiltrighi en LKK-ojn kaj atentas pri siaj propraj interesoj.
Manolopro replies:
Diable! Se via bonintenca devizo estus rigore sekvata, ne eblus organizi UK-on ie ajn en la mondo!
Leon says:
Problemo centra chi tie ja estas perforto de Homaj Rajtoj. Libera intershtata vojaghado NE estas Homa Rajto, do la viza problemo (mi pensas, ke vi parolas pri tio) estas tute alia, ne-homrajta afero, chu ne? Pardonu do, mi ne esprimis min tre precize, sed nun vi komprenos, kion mi celas, mi esperas. Do restas sufiche da landoj kie UEA ja povas UK-i.
Osmo Buller says:
Mi tre bedaŭras, ke LSG ne kunvenis dum la UK en Havano. Pri tio "kulpis" LSG mem, ĉar ĝi ne rezervis salonon por kunveno. Laŭ mia kompreno la kaŭzo estis, ke ĉi-jare neniu estrarano de LSG partoprenis en la UK. (Por multaj aliaj asocioj tio ne estus problemo; sufiĉas al ili, ke almenaŭ kelkaj iliaj membroj partoprenas en la UK.) Ĉar mi ne okupiĝas pri la salonmendoj de fakaj asocioj, mi konsciis pri la afero nur en Havano, kiam mi serĉis en la kongresa libro la tagon kaj horon de la kunveno kaj vidis, ke ĝi mankas. Mi intencis mem iri al la kunsido por saluti LSG nome de UEA okaze de la 20-jariĝo de la oficialaj rilatoj inter UEA kaj LSG. Ĝuste en la antaŭa UK en Havano en 1990 UEA akceptis kunlaboran kontrakton kun LSG. Tio estis tre tikla afero: 14 komitatanoj voĉdonis por, 5 kontraŭ kaj 18 sindetenis. Duono do restis en ŝranko kaj ne kuraĝis preni starpunkton en la voĉdonado, kiu okazis publike per levo de mano. Nuntempe pri akcepto de landaj kaj fakaj asocioj oni voĉdonas sekrete.
En mia saluto mi volis prilumi la evoluon de la sinteno al samseksemo en nia movado kaj aparte en UEA, sed tio do devas resti por alia okazo aŭ artikolo. Ĉi tie mi nur aldonu, ke per la akcepto de LSG la afero tute ne fariĝis "preta", kion montris ankaŭ, ke la akcepto fakte okazis per voĉoj de malplimulto. Dek jarojn poste oni eĉ lanĉis hontindan gejofobian kampanjon kontraŭ oficisto de UEA. El ĝi rezultis la t.n. demisia krizo post la Zagreba UK en 2001 kun fatalaj sekvoj por UEA. Kvankam ekz. en eldonaĵoj de la Civito ne ĉesas fiaj aludoj pri la seksa orientiĝo de UEA-oficistoj, ĝenerale estis granda progreso. La unua pozitiva mejloŝtono ne estis la akcepto de LSG en 1990 sed la UK en Stokholmo en 1980, kies temo estis diskriminacio kaj kie okazis prelegoj i.a. pri la diskriminacio pro seksa orientiĝo. Mi ĉeestis kaj tio estis neforgesebla sperto. Tiam mi vere sentis min fiera pri UEA kaj certe ne povis imagi, kiajn merdaĵojn mi persone devus sperti 20-30 jarojn poste kiel dungito de la sama UEA. En Stokholmo mi ankaŭ unuafoje aŭdis, en prelego de John Wells, la vorton "gejo" anstataŭ la iom plumpa "samseksemulo". (Ĉe la libroservo de UEA ankoraŭ haveblas la bonega libro "Diskriminacio" kun la materialoj de tiu UK.)
Mi devas fini, ĉar alie tio ĉi fariĝus la promesita artikolo, por kies verkado mi tamen ĝuste nun ne havas tempon!
Leon replies:
Tamen, mi ankau devas konstati, au pli bone, mi ne povas konstati, ke tiu "morala limo" estas certigita ie en la regularo de UEA. Estas la estraro kiu decidas pri la kongreslando, kaj se la estraro decidus okazigi UK-on en Irano, oni ne povus iel ajn nuligi tiun decidon baze de la reguloj validaj en UEA. Se mi eraras, bonvolu informi min.
La garantio de malferma kaj libera kunsido flanke de UEA same ne estas certigita en la regularo de UEA.
Mi kredas vin, se vi diras, ke nuntempe oni atentas pri tiuj aferoj en UEA, sed estas neniu garantio, ke ankau estonte estraroj de UEA chiam same pensos kaj respektos la samajn moralajn limojn.
Kiel jam dirite, mi ne konas la ekzaktan situacion de Israelo/Palestino en 2000, kiam okazis la UK en Israelo, sed mi dubas, ke tiam chiuj palestinanoj kiuj volus, povus eniri Israelon por cheesti la UK-on. Ankau tiam, se mi bone rememoras, estis diskutoj pri la okazigo de UK en Israelo.
Alia komplikajho: Eble ne tuj imageble, pro la malmultaj Esperantistoj tie, sed imagu ke UEA decidus UK-i en Maroko. Kvankam mi ne havas sufiche da informoj, mi povas imagi, ke kadre de UK, la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj povus malferme kaj libere kunsidi, char ekzistas en tiu lando legho pri la libera esprimo ( TITRE PREMIER DISPOSITIONS GENERALES DES PRINCIPES FONDAMENTAUX ARTICLE 9.). Tamen seksaj rilatoj inter viroj estas malpermesitaj.
Kaj kio pri multaj arabaj landoj, kie virinoj ne havas la samajn rajtojn kiel viroj?
Mi scias, ke speciale chi-lasta ekzemplo estas hipotezo, char rapide trarigardante la liston de UK-oj, mi ne trovis arab landon.
Kio por mi plej gravas: UEA devus havi klarajn regulojn, au eble nomu ilin devigaj gvidlinioj, kiuj klare indikas, kiukaze eblas UK-i en iu lando kaj kiukaze ne. Kompreneble ne chiu kazoj povas esti "kaptitaj" en tiuj reguloj, sed tiaj reguloj povus esti firma bazo.
Per tiaj reguloj, la estraro de UEA ankau povus neoficiale konstati, en kiuj landoj provizore ne eblas UK-i kaj okazigi tie aliajn aktivecojn, ekz. regionajn kongresojn (sed certe estas multe pli da eblecoj), por subteni la tiulandajn Esperantistojn kaj certigi, ke ankau ili havu internaciajn kontaktojn.
Sendube vi estas en multe pli bona pozicio por prijughi la evoluon de la sinteno al samseksamo en UEA, sed mi, mem enplektita en tiu gejofobia kampanjo, ech se mi ne estis la unue vizita (kvankam kadre de tiu gejofobia kampanjo nulighis TEJO-seminario pri kiu mi laboris kaj kiu temus chefe pri seksa orientigho kaj pri virinaj rajtoj), mi ankorau hodiau - pli malpli 10 jaroj poste - estas tiom shokita de la okazintajhoj, ke mi neniel kredas je bona evoluo ene de UEA.
Estas multe da gesamseksamuloj en Esperanto, vershajne ankau en la movado, sed se UEA kaj la homoj "malantau" UEA ne prenos pli aktivan rolon kaj starpunktojn en la defendo de gejaj rajtoj, kaj ech pli grave, en la defendo de Homaj Rajtoj ghenerale, ne estas neimageble, ke ekestos novaj krizoj en UEA, pro malico de iuj homoj, pro malkonsentego de elekto de kongreslando, pro fiaskinta UK okaziginta en filando, ktp.
Eksteren UEA ne estu speciala homrajta asocio, sed interne ghi lau ghia statuto tre atentu homajn rajtojn.
One ne farighu singarda nur post la falo - por fini per parolturno.
Ankorau eta rimarko pri la vortuzo de "gejo" kaj la (kiel vi diras) "plumpa" "samseksemulo":
Lau mi, la problemo en la vorto "samseksEmulo", estas la dua "e": gejoj ne "emas" al la sama sekso (kio lau mi sonas iom negative), sed amas homojn de la sama sekso, do lau mi, la vorto "samseksAmulo" estas plene en ordo kaj ne plumpa.
Kun karaj salutoj, Leon
Maria replies:
Maria edited this comment 21 months ago.
Leon replies:
Milokula Kato says:
Mi misesprimis mian penson. Mi ne kontraŭas la okazadon de UK en Kubo.
Mi kontraŭas la pluvegetadon de FiKastroj kaj iliaj kunuloj. Forbalaiĝu la FiKastroj, kaj mi estos la unua ĉu kongresi en Kubo, ĉu nur trabicikli la stratojn.