LA VESPERMANĜO DE LA BUSTOJ


Pri tiuj tri kunuloj, unu Ĉino, unu Malagaso kaj unu Sudanano, eksplikas konfidence Dora, mi konas nek iliajn verajn nomojn, nek iliajn aĝojn, kaj cetere neniu konas tion en Tulono. Estas mirinda vidi ilin ĉi tie… Ili estas de Mourillon (1), el la vera Mourillon… Ili estas eks-kapitanoj de la kolonia militistaro. Ĉiuj kvar jaroj ili vivas dum tri jaroj tie for, ĉiu en sia respektiva lando, en Ĉinio, Madagaskaro, Sudano, kaj la kvara ili flegas sian hepaton ĉe la marbordo varmiĝante sub la suno, en la ĝardeneto de somerdomo… Pri ili oni diras: « Ili vivas tie ĉi same kiel ĉe la sovaĝuloj… ili sovaĝe manĝas… fine, ĉio!... »
Claude FARRÈRE
[Klaŭdo FARER']
La Etaj Aliancaninoj


La ŝipestro Mikelo havis plu nur unu brakon, kiun li utilis por fumi sian pipon. Li estis maljuna hardita maristo, kiun mi konis samtempe kvar aliajn harditajn maristojn, iun vesperon, dum la aperitivo sur la teraso de drinkejo de la malnova Baseno, en Tulono. Tiele ni kutimis kunveni ĉirkaŭ subtasoj, je du paŝoj de la plaŭdanta akvo kaj la dancantaj etaj barkoj, je la horo kiam la suno subiras en la direkto de Tamaris (2).

La kvar maljunaj harditaj maristoj kromnomiĝis Kaprusto, Doro (kapitano Doro), Bagatelo kaj Kamploko (tiu brava Kamploko).

Kompreneble ili ŝipveturis sur ĉiuj maroj, konis mil aventurojn, kaj nun kiel emiritoj ili pasigis la tempon rakontante unu al aliaj terurajn historiojn!

Nur la ŝipestro Mikelo neniam rakontis ion. Kaj ĉar li tute ne ŝajnis mirigita, pro kion li aŭdis, tiu sinteno fine incitegis la aliulojn, kiuj diris al li:

– Nu! Kapitano Mikelo, ĉu do vi neniam travivis terurajn historiojn?

– Jes ja, respondis la ŝipestro eltirante sian pipon el la buŝo. Jes ja, okazis al mi unu… ununura!

– Nu! Rakontu ĝin al ni.

– Ne!

– Kial?

– Ĉar ĝi estas tro horora. Vi ne sukcesos aŭdi ĝin. Mi jam provis rakonti ĝin plurfoje, sed ĉiuj foriris antaŭ la fino.

La kvar aliaj maljunaj harditaj maristoj rideksplodis vete kaj deklaris, ke la ŝipestro Mikelo serĉis pretekston por nenion rakonti al ili, ĉar fakte tute nenio okazis al li.

Mikelo rigardis ilin dum momento, poste sin decidante subite, li demetis sian pipon sur la tablon. Tiu malofta gesto mem jam estis timigega.

– Sinjoroj, li ekis, mi tuj rakontos al vi, kiel mi perdis mian brakon.

«En tiu epoko – tio okazis antaŭ unu dudeko da jaroj – mi posedis en Mourillon etan somerdomon, kiun mi heredis, ĉar mia familio longatempe loĝis en tiu lando, kaj mi mem naskiĝis tie. Plaĉis al mi inter du altmaraj vojaĝoj, iom mi ripozis en tiu dometo. Cetere mi ŝatis tiun kvartalon, kie mi pace vivis en la malmulte embarasa najbareco de maruloj kaj kolonianoj, kiujn oni malofte ekvidis, tiom ili estis plejofte okupitaj fumi trankvile opion kun siaj koramikinoj, aŭ ankoraŭ per aliaj taskoj, kiuj ne rigardis min… Sed, ĉu ne? Ĉiu havas siajn kutimojn, kaj ĉiam kiam ili ne perturbas la miajn, persone estas ĉio, kion mi petas…

«Ĝuste, iun nokton oni perturbis la kutimon, kiun mi havis dormi. Stranga tumulto de la naturo, pri kiu ne eblis al mi ekkompreni la kaŭzon, subite vekis min. Mia fenestro, kiel kutime, estis malfermita; mi aŭskultis tute hebeta specon de mirindega bruo, kiu sonoris inter la tondra rulbruo kaj la tamburado, sed el kia tamburo! Oni estus kredinta furiozan batadon de ducent frapiloj tute ne sur azenohaŭto, sed sur tamburo el ligno…

«Kaj tio devenis el la aliaflanka somerdomo, kiu estis ne loĝita jam de kvin jaroj, kaj sur kiu mi antaŭtage rimarkis la anonctabuleton: “Por vendi!”

«De la fenestro de mia dormoĉambro lokita ĉe la unua etaĝo, mia rigardo povis malkovri super la muro de la ĝardeneto, kiu ĉirkaŭis tiun somerdomon, ĉiujn pordojn kaj fenestrojn, eĉ tiujn de la teretaĝo. Ĉiuj estis ankoraŭ fermitaj, kiel mi vidis ilin dum la tago. Tamen tra la interspacetoj de la teretaĝaj ŝutroj mi rimarkis lumon. Kiu do, kiuj uloj eniĝis en tiun izolan loĝejon ĉe la ekstremo de Mourillon, kia societo penetris en tiun forlasitan bienon, kaj por efektivigi tie kian sabatorgion?

«La stranga tondrobruo de tamburo el ligno ne ĉesis. Ĝi daŭrigis ankoraŭ almenaŭ dum unu horo, kaj poste ĉar baldaŭ tagiĝis, la pordo de la somerdomo malfermiĝis, kaj staranta sur la sojlo aperis la plej gracia kreitaĵo, kiun mi neniam vidis dum mia tuta vivo. Ŝi surmetis vespertualeton, kaj per perfekta gracio ŝi tenis lampon, kies lumo radiigis ŝiajn ŝultrojn de diino. Ŝi bele kaj trankvile ridetis, dum ŝi diris tiujn vortojn, kiujn mi perfekte aŭdis en la sonora nokto: “Ĝis revido, kara amiko, ĝis la venonta jaro!…”

«Sed al kiu ŝi diris tion? Ne eblis al mi tion ekscii, ĉar mi vidis neniun apud ŝi. Ŝi restis sur la sojlo kun sia lampo ankoraŭ dum kelkaj momentoj, ĝis kiam la pordo de la ĝardeno malfermiĝis tute sola kaj refermiĝis tute sola ankaŭ. Poste la pordo de la somerdomo siavice estis fermita, kaj nenion mi vidis plu.

«Mi kredis, ke mi freneziĝis aŭ mi sonĝis, ĉar mi perfekte konsciis pri la neebleco, ke ulo trapasu la ĝardenon, sen ke mi povu ekvidi lin! Mi estis ankoraŭ tie, staranta antaŭ mia fenestro, nekapabla moviĝi aŭ pensi, kiam la pordo de la somerdomo malfermiĝis denove, kaj la sama radia kreataĵo aperis, ĉiam kun sia lampo, kaj ĉiam sola: “ Ŝŝ! Ŝi diris, silentu ĉiuj!... Necesas ne veki la najbaron de la domo de kontraŭe… Mi tuj akompanos vin.”

«Senbrua kaj sola, ŝi trapasis la ĝardenon, haltis ĉe la pordo, kiun la lampo plene lumigis, tiel bone, ke mi distingeble vidis la pordobutonon turni per ĝi mem sen nenia agado de mano. Fine, la pordo malfermiĝis ankoraŭ unufoje tute sola antaŭ tiu virino, kiu cetere elmontris nenian miron pro tio. Ĉu mi bezonas aldiri, ke mi estis lokita tiamaniere, ke mi povis vidi antaŭ kaj malantaŭ tiun pordon? Tio estas, ke mi oblikve vidis ĝin.

«La belega aperaĵo faris ĉarman kapsignon al la nenieca nokto, kiun iluminis la blinduma lumo de la lampo; poste ŝi ridetis kaj diris ankoraŭ: “Nu! Ĝis revido! Ĝis la venonta jaro… Mia edzo estas ja kontenta. Eĉ unu el vi ne mankis al la alvoko… Adiaŭ, sinjoroj!”

«Tuj mi aŭdis plurajn voĉojn, kiuj respondis: “Adiaŭ, sinjorino!… Adiaŭ, kara sinjorino!… Ĝis la venonta jaro…”

«Kaj ĉar la mistera gastigantino pretiĝis mem fermi la pordon, mi ankoraŭ aŭdis: “Mi vin petas, ne klopodu!”

«Kaj la pordo refermiĝis ankoraŭ per ĝi mem. Dum momento bizara bruo plenigis la atmosferon, kvazaŭ pepado de birdaro… kvivit!... kvivit!... tio estis, kiel se tiu bela virino ĵus malfermis ĝian kaĝon al tuta idaro de liberaj paseroj.

«Ŝi trankvile rehejmiĝis. La lumoj de la teretaĝo estingiĝis, sed nun mi ekvidis lumeton ĉe la fenestroj de la unua etaĝo. Alvenante en la somerdomon, la sinjorino diris: “Ĉu vi jam supreniris, Gerardo?”

«Mi ne aŭdis la respondon, sed la pordo de la somerdomo estis denove refermita… Kelkaj momentoj pli malfrue la lumeto de la unua etaĝo estingiĝis ankaŭ. Je la oka matene mi estis ankoraŭ tie, ĉe mia fenestro, stulte rigardante tiun ĝardenon kaj tiun somerdomon, kiujn vidigis al mi tiom strangajn aferojn en la tenebro, kaj kiuj nun en la blinduma taglumo prezentiĝis al mi sub ilia kutima aspekto. La ĝardeno estis senhoma, kaj la somerdomo aperis tute same forlasita kiel la antaŭtago. Tiel ke kiam mi informis mian maljunan mastrumistinon, kiu ĵus alvenis, pri la bizaraj eventoj, kiujn mi ĵus travivis, ŝi frapis al si la frunton per sia malpura montrofingro kaj deklaris, ke mi fumis troan pipon. Nu, opion mi neniam fumas, kaj tiu respondo estis la definitiva motivo, por kiu mi forpelis tiun maljunan servistinaĉon, kiu finfine nur venis malpurigi mian mastrumaĵon dum du horoj ĉiutage, kaj pri kiu mi volis jam de longatempe malembarasi min. Cetere, mi ne bezonis plu servistinon, ĉar mi tuj reeknavigos ekde la posta tago.

«Mi nur havis tempon por fari mian pakaĵon, kelkajn komisiojn, adiaŭi miajn amikojn kaj trajne veturi al Havro, kie nova dungado kun la Transatlantiko malproksimigos min de Tulono por daŭro de dek unu aŭ dek du monatoj.

«Kiam mi revenis en mian dometon de Mourillon, mi ne parolis pri mia aventuro al iu, sed mi ne ĉesis, eĉ dum unu momento, pensi pri ĝi. La aperaĵo de la sinjorino kunportante lampon obsedis min ĉie, kaj la lastaj paroloj, kiujn ŝi alparolis al siaj nevideblaj amikoj, ne ĉesis resoni en miaj oreloj.

«– Nu! Ĝis revido! Ĝis la venonta jaro!

«Mi pensis nur pri tiu rendevuo. Mi decidis, ke mi ankaŭ ĉeestos al tiu kunveno, kaj mi malkovros je kia ajn risko la ŝlosilon de tiu mistero, kiu scivoligis ĝis la frenezo honestan cerbon kiel la mia, kiu tamen kredis nek pri la reaperantoj, nek pri la historioj de fantomaj ŝipoj.

«Ve! Mi devis baldaŭ malkovri, ke nek la ĉielo, nek la infero estis por io en tiu terurega historio.

«Estis la sesa vespere, kiam mi eniris en mian somerdomon de Mourillon. Tio okazis la antaŭhieraŭa tago de la datreveno de la stranga nokto.

«La unua afero, kiun mi faris enirinte hejmen, estis kuri ĝis la fenestro de la unua etaĝo kaj malfermis ĝin. Mi tuj ekvidis (ĉar estis somere kaj taglumis) virinon de granda beleco, kiu trankvile promenis en la ĝardeno de la somerdomo de kontraŭe, plukante florojn. Pro la bruo kiun mi faris, ŝi levis la okulojn. Ŝi ja estis la sinjorino kunportinta lampo! Mi rekonis ŝin, ŝi estis tiel bela tage kiel nokte. Ŝia haŭto estis tiel blanka, kiel la dentoj de nigrulo el Kongio, ŝiaj okuloj estis pli bluaj ol la rodo de Tamaris, kaj ŝia blonda hararo, milda kiel la plej fajna stupo! Kial mi ne konfesus tion? Ekvidante tiun virinon, pri kiu mi revis jam de unu jaro, mia koro estis tute emociegita. Ha! Ŝi ne estis iluziaĵo de mia malsana imago! Ŝi ja estis tie antaŭ mi, kun karno kaj ostoj! Malantaŭ ŝi, ĉiuj fenestroj de la malgranda somerdomo estis malfermitaj, florumitaj per ŝiaj zorgoj. En la tuto, nenio estis fantasta.

«Ŝi do ekvidis min, kaj pro tio ŝi tuj elmontris malplezuron. Dum momento ŝi daŭrigis paŝi en la meza aleo de sia ĝardeneto, kaj ŝultrotirante kiel ŝi estis ĉagrenita, ŝi diris: “Ni eniru, Gerardo!… Ni ekas sensi la vesperan freŝecon…”

«Mi rigardis ĉien en la ĝardeno. Neniu! Al kiu ŝi parolis? Al neniu!... Tiam ĉu ŝi estis freneza? Ĉiuokaze, ŝi ne multe aspektis tiel! Mi vidis ŝin aldirekti al sia domo. Ŝi trapasis la sojlon, la pordo refermiĝis, kaj senprokraste ŝi mem fermis ĉiujn fenestrojn. Mi ne vidis kaj ne aŭdis ion, kiu aspektis stranga dum tiu nokto. La postan tagon matene je la deka, mi ekvidis mian najbarinon, kiu surmetinte siajn urbajn vestojn trapasis sian ĝardenon. Ŝi ŝlosis la pordon, kaj tuj ŝi uzis la vojon al Tulono. Miavice mi decidis uzi tiun vojon, kaj de malproksime mi sekvis ŝin. Ĉe la unua provizisto, kiun mi renkontis, mi montris al li la elegantan silueton kaj demandis al li, ĉu li konis la nomon de tiu virino. Li respondis: “Sed perfekte, ŝi estas via najbarino, ŝi loĝas kun sia edzo en la somerdomo Makoko. Ili instaliĝis tie antaŭ unu jaro, en la momento kiam vi foriris. Ili vivas kiel sovaĝuloj; neniam ili alparolas iun, krom por la strikaj necesaĵoj. Sed vi scias, en Mourillon, ĉiu vivas laŭ sia volo, kaj oni miras pri nenio. Tiel la kapitano…

«– Kia kapitano?

«– Jes, la kapitano Gerardo, laŭdire la edzo estas eks-kapitano de la mara infanterio. Nu! Neniam oni vidas lin… Iafoje, kiam oni havas provizojn por deponi en ilian domon, kaj la sinjorino forestas, oni aŭdas lin, kiu krias al vi malantaŭ la pordo lasi ilin sur la sojlo, kaj li atendas, ke vi estu fore por depreni ilin.”

«Vi ja imagas, ke mi estis pli kaj pli sciavida. Mi iris al Tulono por pridemandi la administranto-arkitekton, kiu luis la somerdomon al tiuj originaluloj. Li ankaŭ neniam vidis la edzon, sed il sciigis al mi, ke la edzo nomiĝis Gerardo Belvizaĝo. Je tiu nomo, mi eligis krion. Sed mi konis lin! Mi havis malnovan amikon, kiu nomiĝis tiel, kiun mi ne revidis jam de pli da dudek kvin jaroj kaj, kiu oficiro en la kolonia infantario forlasis Tulono-n en tiu epoko, por iri al Tonkino! Kial dubi, ke temis pri li? Ĉiuokaze, mi havis ĉiujn eblajn naturajn kialojn por iri frapi kontraŭ lia pordo, kaj ne pli malfrue ol tiu vespero, kiu estis la datreveno de la stranga nokto, kiam li atendis siajn amikojn, mi estis ja decidita iri manpremi lin.

«Revenante hejmen, mi ekvidis antaŭ mi, en la kava vojo, kiu kondukis al la somerdomo Makoko, la silueton de mia najbarino. Mi ne hezitis, mi plirapidigis la paŝon kaj ŝin salutis: “Sinjorino, mi diris, ĉu mi havas la honoron paroli al Sinjorino la kapitano Gerardo Belvizaĝo?” Ŝi ruĝiĝis kaj volis foriri ne respondante.

«– Sinjorino, mi insistis, mi estas via najbaro, la kapitano Mikelo Albano…

«– Ha! Ŝi tuj diris, sinkulpigu min, sinjoro… La kapitano Mikelo Albano, ĉu?... Mia edzo multe parolis al mi pri vi.

«Ŝi ŝajnis treege ĝenita, kaj en tiu konfuzo ŝi aspektis ankoraŭ pli bela, laŭeble. Mi daŭrigis, malgraŭ la certa deziro, kiun ŝi havis forfuĝi: “Sinjorino, kiel okazis, ke la kapitano Belvizaĝo revenis Francion, en Tulono-n, ne sciiginte tion al sia plej malnova amiko? Sinjorino, mi ege dankoŝuldus al vi sciigi al Gerardo, ke mi iros brakumi lin, ne pli malfrue ol ĉi-vespere.”

«Vidante, ke ŝi plirapidigis la paŝon, mi salutis ŝin. Sed, post miaj lastaj vortoj, ŝi rigardis returne en agitiĝo pli kaj pli neeksplikebla. “Neeble! ŝi diris, neeble tiun vesperon… Mi… promesas al vi paroli al Gerardo pri nia renkonto… estas la tuto, kiun mi povas fari… Gerardo ne volas plu vidi neniun… neniun… li izolas sin… ni vivas izolitaj… Ni luis tiun somerdomon, ĉar oni diris al ni, ke la najbara somerdomo estis nur loĝata dum kelkaj tagoj, unu aŭ du fojoj ĉiujare, de iu kiun oni neniam vidis…” Kaj ŝi aldiris, per tono subite tre malgaja: “Bonvolu ekskuzi Gerardo-n, sinjoro... ni vidas neniun... neniun... Adiaŭ, sinjoro.

«– Sinjorino, mi diris tre ekscitita, la kapitano Gerardo kaj Sinjorino Gerardo akceptas iafoje amikojn… Tiel, tiun vesperon, ili atendas tiujn al kiuj ili rendevuis la pasintan jaron…”

«Ŝi fariĝis ruĝega.

«“Ha! ŝi diris, tio estas escepta! Tio estas tute escepta!... Ili estas esceptaj amikoj!” Post tio ŝi fuĝis, sed ŝi tuj haltis en sia fuĝo, kaj turnante sin posten ŝi aldiris: “Precipe! Ŝi petegis… Precipe ne venu ĉi-vespere!” Kaj ŝi malaperis malantaŭ la muro.

«Mi rehejmiĝis kaj ekgvatis miajn najbarojn. Ili tute ne vidiĝis, kaj ja antaŭ noktiĝis, mi rimarkis la ŝutrojn fermitajn, kaj tra iliaj interspacetoj lumojn kaj briletojn, kiel mi jam vidis ilin okaze de la tre stranga nokto, antaŭ unu jaro. Sed mi ankoraŭ ne aŭdis la eksterordinaran tondrobruon de ligna tamburo. Je la sepa, rememorigante la vesperajn vestojn de la sinjorino kunportanta lampo, mi paradvestis min. La lastaj paroloj de S-ino Gerardo nur pli ankris min en mia decido. Ĉi-vespere Belvizaĝo akceptis amikojn; li ne kuraĝus forpeli min. Paradvestinte min, dum momento mi havis la ideon, antaŭ malsupreniri, kunpreni mian revolveron, kaj juĝante min stulta, fine mi samloke lasis ĝin.

« Stulta, mi estis, pro ke mi ne kunportis ĝin.

«Sur la sojlo de la somerdomo Makoko, mi turnis trafe maltrafe la pordobutonon, kiun mi vidis la pasintan jaron turni per ĝi mem. Kaj, je mia granda miro, la pordo cedis antaŭ mi. Oni atendis do iun. Alveninte ĉe la pordo de la somerdomo, mi frapis. “Eniru!” kriis voĉo. Mi rekonis la voĉon de Gerardo. Mi ĝoje eniris en la domon. Unue mi troviĝis en la vestiblo kaj poste, ĉar la pordo de malgranda salono estis malfermita, kaj tiu salono estis lumigita, tien penetris tien alvokante: “Gerardo! Jen mi!... Mi estas Mikelo Albano, via malnova kamarado!...

«– Ha! Ha! Ha!... Vi do decidis por veni! Mia malnova, mia bona Mikelo!... Ĉi-posttagmeze, mi ĝuste diris al mia edzino, ke plezurigos al mi, ke mi revidu vin!... Sed ke vi estas la sola kun niaj esceptaj amikoj!... Ĉu vi scias, ke vi ne multe ŝanĝis, mia kara Mikelo!...»

«Estus neeble diri al vi mian konsternon. Mi aŭdis la voĉon de Gerardo, sed mi ne vidis lin! Lia voĉo resonis flanke de mi, sed neniu estis apud mi, neniu ankaŭ en la salono!... La voĉo reparolis: “Sidiĝu! Mia edzino tuj venos, ĉar ŝi certe tuj memoros, ke ŝi forgesis min sur la kameno…”

«Mi levis la kapon… Kaj tiam mi malkovris, plejsupre de alta kameno, buston. Estis tiu busto, kiu parolis, ĝi similis al Gerardo. Estis la busto de Gerardo. Li estis deponita tie, kiel oni kutimas loki la bustojn sur la kamenoj… Estis busto, kiel ofte la skulpistoj faras ilin, tio estas, ke ĝi ne havas brakojn.

«La busto diris al mi: “Mi ne povas brakumi vin en miaj brakoj, mia kara Mikelo, ĉar kiel vi vidas, brakojn mi ne havas plu, sed leviĝante iom vin sur la piedoj, vi povas preni min en viaj brakoj, kaj malsupreniri min sur la tablon. Mia edzino deponis min tie, pro humora movo, ĉar ŝi diris, mi ĝenis ŝin por purigi la salonon…. Ŝi estas komika, mia edzino!”

«Kaj la busto ekridis. Mi ankoraŭ kredis, ke mi estis la viktimo de iu optika iluzio, kiel tio okazas en la amuzejoj, kie oni vidas tiamaniere, dank'al spegulkombino, ja vivantajn bustojn, kiuj ne estas alligataj al nenio. Sed post mi demetis mian amikon sur la tablo, kiel li ĵus petis min, mi devis konstati, ke tiu kapo kaj tiu trunko sen kruroj kaj sen brakoj ja estis la tuto tiu, kiu restis de la admirinda oficiro, kiun mi konis antaŭe. La trunko rekte sidis sur malgranda ĉareto uzata ĉe la senkruruloj, sed mia amiko ne havis plu eĉ la komencon de kruroj, kiujn oni kutimas vidi ĉe la senkruruloj. Kiam mi diris al vi, ke mia amiko estis nur busto!...

«Liaj brakoj estis anstataŭitaj per kroĉiloj, kaj mi ne povus diri al vi, kiel li elturniĝis por, jen apogante sin sur unu el la kroĉilo, jen sur la alia, eksalti, saltegi, ruli, fari cent rapidajn movojn, kiuj saltigis lin de la tablo sur seĝon, de seĝo sur la pargeton, kaj subite reaperigis lin sur la tablon, kie li parolis kun mi des pli gaje.

«Mi estis konsternita, mi ne prononcis unu parolon, mi rigardis tiun abortulon, kiu piruetis dirante al mi kun maltrankviliga rikanado:

«– Mi ja ŝanĝis, nu!... Konfesu, ke vi ne rekonas plu min, mia kara Mikelo!... Vi bone faris veninte tiun vesperon… Ni baldaŭ amuziĝos, ĉar ni akceptos niajn esceptajn amikojn… Ĉar vi scias, krom ili… mi volas plu vidi neniun, afero de memestimo… Ni ne havas eĉ unu domserviston… Atendu min ĉi tie, mi tuj surmetos smokingon…

«Li foriris, kaj tuj aperis la sinjorino, kiu kunportis lampon. Ŝi estis vestita per la sama tualeto de galao, kiun ŝi jam surmetis la pasintan jaron. Ekde ŝi vidis min, ŝi ege malsereniĝis, kaj diris al mi per obtuza voĉo: “Ha! Vi alvenis!... Vi malpravis, kapitano Mikelo… Mi informis mian edzon pri via deziro… sed mi malpermesis al vi, ke vi venu tiun vesperon… Se mi diras al vi, ke kiam li eksciis, ke vi estis tie, li komisiis min, por ke mi invitu vin tiun vesperon… Sed tion mi ne faris… Pro, ŝi diris tre embarasita, ke mi havis miajn motivojn por tio… Ni havas esceptajn amikojn, kiuj estas iafoje tre ĝenaj. Jes, ili ŝatas la bruon, la bruegon… Vi certe ja aŭdis la pasintan jaron… ŝi aldiris glitante al mi insideman rigardon… Nu! Promesu al mi foriri frue…

«– Sinjorino, tion mi promesas al vi, mi diris, dum stranga maltrankvilo ekis kapti min pro tiuj diroj, pri kiuj mi ne sukcesis kompreni la plenan sencon… Tion mi promesas al vi, sed ĉu vi povus diri al mi, kiel okazis, ke mi retrovas hodiaŭ mian amikon… en tia stato! Kia terura akcidento trafis do lin?

«– Nenia, sinjoro, nenia…

«– Kiel nenia?... Vi ne konas la akcidenton, kiu forprenis liajn brakojn kaj krurojn! Tamen tiu katastrofo certe okazis post via geedziĝo.

«– Ne, sinjoro, ne… Kiam mi edziniĝis kun la kapitano, li jam estis tiel!... Sed senkulpigu min, sinjoro, niaj gastoj tuj alvenos, kaj necesas, ke mi helpu mian edzon surmeti lian smokingon...”

«Ŝi lasis min sola, konsternegita, kun tiu unika brutiga penso: “Ŝi edziniĝis kun la kapitano, dum li jam estis tiel”. Kaj preskaŭ tuj mi aŭdis bruon en la vestiblo, tiun kuriozan bruon “kvivit... kvivit...”, kiun mi ne sukcesis klarigi al mi la antaŭan jaron, kaj kiu akompanis la sinjorinon kun lampo ĝis la pordo de la ĝardeno... La aperado de kvar senkruruloj, sen kruroj kaj sen brakoj, sidantaj sur etaj ĉaretoj, kiuj mirige rigardis al mi, tuj sekvis tiun bruon. Ĉiuj estis paradvestitaj, tre decaj kun brilaj brustotolaĵoj. Unu havis nazpinĉilon el oro; alia, iu maljunulo, rondajn okulvitojn, la tria monoklon, kaj la kvara kontentiĝis rigardi al mi per siaj inteligentaj kaj fieraj okuloj kun enuo. Tamen ĉiuj kvar salutis min per siaj etaj kroĉiloj, kaj demandis al mi novaĵojn de la kapitano Gerardo. Mi respondis al ili, ke S-ro Gerardo estis surmetante sian smokingon, kaj S-ino Gerardo ĉiam fartis bone. Dum mi prenis la liberecon paroli al ili pri S-ino Gerardo, mi rimarkis oblikvajn rigardojn, kiuj ŝajnis al mi iom mokemaj.

«– Hm! Hm! Eĉ diris la senkrurulo kun monoklo, sen dube vi estas, sinjoro, granda amiko de nia brava kapitano, ĉu?...

«Kaj la aliaj ekridetis kun ega malplaĉa mieno. Poste ili parolis ĉiuj kvar samtempe: “Pardonu, ili diris, pardonu!... Ho! nia miro estas tute natura, sinjoro, trovi vin ĉi tie ĉe tiu brava kapitano, kiu ĵuris, kiam li edziĝis, enfermiĝi kun sia edzino en la kamparo kaj neniun akcepti… Ne, ne, neniun krom siajn esceptajn amikojn!... Ĉu vi komprenas? Kiam oni estas senkrurulo je tia grado, ke tiu brava kapitano konsentis esti, kaj oni edziĝas kun tiel bela virino... estas tute natura!... tute natura!... Sed fine, se li en sia vivo renkontiĝis kun honora homo, kiu ne estas senkrurulo, des pli bone!... Des pli bone!...” Kaj ĉiuj ripetis: “Des pli bone!... Ho! Des pli bone!... kaj gratulon!...”

«Dio mia! Kiom ili estis bizaraj, tiuj gnomoj… Mi rigardis ilin kaj ne parolis plu al ili!... Aliaj alvenis… duope… poste triope… kaj ankoraŭ… ĉiuj rigardis al mi kun miro, maltrankvilo aŭ ironio… Mi estis tute frenezigita vidi tiom de senkruruloj… ĉar fine mi komencis kompreni plejmulton de la fenomenoj, kiuj tiom turmentetis mian cerbon. Sed se la ĉeesto de la senkruruloj klarigis multajn aferojn, tamen la ĉeesto de la senkruruloj kaj la monstra geedzeco de tiu belega virino kun tiu malbelega reduktaĵo de humaneco restis klarigotaj!...

«Certe ja, nun mi komprenis, ke la etaj lokŝanĝaj trunkoj devis pasi nevideblaj de mi en la mallarĝa aleo de la ĝardeneto borderita per arbedotufoj de verbeno kaj sur la vojo interkruta inter du malaltaj heĝoj. Sed fakte kiam mi diris al mi, tio neeblis, ke mi tute ne vidis pasi iun sur tiuj vojetoj, mi povis pensi nur pri iu, “kiu estus pasinta staranta sur siaj du gamboj”.

«Eĉ la pordobutono ne estis plu por mi mistero, kaj nun mi ekvidis en mia penso la nevideblan kroĉileton, kiu turnigis ĝin… La bruo “kvivit… kvivit…” ne estis alia afero ol tiu de la malgrandaj radoj, malbone grasitaj, de tiuj ĉaretoj por abortuloj. Fine, la mirindega tondrobruo de ligna tamburo ne devis esti, ke tiu de ĉiuj tiuj etaj ĉaretoj kaj de iliaj kroĉetiloj batadante la pargeton, je la horo, kiam sendube post bonega vespermanĝo sinjoroj la senkruruloj donacis al si etan balon…

«Jes, jes, la tuto klariĝis… Sed mi ja sentis rigardante iliajn strangajn ardajn okulojn kaj aŭdante iliajn bizarajn bruojn de preniletoj, ke ekzistis ion, kiu estis terura por ekspliki… kaj la cetero, kiu miris min, nur ete gravis.

«Poste S-ino Gerardo Belvizaĝo ne malfruis por alveni, sekvita de sia edzo. La geedzoj estis akceptitaj per ĝojaj krioj. La etaj kroĉiloj sendis al ili infernan aplaŭdadon, kiu plene ebriigis min, kaj oni prezentis min. Estis senkruruloj ĉie... sur la tablo, sur seĝoj, sur skabeletoj anstataŭ forestaj postiĉoj, sur demetmeblo. Unu el ili stariĝis, kiel budao en sia niĉo, sur la tabulo de telermeblo. Kaj ĉiuj ĝentile etendis al mi sian kroĉetilon. La plejmulto el ili aspektis kiel honorinduloj… havante titolojn kaj nobelsignojn, sed mi eksciis pli malfrue, ke oni donis al mi falsajn nomojn por kialoj, kiujn oni facile komprenos. Lordo Vilmoro estis tiu, kiu certe plej bone kondutis, kun sia bela ora barbo kaj siaj belaj lipharoj en kiuj li senĉese pasis kroĉetilon. Li tute ne saltis de meblo al meblo kiel la aliaj, kaj ne ŝajnis forflugi el la muroj kiel dika vesperto. “Nun ni nur atendas la doktoron!” diris la dommastrino, kiu de tempo al tempo rigardis al mi kun evidenta malgajeco, sed kiu rapide denove ridetis al siaj gastoj.

«La kuracisto, li ankaŭ estis senkrurulo, sed li konservis siajn du brakojn, kies unu li prezentis al S-ino Gerardo por eniri en la manĝoĉambron… Mi volas diri, ke ŝi premis al li la finon de la fingroj.

«La manĝilaro estis premita en la ĉambro, kies ŝutroj estis bone fermitaj. Grandaj kandelabroj lumigis tablon, kiu estis kovrita per floroj kaj almanĝaĵoj, ne estis fruktoj. La dek du senkruruloj tuj saltis sur siajn seĝojn kaj komencis gluteme manĝeti, pioĉante per siaj kroĉiletoj en la rafanetujoj. Ha! Kiom estis malbele vidi ilin manĝante, mi estis eĉ tute mirigita konstati kiom tiuj trunkhomoj, kiuj aspektis post momento tiel bonedukitaj, avide voris. Poste subite ili kvietiĝis, la kroĉiletoj samloke restis, kaj ŝajnis al mi, ke estiĝis inter la kunmanĝantoj, tio kion oni kutime kvalifikas de peniga silento.

«– Nu!... Miaj kompatindaj amikoj, kion vi volas?... Ni ne havas ĉiutage la ŝancon kiel la pasintan jaron!... Ne afliktiĝu!... Kun iom da imago, ni tamen sukcesos esti tiom gajaj…

«Kaj turnante sin al mi, dum li levis per ĝia malgranda anso la glason, kiu estis antaŭ li: “Je via sano, mia kara Mikelo!... Je nia sano al ĉiuj!... Kaj ĉiuj levis, dank'al iliaj malgrandaj ansoj, siajn glasojn per la fino de sia kroĉileto. Tiuj glasoj balanciĝis super la tablo de stranga maniero.

«Mia gastiganto daŭrigis: “Vi ne ŝajnas regi la situacion, mia kara Mikelo! Mi konis vin pli gaja! Pli bonhumora!... Ĉu ĉar ni estas tiel, ke tio malgajigas vin? Kion vi volas?... Oni estas kiel oni povas!... Sed necesas ridi… Ni ĉiuj, esceptaj amikoj, kunvenas tie ĉi por festi la bonan tempon, kiam ni fariĝis tiel… Ĉu ne, sinjoroj el la Dafna?...

«“Tiam, kun ega suspiro la kapitano Mikelo daŭrigis rakonti, tiam...” Mia malnova kamarado eksplikis al mi, ke antaŭe sur la Dafna, pasaĝerŝipo kiu plenumis la servon en Ekstrema Oriento, ĉiuj tiuj uloj ŝippereis; ke la ŝipanaro forfuĝis sur la ŝalupoj, kaj tiuj malfeliĉuloj forfuĝis sur improvizita floso. Juna virino, admirinde bela, fraŭlino Madga, kiu perdis siajn gepatrojn en la katastrofo estis ankaŭ akceptita sur la floso. Ili troviĝis sur tiuj savaj tabuloj en tute dek tri, kiuj post tri tagoj elĉerpis ĉiujn siajn proviantojn, kaj post unu semajno estis malsatmortantaj. Tiam, kiel okazas en la kanzono, oni interkonsentis por loti "kiu estus manĝita…”

«“Sinjoroj, aldiris la kapitano Mikelo, tre serioza, tio estas aferoj, kiuj eble okazis plejofte ol oni rakontas ilin, ĉar la diskreta maro certe prisilentis iafoje tiujn digestojn…”

« Do sur la floso de la Dafna oni pretiĝis loti, kiam la voĉo de la kuracisto laŭtiĝis: “Gesinjoroj, diris la doktoro, en tiu ŝippereo, kiu forprenis ĉiujn niajn havaĵojn, mi sukcesis konservi mian ilujon kaj miajn hemostazajn pinĉilojn. Jen tio, kion mi proponas al vi: “Estas neutila, ke unu el ni riskas esti entute manĝita. Ni lotu unue brakon aŭ kruron laŭvole!... Poste morgaŭ ni vidos ĉu la fortuno ridetos al ni, eble velo montriĝos ĉe la horizonto…”

En tiu momento de la rakonto de la kapitano Mikelo, la kvar maljunaj harditaj maristoj, kiuj ĝis nun ne interrompis lin, ekkriis:

–Brave!... Brave!...

–Kiel brave? Pridemandis Mikelo kun la brovoj kuntiritaj…

–Nu, jes brave!... Via rakonto estas tre ŝerca... Oni laŭvice baldaŭ tranĉos al ĉiuj la brakojn kaj la krurojn… tio estas tre ŝerca!... sed tio tute ne estas terura!...

–Vere, vi trovas tion ŝerca, grumblis la kapitano, kies ĉiuj haroj leviĝis! Nu, mi ĵuras al vi, ke se vi aŭdis tiun rakonton diritan meze de tiuj senkruruloj, kies okuloj brilis kiel ardaj braĝoj, vi trovus ĝin malpli ŝerca!... Kaj se vi vidis, kiel ili svingodancis sur siaj seĝoj!... Kaj kiom nervoze, tra la tablo, ili sin premis reciproke la kroĉiletojn, kun videbla ĝojo, kiun mi ne komprenis, kaj pro tio estis ankoraŭ pli terura!...

–Ne! Ne! Interrompis ankoraŭ unufoje Kamploko (tiu brava Kamploko), via rakonto tute ne estas terura... Ĝi estas ŝerca, ĉar ĝi estas simple logika! Ĉu vi volas, ke mi rakontas al vi la finon de via rakonto? Vi diros al mi, ĉu tio ne okazis tiel?… Sur sia floso, ili do lotis per pajleroj. La sorto trafis sur la plej bela… Sur unu kruro de fraŭlino Madga! Via amiko, la kapitano Gerardo, kiu estas galanta viro, donacis anstataŭ la sian, kaj poste finfine li tranĉigis al si la kvar membrojn, por ke fraŭlino Magda restu tute kompleta!...

–Jes, mia bravulo!... Jes, mia bravulo! Vi pravas! Tio okazis tiel, ekkriis la kapitano Mikelo, kiu ja draŝus tiujn kvar napokapojn, kiuj trovis lian rakonton ŝerca!... Jes! Kaj necesas aldoni… kiam oni parolis tranĉi la membrojn de fraŭlino Madga, ĉar restis nur tiuj ĉi kaj la brakoj – tiom utilaj – de la kuracisto, la kapitano Gerardo ankoraŭ kuraĝis tranĉigi al si, samnivele kun la trunko, la kompatindajn stumpojn, kiujn unua operacio nur lasis al li !

– Kaj fraŭlino Madga, deklaris Kaprusto, ne povis pli bone fari ol oferi al la kapitano sian manon, kiun li heroe permesis al ŝi konservi!

– Perfekte! Muĝis la kapitano en sia barbo, perfekte! Kaj vi trovas tion ŝerca!...

– Kaj ĉu ili manĝis la tuton kruda? Demandis la stulta Bagatelo.

La kapitano Mikelo frapis tiom egan pugnobaton sur la tablo, ke la subtasoj saltis kiel elestaj globetoj.

– Sufiĉas, li diris, silentu!... Nenion mi ankoraŭ diris al vi! Estas nun, ke tio tuj fariĝos vere terura.

Kaj ĉar la kvar kunuloj sin rigardis reciproke ridetante, la kapitano Mikelo paliĝis. Vidante tion kaj komprenante, ke la afero tuj aĉiĝos, ili klinis la kapon al la tero…

– Jes, sinjoroj, reparolis Mikelo kun sia plej sombra mieno, la hororo estis, ke tiuj uloj, savitaj nur post unu monato, per ĉina velŝipeto, kiu forlasis ilin sur la bordo de Jangzio, kie ili disiĝis, la hororo estis, ke tiuj uloj konservis la guston de la homa karno! Kaj, reveninte en Eŭropon ili decidis kunveni unu fojon ĉiujare por refari, laŭeble, sian abomenan festenon! Ha! Sinjoroj, mi ne bezonis longan tempon por kompreni tion!...

«Unue okazis la akcepto malmulte entuziasma farita al iuj pladoj, kiujn S-ino Gerardo alportis mem sur la tablon. Kvankam ŝi aŭdacis aserti, cetere sufiĉe timide, ke ili estis preskaŭ tio, la gastoj troviĝis en akordo por ne gratuli ŝin. Solaj, la rostitaj tranĉaĵoj el tinuso estis akceptitaj sufiĉe favore, ĉar ili estis laŭ la terura esprimo de la kuracisto “bone sekcitaj“, kaj “se la gustamado ne estis plene kontentiga, la okuloj almenaŭ estis trompitaj”… Sed la trunkviro kun rondaj okulvitroj havis ĝeneralan sukceson deklarante, ke “tio ne valoris la tegmentiston!” Aŭdante tion mi sentis, ke mia sango retiriĝis el mia koro, obtuze tondris la kapitano Mikelo, ĉar mi memoris, ke la antaŭan jaron, je la sama epoko, tegmentisto mortis falante de tegmento, en la kvartalo de Arselano, kaj kiam oni retrovis lian korpon, mankis al ĝi unu brako!...

«Tiam!... Ho! Tiam!... Mi ne povis malhelpi min pensi pri la rolo, kiun mia bela najbarino necese rolis en tiu horora kaj kulinara dramo!... Mi rigardis al S-ino Gerardo, kaj mi rimarkis, ke ŝi ĵus surmetis denove siajn gantojn, kiuj supreniris ĝis ŝiaj ŝultroj… kaj ŝi ankaŭ haste ĵetis sur siaj ŝultroj kaptulon, kiu komplete kaŝis ilin al ĉiuj. Mia dekstra najbaro, kiu estis la kuracisto, kaj estis la nura el ĉiuj tiuj trunkviroj, kiu konservis manojn, surmetis li ankaŭ denove siajn gantojn.

«Anstataŭ, ke mi provu, ne sukcesante cetere, trovi la kialon de tiu nova strangeco, mi certe pli bone farus sekvi la konsilon de S-ino Gerardo, kiun ŝi donis al mi en la komenco de tiu malbenita vespero, konsilo kiun ŝi ne refaris cetere, kaj kiu estis, ke mi ne malfruiĝas tie ĉi!...

«Post S-ino Gerardo, dum la unua parto de tiu mirinda festeno, montris al mi intereson, en kiu mi suspektis (mi ne konas la kialon) iom da kompato, nun ŝi evitis rigardi al mi kaj vigle partoprenis al la plej terura konversacio, kiun mi aŭdis dum mia tuta vivo. Tiuj negravuloj, tre aktive kaj per mil bruoj de preniletoj, kunbatante siajn etajn glasojn kun ansoj, amare sin reproĉis aŭ vigle sin gratulis reciproke koncerne la guston, kiun ili havis! Horore! Lordo Vilmoro, kiu ĝis nun restis tiom deca, preskaŭ interbatalis per siaj kroĉiletoj kun la senkrurulo havante monoklon, ĉar tiu ĉi antaŭe trovis lin sur la floso tro ledmalmola. La ĉitiea dommastrino multe klopodis por kvietigi la etoson, replikante interalie al la monoklo-trunko – kiu devis esti, en la momento de la ŝippereo, bela junulo – ke ankaŭ ne estis tre agrabla trafi sur “tro juna besto”.

– Tio, ne sukcesis sin reteni la maljuna hardita maristo Doro, tio ankaŭ estas ankoraŭ amuza!...

Mi kredis, ke la kapitano Mikelo tuj kunprenis lin per la gorĝo; des pli ke la tri aliuloj ŝajnis delicumi de tute intima ĝojo, kaj aŭdigis etajn fantaziajn klukojn.
Estis apenaŭ se tiu brava kapitano sukcesis sin regi. Blovinte kiel foko, li diris al la nesingardema Doro:

– Sinjoro, vi posedas ankoraŭ viajn du brakojn, kaj mi tute ne deziras al vi, por ke vi trovu tiun rakonton terura, ke vi perdis unu brakon, same kiel okazis al mi dum tiu nokto… La trunkoviroj, sinjoro, multe drinkis. Pluraj saltis sur la tablon, ĉirkaŭ mi, kaj rigardis miajn brakojn tiamaniere, ke ĝenita, mi finis kaŝi ilin kiel eble plej bone, enigante miajn manojn ĝis la fundo de miaj poŝoj.

«Tiam mi komprenis – fulmrapida penso – la kialon por kiu, tiuj kiuj havis ankoraŭ brakojn kaj manojn – la hejmestrino kaj la kuracisto – ne montris ilin. Tion mi komprenis pro la subita kruelegeco, kiu ekaperis en iuj rigardoj… Kaj ĝuste kiam, bedaŭrinde mi bezonis nazpurigi min, mi faris instinktan geston, kiu malkovris sub mia ĉemizmaniko la blankecon de mia haŭto, tri teruraj kroĉiletoj tuj deflugis sur mian manartikon kaj eniris en miajn karnojn. Mi eligis hororan krion…

– Sufiĉas, kapitano!... Sufiĉas! Mi ekkriis interrompante la rakonton de la kapitano Mikelo… Vi pravas, mi forkuras… Mi ne volas plu plimulte aŭdi…

– Restu, sinjoro, ordonis la kapitano. Restu, ĉar mi tuj rapide ĉesigi tiun teruran rakonton, kiu ridegis kvar stultulojn…

«Kiam oni havas focean sangon en la vejnoj, li deklaris kun voĉtono de nedifinebla malestimo, sin turnante al la kvar harditaj maristoj, kiuj videble klopodis por sian ridadon mastri… kiam oni havas focean sangon en la vejnoj… estas por longa tempo! Kaj kiam oni devenas el Marseljo, oni estas kondamnita nenion kredi plu! Estas do por vi, por vi sole, ke mi parolas, sinjoro, kaj ne timu, mi prisilentos la plej hororajn detalojn sciante tion, kion povas elteni la koro de galanta viro! La sceno de mia martiro okazis tiel rapide, ke mi memoras nur pri la sovaĝaj krioj, la protesto de iuj, la impetego de la aliaj, dum S-ino Gerardo leviĝis ĝemante: “Precipe, ne suferigu lin!” Mi volis stariĝi per salto, sed ĉirkaŭ mi jam estis rondo de frenezaj trunkuloj, kiuj stumbligis min kaj fine faligis min… mi sentis iliajn hororajn kroĉiletojn, kiuj igis mian karnon kaptita, kiel la buĉejoviando estas kaptita de la hokoj de montrotablo!... Jes… Jes, sinjoro, nenia detalo!... Tion mi promesis al vi… Des pli bone, ke mi estus ja nekapabla doni pli da detaloj… ĉar mi ne spektis la operacion La kuracisto, kvazaŭ buŝostopilo, metis tamponon de kloroforma vato sur mia buŝo. Kiam mi rekonsciiĝis , sinjoro, mi troviĝis en la kuirejo, kaj brako mankis al mi. Ĉiuj senkruruloj estis en la kuirejo ĉirkaŭ mi. Nun ili ne kverelis plu. Ili ŝajnis unigitaj per la plej kortuŝa harmonio, funde de hebeta ebrieco, kiu luletigis al ili la kapon kiel infanoj, kiuj bezonas enlitiĝi, post kiam ili manĝis sian supon; mi ne povis plu dubi, ke ili komencis, ve! digesti min… Mi estis kuŝita sur la slaboj, tute ŝnurligita, ne povante eĉ fari movon, sed mi aŭdis ilin, mi vidis ilin… Mia malnova kamarado Gerardo havis larmojn de ĝojo kaj diris al mi: “Ha! Mia kara Mikelo, neniam mi kredus, ke vi estus tiom mola!”

«S-ino Gerardo ne estis tie... Sed ŝi ankaŭ devis havi sian parton, ĉar mi aŭdis iun, kiu demandis al Gerardo “kiel ŝi trovis sian pecon”… Jes, sinjoro, mi finis!... Tiuj hororaj trunkoviroj, ilia pasio kontenta, devis fine kompreni la plenan gravecon de sia krimego. Ili forfuĝis, kaj kompreneble S-ino Gerardo, kun ili… Post ili, ili lasis la pordojn malfermitajn… sed oni venis liberigi min nur post kvar tagoj… mi estis duone mortinta pro malsato… Ĉar la indigninduloj ne eĉ lasis al mi la oston!
Gaston LEROUX
[Gastono] [/ləʁu/]


1. "Le Mourillon" [/lə Muʁjɔ̃/] estas unu el la kvartaloj situanta Oriente de Tulono. Ĝi estas vera provenca vilaĝo enklavigita en la tulona urbo.
2. "Le Tamaris" [/lə Tamaʁis/] estas unu el la kvartaloj de la urbo "La Seyne-sur-Mer" [La Sen' sur Mer] situanta Okcidente de la rodo de Tulono.