La koramiko de mia filino, kun kiu ŝi kunvivas, posedis komune kun unu alia loĝanto de la domego en kiu ili loĝis, unu kaprinon (Biquette : Biket’) kaj unu virkapron (Buki).

Kutime la gekaproj kviete paŝtiĝis en sia herbetejo, sed iam ekrigardinte la apudan herbetejon ili trovis ke la herbo estas pli bona ĉe la najbarino, kaj ili eskapis el sia ĉirkaŭbarejo (fakte tiu ĉi ne estis tre solida!...), kaj iris paŝtiĝi en la herbetejon de la najbarino. Tiu najbarino, virino kiu jam ne plu estis tre juna, gardis la hundon de sia nepo, mi devus diri la hundaĉon, iu speco de "Bull Terrier". Tuj la feroca bestaĉo atakis la kompatindajn gekaprojn. Buki ja provis alfronti la agresinton (ĝi defendis sian kunulinon), sed la dentegoj de la hundo estis la pli fortaj. Feliĉe por la kaprino, la najbarino sukcesis izoli ĝin en kabanon. Sed malfeliĉe, la hundo ne obeis la maljunulinon, kiu fine alarmis la ĝendarmojn, kiuj sukcesis disigi la du bestojn... Poste ili iris ĉe mia filino por ŝin averti. Mia filino retrovis la povran Buki-n en kompatinda stato. Ĝi havis unu malantaŭan kruron, kiu estis komplete dispecigita, unu orelon disŝiritan kaj unu testikon trapikitan per la dentegoj de la kruela hundaĉo.
Nature, tiu misaventuro okazis dum vespera vendredo. La veterinaroj telefone alvokitaj de mia filino ne volis moviĝi por virkapro. Unu veterinaro proponis eĉ eŭtanazii la povran Buki-n. Alia akceptis tamen provizi sendolorigan kuracilon por iomete mildigi la doloron de la kompatinda besto. La postan tagon, mia filino kaj ŝia koramiko kunportis Buki-n al la veterinara instruejo de Tuluzo. Tie, fine kompetentaj veterinaroj prizorgis pri la povra Buki. Estis necese amputi ĝin de unu el siaj malantaŭaj kruroj. Buki restis dum du semajnoj en la besta hospitalo. Tiu kiu plej maltrankviligis la veterinarojn estis la orela infektado de la besto. Do ili multdrogis Buki-n per antibiotikoj, sed pri la krura amputo, ili montriĝis multe malpli maltrankvilaj.
Post du semajnoj, Buki povis rehejmeniri kaj revidi sian karan kaprinon. En la komenco, Buki rapide reprenis fortojn, sed ĉirkaŭ dek tagoj pli poste, ĝia testiko ŝveliĝis, oni devus rekunporti ĝin al la veterinara instruejo, kie la veterinaroj amputis ĝin de unu el ĝiaj testikoj, kaj denove drogis ĝin per altaj dozoj de antibiotikoj por savi la alian testikon. Feliĉe, post preskaŭ unu monato de intenca kuracado, Buki estis savita. Kaj fine kiam ĝi povis reveni hejmen, ĝi ĝojis konstati, ke nun ĝi estis la feliĉa patro de du belaj kapridinoj (iliaj fotoj estas en miaj dokumentoj).
Nun Buki reakiris fortojn. Tamen kiam ĝi ĉesas paŝi, foje ĝi forgesas ke nun ĝi havas nur tri krurojn... Sed tio ne ŝajnas tro multe ĝeni ĝin, kiam ĝi volas amindumi kun sia Biket' !...
Jen la trista misaventuro de la povra Buki. Por sin konsoli, ĉiam oni sin diras : "Feliĉe, ke la hundaĉo ne atakis infanon !..."