MARCEL PAGNOL


LA EDZINO DE LA PANISTO

Laŭ la fabelo "Jean le Bleu" [La Blua Johano] de Jean Giono [Johano Ĵiono]


ANTAŬPAROLO


LA PANISTO AMABLO


En eta vilaĝo perdita en la montetoj, la panisto nomiĝis Amablo. Li estis bruna malgranda viro, servema, sed silentema. Li ne estis edziĝinta; bona maljuna najbarino venis ĉiumatene en la butikon, por priatenti la panvendon: ĉar la klientoj provizis sin mem, post markoĉintis sur vergeto el ligno, tiom da entranĉoj, kiom ili prenis panojn.

Amablo bone konis sian metion, kaj li fervorege plenumis ĝin. Ekde noktomezo, la malgranda fenestro de la fornejo brilis de flava lumo, kiu desegnis sur la malpuraj vitroj la puntojn de mortinta araneo. Je la kvina matene, la malvarmiĝantaj grandaj panbuloj milde krakis en la korboj el vimeno… Kaj ĉiun dimanĉon matene, sur la granda tablo, amaso de oraj lunarkaj bulkoj parfumis la tutan butikon.

De tempo al tempo, Amablo iris al la urbo, ĉar la karna alvoko estas postulema, kaj tio estas la deveno de la tuta malbono.

Iun vesperon, du tagoj post Kristnasko, du dolĉanimaj ĝendarmoj rekondukis lin al la vilaĝo; ili trovis lin dormanta en fosaĵo, apud lia veturilo tute forlasita; li estis horore ebria, kaj al la alkurantaj kamparanoj, kiuj proponis diversajn rimedojn, li rikanante respondis: "La haŭto el miaj gluteoj, kun pikanta saŭco!..."

Oni enlitigis lin, kaj la ĝendarmoj ĉirkaŭkovris lin en lia lito. La instruisto deklaris, ke tio estis nur akcidento – sed la sekvantan tagon, ne estis pano antaŭ tagmeze.

Du tagoj pli poste, la mastro de la Respublika Klubo rivelis, ke Amablo drinkis kvar pastisojn, kaj li kunportis la botelon hejmen. Poste li aĉetis al la Aveto de la Buskarloj barelegon da vino kaj bareleton da traŭbobrando, dirante ke li tuj faros vinberojn kun brando. Sed li ne aĉetis vinberojn, kaj estis la komenco de la kastatrofo…

* * *

Ĉar li ne plu havis la forton por knedi longtempe, la panbuloj fariĝis pezaj, plataj, kompaktaj. Iafoje ili estis blanketaj kaj molaj; aliafoje malmolaj kaj bruligitaj… Fine, iun nokton, plenŝtopita de pastiso, li falis en sian knedujon, en kiu li endormiĝis.

Tamen oni havis panon. Ĝi gustis je anizo, kaj la infanoj delektiĝis, sed la instruisto kaj la parokestro, kiuj neniam ankoraŭ parolis unu la alian, kunvenigis konferencon de eminentuloj, kiuj decidis, ke endas savi Amablon, kaj precipe la ĉiutagan panon.
Oni komencis per la homilioj de la parokestro, subtenitaj de la demonstroj de la instruisto. Tiu laiko estis veniginta de Marsejlo afiŝojn de la kontraŭalkohola Ligo: Hepato de sanulo / Hepato de alkoholulo; Norma pankreato / Alkohola pankreato. Tiuj bildoj estis koloraj. Delikataj kaj apetitvekaj koloroj por la virtaj organoj, forlogaj por la aliaj.

Sed vidante hepatojn kiel ruĝeta senkrusta pano, pankreatojn en formo de topinamburoj, la farunpudrita drinkulo ekridegis kaj tuj kuris al la barelo ĉerpi por si mem grandan glason da vino.

Tiu senĉesa ebrieco agis sur lia sano, kaj la kompatinda Amablo difektiĝis iom post iom. La okulo brilega, sed kava, la haroj senordaj, li ankoraŭ knedis, li bakis panojn en formo de flugkolomboj aŭ porkoj. Iun tagon, li eĉ faris tutan maldecan fornoplenon, tiel perfekte realigita, ke S-ro parokestro, armita per granda tranĉilo, venis distranĉi tiujn panojn en senpekaj tranĉoj, antaŭ ke tiuj ĉi iru provizi la familiajn tablojn.

Tiam la komunuma konsilantaro decidis uzi la grandajn rimedojn.
Amablo atingis la finon de siaj provizoj; ambaŭ drinkestroj kaj la mastro de la Klubo ĵuris ne plu doni al li alkoholitajn trinkaĵojn, kaj tiuj kiuj havis vinon en sia kelo same ĵuris.
La panisto koleregis kaj minacis fermi sian butikon definitive. Oni respondis al li: "Tio tre plezurigus nin, ĉar se vi forirus, tiam alia panisto venos!"

La postan tagon, frumatene oni aŭdis la paniston startigi sian malnovan kvin ĉevalpovojn Peugeot [/pøʒo/]. La instruisto, ĝentila, alproksimiĝis: "Kien vi iras, Amablo?" Kiel nura respondo, Amablo turnis tiel violente la krankon, ke la anktiva aŭtaĉo eksaltis vertikale dudek centimetrojn, kaj freneze ekpafkrakadis. Kaj, en la bruo de sia tremeganta feraĵo, la panisto malaperis en nubo da fumo kaj polvo.

Li iris al la urbo, kaj la langoj bone funkciis. Ĉiuj diris, ke li ne revenos.

Armando (de Natalia) forveturis kun la ĉareto kaj la mulo por iri serĉi panon al Aubagne [Obanj'], kaj la vilaĝestro Celesteno (de Baumettes [Bomet']) anoncis, ke li tuj skribos al la prefekto, por lin peti, ke li sendigu militan panfaradon, dum oni atendos la alvenon de la nova panisto.

Ĉirkaŭ la sesa vespere – dum bela somera vespero, tiam okazis granda provenca partio de globludo sur la vilaĝoplaco –, S-ro parokestro kaj S-ro instruisto, rekunigitaj pro la komuna maltrankvilo, kune ludis kontraŭ la Lamulo de Durbeko kaj la masonisto Marteleto, kiuj klopodigis ilin. Sed dum Kazimiro mezurkontrolis unu poenton, en granda atentema silento, oni aŭdis malproksiman pafadon, kaj baldaŭ oni vidis ekaperi el la lasta sinuo de la vojo la aŭton de la panisto.
Oni tuj komprenis, vidante la zigzagojn de la veturilo, ke li ĵus iris al la urbo, por sin provizi per alkoholaĵoj.

Alvenante sur la placon, la vilaĝestro kaj la kampargardisto impetis al lia renkonto kaj ordonis al li, ke li haltu por eviti akcidentojn en la vilaĝo. Li grave respondis: "La haŭto el miaj gluteoj, kun pikanta saŭco!" kaj volis cedigi la baraĵon, sed kvar ĝojaj knabegoj, levante facile la malantaŭan de la veturilo, senmovigis ĝin, dum la gardisto malŝaltis la motoron, kaj la panisto kriis: "Ŝtel! Ŝtel!"

Oni eltiris lin el la veturilo, kiel helikon el ĝia konko. S-ro parokestro parolis al li kun granda boneco:
– Mia amiko, li diris, estas sensence supozi, ke S-ro vilaĝestro intencas ŝteli al vi kion ajn!

– Oni rekondukas vin hejmen, diris la vilaĝestro, estas por fari servon al vi!

– Konfesu, diris S-ro parokestro, ke nunmomente vi ne estas kapabla stiri tiun maŝinon.

– La haŭto de miaj gluetoj, kun pikanta saŭco! respondis la panisto.

– Jen senutilaj paroloj, diris S-ro parokestro. Ili estas la rezulto de malsanema stato. Kiel vi povas, bonvole, vin ĵeti konstante en la malsanon? Ĉu tio estas la ago de saĝa estaĵo, de Dia estaĵo ?

– La haŭto de miaj gluteoj, kun pikanta saŭco! rediris firme la panisto.


* * *


La kunirantaro iris al la veturilo, kiun la gardisto alkondukis al la panvendejo. Amablo repuŝis siajn helpantojn, kaj levante la ŝirmkovrilegon de la veturilo, volis eltiri du kestojn, kiujn li ne povis levi pro manko da forto.

Kompatemaj, la lignaĵisto kaj la forĝisto ekprenis ĉiu unu keston, kaj demetis ilin sur la vendotablo de la panbutiko. Sed kiam la una kesto tuŝis la marmoron de la tablo, oni aŭdis kristalan sonon, kiel tintadon da boteloj.

– La malindulo! ekkriis S-ro vilaĝestro, li realportis du kestojn da vino! Tuj forportu tion!..."

Sed la panisto eksaltis kiel tigro kaj svingis la tranĉilegon, kiu utilas por tranĉi la pecon, kiu ebligas fari la ĝustan pezon. Kun la okuloj elorbitaj, la buŝo salivema, li hurlis:

– La unua kiu alproksimiĝas, mi krevas lin!

Ĉiuj, diskrete, retroiris unu paŝon.

– …Kaj tiam, kion vi faras en mia butiko? Ĉi tie, mi estas hejme! Eliru, se ne mi tuj faros malfeliĉaĵon!

La gardisto, kiu tamen estis kuraĝa, kaj S-ro parokestro, al kiu ne urĝis eniri paradizon, estis ekstere la unuaj.

– Li estas en lia rajto, diris la gardisto. Pri tio nenion ni povas, li estas hejme.

La vilaĝestro provis diskuti. Sed la panisto svingis sian tranĉilegon per tia minaca maniero, ke endis forfuĝi: ĉiuj sin retrovis sur la strato, dum Amablo grandbrue fermis la ŝutrojn de sia magazeno.

Tamen, S-ro parokestro, kiu kredis pri la potenco de la Vorto, ĉiam laŭtege parolis. Li laŭdis la virtojn de la klara akvo, la noblecon de la laboro, dum la vilaĝestro malgaje ŝultrolevis, kaj la instruisto neklarigeble rideksplodis kaj eligis krietojn, elverŝis larmojn, tenante al si la ventron per la du manoj.

Fine oni aŭdis, trans la pordo, la respondon de la panisto. Amablo kriis:

– Tiu, kiu diris, ke tio estas vino, estas stultulo, ĉar la vino mi ne plu sentas ĝian guston. Mi alportis kvindek botelojn! Estas rumo, estas supera brando, estas brandaĉo, estas triptorda brando… estas vinberbrando, estas blanka brando… estas alkoholo!...

La popolamaso, konsternita, silentis. Oni aŭdis la bruon "klok" de malkorkita botelo, poste ĝemojn de volupto. Poste, nenion oni aŭdis plu.

– Kaj nia pano, malgaje diris S-ro la parokestro.

– Por nia pano, diris S-ro vilaĝestro, tio estos la haŭto de mia gluteoj, kun pikanta saŭco!...

La postan tagon, la butiko restis fermita, sed oni povis vidi, tra la malfermita fenestro, la senbridecojn de la panisto: kun la kapo kliniĝanta malantaŭen, brako stariĝanta tenante botelon, kies fundaĵo rigardis al la plafono, li drinkegis per egaj gorĝplenoj brandon (rumon aŭ ĉerizbrandon) falsitan per cianacido.

Ĉar li drinkis ĉiufoje, kiam oni rigardis al li, kaj tiuj drinkadoj estis sekvitaj de fluo de obscenaj paroloj, la vilaĝestro postenigis la kampargardiston antaŭ la panvendejo, por ke li forpelu la infanojn, kiuj estis pasiigitaj per tiu nova specio de Ginjolo, kaj ne volis plu viziti la lernejon.

Posttagmeze li ekkantis regimentajn kanzonojn de gardejo. Kiam la maljunaj bigotinoj preterpasis la fenestron, ili ŝtopis al si la orelojn, poste ili krucosignis sin: tiu pia gesto, kiu malkovris la dekstran orelon dum momento, permesis al ili ekkaptis dumfluge kelkajn novaĵojn pri "la artileriano de Nancio" aŭ la respektinda "Patro Dupanlupo".

Ĉivespere okazis ĝenerala kunveno en la Klubo. Oni planizis koncerne la malfermon de nova panvendejo, denove oni parolis pri S-ro Prefekto.

– Miaj amikoj, finparolis la vilaĝestro, mi zorgas ordigi la tuton post du semajnoj, sed ne antaŭ, ĉar la formalaĵoj ĉiam daŭradas longe. Dum tiu tempo, necesas ke nia amiko Justino daŭrigas sin dediĉi. La komunumo pagos al li monkompenson je dek frankoj ĉiutage, por ke li iru serĉi nian panon al Aubagne.

– Neniam ajn, diris Justino. Mi jam faris tion kvarfoje, sed sufiĉas!... En la komenco, necesas veturi dum ses horoj sur vojoj, kiujn vi ja konas. Tio krevas mian mulinon. Kaj poste ĉar miaj migdaloj estas maturaj, endas ke mi iru stangobati ilin. Mi plenumis mian devon, nun estas la vico de alia!

– Li pravas, diris la vilaĝestro. Feliĉe estas Baptistino.

Sed Baptistino volis nenion aŭskulti, poste Kloviso kaj Martielo de la Buzino siavice sin deklaris nekapablaj. Tiam la vilaĝestro parolis pri rekvizicio, kaj la voĉoj ekis laŭtiĝi, kiam S-ro Salinjako aperis. Li estis emerito de la marnavigado, kaj oni nomis lin "kapitano", ĉar li estis kelnero dum dudek jaroj en la firmao Transat. Li posedis malgrandan domon en la vilaĝo, en kiu li ĉiujare vivis du aŭ tri monatojn dum la periodo de la ĉasado.

Dum oni eksplikis al li la katastrofon, li ridetis kun supera mieno:

– Mi scias, li diris, mi konas vian aferon, ĉar la panisto de Aubagne parolis al mi pri ĝi. Sed mi alportis necesaĵon.

Li eltiris el sia poŝo malgrandan paketon tre bone ŝnurligita.

– Jen, li diris, angla rimedo, kiu kuracas radikale la drinkemulojn. Lordo, al kiu granda kuracisto receptis ĝin, altprezege aĉetis ĝin. Poste, ĉe la momento engluti ĝin, li preferis donaci ĝin al mi. Ni tuj resanigos nian paniston per la kuracilo de duko kaj pajro.

* * *


S-ro Salinjako ŝiris la paperon kaj malfermis la skatoleton. Ĉirkaŭ beleta flakoneto, klariga notico estis volvita. Sed malfeliĉe, ĝi estis en angla. Oni tuj kuris al la pastrejo por serĉi la malgrandan vortaron de Elwaal, kiu havis la formon kaj la dimension de pavimero. Poste S-ro parokestro, S-ro instruisto kaj S-ro Salinjako kunigis siajn memorojn de la seminario, la profesora instituto kaj la Lyberty-baro. La rezulto de ilia elkriptigado estis tute klara kaj preciza, krom du aŭ tri scienculaj terminoj, kiujn ili sukcesis traduki sed ne komprenis la signifon. La instruisto opiniis, ke tiuj vortoj ludis en la teksto nur rolon de honora figurado, kaj estis senutile enkalkuli kun ili.

La servistino de la gastejo sciis mandolinon skrapi. Oni lokis tiun muzikilon sub ŝia dekstra brako, botelon da pastiso sub la maldekstra brako; kaj ŝi foriris en la nokton kaj sidiĝis sur la benko el ŝtono, sub la fenestro de la panisto.

Oni petis la kamparanojn, ke ili enfermiĝu hejme, por lasi kubutliberecon al la servistino, dum la vilaĝostabo sin kaŝis malantaŭ la tronkojn de la platanoj por kontroli la operacion.

La servistino kantas O sole mio, en itala, per tiel freŝa voĉo, ke ĉiuj estis mirigitaj. La du unuaj strofoj okazigis neniun efekton, se ne ke S-ro parokestro malkovris solistinon. Sed ĉe la fino de la tria, sur longa noto longtempe karesita, la fenestro malfermis kaj speco de Pieroto aperis en la lunhelon. Ŝi montris al la panisto la botelon da pastiso, kiun ŝi asertis esti ŝtelinta al sia mastro. La drinkulo, kortuŝita, fine malsupreniris kun granda glaso en ĉiu mano.

Je du paŝoj troviĝis la fontano, ili kombinis tie la magian trinkaĵon : la knabino sukcesis verŝi en la glason de la enamiĝanta drinkemulo grandan glutegon de la "rimedo"; poste ili trinkis longe kaj tenere. Kaj poste la servistino kantis napolan lulkanton, dum la panisto malprude knedis ŝian korsaĵon. Tiam li volis peli ankoraŭ plimulte sian avantaĝon, kaj dum S-ro parokestro jam ekpaŝis al la pastrejo, la panisto leviĝis bruske kaj rigardis ĉirkaŭ li, kiel frapita de stuporo. Liaj naztruoj kunpremiĝis, lia mentono verdiĝis, liaj lipharoj tremis… Poste, kun malforta muĝado, li pivotis sur si mem kaj fuĝis en sian dormoĉambron tenante al si la ventron per la du manoj.

La servistino, sufiĉe fiera de sia grandfaro, sed tamen iom timigita pro la brutaleco de sia sukceso, retretis al la stabo, kaj montrante la flakoneton, kiu estis preskaŭ malplena, diris:

– Mi verŝis al li grandan glutegon.

– Oni diris al vi nur kvindek gutojn, murmuris la instruisto.

– Ĉu vi kredas, ke tio estis facila nombri ilin, respondis la servistino.

Starantaj ĉiuj tri sur la parapeto por alproksimiĝi de la oleolampo, S-ro parokestro, S-ro Salinjako kaj la instruisto, kiujn la maltrankvilo ekinvadis, denove relegis la kuracadon de la lordo, kaj horore rimarkis, ke la dozoj estis indikitaj en "granoj" kaj ne en gramoj…

– Jen, diris la instruisto, konsekvenco de la stulteco de la angloj, kiuj forpuŝas nian metran sistemon. Ili eble mortigis tiun kompadindulon!

La entombigisto, kiu estis ankaŭ sakristiano, alproksimiĝis al S-ro parokestro kaj flustris:

– Se mi irus serĉi la sanktajn oleojn, ĉu?

Sed subite, ĉe la unua etaĝo, la panisto malfermis la fenestron, li estis skuataj de spasmoj tiom teruraj, ke fine la fenestro vomis lin, kaj li falis en la brakojn de la fosisto, kiu lasis lin fali kaj kuris sin kaŝi, kun mano sur la buŝo, malantaŭ platanon.

La forgisto kaj la lignaĵisto rekuperis Amablon kaj kurante kunportis lin al la fontano. Tie, ili enakvigis lin en la glacian akvon "por fari bonon al li". La instruisto kaj la parokestro eltiris lin el tiuj helpemaj brutalojn kaj realportis al la panvendejo korpon sen animo, kun palega vizaĝo, kaj kiu meze de la vojiro ŝajnis revivi nur por spiri la lastan spiron.

Iu supreniris en la dormoĉambron per ŝtoperato, kaj malsupreniris internen de la domo por malfermi la pordon de la butiko.

Oni enlitigis la kompatindan Amablon en lia liton, kiun lia fidela servistino ĵus pretigis. Li estis tie, kun la kapo enprofundigita en la kapkuseno, liaj kunpremitaj naztruoj stariĝis al la plafono. La fidela servistino balais amason da rubaĵoj.

La instruisto preparis kataplasmojn el linfaruno sur alkoholforneto, S-ro parokestro diris mallaŭte preĝojn, kiuj ne estis ankoraŭ tiuj de la agoniantoj.

Oni kuracis Amablon per la "aigo bulido”, kiu estas speco de tizano farita per du ajleroj bolitaj en salita akvo: li trinkis mirindegan kvanton de tiu likvaĵo. Je la unuaj horoj matene, li malfermis la okulojn, kaj pro tio ke S-ro parokestro lin demandis: "Kiel vi fartas, ĉimatene?", li skizis palan rideton, kaj murmuris: "La haŭto el miaj gluteoj, kun pikanta saŭco…" Tiu, kiu tuj trankviligis ĉiujn.

Kiam la instruisto kaj la parokestro, kun mienoj lacegaj, foriris je la kanto de la virkokoj, la fidela servistino malakceptis forlasi la litkapon de la panisto.


* * *


La sekvantan tagon, la mastro de la Klubo venis por informiĝi. La butiko kaj la persienoj estis fermitaj.

Vespere la stabo sin prezentis, kondukita de la kapitano, kies responseco estis grave devigita.

Ĉar la instruisto frapis la ŝutrojn per sia bastono; la fenestro estis delikate malfermetita, kaj la vizaĝo de la servistino aperis. Ŝi igis trankviligan rideton, metis fingron sur siaj lipojn kaj ne bruante refermis la persienojn.

La postmorgaŭ estis dimanĉo. Ĉirkaŭ la sepa matene, Antono kondukis sian mulinon al la fonteno, dum la besto grave trinkis, li levis la kapon. Ĉe la pinto de la tubkameno li vidis kiel aeran tremon, poste bulon el blanka fumo, poste longan bluan voluton, kies matena vento faris girlandojn. Li rekonis la odoron de branĉofaskoj el pinoligno kaj kuris averti ĉiujn.

Tagmeze, antaŭ la butiko staris veran popolamason, ĉe la unua vico troviĝis la infanoj. Ĉiuj parolis mallaŭte, atendante la eventon.

* * *


Dum okazis la dua sonorilfrapo de tagmezo la ŝutroj abrupte malfermiĝis. Oni vidis Amablon, vestita per lia blanka vestaro de bakisto, kiu refaldis ilin dekstre, poste maldekstre, en iliajn ĉelojn. Li mallerte salutis ĉiujn, poste li enirigis la infanojn, kiujn sekvis la plenkreskuloj. Sur la granda tablo meze de la ĉambro troviĝis amaso de kornaj bulkoj tute krenelita per brioĉoj kun sukero.

– Servu vin, li diris. Hodiaŭ, por la infanoj, estas senpage.

Sed ili ne aŭdacis tuŝi tiujn frandaĵojn, kaj ili rigardis silente tiun viron, kiun ili ne konis, kaj kiu estis staranta kun la brakoj krucitaj antaŭ murego da panoj, kiuj altiĝis ĝis la plafono. La dikaj panbuloj, bone ordemaj, aspektis kiel fortikaĵo. Poste, super, troviĝis la fantaziaj panoj, la longaj, la duoblaj, la panoj kun kapoj, kiuj estas faritaj per du krakantaj buloj kunigitaj per maldika talio; estis ankaŭ la "fougasses" [fugas’], kiuj estas specoj de brunigitaj platkukoj, kaj la malgrandaj molaj "pumpiletoj" (molaj panetoj) kun unu cepo kaj unu angraŭlo; sur la vendotablo la "rekuiritaj" panoj, brunaj kvazaŭ bohemoj, ĉar ili pasis dufoje en la bakujo: ili estas malpezaj kiel biskotoj, kaj tio estas dolĉeco de la panisto por la fragila stomako de la bonaj maljunulinoj kaj la pantranĉaĵetoj de S-ro parakestro.
Dum oni nombris ĉiujn tiujn frandaĵojn, Kazimiro, la mastro de la Klubo, trapasis la popolamason. Lia vizaĝo brilis pro kontento, kaj li tuj kriis:

– Panisto, je tagmezo, mi akceptos la ĉasistojn: mi bezonos tridek funtojn da pano!
Tiam la panisto diris al li:

– Kazimiro, tio ne estas plu mia fako. Pri la pano, mi daŭrigos fari ĝin, sed koncerne la pesadon kaj la vendon…

Li bruske ĉesis paroli kaj fariĝis tute ruĝa, sub la pulvoro de faruno.

Ĉiuj rigardis al la vendotablo. Kaj malantaŭ la dika pesilo, kiu brilis kvazaŭ du sunoj, oni ekvidis belan virinon, sub bendoj el bluetiganta nigro, kun palaj kaj plenaj vangoj, lumaj dentoj kaj grandaj malsekaj okuloj de tenereco. Kaj ĉar Kazimiro, la okuloj malfermegitaj, ĵus rekonis la servistinon, la panisto tusis dufoje por heligi sian gorĝon, kaj fine per fiera kaj laŭta voĉo, li diris:

– Turnu vin al la panistino.

Ili geedziĝis okaze de la grenrikolta festo, kaj estis feliĉaj kaj estimataj.

Neniam plu Amablo trinkis guteton da alkoholo. Kaj la rimedo faris al li tiom radikalan efekton, ke necesis transloĝigi la kelon de Aveto, kiu troviĝis precize aliflanke, kaj Kazimiro devis rezigni servi la vesperan pastison ĉe la teraso, ĉar la odoro de la anizo perturbis la pafon de la panisto dum la parto de provenca ĵetglobludo.

Sed li neniam sciis, ke li devis sian feliĉon al la facilanimeco de maljuna lordo, kiu sendube mortis pro alkohola delira tremo. Fakte, la antaŭtagon de la geedziĝofesto, la panistino venis atendi la instruiston antaŭ la lernejo:

– Neniam oni devos diri al li, ke ni donis al li tiun rimedon. Tiu tre afliktos lin… Ĉar li kredas, ke tiu kiu resanigis lin… (ŝi mallevis la okulojn) estas Amo.

– Li pravas, respondis la instruisto.



Mi intencis filmi tiun historion, kiam unu tagon, en la NRF1 mi trovis kelkajn paĝojn de Giono, kiuj titolis "La edzino de la panisto". Mi troviĝis en trajno, kiu venis de Belgio: mi legis trifoje tiujn dek kvin paĝojn kun grandiĝanta admiro. Temas ankaŭ pri la historio de vilaĝa panisto: sed li ne estis drinkumelo. Li estis kompatinda viro, en kiu loĝis granda amo, kaj ne plu faris panon ĉar lia edzino estis foririnta. La serĉado de la bela panistino de ĉiuj homoj de la vilaĝo, estis naive simpla Iliado, poemo samtempe homera kaj virgila... Tiun tagon mi decidis rezigni mian drinkulon resanigitan per amo, kaj enscenigi la ĉefverkon de Jean Giono.
Marcel PAGNOL

1. NRF (Nova Revuo Franca): trimestra kritika kaj literatura revuo.