EGAN DANKON AL MIA AMIKO IVAR, KIU KOREKTIS MIAJN MULTAJN ERAROJN.


En suivant le lien ci-dessous, mes ami(e)s francophones pourront lire ce conte en français:

www.inlibroveritas.net/lire/oeuvre26113.html#page_152


Octave Mirbeau1

La simplaj animoj

Tuj kiam S-ro parokestro eksciis, ke S-ro Ruvino, nur malsana de antaŭ du tagoj, tre malbone fartis, li alkuris apud la mortiĝanto. Enkondukita en la dormoĉambron de la maljuna servistino, stultigita pro la doloro, li apenaŭ povis reteni sian emocion, kaj larmoj plenigis liajn okulojn. Li rapide viŝis ilin, kaj batalante kontraŭ si mem, li aspektigis sian emociitegan vizaĝon preskaŭ ridetantan.

S-ro Ruvino, tre pala, tre febla, kun la naztruoj iom kunpremitaj kaj abunda ŝvito inundante lian frunton, ripozis sur sia lito. Liaj manoj gratis la tolon de la littuko sed sen subitaj gestoj de nervŝtreĉiĝoj, el lia gorĝo leĝera siblado eligis sed sen doloraj stertoroj. Li ne ŝajnis suferi. La agonio tordis neniun el liaj muskoloj, konvulsiis neniun el liaj trajtoj, kiuj restis kvietaj. Li mortis kiel oni endormiĝas.

La dormoĉambro estis tute hela kaj radianta kun siaj blankaj muroj, siaj kurtenoj kun gajaj floretoj, sia etoso de pureco kaj morala paco. Tra la malfermitaj fenestroj rigardante al la ĝardeno, la vespersuno eniris en la ĉambron akompanata de la aromoj de la floroj, kaj tie for super la montetoj, kiuj polvadis en la ora brumo, granda kvietigita ĉielo, tre milda granda ĉielo, el perlamota bluo, igis fonon de adorinda lumo al tiu respektinda kaj terura dramo de la morto.

S-ro parokestro alproksimiĝis al la lito, marŝante sur la piedpintoj. Li kredis vidi pasi maltrankvilon en la okuloj de la mortiĝanto, kiu demande fiksis la eniranton. Tiam la pastro kliniĝis kontraŭ li kaj diris:

– Mi ne venas por tio, kion vi kredas… mi ne venas kiel pastro… Mi ĉiam respektis vian vivon… mi respektos vian morton… Estu trankvila, mia amiko… Endormiĝu ne timante min.

Poste, per iom pli tremanta voĉo, kiun la emocio strangolis:

– Mi venas amike diri al vi lastan adiaŭon, lastan kaj fratan adiaŭon!...

Li tenere ekprenis la manon de la mortiĝanto, kiu jam malvarmiĝis, premis ĝin per delikata forto, kaj ankoraŭ diris:

– Mi ankaŭ venas por demandi al vi, ĉu vi havas kelkajn apartajn rekomendojn por konfidi al mi. Ĉiuj viaj voloj, mia amiko, estos fidele respektitaj, kun pieco, kia ajn ili estas! Tion mi ĵuras al vi!

S-ro Ruvino, per malcerta rigardo, montris letermeblon, lokita kontraŭ la muro inter la du fenestroj… Liaj lipoj moviĝis tiel feble, ke la pastro divenis, pli ol li aŭdis la mallaŭtajn vortojn prononcitajn, kiel malproksima susurado, de la agonianto.

– Morgaŭ!... tie… por vi… letero… dankon!

– Bone, diris grave la parokestro…

Kaj, kiel oni prononcas predikon, li rediris:

– Kia ajn ili estas!...

La parokestro sidiĝis sur brakseĝo, apud la litkapo, kun la malvarmega mano de la agonianto en la sia, kaj li restis tie longtempe, ne dirante unu parolon, senmova kaj afliktita. Li pensis pri la escepta kaj preskaŭ mirakla beleco, kiu estis la ekzistado de S-ro Ruvino, pri lia inventema bonkoreco, kiu savis de la malsato tiom da mizeruloj, kaj konigis al ili la vivĝojon kaj la mildecon esti bonulo. Li precipe pensis pri tiu fakulto, tiel diri evangelia, kiun li havis por revenigi al la bono la devojigitajn animojn kaj la kompatindajn perversigitajn korojn, neniam parolante al ili pri Dio, al kiu li ne kredis, neniam uzante la religiajn konsolojn, kiujn li taksis kiel danĝeraj, malmoralaj kaj vanaj. Liaj rimedoj por mildigi la malamojn, superforti la krimon, venki la diboĉojn, estis nure homaj. Li nur uzis tiun forton, misteran kaj simplaniman al kiu, kiam ĝi estas bone regita, nenio rezistas: la amo! La brava parokestro komprenis, ke tiu heredaĵo de bonfaroj, S-ro Ruvino estis testamentonta ĝin al li, kaj li sentis tion tro peza por li.

– Jes! Jes! Tio estos tro peza por mi!... Neniam mi sukcesos, li sin repetis interne… Kaj tamen, mi havas la helpon de Dio, kaj la senkondiĉan komplicecon de ĉiuj sanktuloj de la sankta Eklezio!... Ha! Eble Dio ne sufiĉas!... Necesas ankaŭ administrado!...

Kaj jen… Administradon mi ne havas!

Dum li meditis pri tiuj emociaj aferoj, la vespero alvenis kaj baldaŭ noktiĝis. La maljuna servistino ŝaltis noktolumeton, kiu dissendis funebran lumeton en la ĉambron; poste, ŝi alkubutiĝis al la dorsoapogilo de la brakseĝo, kie la pastro meditis, kaj ŝi mordis al si la lipojn por ne ekplori. Nova beleco, blanka kaj luma eterneco ekposedis la vizaĝon de S-ro Ruvino, kiu samtempe, kiam la vivo forlasis lin, simpligis ĝin, ĝis ne plu konservi nenion homan, kaj transfiguriĝis en speco de revo, sub la nevideblaj fingroj de tiu skulptisto, kiu estas la morto.

Ĉar aliaj devoj alvokis la pastron al lia parokestrejo kaj la preĝejo, kiam la horo alvenis, li ekstaris, pie kisis la frunton de la mortiĝanto, kvieta kaj profunda tiel, kiel ĉielo, kaj li eliris el la dormoĉambro, kie post kelkaj momentoj, io granda, preskaŭ dia, tuj malaperos. Tiam la maljuna servistino, kiu kondukis lin en la ŝtuparo, eksplodis en larmoj.

– Iu viro kiel li!... Iu viro kiel li!... Morti sen la bona Dio!... Kia malfeliĉo!

– Ne juĝu lin! Diris la pastro kun lia montrofingro levita al la ĉielo. Ne juĝu lin, ne pli ol mi juĝas lin, ne pli ol Dio, kiu ĉion scias, juĝos lin… Li estas sanktulo !

Revenante al la pastrejo, li pripensis, la spirito invadita de dubaj teruroj:

– Sen Dio, li vivis admirindan vivon…. Li mortas, sen Dio, kvieta kaj radianta, kiel sanktulo! Dio mia!... Ĉu do eblas, ke Dio estas senutila al tiuj, kiuj posedas konsciencon?

Matene S-ro Ruvino mortis, samtempe kiam estingiĝas la steloj.

* * *

Jen tio, kion entenis la letero trovita morgaŭe en la letermeblo. Sur la koverto estis simple skribita la nomo de la parokestro.

"Mia kara amiko,

Mi deziras esti enterigita civile kaj sen pompo. Mi vivis for de la bruo, mi volas silente foriri. Mi precipe volas, ke la eklezio ne venos, per la mensogo de siaj preĝoj, rompi la harmonion de tuta vivo pasinta ekstere ĝia kulto kaj ĝiaj kredoj.

Vi malavare helpis min por plenumi kelkajn utilajn bonfarojn al homoj, mi lasas al vi la zorgon daŭrigi ilin, laŭ la ideoj skribitaj en mia testamento. Mi do kalkulas je via tolerema amikeco, via bonkoreco por plenumi tiun superegan volon, kiom malfacila ĝi povas esti al via animo de kredanto, kiom kontraŭa ĝi reale estas al via karaktero de katolika pastro. Kaj pri tio mi dankas vin.

Luizo Ruvino."

Kiam la parokestro finis legi tiun leteron, tiel timigan kaj mallongan, li restis neniiĝinta. Li ne pensis pri tio. Li pripensis ĉion, krome tion. Tio ne estis veninta al lia spirito. Kaj tamen, tio devas esti! Tiu morto estas logika kun tiu vivo.

– Mi ne povas!... Ne, ne, mi ne povas partopreni al tiu malpiaĵo, li sin diris. Homo, dia kreitaĵo, sub mia protekto de ministro de Dio, foriru el la tera vivo, sen unu preĝo, sen unu kantiko, sen unu guto da benita akvo, tio ne estos, tio ne povos!...

Poste, subite, li rememorigis sian ĵuron faritan ĉe la litkapo de la mortiĝanto "Kia ajn estas ili !" li ĵuris. Kion fari? Aŭ li estos ĵurrompinto, aŭ li estos senhonoregulo ! Li iris al la preĝejo, kaj surgenue de la ŝtupoj de la altero, kun la okuloj kaj la manoj aletenditaj en korŝira preĝpeto al la Krista vizaĝo, li restadis preĝante dum unu tagparto.

* * *

La sekvantan tagon, funebra popolamaso troviĝis antaŭ la morta domo. En la vestiblo, la humila ĉerko kovrita per nigra drapo malaperis sub amasigo da neuzataj floroj kaj funebraj kronoj. Ĉiuj vizaĝoj esprimis la plej viglan aflikton; ne nur la funebro estis sur la vestoj, sed ankaŭ en ĉiuj koroj. Oni aŭdis subpremitajn plorĝemojn en la naztukoj.

Neatendite, persono strange vestita, aperis meze de la mirigita homamaso. Unue oni ne rekonis lin. Li estis vestita per antikva redingoto, kun plisitaj baskoj, kiu krakis ĉe la ŝultroj. Pantalono tro mallonga kaj ĉifa flosis ĉirkaŭ liaj kruroj, kiuj estis ŝuitaj per duonbotoj tute novaj, lia cilindroĉapelo estis flavigita pro la tempo, kaj rememorigis malproksimajn epokojn, ridigajn karikaturojn.

– Sinjoro parokestro! Sinjoro parokestro!

Tiu kriegado kuris tra la popolamaso, kaj la klamado bus-’al-buŝo ripetiĝis. Baldaŭ la miro estis anstataŭita de admiro. Kvankam li estis strange vestita kiel "maskita", oni trovis la parokestro bela, onis trovis lin sublima. La viroj, emociitaj, alproksimiĝis al li, ridetis al li, kisis liajn manojn; la virinoj ploris pro kormoliĝo.

– Sinjoro parokestro! Sinjoro parokestro!

Kaj li, iom ĝenata pro tiom da omaĝoj, balbutis:

– Lasu!... Lasu!... Mi faras nur mian devon!

Rezolute, li marŝis ĉe la kapo de la irantaro, malantaŭ la ĉerkoveturilo, kaj kun la kapo nuda, la irmaniero noble plenumita, li kondukis la funebran irantaron.

En la enterigejo, li alpaŝis ĝis la tombofoso kaj diris:

– Miaj karaj amikoj, tiu kiun ni ploras estis sanktulo… granda sanktulo… Ni honoru lian memoron, kaj ni inspiru liajn virtojn… Li estis sanktulo… tion al vi mi certigas… Kaj Dio, kiu aŭdas min, tion li scias… ĉar Dio, miaj karaj amikoj…

Emociita, konsternita, li konfuziĝis, serĉis siajn vortojn… kaj, ne trovante ilin, li balbutis:

Ĉar Dio ne estas besto…

kaj, per senkonscia kutimo, li balancis sian manon super la movita tero, kvazaŭ li manipulus aspergilon.

Octave Mirbeau

Eltiraĵo de la “Contes 1” [Fabeloj 1]



1.-
Fonto Vikipedio: Octave Mirbeau [Oktavo Mirbo] (1848-1917) estas franca verkisto, art-kritikisto kaj gazetisto. Li konis eŭropan famecon kaj grandajn popularajn sukcesojn. Li estis ankaŭ estimata kaj rekonata de la literaturaj kaj artistaj avangardoj, tio kio ne estas kutima.