Antaŭ la geedziĝo

Ŝi
: Saluton!

Li : Ha! Delonge tion mi atendas!

Ŝi : Vi volas, ke mi foriru, ĉu?

Li : Ne. Pri tio mi eĉ ne aŭdacas.

Ŝi : Ĉu vi amas min?

Li : Evidente! Treege!

Ŝi : Ĉu vi jam malfidelis al mi?

Li : Ne! Kial tion vi demandas?

Ŝi : Ĉu vi volas kisi min?

Li : Ĉiufoje, kiam okazon mi havos.

Ŝi : Ĉu vi batos min iam?

Li : Vi freneziĝas! Neniam ajn.

Ŝi : Ĉu mi povas fidi al vi?

Li : Jes.

Ŝi : Ho! Karulo mia!

Post la geedziĝo

Relegu la saman tekston, sed demalsupre supren…