Tiu teksto estis publikigita en la gazeto Gil Blas [Ĵil Blas] la 31an de julio 1883, kun la subskribo Maufrigneuse [/mofriɲøzə/], kaj poste en la legolibro Toine [Tŭan']. La jena tradukaĵo devenas de Toine.


Guy de MAUPASSANT

LA LIPHAROJ


Kastelo de Solles
[Sol'], lundon la 30an de julio 1883.


Mia kara Lucia, nenio novas. Ni vivas en la salono rigardante la falantan pluvon. Dum tiuj aĉaj veteroj ni apenaŭ povas eliri ; tiam ni ludas komedion. Ho, kara mia! Kiom ili estas stultaj, la salonteatraĵoj de la nuna repertuaro. En tiu ĉi, ĉio troigas, krudas, plumpas. La ŝercoj trafas kvazaŭ kanonkugloj, frakasante ĉion. Nenia eleganteco, nek spriteco, nek senafekteco, nek bonhumoreco. Vere tiuj literaturistoj nenion konas pri la mondumo. Ili tute nescias, kiel ni pensas kaj parolas en nia societo. Mi plene permesus al ili, ke ili malestimu niajn morojn, konvenciojn kaj manierojn, sed mi tute ne permesas al ili, ke ili tute ne konas tiujn ĉi. Por ŝajni spritaj, ili kreas vortludojn, kiuj amuzus nur kazernulojn; por aperi gajaj, ili servas al ni spritaĵojn, kiujn ili devis rikolti ĉe la altaĵoj de la ekstera bulvardo, en tiuj bierejoj nomataj de artistoj, en kiuj oni ripetas jam de kvindek jaroj la samajn studentajn paradoksojn.

Fine ni komedias, kaj ĉar ni estas nur du virinoj, mia edzo rolas la servistinojn, kaj pro tio li razis sin. Vi ne imagas, mia kara Lucia, kiom tio ŝanĝas lin! Mi ne rekonas plu lin… nek tage, nek nokte. Se li ne lasu rekreski senprokraste siajn lipharojn, mi kredas, ke mi fariĝus malfidela al li, tiom tiel li malplaĉas al mi.

Vere, viro sen lipharoj ne estas plu viro. Mi ne multe ŝatas la barbon; ĝi preskaŭ ĉiam mienas viro kiel vulgarulo, sed la lipharoj, ho la lipharoj! nepre necesas al vira fizionomio. Vere, neniam vi povus imagi, kiom tiu eta harbroso sur lipo utilas al la okuloj kaj… al la… rilatoj inter geedzoj. Pri tio alvenis al mi amaso da pripensoj, kiujn mi ne preskaŭ aŭdacas skribi al vi. Mi volonte mallaŭte flustrus ilin al vi… en la orelon. Sed por esprimi iujn aferojn, la vortoj estas tiom malfacilaj por trovi, kaj iuj el ili, kiujn oni ne multe povas anstataŭi, prezentas sur la papero tiom malbelan figuron, ke mi ne povas skribi ilin. Kaj poste, la temo estas tiom malfacila, tiom delikata, tiom tikla, ke necesus senfina scienco por ektrakti ĝin sen danĝero.

Fine! Domaĝe se vi ne komprenas min. Poste, kara mia, provu iom subkompreni.

Jes, kiam mia edzo alvenis al mi razita, mi tuj komprenis, ke neniam mi povus adulti kun histriono aŭ predikisto, eĉ se li estus la pastro Didono, la plej alloga el ĉiuj! Kaj kiam pli poste mi troviĝis sola kun li (mia edzo), tio estis ankoraŭ pli malbone. Ho! Mia kara Lucia, neniam lasu kisi vin de viro sen lipharoj ; liaj kisoj havas nenian guston, nenian, nenian! Tio ne havas plu tiun ĉarmon, tiun bonguston kaj tiun… pipron, jes, tiun pipron de vera kiso, la lipharoj estas la pimento de la kiso.

Imagu, ke oni almetus sur viajn lipojn sekan… aŭ malseketan pergamenon. Jen la kareso de razita viro. Vere ĝi ne indas.

De kie venas do la logo de la lipharoj, vi diros al mi! Ĉu mi scias? Unue ili tiklas per agrablega maniero. Oni sentas ilin antaŭ la buŝo, ili pasigas tra la tuta korpo, ĝis la piedpintoj, ĉarman tremeton. Ili karesas, tremetigas kaj ekskuigas la haŭton, donas al la nervoj tiun ĉarman vibradon, kiu eligas tiun etan "ha!", kiel se oni frostus.

Kaj sur la kolo! Jes, ĉu vi jam sentis lipharojn sur via kolo? Tio ebriigas kaj agacas vin, malsupreniras en la dorson, kuras sur vi ĝis la pintoj de la fingroj. Oni tordiĝas, oni skuas la ŝultrojn, oni malantaŭen klinas la kapon ; oni samtempe volus fuĝi kaj resti; tio estas adorinda kaj incita! Sed kiom estas bone!

Kaj poste… vere, mi ne aŭdacas plu! Edzo kiu amas vin, sed tiam plene amas vin, scias trovi amason de etaj anguloj, kie li povas kaŝi siajn kisojn, etaj anguloj al kiuj ni apenaŭ pripensus tute sola. Nu, sen lipharoj, tiuj kisoj ankaŭ multe perdus siajn gustojn, ne konsiderante, ke ili fariĝus preskaŭ malkonvenaj! Klarigu tion, kiel vi povus. Pri mi jen la kialo, kiun mi trovis. Lipo sen lipharoj estas nuda kiel korpo sen vestoj; kaj vestoj, eĉ tre malmulte, ĉiam necesas!

La Kreinto (parolante pri tiuj aferoj, mi ne aŭdacas skribi alian vorton), la Kreinto prizorgis vuali ĉiujn ŝirmejojn de nia karno, kie devas kaŝiĝi amo. Razita buŝo ŝajnas al mi simili dehakitan boskon ĉirkaŭ ia fontano, kie oni iris trinki kaj dormi.

Tio memoras al mi frazon de politikisto, ĝi trotas en mia cerbo jam de antaŭ tri monatoj. Mia edzo, kiu sekvas la gazetaron, legis al mi iun vesperon diskurson ja bizaran de nia ministro pri agrikulturo, kiu tiam nomiĝis S-ro Melina. Ĉu li jam estis anstataŭita de alia? Mi ne scias.

Mi ne aŭskultis, sed tiu nomo Melina trafis min. Ĝi memoris al mi, mi ne tro scias kial, scenojn el la Bohemio. Unue mi kredis, ke temis pri koketa modistino. Jen kiel kelkaj vortoj el tiu oratoraĵo eniris en mian kapon. Do S-ro Melina alparolis Amienanojn, mi ja kredas, per tiuj vortoj kies sencon mi serĉis ĝis nun : " Ne estas patriotismo sen agrikulturo ! " Nu, tiun sencon mi trovis post momento ; kaj miavice mi deklaras, ke ne estas amo sen lipharoj. Tiel dirite, tio ŝajnas amuza, ĉu ne ?

Ne estas amo sen lipharoj!

"Ne estas patriotismo sen agrikulturo" asertis S-ro Melina; tiu ministro pravis, nun mi komprenas kion li volis diri!

Pri tute alia vidpunkto, la lipharoj estas ankaŭ ĉefaj. Ili determinas la fizionomion. Ili aspektigas vin milde, tenere, violente, aŭ kvazaŭ infanvorulo, diboĉulo, flirtemulo! La viro kun barbo, vera barbo, tiu kiu surhavas siajn tutajn harojn sur la vangoj neniam havas delikatan vizaĝon, ĉar liaj trajtoj estas kaŝitaj. Kaj la formo de la makzelo kaj mentono multe diras al tiu, kiu scias rigardi.

La viro kun lipharoj konservas samtempe sian propran sintenon kaj sian delikatecon.

Kaj kiom tiuj lipharoj havas variajn aspektojn! Jen ili estas kuspaj, frizaj, koketaj; tiuj ŝajnas precipe ami la virinojn! Jen ili estas pintaj, pikaj kvazaŭ kudriloj, minacaj; tiuj preferas la vinon, la ĉevalojn kaj la batalojn.

Iafoje ili estas enormaj, pendantaj, teruraj; ĝenerale tiuj dikaj lipharoj trompkaŝas bonegan karakteron, bonecon kiu tuŝas al la malfirmeco, kaŝas mildecon, kiu proksimas al la timideco.

Kaj poste, tio kion unue mi tre ŝategas en la lipharoj, estas ke ili estas francaj, ja francaj. Ili venis al ni de niaj prapatroj la Galloj, kaj fine ili restadis la signo de nia nacia karaktero.

Ili fanfaronas, estas galantaj kaj bravaj. Ili afable malsekiĝas kun vino kaj scias ridi elegante, dum la larĝaj barbaj makzeloj estas mallertaj, kion ajn ili faru.

Vidu, mi memoras pri afero, kiu plorigis al mi ĉiujn miajn larmojn, kaj ankaŭ, mi nun rimarkas tion, ami la harojn sur la lipoj de la viroj.

Tio okazis dum la milito, en la patra domo. Tiam mi estis ankoraŭ fraŭlino, kaj iam oni interbatalis proksime de la kastelo. Jam matene mi aŭdis la kanonon kaj la fusiladon, kaj vespere germana kolonelo eniris hejmen, kaj enloĝiĝis. La postan tagon li foriris. Tiam oni venis por averti patron, ke estis multaj mortintoj en la ĉirkaŭaj kampoj. Patro levprenigis ilin kaj kunportigis ilin ĉe ni, por ke oni enterigu ilin kune. Laŭmezure, kiam oni alportis ilin, oni kuŝigis ilin ĉe la du flankoj de la granda avenuo de abioj. Sed pro tio ke ili komencis malodori; oni ĵetis teron sur la korpojn atendante, ke oni fosu grandan fosaĵon. Tiamaniere oni ekvidis nur la kapojn kun la okuloj fermitaj, kiuj ŝajnis eliri el la grundo, flavajn kvazaŭ la tero.

Mi volis vidi ilin; sed kiam mi ekvidis tiujn du grandajn liniojn de forlogaj vizaĝoj, mi kredis, ke mi tuj svenos; poste mi ekzamenis tiujn vizaĝojn, unu post unu, serĉante diveni, kio tiuj homoj estis kiam ili estis ankoraŭ vivantaj.

La uniformoj estis superkovritaj, kaŝitaj sub la tero, kaj tamen subite, jes kara mia, subite mi rekonis la francojn, pro iliaj lipharoj!

Iuj sin razis la tagon de la batalo, kvazaŭ se ili volus esti koketaj ĝis la lasta momento! Tamen ilia barbo iom rekreskis, ĉar vi scias, ke ĝi ankoraŭ kreskas post la morto. Aliaj ŝajnis razitaj jam de unu semajno; sed ĉiuj havis la francajn lipharojn, bone distingeblajn, la fierajn lipharojn, kiuj ŝajnis diri: "Ne konfuzu min kun mia barba najbaro, etulino, mi estas frato."

Kaj mi ploris, ho! Mi ploris pli multe ol se mi ne rekonus tiujn kompatindajn mortintojn.

Mi malpravis rakonti tion al vi. Nun mi estas malgaja kaj nekapabla pli longe babili.

Nu, adiaŭ, mia kara Lucia, mi tutkore brakumas vin. Vivu la lipharoj!

Johana.

La 31an de julio 1883.