Protestantisme à Labastide

Où Lucien se souvient de son indignation à l'évocation des massacres

Labastide a longtemps été un véritable fief protestant, nous a l'an dernier expliqué notre instituteur. Une cascade de questions l'a aussitôt submergé auxquelles il a essayé de répondre au mieux. Et je revois la tête que faisait Jeannot lorsqu'il apprit que Labastide avait possédé deux temples.

- Parfaitement, messieurs ! Deux temples ! L'un intra, l'autre extra-muros. Le second est toujours debout. Quant au premier, il a tout bonnement été détruit en 1562.

- Par qui, Monsieur ?

- Par les catholiques !

Consternation générale. Jeannot m'a regardé avec de grands yeux.

- Les guerres de religion ont secoué la France jusque dans les entrailles de notre Armagnac. Tous se sont acharnés comme des démons. Pour preuve, en 1562, les hommes de Montluc poursuivirent les Réformés, fuyant de Labastide vers Saint-Justin, et les égorgèrent dans l'église où ils pensaient trouver un refuge sûr. Savoir feuilleter le grand livre de l'Histoire de France, c'est aussi savoir s'arrêter sur ses pages les plus noires. Et celle-là en est une !

Nous n'avons retenu que peu de choses concernant les tenants et aboutissants de ce drame. Notre instituteur semblait alors las.

- Méditez; les enfants, méditez le sort qui était, par bêtise, intolérance et calcul politique, réservé aux plus faibles de chaque camp.

Le fracas des armes ne résonne plus dans Labastide. Ont succédé le brouhaha des jours de marché et l'animation des rues sur lesquelles coulent les jours.

Conseil général des Landes.

Illustrations : Sylvie BERNADET

Texte : Jérôme CHIBRAC

Recherche historique : Jeanne-Marie FRITZ






Protestantismo en Labastide1


Kiam Luciano memoras sian indignon pri la elvoko de la masakroj

La vilaĝo Labastide estis dum longtempe protestanta feŭdo, eksplikis al ni la lastan jaron nia instruisto. Tuj kaskado da demandoj dronis lin, demandoj al kiuj li provis respondi kiel eble plej bone. Mi revidas la kapon, kiun faris Joĉjo, kiam li eksciis, ke Labastide posedis du protestantajn templojn.

- Perfekte, sinjoroj ! Du protestantajn preĝejojn ! Unu enurbe, alia ekstermure. La dua staras ĉiam. Koncerne la unuan, ĝi estis tutsimple detruita en 1562.

- Kiu faris tion, Sinjoro ?

- La katolikoj !

Ĝenerala konsterno. Joĉjo rigardis min per grandaj okuloj.

- La hugenotaj militoj skuis Francion ĝis en la sino de nia Armanjako. Ĉiuj krueladis kiel demonoj. Pruve, en 1562, la homoj de Montluc3 postkuris la protestantojn, kiuj fuĝis de Labastide al Saint-Justin2, kaj buĉis ilin en la kirko, en kiu ili pensis trovi sekuran rifuĝejon. Scii foliumi la grandan libron de la franca Historio, estas ankaŭ scii konsulti ĝiajn nigrajn paĝojn. Kaj tiu ĉi estas unu el ĝiaj plej nigraj !

Ni malmulte memoris pri la cirkonstancaro de tiu dramo. Tiam nia instruisto ŝajnis laca.

- Primeditu, la infanoj, primeditu la sorton, kiu pro stulteco, netoleremo kaj politika kalkulo, estis rezervita al la pli malfortaj de ĉiu partio.

La tondro de la armiloj ne plu sonoras en Labastide. Nun nur la brukriado de la bazartagoj kaj la strata movado perturbas la kvietecon de la vilaĝo.

Ĝenerala Konsilio de la departemento Landes (esperante Erikejoj).

Ilustraĵoj : Sylvie [Silvia] BERNADET [Bernade]

Teksto : Jérôme [Ĵeromo] CHIBRAC [Ŝibrak]

Historia esplorado : Jeanne-Marie [Johana-Maria] FRITZ


1 Labastide [Labastid'] de Armanjako estas komunumo (fortika vilaĝo) de la sud-okcidenta Francio, kiu situas en la departemento de Landes en la regiono Akvitanio.

2 Saint-Justin [Sankta-Justeno] estas komunumo de la sud-okcidenta Francio, kiu situas en la departemento de Landes, ne malproksime de Labastide.

3 Blaise [Blazo] de Montluc [/mɔ̃lyk /] (1500 ? / 1502 ? - 1577) estis militestro kaj memoraĵisto de la 16-a jarcento. Li distingiĝis dum la italaj militoj kaj la hugenotaj militoj, kaj estis nomita marŝalo de Francio en 1574. Nun, li estas ĉefe konata pro siaj Komentarioj, kiuj kovras la periodon de 1521 ĝis 1576.