La Voie verte du Marsan et de l'Armagnac


A l’initiative du Conseil général des Landes, 50 Km de l’ancienne voie ferrée reliant Gabarret à Mont-de-Marsan, en passant par Cazaubon-Barbotan dans le Gers, commune associée au projet, ont été aménagés en Voie Verte. Il s’agit d’offrir aux amateurs de promenade et de randonnée à pied, à vélo ou à cheval un espace de découverte reliant le Marsan et l’Armagnac où la pratique de ces loisirs peut se développer en toute sécurité, la voie étant interdite à la circulation motorisée.

L’exploration des richesses du patrimoine naturel et culturel du Marsan et de l’Armagnac, depuis la Voie Verte qui sert d’axe structurant, est guidée par le conte de Lucien, jeune Gabardan du début du XXième siècle qui prend le train à Gabarret pour intégrer le lycée Victor Duruy à Mont-de-Marsan. Chemin faisant, des saynètes gravées sur des panonceaux retracent l’histoire des lieux et des coutumes des régions traversées.

Jérôme Chibrac l’écrivain, Sylvie Bernadet l’aquarelliste et Jeanne-Marie Fritz l’historienne ont imaginé cette histoire à partir de témoignages locaux.

Illustrations Sylvie Bernadet




La Verda Vojo de Marsan1 kaj Armanjako


Je la iniciativo de la Ĝenerala Konsilio de Landes2 [esperante Erikejoj], 50 km de la eks-fervojo, kiu interrilatigis Gabarret3 ĝis Mont-de-Marsan4, pasante tra Cazaubon-Barbotan5 en la departemento Gers, komunumo asociata al la projekto, estis aranĝitaj kiel verda Vojo. La celo de la projekto estis proponi al la ŝatantoj de promenadoj kaj piedaj, biciklaj aŭ ĉevalaj ekskursoj malkovrospacon interrilatigante la regionojn de Marsan kaj Armanjako, kie la praktiko de tiuj liberaj okupoj povas okazi plensekurece, ĉar la uzado de la vojo estas malpermesata al la motorizitaj veturiloj.

Trairante la verdan Vojon, kiu utilas kiel struktura akso, la esplorado de la heredaĵaj riĉaĵoj, kulturaj kaj naturaj de Marsan kaj Armanjako, estas gvidata per la fabelo de Luciano, juna Gabarret-ano de la komenco de la 20-a jarcento, kiu veturas per trajno de Gabarret al Mont-de-Marsan, por atingi la liceon Victor Duruy6, en kiu li estas nova pensiulo. Survoje, rakontetoj skribitaj sur tabuloj raportas la historion de la lokoj kaj kutimojn de la trapasitaj regionoj.

Jérôme Chibrac7 la verkisto, Sylvie Bernadet8 la akvarelistino kaj Jeanne-Marie9 Fritz la historiistino imagis tiun rakonton el de regionaj atestadoj.

Ilustrado far Sylvie Bernadet

1. Marsan [/maʁsɑ̃/] : vilaĝo kaj regiono en sudokcidenta Francio.

2. Landes [/lɑ̃d/] : franca departemento en sudokcidenta Francio.

3. Gabarret [Gabare] : vilaĝo de la departemento Landes.

4. Mont-de-Marsan [/mɔ̃ də maʁsɑ̃/] : urbo en sudokcidenta Francio. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Landes, en la regiono Akvitanio.

5. Cazaubon-Barbotan [/kazobɔ̃-Barbotɔ̃/] : vilaĝo de la departemento Gers [Ĵers'], en la regiono Midi-Pyrénées [Sudo Pireneoj]. La vilaĝo situas ĉe la limo de la departemento Landes.

6. Victor [Viktoro] Duruy [/dyryi/].

7. Jérôme [Ĵeromo] Chibrac [Ŝibrak].

8. Sylvie [Silvia] Bernadet [Bernade].

9. Jeanne-Marie [Johana-Maria].

Tradukita Noĉjo Lagrafo