" La ulnjo Sovaĝa " : Tiu teksto estis publikigita en la gazeton Le Gaulois [La Gallo] la 3-an de marto 1884, poste en la legolibron Miss Harriet [F-ino Ariet'].


Guy de Maupassant

LA ULNJO SOVAĜA

1-a ĉapitro


Mi ne revenis plu al Virelogne [Virlonj'] de antaŭ dek kvin jaroj. Mi reiris tien aŭtune por ĉasi, ĉe mia amiko Sival, kiu fine rekonstruigis sian kastelon, detruita de la Prusoj.

Mi tre ŝategis tiun landon. Estas en la mondo ravegaj landoj, kies ĉarmo por la okuloj estas volupta. Ni amas ilin per fizika amo. Ni, la logataj de la tero, konservas tenerajn memoraĵojn de iuj akvofontoj, iuj arbaretoj, iuj lagetoj, iuj montetoj, ofte viditaj kaj kiuj kormoligis nin kiel feliĉaj eventoj kortuŝas nin. Kelkfoje eĉ la penso revenas al arbareto, aŭ riverbordeto, aŭ fruktarbejo pudrita de floroj, ekviditaj nur unufoje okaze de gaja tago, kaj restitaj en nia koro, kiel tiuj bildoj de renkontpasitaj virinoj sur strato, iun matenon printempe, vestitaj per hela kaj travidebla tualeto, kiuj lasas en nia animo kaj en nia karno nesatigitan deziron, neforgeseblan, la senton de vizitita feliĉo.

Pri Virelogne, mi ŝatis la tutan kamparon, semitan de arbaretoj kaj trapasita de rojoj, kiuj trakuris sur la grundo, kvazaŭ vejnoj sur la haŭto, kiuj alportus la sangon al la tero. Ene oni kaptis kankrojn, trutojn kaj angilojn… Dia feliĉo ! Kelkloke oni povis sin bani, kaj en la altaj herboj, kiuj kreskis sur la bordoj de tiuj etaj riveretoj, oni ofte ekvidis galinagojn.

Mi antaŭeniris, lerta kvazaŭ kaprino, rigardante antaŭ mi priserĉi miajn du hundojn. Sival, je cent metroj dekstre, traesploris luzernan kampon. Mi ĉirkaŭiris la veprojn, kiuj limigis la arbareton de Saudres [Sodr'], kaj ekvidis ruinaĵon de pajlotegmenta domo.

Subite, mi memoris pri ĝi, tian mi vidis ĝin lastfoje, en 1869, pura, ornamita per vitoj, kun kokinoj antaŭ la pordo. Kio estas pli malgaja ol mortinta domo, kun ĝia skeleto staranta, ruiniĝanta, sinistra ?

Mi memoris ankaŭ pri ulino, kiu ĉi-ene donis al mi glason da vino, iun tagon de granda laceco, kaj ankaŭ ke Sival rakontis al mi la historion de la loĝantoj. La patro, maljuna ŝtelĉasisto, estis mortigita de la ĝendarmoj. La filo, kiun mi vidis antaŭe, estis granda seka knabo, kiu estis ankaŭ rigardita kiel feroca detruisto de ĉasbestoj. Oni nomis ilin Sovaĝa.

Ĉu temis pri nomo aŭ kromnomo ?

Mi alvokis mian amikon Sival, kiu tuj alvenis per sia longa paŝo de stilzobirdo.

Mi demandis al li :

- Kio fariĝis la loĝintoj ?

Kaj li rakontis al mi tiun aventuron.


2-a ĉapitro


Kiam okazis la militdeklaro, la filo Sovaĝa, kiu aĝis tridek tri jarojn, soldatiĝis, lasante sian patrinon sola en la loĝeĵo. Oni ne tro kompatis ŝin, ĉar oni sciis, ke la maljunulino havis monon.

Ŝi restis do tute sola en tiu izolita domo, tre malproksime de la vilaĝo, ĉe la rando de la arbareto. Cetere, ŝi ne timis, ĉar ŝi estis el la sama raso ol siaj viroj, malfacila maljunulino, granda kaj maldika, kiu ne ofte ridis, kaj kun kiu neniam oni ŝercis. La kamparaninoj ne multe ridas cetere. Tio estas afero de viroj ! La kamparaj virinoj havas malgajan kaj limigitan animon, vivante mornan ekzistadon, sen perspektivoj de plibonigoj. La kamparano lernas iom da brua gajeco en la trinkejoj, sed lia kunvivantino restas serioza, kun mieno konstante severa. La muskoloj de ŝia vizaĝo ne lernis la ridmovojn.

La ulnjo Sovaĝa daŭrigis sian ordinaran ekzistadon en sia pajlotegmenta domo, kiu estis baldaŭ kovrita de neĝo. Ŝi venis al la vilaĝo, unufoje ĉiusemajne, por serĉi panon kaj iom da viando ; poste ŝi revenis en sian domaĉon. Ĉar oni parolis pri la lupoj, ŝi eliris kun la fusilo surdorse metita, la rustkovrita fusilo de ŝia filo, kies kolbo estis eluzita pro la frotoj de la mano. La vidado de la granda Sovaĝa estis kurioza, ŝi marŝadis iom kurbiĝanta, antaŭenirante per malrapidaj paŝolongoj sur la neĝo, la fusiltubo superante la nigran kufon, kiu premis al si la kapon, kaj apartigis siajn blankajn harojn, kiujn iu neniam vidis.

Iam la Prusoj alvenis. Oni apartigis ilin inter la loĝantoj, laŭ la riĉaĵoj kaj la monrimedoj de ĉiu. La maljunulino, kiun oni sciis riĉa, estis taksita je kvar soldatoj.

Estis kvar dikaj knaboj, kun pala karno, blonda barbo, bluaj okuloj, restitaj grasaj malgraŭ la laciĝoj jam suferitaj, kaj bonkarakteraj kvankam en konkerita lando. Solaj en la domo de tiu maljunulino ili montriĝis tre komplezemaj kun ŝi, evitigante al ŝi kiel eble plej laciĝojn kaj elspezojn. Oni vidis ilin ĉiujn kvar sin lavi matene ĉirkaŭ la puto, kun la manikoj kuspitaj, malsekigante plenakve en la kruda lumo de la neĝo, sian blankan kaj rozan karnon de nordaj viroj, dum ulnjo Sovaĝa iris kaj reiris, preparante la supon. Poste oni vidis ilin purigi la kuirejon, froti la pavimon, fendi lignon, senŝeligi terpomojn, lavi la tolaĵojn, plenumi ĉiujn mastrumajn taskojn, kiel kvar bonaj filoj ĉirkaŭ sia patrino.

Sed la maljunulino pensis senĉese pri la sia, pri sia maldika grandulo, kun hoka nazo, brunaj okuloj, densaj lipharoj, kiuj faris sur lia lipo hupon de nigraj haroj. Ĉiutage ŝi demandis al ĉiu soldato loĝanta en sia hejmo : " Ĉu vi scias kie estas la franca regimento, dudek-tria de marŝo ? Mia knabo estas ene. "

Ili respondis : " Ne, ne scii, tute ne scii. " Kaj komprenante ŝian doloron kaj ŝiajn zorgojn, ĉar ili havis patrinojn tie for, ili faris al ŝi mil servetojn. Cetere, ŝi bone amis siajn kvar malamikojn ; ĉar la kamparanoj ne multe konas la patriotajn malamojn, tio apartenas nur al la superaj klasoj. La humiluloj, tiuj kiuj pleje pagas ĉar ili estas malriĉaj kaj tial, ke ĉiu nova elspezo superŝutas ilin, tiujn kiujn oni amase mortigas, kiuj formas la veran kanonbuĉaĵon, ĉar ili estas la nombro, fine tiuj kiuj plej kruele suferas de la aĉegaj mizeroj de la milito, ĉar ili estas la plej malfortaj, la malplej fortikaj, ne multe komprenas tiujn militemajn ardojn, tiun eksciteblan honorsenton kaj tiujn kvazaŭajn politikajn kombinaĵojn, kiuj elĉerpas en ses monatoj du naciojn, la venkintan kiel la venkitan.

En la lando, parolante pri la Germanoj de la ulnjo Sovaĝa, oni diris : " Jen kvar gastigataj kun manĝo kaj domo. "

Nu, iun matenon, dum la maljunulino estis sola hejme, ŝi ekvidis malproksime sur la ebenaĵo viron, kiu venis al ŝia loĝejo. Baldaŭ ŝi rekonis lin, estis la leterportisto. Li transdonis al ŝi kvaroble falditan paperon. Ŝi eltiris el sia poŝo sian okulvitrujon, surmetis siajn okulvitrojn, kiujn ŝi uzis por kudri kaj legis :

" Sinjorino Sovaĝa,

Per tiu ĉi letero mi anoncas al vi malgajan novaĵon. Hieraŭ, via knabo Viktoro estis mortigita de kanonkuglo, kiu laŭvorte tranĉis lin en du partoj. Mi troviĝis tute proksime de li konsiderante, ke en la roto ni estis flankon ĉe flanko, kaj li parolis al mi pri vi, por ke mi tuj avertu vin se okazos malfeliĉo al li.

Mi prenis en lia poŝo lian poŝhorloĝon, por ke mi realportu ĝin al vi, kiam la milito estos finiĝinta.

Mi salutas vin amike.

Cezaro Rivo,

Simpla soldato en la 23-a de marŝo. "

La letero datiĝis de tri semajnoj.

Ŝi ne ploris. Ŝi restis senmova, tiom emociita, tiom hebeta, ke ŝi eĉ ne suferis ankoraŭ. Ŝi pripensis : " Nun, jen Viktoro mortinta. " Poste, iom post iom, la larmoj alvenis en ŝiajn okulojn, kaj la doloro invadis ŝian koron. La ideoj, teruraj kaj turmentataj, alvenis al ŝi, unu post la alia. Ŝi ne plu kisos lin, sian infanon, sian grandulon, neniam plu ! La ĝendarmoj mortigis la patron, la prusoj mortigis la filon… Li estis tranĉita en du partoj per kanonkuglo. Kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝi vidis la scenon, la teruran scenon : la kapo, kiu falis, la okuloj malfermitaj, dum li maĉis pinton de siaj dikaj lipharoj, kiel li faris kiam li koleris.

Kaj poste, kion oni faris kun lia korpo ? Se almenaŭ oni redonis ŝian infanon al ŝi, kiel oni redonis ŝian edzon, kun kuglo meze de la frunto !

Sed ŝi aŭdis voĉbruon. Estis la Prusoj, kiuj revenis de la vilaĝo. Ŝi rapidege kaŝis la leteron en sian poŝon, kaj trankvile akceptis ilin, kun sia ordinara vizaĝo, ĉar ŝi jam havis tempon por bone sekigi siajn okulojn.

Ĉiuj kvar ridis, kontentaj ĉar ili alportis belan kuniklon, sendube ŝtelitan, kaj ili faris signojn al la maljunulino, ke oni tuj manĝos bonan aĵon.

Senprokraste ŝi eklaboris al la pretigo de la tagmanĝo ; sed, kiam estis necese mortigi la kuniklon, ŝi ne kuraĝis. Kaj tamen ĝi ne estis la unua ! Unu el la soldatoj mortigis ĝin per pugnobato malantaŭ la oreloj. Kiam la besto estis mortinta, ŝi eligis la ruĝan korpon el la felo ; sed la vido de la sango, kiun ŝi tuŝis, kiu kovris al ŝi la manojn, varmeta sango kiun ŝi sentis malvarmiĝi kaj koaguliĝi, tremigis ŝin de kapo ĝis piedoj ; ŝi ĉiam vidis sian grandulon tranĉitan en du partoj, kaj tute ruĝa ankaŭ, kiel tiu animalo ankoraŭ tremetanta.

Ŝi altabliĝis kun siaj Prusoj, sed ne povis manĝi, eĉ unu glutaĵon. Ili formanĝis la kuniklaĵon ne zorgante pri ŝi. Ŝi oblikve rigardis ilin, ne parolante, maturiĝante ideon, kun vizaĝo tiom senesprima, ke ili rimarkis nenion.

Subite, ŝi diris : " Mi eĉ ne scias viajn nomojn, kaj tamen jen jam unu monato, ke ni vivas kune. " Ili komprenis, ne facile, tion kion ŝi volis, kaj diris siajn nomojn. Tio ne sufiĉis al ŝi ; ŝi skribigis ankaŭ sur papero iliajn nomojn kun la adresoj de iliaj familioj, kaj surmetante denove siajn okulvitrojn sur sian grandan nazon, ŝi ekzamenis tiun nekonatan skribmanieron, poste ŝi faldis la folion kaj englitis ĝin en sian poŝon, super la letero, kiu anoncis la morton de ŝia filo.

Kiam la manĝaĵo estis finiĝinta, ŝi diris al la viroj :

- Mi tuj laboros por vi.

Kaj ŝi eksupreniris fojnon en la subtegmenton kie ili dormis.

Ili miris pro tiu laboro ; tiam ŝi eksplikis al ili, ke tiamaniere ili malpli suferos malvarmon ; kaj ili helpis ŝin. Ili stakigis faskojn ĝis al la tegmento el pajlo ; kaj ili konstruis al si specon de granda ĉambro, varma kaj parfumita, kun kvar muroj el furaĝo, inter kiuj ili mirinde dormos.

Dum la vespermanĝo, unu el ili zorgis pri tio, ke ulnjo Sovaĝa ankoraŭ ne manĝis. Ŝi asertis, ke ŝi suferis kramfojn. Poste ŝi ekbruligis bonan fajron por sin varmigi, kaj la kvar Germanoj supreniris en sian loĝejon per la ŝtupetaro, kiun ili uzis ĉiuvespere.

Tuj kiam la klappordo estis refermita, la maljunulo demetis la ŝtupetaron, poste senbrue ŝi remalfermis la eksteran pordon, kaj denove iris serĉi pajlofaskojn, kun kiuj ŝi plenigis sian kuirejon. Ŝi nudpiede marŝis en la neĝo, tiom delikate, ke oni aŭdis nenion; De tempo al tempo, ŝi aŭskultis la sonorajn kaj neregulajn ronkadojn de la kvar dormantaj soldatoj.

Kiam ŝi juĝis siajn preparojn esti sufiĉaj, ŝi ĵetis en la fajron unu el la faskoj, kaj kiam ĝi flamis, ŝi disŝutis ĝin sur la aliajn, poste ŝi reeliris kaj rigardis.

En kelkaj sekundoj violenta heleco iluminis la tutan internan de la pajlotegmenta domo, poste estis terura ardejo, giganta arda forno, kies lumo elŝprucis tra la mallarĝa fenestro ĵetante sur la neĝo lumegan ruĝan radion.

Ega krio eligis de la supro de la domo, poste estis klamado de homaj hurladoj, korŝiraj alvokoj angordonaj kaj teruraj. Poste, la klappordo disfalinte internen, fajrokirlo sturmis en la subtegmenton, krevis la tegmenton el pajlo, supreniris al la ĉielo kiel giganta torĉoflamo ; kaj la tuta domo flamis.

Oni aŭdis ene nur la kraketadon de la incendio, la krakadon de la muroj, la disfalegon de la traboj. Subite la tegmento disrompiĝis, kaj la arda trabaro de la loĝejo ĵetis en la aeron, meze de fumnebulo, grandan plumtufon de fajreroj.

La blanka kamparo, lumigita de la fajro flagretis kiel arĝenta tavolo ruĝe kolorita.

Fore sonorilo eksonorigis.

La maljunulino Sovaĝa restis staranta, antaŭ sia detruita loĝejo, armita per sia fusilo, tiu de la filo pro timo, ke unu el la viroj eskapos.

Kiam ŝi vidis, ke tio estis finiĝinta, ŝi ĵetis sian fusilon en la ardejon. Eksplodo sonoregis.

Homoj alvenis, kamparanoj, Prusoj.

Oni trovis la virinon, sidanta sur arbotrunko, trankvila kaj kontenta.

Germana oficiro, kiu france parolis kiel filo el Francio, demandis al ŝi :

- Kie estas viaj soldatoj ?

Ŝi etendis sian maldikan brakon al la ruĝa amaso de la incendio, kiu estingiĝis, kaj ŝi respondis per forta voĉo :

- Ĉi-ene !

Oni kunpremiĝis ĉirkaŭ ŝi. La Pruso demandis :

- Kiel komencis la fajro ?

Ŝi prononcis :

- Estas mi, kiu ekbruligis ĝin.

Oni ne kredis ŝin, oni pensis, ke la katastrofo subite frenezigis ŝin. Tiam, ĉar ĉiuj ĉirkaŭis kaj aŭskultis ŝin, ŝi rakontis la aferon de la komenco ĝis la fino, de post la alveno de la letero ĝis la lasta krio de la viroj flamitaj kun ŝia domo. Ŝi ne forgesis eĉ unu detalaĵon pri kio ŝi sentis, nek pro kio ŝi faris.

Kiam ŝi finis, ŝi eltiris el sia poŝo du paperojn, kaj por distingi ilin al la lastaj lumbriletoj de la fajro, ŝi denove surmetis siajn okulvitrojn, poste ŝi prononcis, montrante unu folion : " Tio, estas la morto de Viktoro ". Kaj montrante la alian, ŝi aldonis, indikante la ruĝajn ruinojn per kapsigno : " Tio, estas iliaj nomoj, por ke oni skribu al iliaj familioj. " Ŝi trankvile prezentis la folion al la oficiro, kiu tenis ŝin per la ŝultroj, kaj ŝi reparolis :

- Vi skribos kiamaniere tio okazis, kaj vi diros al iliaj gepatroj, ke estas mi, kiu kulpas, Viktoria Simona, la Sovaĝa ! Ne forgesu. "

La oficiro kriis ordonojn en germana lingvo. Oni ekkaptis ŝin, oni ĵetis ŝin kontraŭ ankoraŭ varma muro de ŝia loĝejo. Poste dek du soldatoj rapide enviciĝis vidalvide al ŝi, je dudek metroj. Ŝi ne moviĝis. Ŝi komprenis ; ŝi atendis.

Ordono klakis, tuj sekvata de longa eksplodbruo. Malfruiĝanta pafo okazis tute sola, post la aliaj.

La maljunulino ne falis ; ŝi sinkis kiel se oni falĉus al ŝi la krurojn.

La prusa oficiro alproksimiĝis. Ŝi estis preskaŭ tranĉita en du partoj, kaj en ŝia kuntirita mano ŝi entenis sian leteron baniĝanta en sango.

Mia amiko Sival aldonis :

- Pro tio la Germanoj reprezalie detruis la kastelon de la lando, kiu apartenis al mi.

Persone, mi pensis pri la patrinoj de la kvar mildaj knaboj bruligitaj ene ; kaj al la kruelega heroeco de tiu alia patrino, mortpafita kontraŭ tiu muro.

Kaj mi levprenis malgrandan ŝtoneton, ankoraŭ nigriĝinta de la fajro.

La 3-an de marto 1883