" La kaptitoj " : Tiu teksto estis publikigita en la gazeton Gil Blas [Ĵil Blas] la 30-an de decembro 1884, kun la subskribo Maufrigneuse [/mofriɲøzə/], poste en la legolibro Toine [Tŭan'].

Guy de Maupassant

LA KAPTITOJ

Nenia bruo en la arbaro ol la delikata susuro de la falanta neĝo sur la arboj. Ĝi falis de post tagmezo : fajna etneĝo, kiu pudris la branĉojn de glacia ŝaŭmo, kiu ĵetis sur la mortajn foliojn de la densejoj etpezajn arĝentajn tegmentojn, etendis sur la vojojn vastegan ŝvelmolan blankan tapiŝon, kaj kiu densigis la senliman silenton de tiu arboceano.

Antaŭ la pordo de la arbaristejo, juna virino, kun la brakoj nudaj, fendis lignon sur ŝtono per kalilbatoj. Ŝi estis granda, maldika kaj forta, unu knabino de la arbaroj, filino kaj edzino de arbaristoj.

Interne de la domo voĉo kriis :

- Ĉi-vespere ni estas solaj, Bertina, necesas, ke vi rehejmiĝu, ĉar eknotas, eble estas Prusoj kaj lupoj, kiuj vagas.

Daŭrigante fendi stumpon per egaj batoj, kiuj restarigis ŝian bruston okaze de ĉiu movo, kiun ŝi faris kiam ŝi levis la brakojn, la arbohakistino respondis :

- Mi preskaŭ finis, panjo. Jen mi, jen mi, ne timu, ankoraŭ taglumas.

Poste ŝi kunportis en la domon la branĉetfaskojn kaj la ŝtipojn, kiujn ŝi amasigis laŭlonge de la kameno, kaj reeliris por fermi la antaŭtegmentojn, grandegajn antaŭtegmentoj el kerno de kverko, kaj fine rehejmiĝinta ŝi puŝis la pezajn riglilojn de la pordo.

Ŝia patrino, sulkiĝinta maljunulino, kiun la aĝo igis timeman, ŝpinis apud la kameno. Ŝi diris :

- Mi ne ŝatas, kiam la patro estas ekstere. Du virinoj ne estas tre fortaj.

Montrante per la rigardo dikan revolveron pendantan super la kameno, la juna virino respondis :

- Ho ! Tamen mi ja sukcesus mortigi lupon aŭ Pruson.

Ŝia edzo estis enregimentigita en la komenco de la prusa invado, kaj la du virinoj restadis solaj kun la patro, la maljuna arbargardisto Nikolao Piŝo, alinome Stilzo, kiu obstine malkonsentis forlasi sian loĝejon por iri vivi al la urbo.

La proksima grava urbo estis Rethel [/ʁətɛl/], malnova fortreso alte lokata sur roko. La urbanoj estis patriotoj, kaj la burĝoj decidis kontraŭstari la invadantojn, enfermiĝi en la fortreso, kaj elteni sieĝon laŭ la urba tradicio. Jam dufoje, sub la regadoj de Henriko la 4-a kaj Ludoviko la 14-a, la loĝantoj de Rethel distingiĝis per heroaj defendoj. Ĉifoje ili faros same, ventro de Dio ! Aŭ oni bruligos ilin en iliaj muroj.

Do, ili aĉetis kanonojn kaj fusilojn, armis milicon, formis batalionojn kaj kompaniojn, kaj ĉiuj ekzerciĝis dum la tuta tago sur la Armilplaco. Ĉiuj, panistoj, spicitoj, viandistoj, notarioj, proceduristoj, lignaĵistoj, libristoj, eĉ apotekistoj, laŭvice manovris je regulaj horoj, sub la ordonoj de S-ro Lavito, eks-suboficiro de dragonoj, nun merceristo, post edziĝis kun la filino, kaj heredis la butikon, de S-ro Ravaŭdo, la unuenaskito de la klano.

Li donis al si la rangon de majoro-komandanto de la fortreso. Kaj pro tio, ke ĉiuj junaj viroj estis en la armeoj, li soldatigis ĉiujn aliajn, kiujn li ekzercadis al la kontraŭstaro. La dikuloj iris nur kurpaŝe tra la stratoj por malgrasiĝi kaj plibonigi sian spiradon, la malfortuloj portis ŝarĝojn por fortigi siajn muskolojn.

Kaj oni atendis la Prusojn. Sed la Prusoj ne aperis. Tamen ili ne estis malproksime ; ĉar jam dufoje iliaj antaŭesplorantoj antaŭeniris en la arbaron ĝis la arbaristejo de Nikolao Piŝo, alinome Stilzo.

La maljuna arbargardisto, kiu kuris ankoraŭ kiel vulpo, estis veninta antaŭaverti la majoron. Oni celumis la kanonojn, sed la malamiko tute ne aperis.

La loĝejo de Stilzo servis kiel antaŭposteno en la arbaro de Aveline [Av'lin']. Dufoje ĉiusemajne la maljuna gardisto iris al la urbo por serĉi proviantojn, kaj ankaŭ donis al la urbaj burĝoj novaĵojn de la kamparo.

Tiun tagon li vizitis la urbon por sciigi al la majoro, ke la antaŭhieraŭan tagon, je la dua posttagmeze, malgranda germana infanteria taĉmento haltis antaŭ lia domo, kaj poste revojiris senprokraste. La suboficiro, kiu komandis, france parolis.

Kiam li foriris tiel, la maljunulo kunkondukis siajn du hundojn, du hundegojn kun leonfaŭkoj, pro timo de la lupoj, kiuj ekfariĝis ferocaj. Kaj li lasis la du virinojn, rekomendante al ili, sin barikadi en la domo, tuj kiam eknotos.

La junulino nenion timis, sed la maljunulino senĉese tremis kaj ripetis :

- Tio finiĝos malbone, vi vidos, ke la tuto finiĝos malbone.

Tiun vesperon, ŝi estis ankoraŭ pli maltrankvila ol kutime, kaj ŝi diris :

- Ĉu vi scias je kioma horo revenos la patro ?

- Ho ! Ne antaŭ la dekunua, nepre. Kiam li vespermanĝas ĉe la majoro, li ĉiam malfrue revenos.

Ŝi alkroĉis sian marmiton super la fajron por kuirigi la supon, kiam aŭdinte svagan bruon, kiu alvenis al ŝi tra la tubo de la kameno, ŝi ĉesis turmovi la buljonon, kaj murmuris :

- Ho ! Jen oni marŝas en la arbaro, estas ja almenaŭ sep aŭ ok viroj.

La patrino, konsternita, malfunkciigis sian ŝpinradon balbutante :

- Oh ! Mia Dio ! Kaj la patro, kiu ne ĉeestas !

Ŝi apenaŭ ĉesis paroli, kiam violentaj batoj tremigis la pordon.

Ĉar la virinoj tute ne respondis, forta kaj guturala voĉo kriis :

- Malfermu.

Kaj post silento, la sama voĉo rekriis :

- Malfermu aŭ mi frakasas la pordon !

Tiam Bertina enŝovis en sian jupopoŝon la dikan revolveron de la kameno, poste algluiĝante unu orelon kontraŭ la pordo, ŝi demandis :

- Kiu vi estas ?

La voĉo respondis :

- Mi estas la taĉmento de pasinta tago.

La juna virino reparolis :

- Kion vi atendas de mi ?

- Mi estas devojiĝanta en la arbaro, de antaŭ tiu mateno kun mia taĉmento. Malfermu aŭ mi frakasas la pordon.

La arbaristino ne havis plu elekton ; ŝi rapide eltiris la dikan riglilon, poste malfermis la pezan klapon, kaj ekvidis en la malbrila ombro de la neĝo ses virojn, ses prusajn soldatojn, la samajn kiuj venis antaŭtage. Per rezoluta tono ŝi prononcis :

- Kion vi atendas de mi je ĉi tiu horo ?

La suboficiro ripetis :

- Mi estas devojiĝanta, komplete perdita, mi rekonis la domon. Mi nenion manĝis de antaŭ tiu mateno, mia taĉmento ankaŭ.

Bertina deklaris :

- Estas, ke ĉi-vespere mi estas tute sola kun panjo.

La soldato, kiu ŝajnis brava ulo, respondis :

- Ne gravas. Mi ne malbone traktos vin, sed vi tuj preparos al ni manĝon. Ni falos pro malsato kaj laceco.

La arbaristino retroiris por lasi lokon, dirante :

- Eniru.

Ili eniris, pudritaj de neĝo, kun speco de ŝaŭma kremo super siaj kaskoj, kiu similigis ilin al meringoj, kaj efektive ĉiuj aspektis lacaj, elĉerpitaj.

La juna virino montris la benkojn el ligno ambaŭflanke de la granda tablo, kaj diris :

- Sidiĝu, mi tuj preparos la supon. Estas vere, ke vi mienas kiel mortlacaj.

Kaj ŝi repuŝis la riglilojn de la pordo.

Akvon ŝi remetis en sian marmiton, enen denove aldonis buteron kaj terpomojn, poste malkroĉinte pendantan lardpecon en la kameno, ŝi tranĉis la duonon, kiun ŝi mergis en la buljonon.

La ses viroj sekvis per la rigardo ĉiujn ŝiajn movojn kun malsato, kiun oni povis diveni en liaj okuloj. Ili demetis siajn fusilojn kaj kaskojn en angulon de la ĉambro, kaj ili atendis saĝe kvazaŭ infanoj sur la benkoj de lernejo.

La patrino reekis ŝpini, ekrigardante freneze ĉiumomente la invadantosoldatojn. Krom la mallaŭta zumado de la ŝpinrado, la krakekado de la fajro kaj la murmuro de la akvo, kiu varmiĝis oni aŭdis nenion.

Sed subite stranga bruo ektremigis ĉiujn, io kiel raŭka elspiro, kiu trapasis sub la pordo, iu besta elspiro, forta kaj sonora.

La germana suboficiro impetis al la fusiloj, sed la arbaristino haltis lin per gesto, kaj ridetante diris :

- Estas la lupoj, ili estas kiel vi, ili vagas kaj ili malsatas.

La viro, nekredema, volis vidi kaj tuj kiam la klapo estis malfermita, li ekvidis du grandajn grizajn bestojn, kiuj grandpaŝe forfuĝis per rapida troto.

Li revenis sidiĝi murmurante :

- Mi ne kredus.

Kaj li atendis, ke la supo estis preta.

Ili avide manĝis ĝin, kun malfermitaj buŝoj ĝis la oreloj por plimulte engluti ĝin, kaj kun rondaj okuloj malfermiĝante samtempe ol la makzeloj, kaj gorĝaj bruoj similaj al glugloj de tegmentaj defluiloj.

Ambaŭ virinoj, mutaj, rigardis la rapidajn movojn de la grandaj ruĝaj barboj : la terpomoj ŝajnis enprofundiĝi en tiujn moviĝemajn felojn.

Sed tial, ke ili soifas, la arbaristino malsupreniris en la kelon por tiri cidron. Tie ŝi restis longtempe. Estis volba keleto, kiu laŭdire utilis kiel prizono kaj kaŝejo dum la revolucio. Oni atingis ĝin per mallarĝa helikforma ŝtuparo, kies enirejo estis fermita per klappordo funde de la kuirejo. Kiam Bertina reaperis, ŝi ridis, ŝi ridis tute sola, kun insidema mieno. Kaj ŝi donis la kruĉon da cidro al la Germanoj.

Poste, kun sia patrino, ŝi vespermanĝis ankaŭ ĉe la alia ekstremaĵo de la kuirejo.

La soldatoj finis manĝi, kaj ili endormiĝis ĉiuj ses ĉirkaŭ la tablo. De tempo al tempo frunto falis sur la tabulon kun surda bruo, poste la viro, subite vekita, restariĝis.

Bertina diris al la suboficiro :

- Nu, kuŝigu antaŭ la fajron, estas sufiĉe da loko por ses. Mi tuj supreniros al mia dormoĉambro kun panjo.

Kaj ambaŭ virinoj supreniris al la unua etaĝo. Oni aŭdis ilin ŝlosi sian pordon, marŝi dum kelka tempo ; poste ili faris plu nenian bruon.

La Prusoj sterniĝis sur la pavimon, kun la piedoj antaŭ la fajro, la kapo subtenita per iliaj manteloj volvitaj, kaj baldaŭ ili ronkis ĉiuj ses, per ses diversaj tonoj, akresonaj aŭ sonoraj, sed kontinuaj kaj laŭtegaj.

Ili dormis jam de longtempe kiam pafo sonoregis, tiom forta, ke oni kredus ĝin pafita kontraŭ la muroj de la domo. Tuj la soldatoj stariĝis. Sed du novaj eksplodbruoj krakegis, sekvitaj ankoraŭ de tri aliaj.

La pordo de la unua etaĝo abrupte malfermiĝis, kaj la arbaristino aperis, nudpieda, vestita nur per ĉemizo kaj mallonga subjupo, kun enmane kandelo, la mieno frenezigita. Ŝi balbutis :

- Jen la Francoj, ili estas almenaŭ ducent. Se ili trovas vin ĉi tie, ili tuj bruligos la domon. Malsupreniru rapide en la kelon, kaj ĉefe ne bruu. Se vi bruos, ni perdos la vivon.

La suboficiro, konsternita, murmuris :

- Mi ja volas, mi ja volas. Kie ni devas malsupreniri ?

La juna virino levis haste la mallarĝan kvadritan klappordon, kaj la ses viroj malaperis en la malgrandan spiralan ŝtuparon, enprofundiĝante unu post la alia en la kavon, dorsenirante por bone piede esplortuŝi la ŝtupojn.

Sed tuj kiam la pinto de la lasta kasko malaperis, Bertina tuj refermis la pezan klappordon el kverka tabulo, dika kiel muro, malmola kiel ŝtalo, subtenita per ĉarniroj kaj seruro de ĉelo, kaj rapide duturne ŝlosis la klappordon ; poste, kontentega, ŝi ekridis per muta rido, kaj kun freneza deziro danci sur la kapo de siaj kaptitoj.

Ili faris nenian bruon, enfermitaj ene kvazaŭ en solida skatolo, skatolo el ŝtono, ricevante aeron nur per kelluko garnita per feraj solidaj stangoj.

Senprokraste Bertina revigligis sian fajron, super remetis sian marmiton, kaj refaris supon murmurante :

- La patro estos laca, kiam li revenos ĉi-nokte.

Poste ŝi sidiĝis kaj atendis. Nur la sonora balanciero de la granda horloĝo aŭdigis sian regulan tiktakon.

De tempo al temo, la juna virino ekrigardis la ciferplaton, kun malpacienca rigardo, kiu ŝajnis diri :

- Tio ne rapidas.

Sed baldaŭ ŝajnis al ŝi, ke oni murmuris sub ŝiaj piedoj. Konfuzaj kaj mallaŭtaj paroloj alvenis al ŝi tra la masonita volbo de la kelo. La Prusoj komencis diveni ŝian ruzon, kaj baldaŭ la suboficiro supreniris la malgrandan ŝtuparon, kaj venis pugnofrapi kontraŭ la klappordo. Li denove kriis :

- Malfermu.

Ŝi leviĝis, alproksimiĝis al la klappordo, kaj imitante lian akcenton diris :

- Kion vi atendas de mi ?

- Malfermu.

- Mi ne malfermos.

La viro incitiĝis :

- Malfermu aŭ mi frakasos la pordon.

Ŝi ekridis :

- Frakasu, mia ulo, frakasu, mia ulo.

Kaj li komencis frapi per la kolbo de sia fusilo kontraŭ la klappordo el kverko, fermita super sia kapo. Sed ĝi rezistus al batoj de katapulto.

La arbaristino aŭdis lin remalsupreniri. Poste la soldatoj, unu post la alia, venis provi sian forton kaj inspekti la fermon. Sed juĝante sendube iliaj provoj neutilaj, ĉiuj remalsupreniris en la kelon, kaj denove ekreparolis inter ili.

La juna virino aŭskultis ilin, kaj poste ŝi iris malfermi la eksteran pordon, kaj ŝi streĉis la orelon en la nokto.

Malproksima bojado alvenis al ŝi. Ŝi ekfajfis, kiel farus ĉasisto, kaj preskaŭ tuj du gigantaj hundoj ekaperis el la ombro kaj kapriolante eksaltis sur ŝin. Ŝi ekkaptis ilin per la kolo, kaj firme tenis ilin, por malebligi ilin kuri. Poste, per ŝia tuta forto, ŝi kriis :

- Hoj patro !

Voĉo, ankoraŭ tre malproksime, respondis :

- Hoj Bertina.

Ŝi atendis dum kelkaj sekundoj, kaj rekriis :

- Hoj patro.

La voĉo, pli proksima, ripetis :

- Hoj Bertina.

La arbaristino rediris :

- Ne trapasu antaŭ la kellukon. Estas Prusoj en la kelo.

Kaj bruske, staranta inter du arbtrunkoj, la granda silueto de la maljunulo desegniĝis maldekstre. Maltrankvila, li demandis :

- Prusojn en la kelo, ĉu ? Sed kion ili faras ?

La juna virino ekridis :

- Estas la Prusoj, kiuj venis hieraŭ. Ili devojiĝis en la arbaro, mi metis ilin en malvarman lokon, en la kelon.

Kaj ŝi rakontis al li la aventuron, kiel ŝi timigis ilin per revolverpafoj kaj enfermis ilin en la keleto.

La maljunulo, ĉiam digna, demandis :

- Sed kion vi volas, ke mi faru kun ili je tiu horo ?

Ŝi respondis :

- Iru serĉi S-ron Lavito kun lia roto. Li militkaptos ilin. Kaj li estos kontenta.

Kaj la ulĉjo Piŝo ekridetis :

- Estas vere, ke li estos kontenta.

Lia filino reparolis :

- Mi faris supon por vi, manĝu ĝin rapide kaj poste reforiru.

Metinte surplanken du plenigitajn telerojn por siaj hundoj, la maljuna gardisto altabliĝis kaj ekmanĝis sian supon.

La Prusoj, aŭdante parolojn, silentis.

Post unu kvaronhoro Stilzo reforiris. Kaj Bertina, tenante la kapon inter la manoj, atendis.

La kaptitoj reekis moviĝadi. Nun ili kriis, alvokis, batis senĉese per furiozaj kolbobatoj la neŝanceleblan klappordon de la keleto.

Poste ili ekpafis per siaj fusiloj tra la kelluko, esperante sendube, ke germana taĉmento, kiu patrolus proksimume, aŭdus ilin.

La arbaristino ne moviĝadis plu ; sed tiu tuta bruo nervozigis ŝin, incitis ŝin. Malica kolero vekiĝis en ŝi ; ŝi volus murdi ilin, la fiulojn, por silentigi ilin.

Poste, ŝia senpacienco grandiĝante, ŝi ekis rigardi la horloĝon, nombri la minutojn.

La patro foriris jam de antaŭ unu horo kaj duono. Nun li atingis la urbon. Ŝi kredis vidi lin. Li rakontis la aferon al S-ro Lavito, kiu paliĝis pro emocio, kaj sonorigis sian servistinon, por ke ŝi donu al li lian uniformon kaj liajn armilojn. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdu la tamburon kurante tra la stratoj. La kapoj, konsternitaj, aperis ĉe la fenestroj. La civitanoj-soldatoj eliris el siaj domoj, apenaŭ vestitaj, spirmankaj, bukante siajn soldatajn zonojn, kaj kurpaŝe foriris al la domo de la majoro.

Poste la roto, kun Stilzo ĉe la kapo, ekiris en la nokto, en la neĝo, al la arbaro.

Ŝi rigardis la horloĝon : " Ili povos esti ĉi tie post unu horo. "

Nerva malpacienco invadis ŝin. La minutoj ŝajnis al ŝi longedaŭraj : " Kiom tio estis longa ! "

Fine la horo, kiun ŝi definis pri ilia alveno estis indikita per la horloĝo. Denove ŝi malfermis la pordon por aŭskulti ilin veni. Ŝi ekvidis ombron marŝante kun singardo. Ŝi timis, eligis krion. Estis ŝia patro. Li diris :

- Ili sendas min por vidi, ĉu io estas ŝanĝita.

- Ne, nenio.

Tiam en la nokton, li eligis longdaŭran kaj akre siblan fajfilosignalon. Kaj baldaŭ, oni vidis ion brunan, kiu malrapide venis sub la arboj. Estis la avangardo, kiu konsistis el dek viroj.

Stilzo senĉese ripetis :

- Ne trapasu antaŭ la kellukon.

Kaj la unuaj alvenintaj montris al la novaj venantaj la timindan kellukon.

Fine la ĉefa parto de la roto montriĝis, tute ducent viroj, kunportante ĉiu ducent kartoĉojn.

S-ro Lavito, agitiĝanta, tremetanta, aranĝis ilin tiamaniere ĉirkaŭi ĉiuflanke la domon, lasante larĝan liberan spacon antaŭ la malgranda nigra truo, samnivele kun la grundo, tra kiu la kelo estis ventolata.

Poste, li eniris en loĝejon, kaj informiĝis pri la forto kaj la sinteno de la malamiko, kiu fariĝis tiom muta, ke oni povus kredi, ke ĝi malaperis, svenis, forflugis tra la kelluko.

S-ro Lavito piede frapis kontraŭ la klappordo kaj vokis :

- Sinjoro la prusa oficiro !

La Germano ne respondis.

La majoro revokis :

- Sinjoro la prusa oficiro !

Tio estis vana. Dum dudek minutoj li minacordonis tiun silentan oficiron kapitulaci kun armiloj kaj bagaĝoj, promesante ŝpari la vivon kaj la militajn honorojn al li kaj liaj soldatoj. Sed li obtenis nenian signon pri konsento aŭ malamikeco. La situacio fariĝis malfacila.

La civitanoj-soldatoj tien-reen iradis en la neĝo, frapis al si la ŝultrojn per grandaj brakbatoj, kiel faras la koĉeroj por varmigi al si la korpon, kaj ili rigardis la kellukon kun grandiĝanta kaj infana deziro trapasi antaŭ ĝi.

Fine unu el ili, iu nomita Vinpoto, kiu estis tre fleksebla sin riskis. Li elanis kaj kurante kiel cervo trapasis antaŭ la kellukon. La provo sukcesis. La kaptitoj ŝajnis mortintaj.

Voĉo kriis :

- Estas neniu.

Kaj alia soldato trapasis la liberan spacon antaŭ la danĝera truo. Tiam tio fariĝis ludo. Minuton post minuto, viro impetis, pasis de unu grupo al alia, kiel faris la infanoj, kiam ili barludas, kaj li ĵetis malantaŭ si ŝprucaĵojn de neĝo, tiom li vigle svingis la piedojn. Por varmiĝi oni ekbruligis grandajn fajrojn el morta ligno, kaj la profila silueto de la kuranta soldato aperis iluminata dum tiu rapida vojaĝo de unu aro al alia.

Iu kriis :

- Je vi, Malŭazo. Malŭazo estis dika panisto, kies ventro estis la mokado de liaj kamaradoj.

Li hezitis. Oni mokis lin. Tiam, rezignaciante li ekiris, laŭ regula kaj spirmanka kurpaŝeto, kiu skuis lian ŝveletan ventron.

La tuta taĉmento ridegis. Por kuraĝigi lin oni kriis :

- Brave, brave Malŭazo !

Li estis alveninta ĉirkaŭ je la du trionoj de sia kurso, kiam longa flamo, rapida kaj ruĝa, elŝprucis el la kelluko. Eksplodbruo sonoregis, kaj la dikega panisto surnazen falegis kun terura krio.

Neniu impetis por lin sukuri. Tiam oni vidis lin kvarpiede sin treni ĝemante en la neĝo, kaj kiam li estis ekstere de la terura pasejo li svenis. En la pli karnodika parto, supre de la femuro, li enhavis kuglon.

Post la unua surprizo, kaj la unua teruro, nova rido eksplodis.

Sed la majoro Lavito aperis sur la sojlon de la arbaristejo. Li ĵus findecidis sian atakplanon. Per sonorega voĉo li komandis :

- La zinkisto Planŝo kaj liaj laboristoj.

Tuj tri viroj alproksimiĝis.

- Malfiksu la tegmentajn kanaletojn de la domo.

Kaj post unu kvaronhoro, oni alportis al la majoro dudek metrojn de tegmentaj kanaletoj.

Tiam li farigis, kun multe da singardemaj zorgoj, malgrandan rondan truon ĉe la bordo de la klappordo, kaj aranĝiginte, kun la tegmentaj kanaletoj, akvodukton de la pumpilo al tiu aperturo, li deklaris kun ravita mieno :

- Ni tuj regalos per bona akvo sinjorojn la Germanoj.

Furioza hura pro admiro eksplodis postsekvata de ĝojaj hurladoj kaj frenezaj ridoj. Kaj la majoro organizis laborplotonojn, kiuj laŭvice pumpos ĉiuj kvin minutoj. Poste li komandis :

- Pumpu.

Kaj la fera inercirado de la pumpilo ekaktivigis, eta bruo glitis laŭlonge de la tuboj, kaj baldaŭ falis en la kelon, ŝtupon post ŝtupo, kun rivera murmuro, murmuro de kaskado.

Oni atendis.

Unu horo fluis, poste du, kaj tri.

La majoro, febra, promenis en la kuirejo, algluante de tempo al tempo orelon surplanken, serĉante diveni, kion faris la malamiko, demandante al si, ĉu baldaŭ ĝi kapitulacos.

Nun la malamiko agitiĝis. Oni aŭdis ĝin movi la barelojn, paroli, plaŭdi.

Poste, ĉirkaŭ la oka matene, voĉo eligis el la kelluko.

- Mi volus paroli al sinjoro la franca oficiro.

Lavito respondis, de la fenestro, ne tro eksteren antaŭenmeti la kapon :

- Ĉu vi kapitulacas ?

- Mi kapitulacas.

- Tiam, pasigu la fusilojn eksteren.

Kaj senprokraste oni vidis eliri armilon el la truo, kaj fali en la neĝon, poste du, tri, ĉiujn armilojn. Kaj la sama voĉo deklaris :

- Fusilojn mi ne havas plu. Rapidu, mi estas dronanta.

La majoro komandis :

- Ĉesu.

La inercirado de la pumpilo refariĝis senmova.

Kaj, pleniginte la kuirejon per soldatoj, kiuj militprete atendis, li levis malrapide la klappordon el kverko.

Kvar kapoj aperis, malsekaj ĝisoste, kvar blondaj kapoj kun longaj helaj haroj, kaj oni vidis eliri, unu post la alia, la ses Germanojn, frostotremantajn, flutantajn, konsternitajn.

Ili estis tuj kaptitaj kaj premligitaj. Poste ĉar oni timis surprizon, oni reforiris senprokraste, per du aroj, unu kondukante la kaptitojn, kaj la alia kondukante Malŭazon, kuŝitan sur matraco metita sur stangoj. Ili triumfe revenis al Rethel.

S-ro Lavito estis ordenita pro esti kaptinta prusan avangardon, kaj la dika panisto ricevis la militan medalon pro vundo trafita antaŭ la malamiko.

La 30-an de decembro 1884