" Iam " : Tiu teksto aperis unuafoje la 13-an de septembro 1880 en la gazeton Le Gaulois [La Gallo] sub la titolo " Konsilo de avino ", poste la 30-an de oktobro 1883 sub la titolo " Iam " en la gazeton Gil Blas [Ĵil Blas] kun la subskribo Maufrigneuse [/mofriɲøzə/].


Guy de Maupassant

IAM


La kastelo, en malnova stilo, situas sur arbkovrita monteto ; grandaj arboj ĉirkaŭas ĝin de malluma verdaĵo, kaj la senlima parko etendas siajn perspektivojn jen sur la profundaĵoj de la arboro, jen sur la ĉirkaŭaj landoj. Je kelkaj metroj de la fasado, baseno el ŝtonoj estas kavigita, en kiu oni ekvidas banantajn sinjorinojn el marmoro ; aliaj etaĝigitaj basenoj sin intersekvas ĝis la piedo de la monteto, kaj kaŝita akvofonto faras kaskadojn de unu al alian. De la nobeldomo, kiu afekte manieras kiel ekstermoda koketulino, ĝis la grotoj inkrustitaj per konkaĵoj, en kiuj dormetas statuetoj de Eroso de alia jarcento, ĉio en tiu antikva bienego konservis aspekton de malnovaj tempoj ; ĉio ŝajnas ankoraŭ paroli pri la malnovaj kutimoj, la iamaj moroj, la pasintaj galantaĵoj kaj la delikataj belaĵoj, en kiuj manifestiĝis niaj avinoj.

En eta salono, en la stilo de Ludoviko la 15-a, kies muroj estas kovritaj per spritflirtantaj ŝafistoj kun ŝafistinoj, per belaj sinjorinoj kun krinolinoj, kaj galantaj frizaj sinjoroj, iu tute maljuna virino, kiu ŝajnas mortinta kiam ŝi ne moviĝas, estas preskaŭ kuŝinta en granda brakseĝo, kaj lasas pendi ĉiuflanke de la sidilo siajn ostecajn manojn de mumio. Ŝia senbrila rigardo perdiĝas fore tra la kamparo, kvazaŭ por sekvi tra la parko vidaĵojn de ŝia juneco. Iafoje, tra la malfermita fenestro, aerblovo alportas herbajn aromojn kaj parfumojn de floroj, ĝi flirtigas ŝiajn blankajn harojn ĉirkaŭ ŝia sulkiĝinta frunto, kaj maljunajn memoraĵojn en ŝia koro.

Apud ŝi, sidanta sur tabureto tegita per veluro, junulino, kun longaj blondaj haroj, kiuj plektaĵe falas surdorse, brodas altaran ornamaĵon.

Ŝi havas revemajn okulojn, kaj dum laboras ŝiaj lertaj fingroj oni vidas, ke ŝi meditas.

Sed la avino turnas la kapon, kaj diras :

- Berta, bonvolu do iom legi al mi la gazetojn, por ke mi eksciu ankoraŭ iom kio okazas en tiu mondo. La juna knabino ekprenis gazeton kaj rapide pririgardis ĝin :

- Ene estas multe da politiko, avinjo, ĉu mi devas preterpasi ?

- Jes, jes, karulinjo. Ĉu ene, ne estas amhistorioj ? Ĉu do, en Francio, la galanteco estus mortinta, nun oni priparolas plu pri nek forraboj, nek bataloj por la sinjorinoj, nek aventuroj kiel antaŭe !

La junulino serĉis longtempe.

- Jen, ŝi diris, tio titoliĝas : " Amdramo ".

La maljunulino ridetis en siaj sulkoj.

- Legu tion al mi, ŝi diris.

Kaj Berta eklegis.

Temis pri vitriolhistorio. Sinjorino, por sin venĝi kontraŭ la amorantino de sia edzo, bruligis al ŝi la du okulojn per vitriolo. Ŝi eliris el la asiza tribunalo absolvita, senkulpigita, gratulita, aplaŭdita de la homamaso.

La avino moviĝadis sur sia sidilo kaj ripetis :

- Estas terure, sed tio estas terura ! Trovu do al mi alian aferon, karulinjo.

Berta serĉis kaj pli fore, ĉiam en la rubriko rilata al la tribunaloj, trovis kaj eklegis : " Obskura dramo. " Junulino, kies virgeco estis pli ol nekontestebla, sin lasis fali inter la ungegojn de juna viro, kaj por sin venĝi kontraŭ tiu ĉi, kies koro estis nefidebla kaj rento nesufiĉa, pafis lin revolvertuŝe kvarfoje.

Du kugloj restadis en la brusto, unu en la ŝultro, kaj la lasta en la kokso. La knabo restos kripligita por la cetero de sia tuta vivo. La junulino estis absolvita kun la aplaŭdadoj de la popolamaso, kaj la gazetoj tre malbone traktis tiun deloganton de cedemaj virgulinoj.

Tiufoje la maljuna avino ribelis komplete, kaj kun tremanta voĉo prononcis :

- Sed nuntempe vi do frenezas, vi frenezas. La bona Dio donis al vi amon, la nuran delogon de la vivo ; la homo miksis al tio la galantecon, la nuran distron de niaj ekzistadoj, kaj al tio jen vi almetas vitriolon kaj revolveron, kvazaŭ oni metus koton en flakonon da franca vino…

Berta ne ŝajnis kompreni la indignon de sia avino.

- Sed, avinjo, tiu virino sin venĝis. Pensu do, ŝi estis edziĝinta, kaj ŝia edzo adultis.

La avino ektremis :

- Kiajn ideojn oni donas al vi, la nuntempaj junulinoj ?

Berta respondis :

- Sed, avino, la geedziĝo estas io sankta.

La koro de la avino, naskiĝinta dum la granda galanta jarcento denove ektremis :

- Estas amo kiu estas sankta, ŝi diris. Aŭskultu, knabineto, iun maljunulinon kiu travivis tri generaciojn, kaj kiu bone, bonege konas la virojn kaj la virinojn. Ĝeedziĝo kaj amo tute malsimilas unu la alian. Oni geedziĝas por fondi familion, kaj oni formas familion por konstitui la socion. La socio ne povas seniĝi je la geedziĝo. Se la socio estus ĉeno, ĉiu familio estus unu el la ringoj.

Por kunfandi tiujn ringojn, oni ĉiam serĉas similajn metalojn. Kiam oni geedziĝas, necesas unuigi la konvenecojn, kombini la riĉecojn, kunigi la similajn gentojn, labori por la komuna intereso, kiu estas la riĉeco kaj la infanoj. Oni edziniĝas nur unufoje, karulineto, tial ke la mondo postulas tion ; sed oni povas ami dudekfoje dum sia vivo, ĉar la naturo faris nin tiel. La geedziĝo ! Tio estas leĝo, kompreneble, kaj amo, estas instinkto, kiu puŝas nin jen dekstren, jen maldekstren. Oni kreis leĝojn, kiuj batalas kontraŭ niajn instinktojn, estis necese ; sed la instinktoj ĉiam estas la pli fortaj, kaj oni malpravas kontraŭstari ilin, ĉar ili devenas de Dio, dum la leĝoj devenas de la homoj.

Se oni ne spicus la vivon per amo, kiel eble plej per multe da amo, karulinjo, kvazaŭ por la infanoj oni enmetas sukeron en la drogojn, neniu volus akcepti la ekzistadon, kiel ĝi estas.

Berta, konsternita, rigardante la avinon per siaj grandaj mirigitaj okuloj murmuris :

- Ho ! Avinjo, avinjo, oni povas ami nur unufoje !

La avino levis al la ĉielo siajn tremantajn manojn kvazaŭ por peti helpon de la forpasinta dio de la galantaĵoj.

Indigna, ŝi ekkriis :

- Vi fariĝis nenobela raso, triviala raso.

De post la Revolucio, la mondo ne estas plu rekonebla. Vi uzas gravajn vortojn por ĉio ; vi kredas al la egaleco kaj la eterna pasio. Homoj versas por diri al vi, ke oni mortas pro amo. En mia tempo oni versis, por ke ni lernu ami multe. Kiam nobelo plaĉis al ni, karulineto, oni sendis al li paĝion. Kaj kiam nova kaprico alvenis al nia koro, ni forpetis nian lastan amoranton, krom se ni konservu ambaŭ.

La juna knabino, tute pala, balbutis :

- Ĉu en tiu epoko la virinoj ne havis honoron ?

La maljunilo eksaltis :

- Ne honoron ! Ĉar ni amis, ke tion ni aŭdacis diri kaj eĉ ni fanfaronis pri tio, ĉu ? Sed, karulineto, se unu el ni, inter la plej gravaj sinjorinoj de Francio, restintus sen amoranto, la tuta kortego mokus nin. Kaj vi imagas al vi, ke viaj edzoj amos vin dum sia tuta vivo, ĉu ? Vere, kvazaŭ tio eblus !

Mi diras al vi, ke la geedziĝo estas necesa afero, por ke vivu la socio, sed ĝi ne estas en la naturo de nia gento, ĉu vi bone komprenas ? En la vivo, estas nur unu bona afero, kaj tio estas amo, kaj oni volas senigi nin pri tio. Nun oni diras al ni : " Vi devas ami nur unu viron ", kiel se oni volus min trudi, ke mi manĝu dum mia tuta vivo nur meleagron. Kaj tiu viro havus tiom da amorantinojn, kiom estas monatoj en unu jaro !

Li sekvos siajn galantajn instinktojn, kiuj puŝas lin al ĉiuj virinoj, kiel la papilioj vizitas ĉiujn florojn ; kaj, tiam mi elirus sur la stratoj kun vitriolo en botelo, kaj blindigus la kompatindajn knabinojn, kiuj obeus al la volo de ilia instinkto… Mi ne venĝus min kontraŭ li, sed kontraŭ ili… Mi farus monstron. Mi farus monstron de kreitaĵo, kiun la bona Dio kreis por plaĉi, por ami kaj por esti amata…

Via hodiaŭa socio, via socio de kampuloj, burĝoj, parvenuaj lakeoj aplaŭdus min kaj absolvus min. Mi diras al vi, ke tio estas malnoblega, vi ne komprenas amon ; kaj mi estas kontenta morti preferinde, ol mi vidu mondon sen galantaĵoj kaj virinojn, kiuj ne scias plu ami.

Nun vi prenas ĉion serioze ; la venĝo de la senhontulinoj, kiuj mortigas siajn amorantojn, venĝo kiu plorigas pro kompato dek du burĝajn ĵurianojn kunvenigitajn por esplori la korojn de la krimuloj. Jen via saĝeco, via prudento, ĉu ? La virinoj pafas la virojn kaj poste plendas pro tio, ke ili ne estas plu galantaj !

La junulino enmane ekprenis la sulkiĝintajn manojn de la maljunulino :

- Silentu, avinjo, mi vin petegas. Kaj surgenue, kun larmoj en okuloj, ŝi demandis al la ĉielo grandan pasion, nur unu eternan pasion, laŭ la nova revo de la romantikaj poetoj, dum la avino kisis sian nepinon sur la frunto, ĉiam profunde konvinkita de tiu ĉarma kaj sana saĝo, kies galantaj filozofoj plenigis la dekokan jarcenton. Ŝi murmuris :

- Atentigu vin, kompatinda karulinjo, se vi kredas pri tiaj frenezaĵoj, vi estos ja malfeliĉa.

La 13-an de septembro 1880