"Lito 29" : Tiu teksto estis publikigita la 8-an de julio 1884 en la gazeton Gil Blas [Ĵil Blas], kun la subskribo Maufrigneuse [/mofriɲøzə/], poste en la legolibron Toine [Tŭan'].

Guy de Maupassant

Lito 29

Kiam la kapitano Spikvento surstrate trapasis, ĉiuj virinoj rigardis returne. Li vere prezentis la tipon de la bela oficiro de husaroj. Tial li ĉiam paradis kaj senĉese pavis, fiera kaj zorgoplena pri siaj femuroj, sia talio kaj siaj lipharoj. Cetere ili estis superbaj, tiom la lipharoj, kiom la talio kaj la femuroj. La lipharoj estis blondaj, tre densaj, kaj milite falis sur la lipo en bela pufo, el la koloro de matura tritiko, fajna kaj zorge volvita, kiu poste fiere malsupreniris ambaŭ flankoj de la buŝo en du imponaj hartufoj. La talio estis minca kvazaŭ li surmetis korseton dum super ĝi, virbrusto fortika, malkava kaj arka plilarĝiĝis. La femuroj estis admirindaj, kiel femuroj de gimnasto aŭ dancisto, kies muskola karno desegnis ĉiujn liajn movojn sub la strikta drapo de la ruĝa pantalono.

Li marŝis etendante la popliton kaj disigante la piedojn kaj la brakojn, per tiu iom balancita paŝo de la kavalerianoj, kiu bone konvenas por elmontri la gambojn kaj la torson. Paŝo, kiu aperas venkanta sub la uniformo, sed ordinara sub la redingoto.

Kiel multaj oficiroj, la kapitano Spikvento malbone surmetis la civilan kostuman. Kiam li estis vestita per griza aŭ nigra drapo, li aspektis nur kiel simpla magazenkomizo, sed milite vestita li triumfis. Cetere li havis beletan kapon, la nazon mincan kaj kurban, la okulojn bluajn kaj la frunton mallarĝan. Li estis kalva, kvankam li neniam komprenis, kial liaj haroj falis. Tamen li sin konsolis konstatante, ke kun grandaj lipharoj, kranio iom nuda, fine tio ne iras malglate por li.

Ĝenerale, plej ofte, li malestimis ĉiujn homojn, sed kun multaj gradoj en sia malestimo.

Unue por li, la burĝoj ne ekzistis ; li rigardis ilin tiel, kiel ni rigardas la animalojn, neatribuante al ili pli atenton, kiun ni konsentas al la paseroj aŭ la kokinoj. En la mondo nur la oficiroj valoris por li, sed li ne same taksis ilin. Sume, li respektis nur la belajn virojn, ĉar laŭ li, la vera, la unika kvalito de la militisto devas esti nur la belstatureco. Diable ! Soldato estas viglulo, ega viglulo, kreita por militi kaj amori, viro energia, forta kaj hardita, nenio plie. Li klasis la generalojn de la franca armeo laŭ ilia staturo, ilia vestmaniero kaj ilia severaspekta vizaĝo. Bourbaki1 aperis al li kiel la plej granda militulo de la modernaj tempoj.

Li mokegis la oficirojn de la liniotrupo, kiuj estas maletaj kaj dikaj, kaj marŝante spiregas, sed li precipe havis profundan malestimon, kiu preskaŭ tuŝis malinklinon, pri la kompatindaj graciluloj elirintaj el la politeknika Lernejo, tiuj malgrasaj kaj mallertaj viretoj kun okulvitroj, kiuj aspektas tiom faritaj por surmeti la uniformon, kiom kuklino por diri meson, tion li asertis.

Li indignis, pro ke oni toleras en la armeo tiujn abortulojn kun gamboj gracilaj, kiuj marŝas kiel kraboj, ne drinkas, malmulte manĝas, kaj ŝajnas pli bone ŝati la ekvaciojn ol la belajn knabinojn.

La kapitano Spikvento havis konstantajn bonajn sukcesojn, triumfojn, kun la bela sekso.

Ĉiufoje, kiam li vespermanĝis en kompanio kun virino, li konsideris kiel certa, ke li duopintime finos la nokton sur la sama lito, kaj se nevenkeblaj kontraŭaĵoj malebligis lian venkon tiun vesperon, li estis certa almenaŭ pri la "morgaŭa sekvo". Liaj kamaradoj ne ŝatis prezenti al li siajn amorantinojn, kaj la butikokomercistoj, kiuj havis belajn edzinojn ĉe la kontoro de sia magazeno, konis lin, timis lin kaj treege abomenis lin.

Kiam li trapasis la komercistino, kontraŭvole, interŝanĝis kun li rigardon tra la vitroj de la montrofenestro ; unu el tiuj rigardoj, kiuj pli valoras ol la teneraj paroloj, kiuj entenas alvokon kaj respondon, deziron kaj konfeson. Kaj la edzo, kiun speco de instinkto avertis, subite rigardis returne, furioze ekrigardis la fieran kaj arkan silueton de la oficiro. Kaj kiam la kapitano estis trapasita, ridetanta kaj kontenta pro sia efekto, la komercisto, dispuŝante per nerva mano la dismontritajn objektojn antaŭ si, deklaris :

- Jen granda meleagro. Kiam do oni finos nutri ĉiujn tiujn sentaŭgulojn, kiuj kuntrenas sian ladistaron tra la stratoj. Koncerne min, mi pli preferas buŝiston ol soldaton, ĉar se li havas sangon sur sia antaŭtuko, almenaŭ estas besta sango ; kaj tiu ĉi ion utilas ; kaj lia tranĉilo kiun li kunportas ne estas destinita mortigi homojn. Mi ne komprenas, ke sur la publikaj promenejoj oni toleras, ke tiuj publikaj murdistoj promenas kun siaj mortaj instrumentoj. Ili estas necesaj, tion mi ja scias, sed almenaŭ ke oni kaŝu ilin, kaj oni ne vestu ilin maskerade per ruĝaj pantalonoj kaj bluaj jakoj. Oni ne vestu torturiston kiel generalon, ĉu ne ?

La edzino, ne respondante, ŝultrumis nerimarkeble, dum la edzo ne vidante la geston sed divenante ĝin, ekkriis :

- Kiom necesas esti stulte, por iri vidi paradi tiujn ulaĉojn.

La reputacio de delogisto de la kapitano Spikvento estis cetere ja instalita en la tuta franca armeo.

Nu, en 1868, lia regimento, la 102-a husaroj, venis garnizoni al Rueno.

Baldaŭ li estis konata en la urbo. Ĉiuvespere, ĉirkaŭ la kvina, li montriĝis sur la korso Boieldieu, por trinki absintaĵon en la kafejo de la Komedio, sed antaŭ eniri en la trinkejon, li ne malzorgis promenadi sur la korso por vidigi siajn femurojn, sian talion kaj siajn lipharojn.

La rouenaj komercistoj, kiuj ankaŭ promenis, kun la manoj malantaŭ la dorso, zorgoplenaj pri siaj negocoj, kaj parolante pri la pli- kaj la malplikostiĝoj de la varoj, tamen ekrigardis al li, kaj murmuris :

- Ha ! Jen bela viro.

Poste, kiam ili konis lin :

- Ha ! La kapitano Spikvento! Kia viglulo tamen !

La virinoj, kiam ili renkontpasis kun li, faris etan kapmovon tre komikan, specon de pudora tremeto, kvazaŭ ili sin sentus senvolaj aŭ malvestitaj antaŭ li. Ili mallevis iom la kapon, kun iu ombro de rideto sur la lipoj, iu deziro esti trovitaj ĉarmaj kaj ricevi rigardon el de li. Kiam li promenis kun kamarado, tiu lasta neniam mankis murmuri, kun enviema ĵaluzo, ĉiufoje ke li rimarkis la saman agmanieron :

- Tamen, tiu Spikvento, kiom li bonŝancas.

Inter la duonmonduminoj de la urbo, estis luktado, kurso, pri kiu delogos lin. Ĉiuj venis, je la kvina, la horo de la oficiroj, sur la korson Boieldieu, kaj duope ili trenis siajn jupojn de la komenco ĝis la fino de la korso, dum, duope, leŭtenantoj, kapitanoj kaj komandantoj trenis siajn sabrojn sur la trotuaro, antaŭ ol eniri trinkejon.

Nu, iun vesperon, la bela Irma, la amorantino laŭdire de S-ro Templano-Papono, riĉa manufakturisto, haltigis sian veturilon kontraŭe la Komedio, kaj elveturiĝante, ŝajnigis iri aĉeti paperon aŭ mendi vizitkartojn ĉe S-ro Paŭlaro, la gravuristo, tio por trapasi antaŭ la tablojn de la oficiroj, kaj ekrigardi la kapitanon Spikvento, kun rigardo kiu volis diri : " Kiam vi volos " tiom klare, ke la kolonelo Pruno, kiu trinkis la verdan likvoron kun sia subkolonelo ne povis malebligi sin grumbli :

- Kia ega delogisto tiu Spikvento ! Kiom li bonŝancas !

La spritaĵo de la kolonelo estis ripetita ; kaj la kapitano Spikvento emociita pro tiu superula aprobo, la postan tagon trapasis paradvestite plurfoje sinsekve, sub la fenestroj de la belulino.

Ŝi ekvidis lin, montriĝis, ridetis.

La saman vesperon, li estis ŝia amoranto.

Ili afekte elmontriĝis, paradis, sin kompromitis reciproke, ambaŭ fieraj pro tia aventuro.

Urbe, oni babilis nur pri la amoj de la bela Irma kun la oficiro. Nur S-ro Templano-Papono ilin ne sciis.

La kapitano Spikvento glorradiis, kaj ĉiumomente li ripetis :

- Irma ĵus diris al mi - Tiun nokton Irma diris al mi - Hieraŭ, vespermanĝante kun Irma…

Dum pli unu jaro li promenigis, disigis, sternis en Ruenon tiun amon, kvazaŭ kaptitan stantardon al la malamiko. Pro tiu konkeraĵo, li sin sentis pligrandigita, enviata, pli bonfida pri la estonteco, pli certa obteni la tiom deziratan Honoran Krucon, ĉar ĉiuj rigardis lin, kaj sufiĉas esti rimarkita por ne esti forgesita.

Sed la Francia-Prusia milito de 1870 estis deklarita, kaj la kapitano estis sendita, unu el la unuaj, al la landlimo. La adiaŭoj, kiuj daŭris dum la tuta nokto, estis lamentaj.

Sabro, ruĝa pantalono, kepo, dolmano renversigitaj el seĝodorso surplanken ; roboj, jupoj, silkŝtrumpoj, ankaŭ falitaj, miksiĝis kun la uniformo, forgesitaj sur la tapiŝo. La dormoĉambro estis komplete renversiĝinta kvazaŭ post batalo. Irma, freneza, la haroj malnoditaj, ĵetis siajn malesperajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de la oficiro, ĉirkaŭpremante lin, poste malprenante lin, sin disrulis surplanken, renversis la meblojn, elŝiris la franĝojn de la brakseĝoj, mordis iliajn piedojn, dum la kapitano, tre kortuŝita, sed mallerta al la konsoladoj, ripetis :

- Irma, Irmeta mia, nenion por diri, tio necesas.

Kaj iafoje li viŝis, per fingrofino, aperantan larmon ĉe la okula komisuro.

Ili disiĝis ĉe la leviĝanta suno. Ŝi veturile sekvis sian amoranton ĝis la unua etapo. Kaj ŝi kisis lin preskaŭ antaŭ la regimento ĉe la momento de la separo. Oni eĉ trovis tion tre ĉarma, tre inda, tre bone, kaj la kamaradoj manpremis la kapitanon dirante al li :

- Ega bonŝanculo, tamen ŝi havis koron, tiu etulino.

Vere en tiu afero oni vidis nur patriotan ion.

Dum la kampanjo, la regimento tre suferegis. La kapitano heroe kondutis, kaj fine ricevis la Honoran Krucon, post la fino de la milito li revenis garnizone en Ruenon.

Tuj post lia reveno, kaj senprokraste, li demandis novaĵojn pri Irma, sed neniu povis doni al li precizajn respondojn.

Laŭ unuj, ŝi diboĉis kun la prusa stabo. Laŭ aliaj, ŝi izoliĝis ĉe siaj gepatroj, kultivistoj proksimume de Ivetot [Iveto].

Li eĉ sendis sian servosoldaton al la urbodomo por konsulti la registron de la forpasoj. Sed la nomo de lia amorantino ne troviĝis sur la registro.

Kaj li faris al si egan aflikton, pri kiu li paradis. Li eĉ responsigis la malamikon pri sia malbeno, atribuis al la Prusoj, kiuj okupaciis Ruenon, la malaperon de la juna virino, kaj deklaris :

- Ha ! La kanajloj, ĉe la proksima milito, tion ili repagos al mi.

Nu, iun matenon, dum li eniris en la oficiran manĝosalonon por tagmanĝi, komisiisto, maljuna viro vestita per bluzo kaj kapvestita per cirita kaskedo, transdonis al li koverton. Li malfermis ĝin kaj legis :

" Mia karulo,

Mi estas en la hospitalo, tre malsana, tre malsana. Ĉu vi ne revenos vidi min ? Tio tiom plezurigos min !

IRMA. "

La kapitano paliĝis, kaj emociita de kompato, li deklaris :

- Ha ! La povra knabino. Tuj post la manĝo mi iros viziti ŝin.

Kaj dum la tuta tempo, kiam li estis ĉe la tablo de la oficiroj, li rakontis, ke Irma estis en la hospitalo ; sed, li elirigos ŝin el tiu ejo, diable ! Tio estis ankoraŭ la kulpo de tiuj aĉuloj Prusoj. Ŝi devis troviĝi sola, sen groŝo en poŝo, krevante pro mizero, ĉar certe oni prirabis ŝian meblaron.

- Ha ! La fiuloj !

Aŭskultante lin, ĉiuj estis emociitaj.

Apenaŭ, kiam li finis enŝovi sian volvitan buŝtukon en ĝian lignorondon, ke li stariĝis ; kaj reprenante sian sabron ĉe la vestohoko, malkaviĝante sian bruston por aspekti pli minca, li vinktis sian portepeon, poste li rapidpaŝe foriris al la civila hospitalo.

Sed lia enirado en la hospitala konstruaĵo, en kiu li esperis facile penetri, estis severe rifuzita al li, kaj li devis eĉ iri trovi sian kolonelon, al kiu li esplikis sian kazon, kaj obtenis el li vorton por la direktoro de la malsanulejo.

Tiu ĉi, post paciencigis la belan kapitanon en sia atendejo, fine liveris al li rajtigon, kun malvarma kaj malaproba saluto.

Tuj kiam li transpasis la pordon, li sin sentis ĝenata en tiu azilo de la mizero, la suferado kaj la morto. Servoknabo gvidis lin.

En la longaj koridoroj, en kiuj ŝvebis naŭza odoro de mucideco, malsano kaj medikamentoj, li marŝis sur la pintoj de la piedoj por ne brui. De tempo al tempo, nur voĉmurmuro perturbis la grandan silenton de la malsanulejo.

Iafoje, tra malfermita pordo, la kapitano ekvidis dormejon, vicon de litoj kies littukoj estis levitaj pro la formo de la korpoj. Resaniĝantinoj sidantaj sur seĝoj piede de iliaj kuŝejoj kudris, vestitaj per uniformrobo el griza tolo, kaj kapvestitaj per blanka kufo.

Subite lia gvidanto haltis antaŭ unu el tiuj ĉambregoj plenaj de malsanulinoj. Sur la pordo oni legis, skribitaj per dikaj literoj : " Sifilisulinoj ". La kapitano ektremetis, poste li sin sentis ruĝiĝi. Ĉe la enirejo flegistino preparis medikamenton sur eta tablo el ligno, ŝi diris :

- Mi tuj kondukos vin, estas ĉe la lito 29.

Kaj ŝi ekmarŝis antaŭ la oficiro. Poste ŝi montris al li liton :

- Estas tie.

Oni vidis nur ŝvelaĵon de litkovriloj. Eĉ la kapo estis kaŝita sub la littuko.

Ĉie, vizaĝoj stariĝis super la kuŝeĵoj, palaj vizaĝoj, mirigitaj, kiuj rigardis la uniformon, virinaj vizaĝoj, de junaj kaj maljunaj virinoj, sed kiuj ŝajnis ĉiuj malbelaj, vulgaraj sub la humila reglamenta bluzo.

La kapitano, komplete konfuzita, kiu eltenis sian sabron per unu mano kaj portis sian kepon per la alia murmuris :

- Irma.

Granda movo okazis en la lito, kaj la vizaĝo de lia amorantino aperis, sed tiom ŝanĝita, tiom laca, tiom maldika, ke li ne rekonis ĝin.

Ŝi anhelis, sufokiĝante pro emocio, kaj prononcis :

- Alberto !... Alberto !... Ho !... Estas vi !... Bone… Bone…

Kaj larmoj fluis el ŝiaj okuloj.

La flegistino alportis seĝon.

- Sidiĝu, sinjoro.

Li sidiĝis, kaj li rigardis la palan vizaĝon, tiom kompatindan de tiu knabino, kiun li forlasis tiel bela kaj tiel freŝa.

Li diris :

- Kion vi havas ?

Plorante, ŝi respondis :

- Vi ja vidis, tio estas skribita sur la pordo.

Kaj ŝi kaŝis siajn okulojn sub la rando de siaj littukoj.

Li reparolis, konfuzegita, honta :

- Kiel vi kaptis tion, mia povra knabino ?

Ŝi murmuris :

- Estas tiuj fiuloj de Prusoj. Ili preskaŭ prenis min perforte, kaj ili venenis min.

Nenion li trovis plu por aldoni. Li rigardis ŝin turnante sian kepon sur siaj genuoj.

La aliaj malsanulinoj vizaĝesploris lin, kaj li kredis flari putrodoron, odoron de putra karno kaj malnoblaĵon en tiu dormejo plena de virinoj trafitaj de la terura kaj hontinda malsano.

Ŝi murmuris :

- Mi ne kredas, ke mi elsaviĝos. La kuracisto diris al mi, ke tio estis tre gravega.

Poste, ekvidante la Honoran Krucon sur la brusto de la oficiro, ŝi ekkriis :

- Ho ! Oni ordenis vin, kiom mi estas kontenta ! Kiom mi estas kontenta ! Ho ! Se mi povus kisi vin.

Ĉe la penso de tiu kiso, tremeto pro timo kaj naŭzo trakuris sur la haŭton de la kapitano.

Nun li deziris foriri, sin aerumi, ne plu vidi tiun virinon. Tamen li restis, ne sciante kiel fari por stariĝi kaj por adiaŭi. Li balbutis :

- Vi ne do kuracis vin !

Flamo trapasis en la okulojn de Irma : " Ne, mi volis venĝi min kontraŭ ili, kiam mi devus krevi pro tio ! Kaj mi ankaŭ venenis ilin, ĉiujn, ĉiujn plej multe kiom mi povis. Tiel longe ili estis en Rueno, mi ne kuracis min. "

Li deklaris, per ĝenata tono, en kiu montriĝis iom da gajeco :

- Pri tio, vi bone faris.

Vigliĝante ŝi diris, la vangostoj ruĝaj :

- Ho jes ! Pli da unu mortos pro mia kulpo. Tion al vi mi certigas, mi venĝis min.

Li ankoraŭ prononcis :

- Des pli bone.

Poste, leviĝante :

- Nu, mi tuj forlasos vin, ĉar necesas, ke mi estu ĉe la kolonelo je la kvara.

Ŝi estis tre emociita :

- Jam ! Vi jam forlasas min ! Ho ! Vi ĵus alvenis !...

Sed li volis absolute foriri. Li prononcis :

- Vi ja vidas, ke mi tuj venis; sed nepras, ke mi estu ĉe la kolonelo je la kvara.

Ŝi demandis :

- Ĉu estas ĉiam la kolonelo Pruno ?

- Jes, estas ĉiam li. Li estis vundita dufoje.

Ŝi reparolis :

- Kaj pri viaj kamaradoj, ĉu multaj estas mortintaj ?

- Jes. Sankta-Timono, Savanjo, Poluro, Saprevo, Roberto, de Kursono, Pasafilo, Santalo, Karavano kaj Piprono estas mortintaj. La brako de Sahelo estis elŝirita, kaj la gambo de Kurvŭazino estis dispremita, pri Pako li perdis la dekstran okulon.

Ŝi aŭskultis, tre interesita. Poste subite ŝi balbutis :

- Antaŭ, ke vi forlasu min, ĉu vi volas kisi min, la flegistino ne estas tie ?

Kaj malgraŭ la naŭzo, kiu alvenis al liaj lipoj, li metis ilin sur ŝian palegan frunton, dum ŝi, ĉirkaŭante lin per siaj brakoj, ĵetis frenezajn kisojn sur la bluan drapon de lia dolmano.

Ŝi reparolis :

- Vi revenos, ĉu ne ? Vi revenos, diru ? Promesu al mi, ke vi revenos.

- Jes, tion mi promesas al vi.

- Kiam ? Ĉu vi povos ĵaude ?

- Jes, ĵaŭde.

- Ĵaŭde, je la dua, ĉu ?.

- Jes, ĵaŭde je la dua.

- Ĉu vi promesas tion al mi ?

- Tion mi promesas al vi.

- Adiaŭ, karulo mia.

- Adiaŭ.

Kaj li foriris, konfuza, sub la rigardoj de la tuta samĉambranaro, kurbiĝante sian altan staturon por etigi lin ; kaj kiam li estis sur la strato, li spiris.

Vespere, liaj kamaradoj demandis al li :

- Nu ! Pri Irma, ĉu ?

Li respondis per ĝenata tono :

- Ŝi estis trafita de brustinflamo, kaj ŝi fartas tre malbone.

Sed eta leŭtenanto, antaŭflarante ion pro lia mieno, iris informiĝi, kaj la postan tagon, kiam la kapitano eniris en la oficiran manĝosalonon, li estis akceptita per eksplodo de ridoj kaj ŝercoj. Fine, oni sin venĝis.

Krome, oni eksciis, ke Irma ege diboĉis kun la prusa stabo, ke ŝi rajde trairis la tutan landon kun kolonelo de bluaj husaroj kaj kun ankoraŭ multe aliaj, kaj en Rueno oni ne nomis plu ŝin la " la virino al la Prusoj ".

Dum unu semajno la kapitano estis la mokado de la regimento. Li ricevis, per la poŝto, rivelantajn notojn, receptojn, indikadojn de spertaj kuracistoj, eĉ medikamentojn sur kiuj la naturspeco estis skribita sur la paketo.

La kolonelo, kiu estis informita, deklaris per severa tono :

- Nu, la kapitano havis belan konatulinon. Mi komplimentos lin.

Post unu dekduo da tagoj, li ricevis novan leteron de Irma, kiun li rabie disŝiris, kaj al kiu li ne respondis.

Unu semajnon poste, ŝi denove skribis al li, ke ŝi tre malbone fartis, kaj si volis adiaŭi lin.

Li ne respondis.

Post ankoraŭ kelkaj tagoj, la hospitala kapelpastro vizitis lin : " Fraŭlino Irma Pavolino, estas mortiĝanta, kaj ŝi petegas vin, ke vi venu. "

Li ne aŭdacis rifuzi sekvi la kapelpastron, sed li eniris en la malsanulejon kun la koro ŝvelita pro malica rankoro, vundita memŝatemo kaj humiligita orgojlo.

Li ne trovis ŝin tiom ŝanĝita, kaj tuj pensis, ke ŝi estis mokinta lin, li diris :

- Kion vi de mi atendas ?

- Mi volis adiaŭi vin. Ŝajnas, ke mi estas en treege malbona stato.

Li ne kredis ŝin.

- Aŭskultu, pro vi mi estas la mokado de la tuta regimento, kaj mi ne volas, ke tio daŭrigu.

Ŝi demandis :

- Kion mi faris al vi ?

Li incitiĝis ĉar nenion li havis por respondi :

- Ne esperu, ke mi revenos ĉi tien, por ke ĉiuj moku min !

Ŝi rigardis lin per ŝiaj apatiaj okuloj en kiuj ekis kolero, kaj ŝi rediris :

- Kion mi faris al vi ? Ĉu mi ne estis komplezema kun vi, eble ? Ĉu kelkfoje mi petis ion de vi ? Sen vi, mi restadus kun S-ro Templano-Papono, kaj hodiaŭ mi ne estus ĉi tie. Ne, vidu, se iu povas superŝuti min per riproĉoj, ne estas vi.

Li reparolis per vibranta voĉo :

- Nenion mi riproĉas al vi, sed mi ne povas daŭrigi veni ĉi tien por vidi vin, ĉar via konduto kun la Prusoj estis la honto de la tuta urbo.

Per skuo, ŝi sidiĝis en sia lito :

- Mia konduto, kun la Prusoj, ĉu ? Sed kiam mi diras al vi, ke ili prenis min perforte, kaj kiam mi diras al vi, ke mi ne flegis min, ĉar mi volis veneni ilin. Se mi volintus resaniĝi, ne estus malfacile, kompreneble ! Sed mi volis mortigi ilin, kaj mi mortigis multajn, ek !

Restante staranta li diris :

- Ĉiuokaze, estas hontinde.

Ŝi faris specon de sufokado, poste reparolis :

- Kio estas hontinda, ĉu estas ke mi faru min mortigi por ekstermi ilin, diru ? Vi ne parolis al mi tiamaniere, kiam vi venis hejmen, straton Johana de Arko ! Ha ! Tio estas hontinda ! Kun via Honora Kruco, vi ne farus tiom ol mi ! Mi meritis ĝin pli ol vi, vidu, pli ol vi, kaj Prusojn mi mortigis pli ol vi !...

Li restis antaŭ ŝi, konsternita, tremetante pro indigno :

- Ha ! Silentu… vi ja scias… silentu… ĉar… tiujn aĵojn… mi ne permesas… ke oni tuŝu ilin…

Sed ŝi ne multe aŭskultis lin :

- Kun tio, ke vi faris multajn malbonaĵojn al la Prusoj ! Ĉu tio okazus, se vi malebligus ilin, ke ili venu al Rueno ? Diru ! Estas vi, kiuj devis halti ilin, ĉu vi aŭdas ? Kaj mi faris al ili pli malbonon ol vi, jes mi, pli malbonaĵojn ol vi, ĉar mi tuj mortos, dum vi gapopromenas, vi pavas por flatdelogi la virinojn…

Sur ĉiu lito kapo stariĝis, kaj ĉiuj okuloj rigardis tiun viron vestita p(a)er uniformo, kiu balbutis :

- Silentu… silentu… silentu…

Sed ŝi ne silentis. Ŝi kriis :

- Ha ! Jes, vi estas beleta afektulo. Mi vin konas, ek ! Mi vin konas. Mi diras al vi, ke mi faris pli malbonaĵojn al ili ol vi, kaj mi mortigis pli da Prusoj ol via tuta regimento… Iru do… poltrono !

Kaj fakte li foriris, li fuĝis, etendante siajn longajn gambojn, trapasante inter la du vicoj de litoj, en kiuj moviĝadis la sifilisulinoj. Kaj li aŭdis la anhelantan, siblantan voĉon de Irma, kiu daŭrigis krii :

- Pli ol vi, jes, mi mortigis ilin pli ol vi, pli ol vi…

Li fulmrapide malsupreniris la ŝtuparon, kuris hejmen kaj enfermiĝis.

La pasintan tagon li eksciis, ke ŝi estis mortinta.

La 8-an de julio 1884

------------------------------------------------------------------------------------------------

(1) Bourbaki [Burbaki] (1816-1897) estis franca oficiro, kiu la atenton al si altiris en la Afrika Armeo, kaj precipe en la Krimea milito. Poste nomunita generalo, li servis en la Rejna armeo, kaj okaze da la Francia-Prusia milito de 1870, li komandis la Orienta armeo.

Ĉe la kapo de rotoj haste ekzercitaj kaj malbone ekipitaj, li provis levi la sieĝon de Belfort [Belfor]. Tiu operacio, post la neekspluatita venko de Villersexel [Vilerseksel'], finiĝis per la retreto de la Francoj ĉe la batalo de la 3 tagoj de Lisaine [Lizen']. La oficiroj, kiuj partoprenis al tiuj eventoj menciis la mankon de batalemeco kaj la eksceson de singardemo de Bourbaki, kiu trotaksis la malamikon kaj subtaksis siajn propajn fortojn, forlasante la batalon sen ĵetinte ĉiujn fortojn en tiun ĉi.

La retreto de Bourbaki al Bezansono estis haltigita de la prusaj fortoj, kaj li devigis retretigi sian armeon al la svisa landlimo. Liaj rotoj estis en tre malbonega situacio, kaj kruele suferis pro la manko de nutraĵoj. El la 150 000 homoj, kun kiuj li foriris, restis nur 84 000.

Tiam okazis la transiro en Svision, kie la Orienta armeo estis senarmita kaj internigita en la diversajn helvetajn kantonojn. Tiu drama epizodo estas senmortigita de la pentristo Édouard [Eduardo] Castres [Kastr'] (vidi la ĉi-kunan foton). Sed tiam Bourbaki, plivole ol subi la humiligon de la kapitulacio, delegis siajn funkciojn al la generalo Clinchant [/klɛ̃ʃɑ̃/], kaj sin pafis kuglon en la kapon, sed la kuglo deviis, kaj glitresaltis kontraŭ lia kranio, kaj li estis savita.

Retrato kaj internigado…




Armeo de Bourbaki demetante la armojn okaze de ĝia trapasado en Svision.



En la franca armeo (sed ankaŭ en la Nacia Polico kaj la fajrosoldatoj), nuntempe la esprimo "la armeo al Bourbaki" indikas per pejorativa maniero heterogenan roton, malbone ekipitan, kiel ekzemple kiam la surmeto de la uniformo ne estas reglamenta. Temas pri sendube aludo al la malbone ekipitaj rotoj de la Orienta armeo komandita de la generalo Bourbika.