Guy de Maupassant

LA SENUTILA BELECO

IV-a ĉapitro (kaj fino)



En la kupeo, kiu rekondukis ilin hejmen, post la prezentado en la Operejo, la grafo kaj la grafino de Maskaro, sidantaj flankon ĉe flanko silentis. Sed, neatendite la edzo diris al sia edzino :

- Gabriela !

- Kion vi de mi atendas ?

- Ĉu vi ne trovas, ke tio sufiĉe daŭris ?

- Kio do ?

- La abomena turmento, al kiu vi kondamnas min jam de ses jaroj.

- Nu, neŝanĝeble, tiel estas ! Nenion mi povas.

- Fine, diru al mi kiun.

- Neniam.

- Pensu, ke mi ne povas plu vidi miajn infanojn, senti ilin ĉirkaŭ mi, sen ke mia koro estu frakasita pro tiu dubo. Diru al mi kiun, kaj mi ĵuras al vi, ke mi pardonos, ke mi traktos ĝin kiel la aliajn.

- Mi ne rajtas.

- Vi ne do vidas, ke mi ne povas plu elteni tiun vivon, tiun penson, kiu ronĝas min, kaj tiun demandon, kiun mi senĉese metis al mi, kiu turmentas min, ĉiufoje kiam mi rigardas ilin. Pro tio, mi fariĝas freneza.

Ŝi demandis :

- Vi do ege suferis, ĉu ?

- Terure. Se ne, ĉu mi akceptus la hororon vivi apud vi, kaj la hororon pli grandan ankoraŭ, senti, scii ke ekzistas inter ili unu, kiun mi ne povas agnoski, kaj kiu malebligas min ami la aliajn ?

Ŝi ripetis :

- Tiam, vere vi ege suferis, ĉu ?

Li respondis per modera kaj dolora voĉo :

- Sed ĉar mi ripetas al vi, ke ĉiutage estas por mi netolerebla turmento. Se ne ĉu mi revenus ? Ĉu mi restadus en tiu domo, apud vi kaj apud ili, se mi ne amus ilin ? Ha ! Vi kondutis kun mi per abomena maniero. Mi havas por miaj infanoj la nuran tenerecon de mia koro, tion vi ja scias. Mi estas por ili patro el la malnovaj tempoj, kiel mi estis por vi edzo el la malnovaj familioj, ĉar mi restas instinkta viro, viro de la naturo, viro de la malnovaj tempoj. Jes, tion mi konfesas, vi igis min kruelege ĵaluza, ĉar vi estas virino el alia raso, el alia animo, kun aliaj bezonoj. Ha ! La aĵojn, kiujn vi diris al mi, neniam mi forgesos ilin. Cetere, ekde tiun tagon, mi ne zorgis plu pri vi. Mi ne mortigis vin, ĉar sur ĉi tiu tero mi ne konservis plu eblon malkovri kiun el niaj… el viaj infanoj ne estas de mi. Mi atendis, sed mi suferis plimulte ol vi scius kredi, ĉar mi ne kuraĝas plu ami ilin, krom eble la du pli aĝajn ; mi ne kuraĝas plu rigardi ilin, alvoki ilin, kisi ilin ; mi ne povas plu sidigi unu sur miajn genuojn, sen demandante al mi : " Ĉu ne estas tiu ĉi ? " Mi estis kun vi korekta, eĉ dolĉa kaj komplezema de antaŭ ses jaroj. Diru al mi la verecon, kaj mi ĵuras al vi, ke nenion malbone mi faros.

En la ombro de la veturilo, li kredis diveni, ke ŝi estis kortuŝita, kaj sentante, ke fine ŝi tuj parolos, li diris :

- Mi vin petas, mi vin petegas…

Ŝi murmuris :

- Eble mi kulpas pli ol vi kredas. Sed mi ne povis, mi ne povis plu daŭrigi tiun abomenan vivadon de gravedeco. Mi havis plu nur unu rimedon por forpeli vin el mia lito. Mi mensogis antaŭ Dio, kaj mi mensogis kun la mano levita sur la kapo de miaj infanoj, ĉar neniam mi adultis kun iu.

Li ekkaptis ŝian brakon en la ombro, kaj premante ĝin, kiel li faris dum la terura tago de ilia promenado en la arbaro, li balbutis :

- Ĉu tio estas vera ?

- Tio estas vera.

Sed li, ribelanta pro angoro, veadis :

- Ha ! Mi tuj refalos en novajn dubojn, kiuj ne finiĝos plu ! Kiam vi mensogis, ĉu antaŭe aŭ antaŭmomente ? Kiel kredi vin nun ? Kiel kredi virinon post tio ? Neniam mi scios plu, kion mi devas pensi. Mi pli bone preferus, ke vi dirus al mi : " Estas Jakobo, aŭ estas Johana. "

La veturilo penetris en la korton de la hotelo. Kiam ĝi haltis antaŭ la perono, la grafo elveturiĝis la unua kaj proponis, kiel kutime, la brakon al sia edzino por supreniri la ŝtupojn.

Poste, ekde ili atingis la unuan etaĝon, li diris :

- Ĉu mi povas ankoraŭ dummomente paroli al vi ?

Ŝi respondis :

- Mi konsentas.

Ili eniris en malgrandan salonon, kie lakeo, iom surprizita, ekbruligis la kandelojn.

Poste, kiam ili estis solaj, li reparolis :

- Kiel scii la verecon ? Milfoje mi petegis vin, ke vi parolu, sed vi restis muta, nepenetrebla, malcedema, senindulga, kaj hodiaŭ vi ĵus diris al mi, ke vi mensogis. Dum ses jaroj vi povis lasi min kredi tian aĵon… Ne, estas nun, ke vi mensogas, mi ne scias kial, eble pro kompato al mi !

Ŝi respondis kun sincera kaj konvinkita mieno :

- Se ne, mi ankoraŭ havus kvar infanojn dum la ses lastaj jaroj.

Li ekkriis :

- Ĉu patrino, kiu parolas tiamaniere ?

- Ha ! Ŝi diris, mi tute ne sentas min kiel la patrinon de infanoj, kiuj ne estas naskiĝintaj, sufiĉas al mi esti la patrino de tiuj, kiujn mi havas kaj plenkore amas. Mi estas, ni estas virinoj de civilizita mondo, sinjoro. Ni ne estas plu, kaj ni malakceptas, esti simplaj femaloj kiuj popolas la teron.

Ŝi stariĝis, sed li ekkaptis ŝiajn manojn :

- Unu vorton, nur unu vorton, Gabriela. Diru al mi la verecon.

- Mi ĵus diris ĝin al vi. Neniam mi adultis kun iu ajn.

Li fronte rigardis ŝin, tiom bela, kun ŝiaj okuloj grizaj kvazaŭ arĝentaj ĉieloj. En ŝia malluma hararanĝo, en tiu opaka nokto el nigraj haroj flagretis la diademo surŝutetita per diamantoj, tia lakta vojo. Tiam, neatendite li sentis, li sentis kiel per speco de intuico, ke tiu estaĵo ne estis plu nur virino dediĉita ĉiamigi lian rason, sed la mistera kaj stranga rezultaĵo de ĉiuj niaj komplikaj deziroj, amasigitaj en ni dum jarcentoj, devojigitaj de ĝia origina kaj dia celo, vagante al mistika beleco, duonvidita kaj nekaptebla. Ili estas tiel pluraj, kiuj unike floras por niaj revoj, ornamitaj per ĉio, tio kio la civilizacio metis de poezio, ideala lukso, delikateco kaj estetika ĉarmo ĉirkaŭ la virino, tiu statuo el karno, kiu pliardigas tiom, kiom la karnaj febroj, nemateriajn apetitojn.

La edzo restadis staranta antaŭ ŝi, konsternita pro tiu malfrua kaj obskura malkovro, kiu konfuze tuŝis la kaŭzon de lia malnova ĵaluzo, kaj malbone komprenante tion, fine li diris :

- Mi vin kredas. Mi sentas, ke nun vi ne mensogas ; kaj antaŭe, fakte, ĉiam ŝajnis al mi ke vi mensogis.

Ŝi etendis la manon al li dirante :

- Tiam ni estas geamikoj, ĉu ?

Li ekprenis tiun manon kaj kisis ĝin, respondante :

- Ni estas geamikoj. Dankon, Gabriela.

Poste li eliris, ĉiam rigardante ŝin, mirigita ke ŝi estis ankoraŭ tiom bela, kaj sentante naski en li strangan emocion, pli timindan eble ol la antikva kaj simpla amo.

La 2-an / 7-an de aprilo 1890