Guy de Maupassant

LA SENUTILA BELECO


III-a ĉapitro


Tio okazis en la Operejo de Parizo, dum interakto de la opero Roberto la Diablo. En la partero, la viroj starantaj, kun la ĉapelo surkape, la veŝto larĝe malfermita sur blanka ĉemizo, kie brilis la oro kaj la juvelŝtonoj de la butonoj, rigardis la loĝiojn plenajn de virinoj dekoltaj, diamantitaj, perlornamitaj, gajmienaj en tiu iluminita loko, kie la beleco de la vizaĝoj kaj la brilo de la ŝultroj ŝajnas ekflori por la rigardoj meze de la muziko kaj la homaj voĉoj.

Du amikoj, turnante la dorson al la partero kaj babilante, okulumis tiun ĉeestantaron de eleganteco, tiun tutan ekspozicion de gracieco, veran aŭ malveran, de luksaj kaj pretendaj juveloj, kiuj cirkle dismontris ĉirkaŭ de la granda teatrejo.

Unu el ambaŭ viroj, Roĝero de Salino, diris al sia kompano Bernardo Grandino :

- Rigardu do la grafinon de Maskaro, kiom bela ŝi daŭre estas !

La alia, siavice, okulumis en la loĝion de kontraŭe, grandan virinon kiu mienis ankoraŭ tre juna, kaj kies rimarkinda beleco ŝajnis altiri la rigardojn el ĉiuj anguloj de la ĉambrego. Ŝia pala vizaĝkoloro, kun eburaj rebriloj, aspektigis ŝin kiel statuon, dum en ŝiaj haroj nigraj kvazaŭ nokto, delikata ĉielarkoforma diademo, surŝutetita per diamantoj, brilis kvazaŭ lakta vojo.

Kiam li rigardis ŝin jam de kelka tempo, Bernardo Grandino respondis per ŝercema akcento, sed ankaŭ kun sincera konvinko :

- Mi kredas vin, kiom ŝi belas ! Kian aĝon ŝi povas havi nun ?

- Atendu. Tion mi tuj diros ekzakte al vi. Mi konas ŝin jam de ŝia infaneco. Mi vidis ŝin debuti en la mondumon kiel fraŭlino. Ŝi havas… ŝi havas.. tridek… tridek… tridek ses jarojn.

- Ne eblas !

- Pri tio mi certas.

- Ŝi aspektas nur dudek kvin jarojn.

- Kaj ŝi naskis sep infanojn.

- Nekredeble.

- Eĉ ĉiuj sep vivas, kaj ŝi estas tre bona patrino. De tempo al tempo mi vizitas ŝian domon, kiu estas tre agrabla, tre trankvila, tre sana. Ŝi plenumas la fenomenon de la ideala familio en la mondo.

- Estas strange ! Kaj neniam oni diris pri ŝi, ĉu ?

- Neniam.

- Sed ŝia edzo, bizara li estas, ĉu ne ?

- Jes kaj ne. Okazis eble inter ili malgranda dramo, unu el tiuj malgrandaj dramoj, kiujn oni suspektas, kiujn neniam oni bone konas, sed kiujn oni proksimume divenas.

- Kio ?

- Pri tio mi ne scias. Nun Maskaro estas granda diboĉulo, post estis perfekta edzo. Tiel longe kiam li restis bona edzo, li havis aĉan karakteron, ofendiĝeman kaj grumbleman. De antaŭ ke li diboĉas, li fariĝis tre indiferenta, sed oni dirus, ke li havas aflikton, ĉagrenon, kvazaŭ ajnan ronĝan vermon, kompense li multe maljuniĝas.

Tiam, ambaŭ amikoj filozofis dum kelkaj minutoj pri la sekretaj penoj, nescieblaj, kiuj malsimilecoj de karakteroj, aŭ eble fizikaj antipatioj, unue nerimarkitaj, povas estigi en familion.

Roĝero de Salino, kiu daŭrigis okulumi S-inon de Maskaro reparolis :

- Estas nekompreneble, ke tiu virino naskis sep infanojn !

- Jes, kaj tio en dek unu jarojn. Post tio, kiam ŝi estis tridekjara, ŝi ĉesigis sian periodon de reproduktado por eniri en la brilantan periodon de prezentado, kiu ne ŝajnas baldaŭ finiĝi.

- La povraj virinoj !

- Kial vi kompatas ilin ?

- Kial ? Ha ! Mia kara, pensu do ! Dek unu jarojn de gravedeco, por tia virino, kia infero ! Estas la tuta juneco, la tuta beleco, la tuta espero de sukceso, la tuta poezia idealo de brila vivo, kiujn oni konfidas al tiu abomena leĝo de la reproduktado, kiu igas de normala virino simplan maŝinon por krei estaĵojn…

- Nu, neŝanĝeble, tiel estas ! Estas la naturo !

- Jes, sed mi diras, ke la naturo estas nia malamiko, ke necesas daŭre barakti kontraŭ la naturo, ĉar ĝi senĉese reestigas nin al la animaleco. Tio kio estas pura, bela, eleganta, ideala sur la tero, ne estas Dio, kiu metis tion tie, estas la homo, estas la homa cerbo. Estas ni, kiuj enigis en la kreitaĵaron, kantante ĝin, interpretante ĝin, admirante ĝin kiel poetoj, idealigante kiel artistoj, klarigante ĝin kiel scienculoj, kiuj eraras sed, kiuj ankaŭ trovas inĝeniajn kialojn al la fenomenoj, iom graciecon, belecon, misteron kaj nekonatan ĉarmon. Dio kreis nur krudajn estaĵojn, plenajn de malsanoĝermoj, estaĵojn kiuj post kelkaj jaroj de besta ekfloriĝo, maljuniĝas en la malsaneco, kun ĉiuj malbelecoj kaj impotentecoj de la homa velkinteco. Ŝajnas, ke Li faris ilin nur, por ke ili reproduktiĝu malpure kaj poste mortu, kvazaŭ la efemeraj insektoj dum la someraj vesperoj. Mi ĵus diris "por ke ili reproduktiĝu malpure", mi insistas. Fakte, kio estas pli malnobla, pli abomeninda ol tiu krudaĉa kaj ridinda ago de reproduktado de la estaĵoj, ago kontraŭ kiu ĉiuj delikataj animoj estas kaj estos eterne ribelantaj ? Tial, ke ĉiuj organoj inventitaj de tiu ŝparema kaj malbonvola kreinto utilas du celojn, kial li ne elektis aliajn organojn, kiuj ne estus malpuraj kaj makulitaj, por konfidi al ili tiun sakralan mision, la plej noblan kaj la plej ekzaltigan el la homaj funkcioj ? La buŝo, kiu nutras la korpon per materiaj manĝaĵoj, propagas ankaŭ la parolon kaj la penson. La karno renoviĝas mem, kaj estas per ĝi ke samtempe komunikiĝas la ideo. La flarsenso, kiu donas al la pulmoj la vivnepran aeron, donas al la cerbo ĉiujn mondajn parfumojn : la odorojn de la floroj, la arbaroj, la maro. La orelo, kiu permesas la komunikadon kun niaj similuloj, permesis ankaŭ inventi la muzikon, krei revadon, feliĉon, infiniton kaj eĉ fizikan plezuron per sonoj. Sed oni dirus, ke la Kreinto, insidema kaj cinika, volis interdikti al la viro, ke li neniam nobligu, beligu kaj idealigu sian renkontiĝon kun la virino. Tamen la homo trovis amon, ne estas malbone kiel kontraŭrespondo al la ironia Dio, kaj ĝi tiel bone ornamis ĝin per la literatura poezio, ke ofte la virino forgesas la kontaktojn al kiuj ŝi estas trudita. Tiuj, inter ni, kiuj estas nekapablaj sin trompi per la ekzaltiĝo, inventis la malvirton kaj rafinis la diboĉojn, tio kio estas ankoraŭ maniero mistifiki Dion kaj fari omaĝon, morofendan omaĝon, al la beleco.

Sed la normala estaĵo faras infanojn kiel besto, kiu estus sekskunigita per la leĝo.

Rigardu tiun virinon… ĉu ne estas abomene pensi, ke tiu juvelo, tiu perlo, naskiĝinta por esti bela, admirita, festita kaj amegita, pasigis dek unu jarojn de ŝia vivo donante posteulojn al la grafo de Maskaro ?

Bernardo Grandino ridante diris :

- Estas multe da vereco en via parolado, sed malmultaj homoj komprenus vin.

Salino vigliĝis, li diris :

- Ĉu vi scias, kiel mi konceptas Dion ? Nu, kiel monstra kreema organo nekonata de ni, kiu semus tra la kosma spaco miliardojn de mondoj, kvazaŭ unika fiŝo ovellasus ovojn en la maron. Li kreas ĉar estas lia Dia funkcio : sed li nescias kion li faras, stulte multiĝema, senkonscia pri la kombinaĵoj de ĉiuj specoj produktitaj per siaj dissemitaj ĝermoj. La homa penso estas feliĉa eta akcidento de la hazardoj de liaj fekundigoj, loka akcidento, nedaŭra, neantaŭvidita, kondamnita malaperi kun la tero, kaj rekomenci eble ĉi tie aŭ aliloke, simila aŭ malsimila, kun novaj kombinaĵoj de la eternaj rekomenciĝadoj. Ni estas ŝuldantaj al tiu akcidenteto, de la inteligenteco, esti tre malbone en tiu mondo, kiu ne estas farita por ni, kiu ne estis pretigita por ricevi, loĝi, nutri kaj kontentigi pensantajn estaĵojn, ni ankaŭ estas ŝuldantaj al ĝi devigi senĉese barakti, kiam ni estas vere rafinitaj kaj civilizitatj uloj, kontraŭ kio oni nomiĝas ankaŭ la celoj de la Providenco.

Grandino, kiu atente aŭskultis lin, kaj konis de longtempe la brilajn surprizojn de lia fantazio demandis al li :

- Tiam ĉu vi kredas, ke la homa penso estas spontana produkto de la blinda kaj dia akuŝado ?

- Evidente ! Iu hazarda funkcio de nervaj centroj de nia cerbo, simila al neantaŭviditaj kemiaj reakcioj, rezultatoj de novaj miksadoj, simila ankaŭ al elektra produktado, kreita per frotoj aŭ neatenditaj najbarecoj, fine al ĉiuj fenomenoj generitaj per la senfinaj kaj fekundaj fermentadoj de la vivanta materio.

Sed, mia kara, la pruvo estas evidenta por kiu ajn rigardas ĉirkaŭ si. Se la homa penso, estis volita de konscia kreinto, ĉu ĝi estus fariĝinta tia ke ĝi estas, tiom malsama de la penso kaj rezignacio de la bestoj, t.e. postulema, serĉema, maltrankvila, turmentita, ĉu la mondo kreita por akcepti la estaĵon, kiu ni estas nuntempe, estus tiu malkomforta eta bestoparko, tiu saladokampo, tiu arbara, rokeca kaj sfera legomĝardeno, kie via neantaŭzorgema Providenco destinis nin vivi nudaj, en la grotoj aŭ sub la arboj, nutritaj de la masakra karno de la bestoj, niaj fratoj, aŭ de la krudaj legomoj kreskitaj sub la suno kaj la pluvoj ?

Sed sufiĉas pripensi dum momenteto por kompreni, ke tiu mondo ne estas farita por estaĵoj kiel ni. La penso eliĝanta kaj kreskanta pro nerva miraklo de la ĉeloj de nia cerbo, tute senpova, nescianta kaj konfuza ke ĝi estas kaj ĉiam restados, igas de ni, ĉiuj intelektuloj, eternajn kaj kompadintajn ekzilitojn sur tiu tero.

Rigardadu do tiun teron, tian Dio donis ĝin al tiuj, kiuj loĝas ĝin. Ĉu ĝi ne estas videble kaj unike aranĝita, plantita kaj arbarita por la animaloj ? Kio estas por ni ? Nenio. Kaj por la bestoj ? Ĉio : la kavernoj, la arboj, la foliaroj, la ŝirmejoj, la manĝaĵoj kaj la trinkaĵoj. Tial, ke la homoj kiel mi, neniam sukcesas komforte senti sin sur ĝi. Nur la kruduloj, kiuj similas al bestoj, estas feliĉaj kaj kontentaj. Sed la aliaj, la poetoj, la delikatuloj, la revemuloj, la serĉistoj, la maltrankviluloj ! Ha ! La kompatindaj homoj !

Mi manĝas brasikojn kaj karotojn, kompreneble… cepojn, napojn kaj rafanetojn, ĉar pro devigo ni kutimiĝas, ni eĉ ekŝatadis, kaj ankaŭ tial, ke ne kreskas alia aĵo, sed temas pri nutraĵoj por la kunikloj kaj la kaprinoj, kiel la herbo kaj la trifolio estas nutraĵoj por la ĉevaloj kaj la bovinoj. Kiam mi rigardas la spikojn de kampo de maturaj tritikoj, mi ne dubas, ke tio ĝermis en la grundo por bekoj de paseroj aŭ alaŭdoj, sed ne por mia buŝo. Kiam mi maĉas panon, mi priŝtelas do la birdojn, kiel mi priŝtelas la mustelon kaj la vulpon kiam mi manĝas kokinaĵojn. Ĉu la koturno, la kolombo kaj la perdriko ne estas la naturaj rabaĵoj de nizo ? Same kiel la ŝafo, la kapreolo kaj la bovo estas la predoj de la grandaj karnovoruloj, plivole ol viandoj grasigitaj por esti servitaj al ni rostitaj, kun trufoj speciale elterigitaj por ni, per porkoj ?

Sed, mia kara, por vivi sur tiu ĉi tero la animaloj ne bezonas fari ion. Ili estas hejme, loĝitaj kaj nutritaj, sufiĉas al ili paŝtiĝi aŭ ĉasi kaj sin intermanĝi reciproke, laŭ siaj instinktoj, ĉar Dio neniam antaŭvidis la mildecon kaj la pacajn morojn ; li nur antaŭvidis la morton de estaĵoj obstinegaj detruiĝi kaj sin vori reciproke.

Pri ni ! Ha ! Ha ! Kiom da laboro, strebado, pacienco, invento, imago, inĝenio, talento kaj genio ni bezonis por proksimume igi loĝebla tiun grundon de radikoj kaj ŝtonoj. Sed pripensu pri kio ni faris, malgraŭ la naturo, kontraŭ ĝi, por ke tie ni instaliĝu per mezkvalita maniero, apenaŭ pura, apenaŭ komforta, apenaŭ eleganta, ne digna de ni.

Kaj ju pli ni fariĝas civilizitaj, inteligentaj, rafinitaj, des pli ni devas venki kaj superforti la animalan instinkton, kiu konstituas en ni la volon de Dio.

Pensu, ke ni devis inventi la civilizacion, la tutan civilizacion, kiu konsistas el tiom da aĵoj, multaj, multaj, el ĉiuj specoj, de la ŝtrumpetoj ĝis la telefono. Pensu pri ĉio, tion kion vi vidas ĉiutage, pri ĉio, tion kion ni utiligas per tiom da diversaj manieroj.

Por mildigi nian sorton de brutuloj, ni malkovris kaj fabrikis ĉion, komence domojn, poste bongustegajn nutraĵojn, saŭcojn, bombonojn; kukpreparadojn, trinkaĵojn, likvorojn, ŝtofojn, vestarojn, ornamaĵojn, litojn, somierojn, veturilojn, fervojojn, nenombreblajn maŝinojn ; krome, ni trovis la sciencojn kaj la artojn, la skribon kaj la versojn. Jes ni kreis la artojn, la poezion, la muzikon, la pentradon. La tuta idealo venas de ni, kaj ankaŭ la tuta koketeco de la vivo, la virinaj tualetoj kaj la homaj talentoj, kiuj finiĝis iom ornami por niaj okuloj, igi malpli nuda, malpli monotona kaj malpli malfacila la ekzistadon de simplaj reproduktantoj, por kiu la dia Providenco nur animis.

Rigardu tiun teatron. Ĉu ne estas ene homa mondo kreita de ni, neantaŭvidita de la eternaj Destinoj, nekonata de Ili, nur komprenebla de niaj spiritoj, koketa distraĵo, amorveka, inteligenta, unike inventita por kaj de la eta, malkontenta kaj agitita eta besto, kiu ni estas ?

Rigardu tiun virinon, S-ino de Maskaro. Dio kreita ŝin por vivi en groto, nuda, aŭ vestita per feloj. Ĉu ŝi ne estas pli bone tiel ? Sed pri tio, ĉu oni scias kial kaj kiel ŝia brutala edzo, kiu havas apud si tian vivkunulinon, kaj precipe post esti sufiĉe krudulo por patrinigi ŝin sepfoje, subite forlasis ŝin por postkuri la jupojn ?

Grandino respondis :

- Nu ! Mia kara, jen verŝajne la unika kaŭzo : li finiĝis trovi, ke daŭre kuŝiĝi hejme tro multe kostis al li. Do pro doma ŝparado, li alvenis sekvi la principojn, kiujn vi establas kiel filozofo.

Oni ĵus frapis la tri batojn, kiuj anoncis la lastan akton. Ambaŭ amikoj sin turnis, demetis sian ĉapelon kaj sidiĝis.

-------------------------- DAŬRIGOTA ------------------------