Guy de Maupassant

La senutila beleco


II-a ĉapitro


La grafino de Maskaro, enfermita en sia dormoĉambro, atendis la horon de la vespermanĝo, kiel kondamnito al la mortpuno atendas la horon de la turmento. Kion li faros ? Ĉu li revenis ? Despoto, kolerema, preta je ĉiuj violentoj, kion li primeditis ? Kion li pretigis ? Kion li decidis ? Nenia bruo en la luksa domo, ŝi rigardis senĉese la montrilojn de sia horloĝo. La ĉambristino estis jam veninta por la krepuska tualetado ; kaj estis foririnta.

La oka ĵus sonis, kiam du batoj estis frapitaj ĉe la pordo.

- Eniru.

La hotelmastro aperis kaj diris :

- Sinjorino grafino estas servita.

- Ĉu la grafo estas reveninta ?

- Jes, sinjorino grafino. S-ro grafo estas en la manĝoĉambro.

Dum kelkaj sekundoj ŝi pensis sin armi per malgranda revolvero, kiun ŝi aĉetis kelkan tempon antaŭe, antaŭvide al la dramo, kiu sin preparis en ŝia koro. Sed ŝi pensis, ke ĉiuj infanoj ĉeestos, kaj ŝi nenion prenis, krom flakonon da saloj.

Kiam ŝi eniris en la manĝoĉambron, ŝia edzo staranta apud sia seĝo atendis. Ili interŝanĝis etan saluton kaj sidiĝis. Tiam siavice la infanoj lokiĝis. La tri filoj kun ilia guvernisto, la pastro Maristo, estis dekstre de la patrino ; la tri filinoj kun la angla guvernistino, F-ino Smith, estis maldekstre. La lasta infano, kiu aĝis tri monatojn, restis sola en sia dormoĉambro kun sia nutristino.

La tri filinoj estis ĉiuj blondaj, kaj la plej maljuna el ili estis dekjara. Ĉiuj estis vestitaj per bluaj tualetoj ornamitaj per malgrandaj blankaj puntoj, kaj ili similas al delikataj pupoj. La plej juna apenaŭ aĝis tri jarojn. Ĉiuj estis jam beletaj, kaj promesis fariĝi tiel belaj, kiel sia patrino.

La tri filoj, du kaŝtankoloraj, kaj la unuenaskita naŭjaraĝa, jam bruna, ŝajnis anonci viglajn virojn, altstaturajn kun larĝaj ŝultroj. La tuta familio ŝajnis ja esti el la sama sango, forta kaj vivema.

Laŭkutime, kiam neniu estis invitita, la pastro prononcis la antaŭmanĝan preĝon, ĉar en la ĉeesto de gastoj, la infanoj ne altabliĝis.

Poste oni ekvespermanĝis.

La grafino, premita de emocio, kiun ŝi ne antaŭvidis, restis kun la okuloj rigardante al la planko, dum la grafo ekzamenis jen la tri filojn kaj jen la tri filinojn, per necerta kaj emociita rigardo pro angoro, kiu iris de kapo al alia. Neatendite, remetante sian tigoglason antaŭ si, li rompis ĝin, kaj la ruĝiĝinta akvo elverŝiĝis sur la tablotukon. Pro la eta bruo, kiu faris tiun negravan akcidenton, la grafino faris eksalteton, kiu levis ŝin el sia seĝo. Unuafoje ili sin rigardis reciproke. Tiam, de tempo al tempo, kontraŭvole, malgraŭ la kuntiriĝo de ilia karno kaj ilia koro, kiu emociigis ilin okaze de ĉiu renkonto de ilia rigardo, la pupiloj de iliaj okuloj, kvazaŭ ili estus kanotuboj de pistolo, ne ĉesis plu sin rigardi reciproke.

La pastro sentante, ke ekzistis ĝeno, kies kaŭzon li ne divenis, provis naski konversacion. Li klopodis por lanĉi plurajn temojn, sed liaj iniciativoj restis senutilaj, ili ne sukcesis aperigi unu solan ideon, eĉ unu parolon.

La grafino, pro virina takto, obeante al siaj instinktoj de mondumanino, provis du- aŭ trifoje respondi al li, sed vane. En ŝia spirita konfuzo, ŝi ne trovis siajn vortojn, kaj ŝia voĉo preskaŭ timis ŝin en la silento de la granda ĉambro, kie sonoris nur la etaj kolozietoj de la arĝentaĵoj kaj la teleroj.

Neatendite ŝia edzo, kliniĝante antaŭen, diris al ŝi :

- Tie ĉi, meze de viaj infanoj, ĉu vi denove ĵuros al mi la sincerecon pri tio, kion vi asertis al mi antaŭ nelonge ?

La fermentinta malamo en ŝiaj vejnoj subite ekstarigis ŝin, kaj respondante al tiu demando kun la sama energio laŭ kiu ŝi alfrontis lian rigardon, ŝi levis siajn manojn, la dekstran al la frontoj de siaj filoj, la maldekstran al la frontoj de siaj filinoj, kaj per firma, rezoluta, senmanka akcento, ŝi prononcis :

- Per miaj infanoj, mi ĵuras al vi, ke la veron mi diris al vi.

Li stariĝis, kaj ĵetinte per furioza gesto sian buŝtukon sur la tablon, li sin turnis, ĵetis sian seĝon kontraŭ la muron, kaj poste eliris ne dirante unu vorton.

Tiam, eliginte grandan suspiron, kiel post unua venko, ŝi reparolis per trankviliĝanta voĉo :

- Ne atentu, miaj gekaruloj, antaŭ nelonge via paĉjo travivis egan afliktiĝon. Li havas ankoraŭ multe da peno. Post kelkaj tagoj ne plu restos spuro.

Tiam ŝi babilis kun la pastro ; ŝi babilis kun F-ino Smith ; kun ĉiuj el siaj infanoj ŝi tenere parolis, ŝi havis afablaĵojn, el tiuj mildaj patrinaj frandaĵoj, kiuj dilatas la malgrandajn korojn.

Kiam la vespermanĝo finiĝis, ŝi iris al la salono kun sia tuta hejmanaro. Ŝi babiligis la plej aĝajn, rakontis fabelojn al la plej maljunaj. Kaj kiam la horo de la ĝenerala enlitiĝo alvenis, ŝi tre longe kisis siajn infanojn, poste sendinte ilin al la dormado, ŝi revenis sola en sian dormoĉambron.

Ŝi atendis, ĉar ŝi ne dubis, ke li venos. Tiam, ĉar ŝiaj infanoj for de ŝi estis, ŝi decidiĝis defendi sian haŭton de homa estaĵo, kiel ŝi defendis sian vivon de mondumanino, kaj ŝi kaŝis en la poŝon de sia robo, la etan revolveron ŝargitan, kiun ŝi aĉetis kelkajn tagojn pli frue.

Pasigis la horoj, sonis la horoj. Ĉiuj bruoj de la luksa domo estingis. Nur sur la stratoj la fiakroj daŭrigis aŭdigi sian svagan ruladon, mildan kaj malproksiman tra la drapiraĵoj, kiuj kovris la murojn.

Ŝi atendis, energia kaj nerva, ne timante lin nun, preta al ĉiu kaj preskaŭ triumfanta, ĉar ŝi trovis por li konstantan turmenton por lia vivdaŭro.

La unuaj tagbriletoj enŝoviĝis inter la franĝoj malsupre de la kurtenoj, sed li ne estis veninta en ŝian dormoĉambron. Tiam ŝi komprenis, konsternita, ke li ne venos. Ŝlosinte sian pordon kaj riglinte la sekuroriglilon, kiun ŝi almetis sur la pordo, fine ŝi enlitiĝis kaj restis tie, kun la okuloj malfermitaj, primeditante, ne plu komprenante, ne divenante kion li faros.

Ŝia ĉambristino, alportante la teon, transdonis al ŝi leteron de ŝia edzo. Li anoncis al ŝi, ke li tuj entreprenos vojaĝon sufiĉe longan, kaj postskribe antaŭavertis ŝin, ke lia notario provizos al ŝi la necesajn sumojn al ĉiuj ŝiaj elspezoj.


--------------------------- DAŬRIGOTA -------------------------