"La senutila beleco" : Tiu teksto estis publikigita en la gazeton "L'Écho de Paris" [La Pariza Eĥo] inter la 2-an kaj la 7-an de aprilo 1890, poste en la legolibron al kiu ĝi donis sian nomon "L'inutile beauté" [La senutila beleco].


Guy de Maupassant

LA SENUTILA BELECO


1-a ĉapitro


La tre eleganta kvarrada kaleŝo, jungita per du superbaj nigraj ĉevaloj, atendis antaŭ la perono de la luksa domo. Estis en la fino de junio, ĉirkaŭ la kvina kaj duono vespere, kaj inter la tegmentoj, kiuj ĉirkaŭis la honorkorton, la ĉielo aperis plena da lumo, varmo, gajeco.

La grafino de Maskaro aperis ĉe la perono, ĝuste kiam ŝia edzo revenis kaj alvenis sub la kaleŝpordegon. Li haltis dum kelkaj sekundoj por rigardi sian edzinon, kaj li iom paliĝis. Ŝi estis tre bela, svelta, distingita kun ŝia longa ovala vizaĝo, ŝia vizaĝkoloro de ora eburo, ŝiaj grandaj grizaj okuloj kaj ŝiaj nigraj haroj ; ŝi enveturiĝis sen lin rigardi, sen eĉ ŝajni ekvidi lin, kun mieno aparte fajnrasa, ke la senhonora ĵaluzo, kiu turmentis lin de antaŭ tiel longtempe denove mordis lian koron. Li alproksimiĝis, kaj salutante ŝin diris :

- Vi tuj promenos, ĉu ?

Ŝi lasis elgliti kvar vortojn inter siaj disdegnaj lipoj :

- Vi ja vidas tion !

- Vi iras arbaron, ĉu ?

- Verŝajne.

- Ĉu estus permesita al mi, ke mi akompanu vin ?

- La veturilo estas via.

Ne mirante sin pri la tono per kiu ŝi respondis al li, li enveturiĝis kaj sidiĝis apud sia edzino, poste li ordonis :

- Al la arbaro !

La lakeo saltis sur la seĝon apud la kaleŝisto ; kaj la ĉevaloj, kiel kutime, stamfis kapsalutante ĝis kiam ili turniris la stratangulon.

La geedzoj restis flankon ĉe flanko ne parolante. Li serĉis kiel li povus komenci la interparoladon, sed ŝi konservis vizaĝon tiel obstine nekomunikiĝema, ke li ne aŭdacis.

Fine, li kaŝeme ŝovis sian manon al la gantita mano de la grafino kaj tuŝis ĝin kiel hazarde, sed la gesto kiun ŝi faris retirante sian brakon estis tiel vigla kaj tiel plena de mallogo, ke li restadis anksia, malgraŭ liaj moroj de aŭtoritateco kaj despotismo.

Tiam li murmuris :

- Gabriela !

Ne turnante la kapon, ŝi demandis :

- Kion vi volas ?

- Mi trovas vin adorinda.

Ŝi respondis nenion, kaj restis sidanta en sia veturilo kun aspekto de incitita reĝino.

Nun ili supreniris la avenuon de la Elizeaj Kampoj, en la direkto al la Triumfa arko de la placo de l’Stelo. La giganta monumento, ĉe la fino de la longa avenuo, malfermis en ruĝa ĉielo sian kolosan arkon. La suno ŝajnis malsupreniri sur ĝin semante tra la horizonto fajropolvon.

Kaj la lavando da veturiloj, surŝprucigitaj de rebriloj sur la kupraĵoj, la arĝentaĵoj kaj la kristaloj de la jungaĵoj kaj la lanternoj, lasis flui duoblan fluon en la direkto al la arbaro kaj la urbo.

La grafo de Maskaro reparolis :

- Mia karaGabriela.

Tiam, ne povante plu rezisti, ŝi rebate diris per incitegita voĉo :

- Ho ! Lasu min trankvila, mi vin petas. Nun, mi eĉ ne havas plu liberecon esti sola en mia veturilo.

Li simulis esti ne aŭdinta kaj daŭrigis paroli :

- Neniam vi estis tiel bela kiel hodiaŭ.

Ŝi certe elĉerpis sian tutan paciencon, kaj ŝi replikis kun kolero, kiun ŝi ne retenis :

- Vi malpravas rimarki tion, ĉar mi ĵuras al vi, ke de nun mi neniam apartenos plu al vi.

Certe ja, li estis konsternita kaj emociegita, sed lia violenta naturo regajnante superecon, li blekis : "Kion, tion volas diri ?", kiu pli elmontris la brutalan mastron ol la ameman viron.

Ŝi mallaŭte rediris, kvankam neniu povis aŭdi ion en la surdiga zumado de la radoj :

- Ha ! Kion, tion volas diri ? Kion, tion volas diri ? Mi do retrovas vin ! Vi volas, ke mi diru la tuton al vi, ĉu ?

- Jes.

- Ke mi diru la tuton, ĉu ?

- Jes.

- La tuton, ĉu ? La tutan rankoron, kiun mi havas sur la koro, de antaŭ mi estas la viktimo de via feroca egoismo ?

Li fariĝis ruĝa pro miro kaj incitado. Kun la dentoj kunpremitaj, li grumblas :

- Jes diru…

Li estis altstatura viro, kun larĝaj ŝultroj kaj granda rufa barbo. Li estis ankaŭ bela viro, nobelo, mondumano kiu estis rigardita kiel perfekta edzo kaj bonega patro.

Unuafoje de post ilia eliro de la hotelo, ŝi sin turnis al li kaj alfrontis lian rigardon :

- Ha ! Vi tuj aŭdos malagrablajn aferojn, sed sciu, ke mi estas preta al ĉio, nenion mi timas, kaj hodiaŭ vin ankoraŭ malpli ol neniun.

Li ankaŭ alfrontis ŝian rigardon, kaj jam rabio skuis lin. Li murmuris :

- Vi estas freneza !

- Ne, sed mi ne volas plu esti la viktimo de la abomena suferego de gravedeco, kiun vi trudas al mi de antaŭ dek unu jaroj… Fine, mi volas vivi kiel mondumanino, kiel mi rajtas, kiel ĉiuj virinoj rajtas.

Refariĝante subite pala, li balbutis :

- Mi ne komprenas.

- Jes ja, vi komprenas. Antaŭ nun tri monatoj, ke mi naskis mian lastan infanon, kaj ĉar mi estas ankoraŭ tre bela, kaj spite al viaj strebadoj, preskaŭ nedeformebla, tiel kiel vi ĵus rekonis tion ekvidante min sur via perono, vi konsideras, ke nun estas tempo, ke mi reiĝu graveda.

- Sed vi misrezonas !

- Ne ! Mi havas tridek jarojn kaj sep infanojn, kaj ni geedziĝis kune de antaŭ dek unu jaroj, kaj vi esperas, ke tio daŭrigos ankoraŭ dek jarojn, poste vi ĉesos esti ĵaluza.

Li ekkaptis ŝian brakon, kaj ĉirkaŭpremante ĝin diris :

- Mi ne permesos, ke vi parolu al mi tiamaniere pli longtempe.

- Kaj mi parolos al vi ĝis kiam mi finos diri al vi ĉion, kion mi devas diri al vi, kaj se vi provos malebligi min, mi laŭtigos la voĉon tiamaniere, ke ambaŭ domservistoj, kiuj troviĝas sur la sidilo aŭdos min. Mi lasis vin enveturiĝi nur en tiu celo, ĉar mi havas tiujn atestantojn, kiuj ebligos vin aŭskulti min kaj vin regi. Aŭskultu min. Vi ĉiam estis antipatia al mi, kaj mi neniam kaŝis tion al vi, ĉar neniam mi mensogis, sinjoro. Vi edziĝis kun mi kontraŭ mia volo, vi devigis miajn gepatrojn, kiuj estis senmonaj, ke ili donu min al vi, ĉar vi estas tre riĉa. Ili trudpelis min, plorigante min.

Vi do aĉetis min, kaj tuj post kiam mi estis en via povo, tuj kiam mi komencis fariĝi por vi vivkunulino preta korligiĝi al vi, forgesi viajn agmanierojn de timigado kaj trudodevigo, por memori nur ke mi devis esti sindonema edzino kaj ami vin tiom, kiom tio estis ebla al mi, vi fariĝis ĵaluza, ĵaluza kiel neniu viro neniam estis, el ĵaluzo de spiono, malnobla, malhonora… fiiga por vi, insulta por mi. Mi ne estis ankoraŭ edziĝininta kun vi de ok monatoj, ke vi suspektis min pri ĉiuj perfidaĵoj. Tion vi eĉ diris al mi. Kia hontindaĵo ! Kaj pro tio, ke vi ne povis malebligi min esti bela kaj deloga, esti nomita en la salonoj kaj ankaŭ en la gazetoj unu el la plej belaj virinoj de Parizo, vi serĉis tion, kion vi povos imagi por forigi de mi la galantaĵojn, kaj vi trovis tiun abomenindan ideon vivigi min en senfina gravedeco, ĝis kiam mi mallogos ĉiujn virojn. Ho ! Ne neu! Mi ne komprenis dum longtempe, poste mi divenis. Pri tio vi eĉ fanfaronis al via fratino, kiu diris tion al mi, ĉar ŝi amas min, kaj pro via fikonduto de krudulo ŝi ribeligis kontraŭ vi.

Ha ! Memoru al vi niajn luktadojn, la pordojn frakasitajn, la rompitajn serurojn !... Al kia ekzistado vi kondamnis min de antaŭ dek unu jaroj, ekzistado de reproduktanta ĉevalino enfermita en ĉevalbredejo. Poste, tuj kiam mi estis graveda, vi ankaŭ mallogis de mi, kaj mi ne vidis plu vin dum pluraj monatoj. Kiel ĉevalino al la herbejo, oni sendis min en la familian kastelon, ripozi en la kamparo, por fari mian idon. Kaj kiam mi reaperis, freŝa kaj bela, nedetruebla, ĉiam alloga kaj ĉiam ĉirkaŭita de respektsalutoj, esperante fine ke mi tuj vivos iom kiel juna riĉa virino, kiu apartenas al la mondumo, la ĵaluzo denove rekaptis vin, kaj vi rekomencis turmenti min per la senhonorega kaj malama deziro, pri kiu vi suferas nun je mia flanko. Kaj tio ne estas la deziro posedi min - neniam mi min rifuzus al vi - ne… tio estas la deziro misformi min.

Des pli okazis tiu abomena kaj tiom mistera afero, kiun mi malrapide komprenis (sed vidante vin agi kaj pensi, mi fariĝis lerta) : vi korligiĝis al viaj infanoj de la tuta sekureco, kiun ili donis al vi dum mi kunportis ilin en mia ventro. Vi faris korinklinon por ili per la tuta malinklino, kiun vi sentis al mi, per ĉiuj viaj malnoblaj timoj provizore kvietigitaj kaj per la ĝojo vidi min dikiĝi.

Ha ! Tiu ĝojo, kiomfoje mi sentis ĝin en vi, mi renkontis ĝin, en viaj okuloj, mi divenis ĝin. Viaj infanoj, vi amas ilin kiel venkojn, kaj ne kiel samsangeculojn. Ili estas venkoj kontraŭ mi, kontraŭ mia juneco, kontraŭ mia beleco, kontraŭ mia ĉarmo, kontraŭ la komplimentoj kiujn oni adresis al mi, kaj kontraŭ tiuj, kiuj oni flustris ĉirkaŭ mi, ne dirante ilin al mi. Kaj vi fieras pri ili ; vi paradas kun ili, vi veturile promenigis ilin en la arbaro de Bulonjo, aŭ azendorse al Montmorency [/mɔ̃.mɔ.ʁɑ̃.ˈsi/]. Vi kondukas ilin al la teatraj matineoj, por ke oni vidu vin meze de ili, kaj oni diru "kian bonan patron" kaj oni ripetu tion…

Li ekkaptis al ŝi la manartikon per sovaĝa brutaleco, kaj li premis ĝin tiom violente, ke ŝi silentis, samtempe ŝi silentigis ĝemon en sia gorĝo.

Li mallaŭte diris al ŝi :

- Mi amas miajn infanojn, vi komprenas ! Tion, kion vi ĵus konfesis al mi estas hontinda je la nomo de patrino. Sed vi apartenas al mi. Mi estas la mastro… via mastro… mi povas postuli de vi, kion mi volos, kiam mi volos… kaj la leĝo… estas kun mi…

Li serĉis dispremi ŝiajn fingrojn per tenajla premadego de lia muskola manartiko. Ŝi, livida pro doloro, vane klopodis demeti sian manon el tiu ŝraŭbtenilo, kiu pistis ĝin ; kaj pro la sufero, kiu anheligis ŝin, larmoj alvenis en ŝiajn okulojn.

- Vi ja vidas, ke mi estas la mastro, kaj la pli forta, li diris.

Ĉar li iom malpremis sian stringadon, ŝi reparolis :

- Ĉu vi kredas min diotima ?

Mirigita, li balbutis :

- Sed, jes.

- Ĉu vi pensas, ke mi kredas je Dio ?

- Sed, jes.

- Ke mi povus mensogi, dum mi ĵuros al vi antaŭ altaro, kie la Krista korpo estas enfermita ?

- Ne.

- Ĉu vi volas akompani min en preĝejon ?

- Por kion fari ?

- Tion vi ja vidos. Ĉu vi volas ?

- Se tio gravas por vi, jes.

Ŝi laŭtigis la voĉon, alvokante :

- Filipo.

La koĉero klinis iom la kapon, ne forlasante la ĉevalojn el sia rigardo kaj ŝajnante turni nur sian orelon al sia mastrino, kiu reparolis :

- Iru al la kirko Sankta-Filipo-de-la-Rulo.

Kaj la kvarrada kaleŝo, kiu alvenis al la pordo de la arbaro de Bulonjo, reiris al Parizo.

La geedzoj ne interŝanĝis plu unu parolon dum tiu nova vojiro. Poste, kiam la veturilo haltis antaŭ la enirejo de la preĝejo, s-ino de Maskaro saltis surteren, eniris en la kirkon, sekvata je kelkaj paŝoj de la grafo.

Sen haltante, ŝi iris ĝis la krado de la ĥoro, kie ŝi surgenue falis sur preĝoseĝo, kaŝis sian vizaĝon en siaj manoj kaj preĝis. Ŝi preĝis longtempe, kaj li staranta malantaŭ ŝi fine rimarkis, ke ŝi ploris. Ŝi senbrue ploris, kiel ploras la virinoj en la grandaj korŝiraj afliktoj. Estis en ŝia tuta korpo speco de ondomovo, kiu finiĝis per eta singulto, kaŝita, subpremita sub ŝiaj fingroj.

Sed la grafo de Maskaro juĝis, ke la situacio tro plidaŭris, kaj li surŝultren tuŝis ŝin.

Tiu kontakto vekis ŝin kiel brulvundo. Stariĝante kaj fikse rigardante lin, ŝi diris :

- Jen tion, kion mi volas diri al vi. Nenion mi timas, vi faros kion vi volos. Vi mortigos min, se tio plaĉos al vi. Unu el viaj infanoj ne estas de vi, nur unu. Tion mi ĵuras al vi per Dio, kiu tie aŭdas min. Estis la unika venĝo, kiun mi faris kontraŭ vi, kontraŭ via abomena vira tiraneco, kontraŭ tiuj punlaboroj de generado, al kiuj vi kondamnis min. Kiu estis mia amoranto ? Neniam tion vi scios ! Vi suspektos ĉiujn, sed vi ne malkovros. Mi amoris kun li sen amo kaj sen plezuro, nur por adulti. Kaj patrino li ankaŭ igis min. Kiu estas tiu infano ? Neniam tion vi scios. Mi havas sep infanojn, serĉu ! Pri tio, mi intencis informi vin pli poste, multe pli poste, ĉar kiam oni adultas, oni sin venĝas kontraŭ sia edzo, nur kiam li ekscias. Hodiaŭ vi trudis min konfesi tion al vi… mi finis.

Kaj ŝi forkuris tra la preĝejo, al la pordo malfermita ĉe la strato, ŝi konjektis aŭdi malantaŭ ŝi la rapidan paŝon de la spita edzo, kaj disfali sur la pavimon sub la klabofrapo de lia pugno.

Sed ŝi aŭdis nenion, kaj atingis sian kaleŝon, en kiu ŝi eksaltante enveturiĝis, kuntiriĝanta pro angoro, anhelanta pro timo, ŝi kriis al la koĉero :

- Al la hotelo !

Tuj la ĉevaloj grandtrote forveturis.

------------------------ DAŬRIGOTA --------------------------