Guy de MAUPASSANT

LA KAMPO DE OLIVARBOJ

III-a Ĉapitro


Kiam la teleroj estis plenigitaj, la ŝtelvagulo avide ekenglutis sian supon per rapidaj kulerentenoj. La pastro ne malsatis plu, kaj li nur flaris delikate la bongustan brasikan buljonon, lasante la panon funde de sia telero.

Subite li demandis :

- Kiel vi nomiĝas ?

La viro ridis, kontenta mildigi sian malsaton.

- "Nekonata patro" li diris, ne alia familia nomo ol tiu de mia patrino, kiun vi verŝajne ne estis ankoraŭ forgesinta. Kompense, mi havas du proprajn nomojn, kiuj ne multe taŭgas al mi, inter parentezoj : "Filipo-Aŭgusto".

La pastro paliĝis kaj demandis kun la gorĝo premita :

- Kial oni donis al vi tiujn baptonomojn ?

La vagulo ŝultrolevis.

- Vi ja devis diveni. Post esti forlasinta vin, panjo volis kredigi al via rivalo, ke mi estis el li, kaj li kredis tion ĝis mi aĝis ĉirkaŭ dek kvin jarojn. Sed tiam mi komencis tro simili al vi, kaj li malagnoskis min, la kajnajlo. Oni do estis doninta al mi liajn du baptonomojn, Filipo-Aŭgusto ; kaj se mi ŝancus simili al neniu aŭ simple esti la filo el tria ulo, kiu ne sin montrus, hodiaŭ mi nomiĝus la vicgrafo Filipo-Aŭgusto de Pravalo, filo malfrue agnoskita de la grafo el la sama nomo, senatano. Persone, mi baptis min "Ne ŝanculo".

- Kiel vi scias tion ?

- Ĉar okazis eksplikoj antaŭ mi, evidente, kaj akraj eksplikoj, kredu min. Ha ! Tio lernas la vivon al vi.

Io pli aflikta, pli tortura ol ĉio, kion li sentis kaj suferis de antaŭ duonhoro premegis la pastron. Tio estis en li speco de sufokiĝo, kiu komencis, kiu baldaŭ pliampleksiĝos kaj finiĝos mortigi lin, kaj tio alvenis al li, ne tiom pro la aferoj kiujn li aŭdis, kiom la maniero, laŭ kiu ili estis diritaj kaj de la kanajla vizaĝo de la fripono, kiu akcentis ilin. Inter tiu viro kaj li, inter lia filo kaj li, nun li komencis senti tiun kloakon de moralaj malpuraĵoj, kiuj estas por iuj animoj veraj mortaj venenoj. Ĉu tiu fia estaĵo estis lia filo ? Li ankoraŭ ne povis kredi tion. Li volis pruvojn, ĉiujn ; li volis ekscii ĉion, aŭdi ĉion, aŭskulti ĉion, suferi ĉion. Denove li pensis pri la olivarboj, kiuj ĉirkaŭis lian malgrandan kampan domon, kaj dufoje li murmuris : "Ho ! Mia Dio, helpu min."

Filipo-Aŭgusto finis manĝi sian supon. Li demandis :

- Ĉu oni ne manĝas plu, la pastro ?

Ĉar la kuirejo troviĝis ekster la domo, en alligita konstruaĵo, kaj Margareta ne povis aŭdi la voĉon de la parokestro, li avertis ŝin pri siaj bezonoj per kelkaj batoj frapitaj sur ĉina gongo pendita apud la muro, malantaŭ li.

Li do ekprenis la frapilon el ledo kaj batis plurfoje la rondan platon el metalo. Unue malforta sono eligis el ĝi, poste grandiĝis, intensiĝis, vibranta, akuta, akutega, korŝira, horora ĝemado de la batita kupro.

La domservistino aperis. Ŝia vizaĝo estis kuntirata, kaj ŝi furioze rigardis al la 'maŭfatan', kvazaŭ ŝi antaŭsentis, per sia instinkto de fidela hundo, la dramon trafitan sur sia mastro. Ŝi havis enmane la rostitan labrakaĵon, el kiu forflugis bongusta odoro de fandita butero. La pastro, per kulero, fendis la fiŝon de la komenco ĝis la fino, kaj donante la dorsan fileon al la infano de lia juneco diris :

- Estas mi kiu kaptis ĝin antaŭ nelonge, li diris, kun vestiĝo da fiereco, kiu postrestis en lia angorego.

Margareta ne foriris.

La pastro reparolis :

- Alportu vinon, bonan vinon, blankan vinon el la Korsika kabo.

Ŝi preskaŭ faris ribelan geston, kaj li devis rediri, kun severa mieno : "Nu ! Du botelojn". Ĉar kiam li donacis vinon al iu, malofta plezuro, li ankaŭ ĉiam donacis al si unu botelon.

Filipo-Aŭgusto, ĝojradia, murmuris :

- Bonege ! Jen bona ideo. Antaŭ longtempe, ke mi ne manĝis tiamaniere.

La servistino revenis post du minutoj, kiujn la pastro taksis kiel du eternecojn, ĉar nun bezono ekscii bruligis al li la sangon, tiel arda kiel infera fajro.

La boteloj estis malkorkitaj, sed la domservistino restis tie, kun la rigardo fiksata sur la viro.

- Lasu nin, diris la parokestro.

Ŝi ŝajnigis ne kompreni.

Preskaŭ agresa, li rediris :

- Mi ordonis al vi, ke vi lasu nin solaj.

Tiam ŝi foriris.

Filipo-Aŭgusto manĝis la fiŝaĵon kun vorema hasto ; kaj lia patro rigardis lin, pli kaj pli surprizita kaj aflikta pro ĉio, kion li malkovris kiel malnobla sur tiu vizaĝo, kiu tiom similis al lia. La malgrandaj fiŝpecoj, kiujn la parokestro metis en sian buŝon restis en tiu ĉi, lia gorĝpremita malakceptis lasi trapasi ilin ; li longtempe maĉis ilin, serĉante inter ĉiuj demandoj, kiuj alvenis al lia spirito, tiun pri kiu li deziris plej rapide la respondon. Fine li murmuris :

- De kio ŝi mortis ?

- De la pulmoj.

- Ĉu ŝi estis malsana longtempe ?

- Ĉirkaŭ dek ok monatojn.

- De kie tio alvenis al ŝi ?

- Oni ne scias.

Ili silentis. La parokestro pensis. Tiom da aferoj premegis lin, kiujn li volus jam ekscii, ĉar de antaŭ la tago de la separo, de antaŭ la tago, kiam li preskaŭ mortigis ŝin, nenion li eksciis pri ŝi. Certe ja, li ankaŭ ne deziris scii, ĉar li rezolute ĵetis ŝin en forgesofoson de sia memoro, ŝin kaj siajn tagojn de feliĉo ; sed nun ĉar li sciis, ke ŝi estis mortinta, subite en li naskiĝis arda deziro por ĉion ekscii, ĵaluza deziro, preskaŭ deziro de amoranto.

Li reparolis :

- Ŝi ne estis sola, ĉu ne ?

- Ne, ŝi ĉiam vivis kun li.

La maljunulo ektremis :

- Kun li ! Kun Pravalo, ĉu ?

- Sed jes.

Kaj la viro antaŭe adultinta kalkulis, ke tiu virino, kiu adultis kun lia rivalo restadis pli da tridek jarojn kun li. Estis preskaŭ kontraŭvole li balbutis :

- Ĉu ili estis feliĉaj kune ?

Rikanante, la junulo respondis :

- Sed jes, sed ankaŭ kun multaj ŝanĝiĝoj. La afero irintus glatege sen mi. Mi ĉiam malbonigis ĉion.

- Kiel kaj kial ? Diris la parokestro.

- Mi jam rakontis tion al vi. Ĉar li kredis, ke mi estis lia filo ĝis kiam mi aĝis ĉirkaŭ dek kvin jarojn. Sed li ne estis stulta, la maljunulo, li ja malkovris tute sola la similecon, kaj tiam okazis scenoj. Mi aŭskultis ĉe la pordoj. Li akuzis panjon, ke ŝi trompis lin. Panjo vigle rebatis : "Ĉu mi kulpas ? Vi tre bone sciis, kiam vi prenis min, ke mi estis la amorantino de la alia." La alia estis vi.

- Ha ! Ili do parolis pri mi kelkfoje !

- Jes, sed neniam ili nomis vin antaŭ mi, krom ĉe la fino, la tuta fino, dum la lastaj tagoj, kiam panjo sentis sin perdita. Tamen ili malfidis.

- Kaj vi… ĉu vi frue eksciis, ke via patrino estis en neregula situacio ?

- Evidente ! Mi ne estas naivulo. Ek ! Neniam mi estis naiva. Tuj post kiam oni komencas koni la mondon, tiujn aferojn oni divenas.

Filipo-Aŭgusto sinsekve verŝis al si vinon en sian glason. Liaj okuloj lumiĝis, pro lia longa fasto li ebriiĝis rapide.

La pastro rimarkis tion, kaj li preskaŭ ĉesigis tion ; poste la penso, ke la ebrieco igis nesingardeman kaj babileman tuŝetis lin, kaj reprenante la botelon, li plenigis denove la glason de la junulo.

Margareta alportis la kokinaĵon kun rizo. Metinte la pladon sur la tablon, ŝi denove fikse rigardis la ŝtelvagulon, poste ŝi diris al sia mastro kun indigna mieno :

- Sed rigardu do, li estas ebria, sinjoro parokestro.

- Lasu nin do trankvilaj, reparolis la pastro, kaj eliru.

Ŝi eliris klakigante la pordon.

La pastro demandis :

- Kion ŝi diris pri mi, via patrino ?

- Sed tion, kion oni ordinare diras pri viro, kiun oni forlasis… ke vi estis plivole dorna, tedega por virino, kaj vi igus al ŝi tre malfacila la vivon kun viaj ideoj.

- Ĉu ŝi diris tion ofte ?

- Jes, kelkfoje per elturniĝoj, por ke mi ne komprenu, sed mi divenis ĉion.

- Kaj vi, kiel oni traktis vin en tiu domo ?

- Min, ĉu ? En la komenco tre bone, kaj poste tre malbone. Kiam panjo rimarkis, ke mi aĉigis ŝian aferon, ŝi liberiĝis de mi.

- Kiel tio ?

- Kiel tio ? Estas tre simple. Kiam mi havis ĉirkaŭ dek ses jarojn, mi faris kelkajn malsaĝajojn; tiam tiuj aĉuloj enfermigis min en korekta domo, por sin malembarasi de mi.

Li metis siajn kubutojn sur la tablon, apogis siajn vangojn sur la manoj, kaj komplete ebria, la menso renversita pro la vino, subite li estis kaptita de unu el tiuj deziroj paroli pri si, kiuj delirigas la drinkulojn en fantastajn fanfaronadojn.

Li afable ridetis, kun virina gracio sur la lipoj, perversa gracio, kiun la pastro rekonis. Ne nur li rekonis ĝin, sed li sentis ĝin, tiun malamindan kaj karesan gracion, kiu antaŭe konkeris lian koron kaj perdis lin. Nun la infano pli similis al sia patrino, ne per liaj vizaĝaj trajtoj, sed per lia ekscita kaj falsa rigardo, kaj precipe per la delogo de la mensoga rideto, kiu ŝajnis malfermi la pordon de la buŝo al ĉiuj malnoblaĵoj, kiuj troviĝis ene.

Filipo-Aŭgusto rakontis :

- Ha ! Ha ! Ha ! Kian vivon mi travivis de post la korekta domo, nekredeblan vivon, kiun granda romanisto multekoste pagus por koni. Vere la ulĉjo Dumas kaj lia Montekristo, ne trovis aventurojn, pli strangajn ol tiujn, kiujn mi travivis.

Li silentis, kun filozofia graveco de ebriulo, kiu pripensas, poste, malrapide :

- Kiam oni volas, ke knabo bone kondutu, neniam oni devus enfermi lin en korekta domo, kion ajn li faris, pro la fiuloj, kiujn li renkontas tie. Mi faris bonan ŝercon, sed ĝi malbone finiĝis. Dum mi promenis kun tri kamaradoj, iom ebrietaj ĉiuj kvar, iun vesperon ĉirkaŭ la naŭa sur la ĉefvojo, apud la vadejo de Folac [folak], jen mi renkontas kun veturilo en kiu ĉiuj dormis, la kondukanto kaj lia familio ; estis tuta familio el Martinon [/martinɔ̃/] kiuj revenis enurbe vespermanĝi. Mi ekkaptis la ĉevalon per la brido, mi suprenirigis ĝin sur la transveturilo de la pramisto, kaj mi puŝis la pramon meze de la rivero. Tio bruigas, la burĝo kiu kondukis la veturilon vekiĝas, li nenion vidas, li vipas. La ĉevalo startas kaj en akvon saltas kun la veturilo. Ĉiuj dronintaj ! La kamaradoj denuncis min. Tamen unue ili bone ridis, kiam ili vidis min fari mian blagon. Vere neniam ni pensis, ke la afero finiĝos tiel malbone. Ni esperis nur banon, cele al amuziĝo.

Post tiu ĉi, mi faris aliajn stultaĵojn ankoraŭ pli akrajn, por venĝi min de la unua, kiu ne meritis la domkorekton, tion mi ĵuras !… Sed ili ne valoras, ke mi rakontu ilin. Mi nur diros al vi la lastan, ĉar tiu ĉi plaĉos al vi, mi certas pri tio. Mi venĝis vin, paĉjo.

La pastro rigardis sian filon kun teruritaj okuloj, kaj nenion li manĝis plu.

Filipo-Aŭgusto estis tuj reparolonta.

- Ne, diris la pastro, ne nun, sed post momento.

Sin turnante, li batis kaj kriigis la stridan ĉinan cimbalon.

Tuj Margareta eniris.

Kaj ŝia mastro mendis, per voĉo tiel akra, ke ŝi timigita kaj obeema mallevis la kapon :

- Alportu al ni la lampon kaj ĉion, tion kion vi devas ankoraŭ meti sur la tablon, poste vi ne vidiĝos plu tiel longe kiam mi ne frapos la gongon.

Ŝi eliris, revenis kaj metis sur la tablon lampon el blanka porcelano superelstarita per verda lampŝirmilo, dikan fromaĝpecon, fruktojn, kaj poste eliris.

Kaj la pastro rezolute diris :

- Nun, mi aŭskultas vin.

Filipo-Aŭgusto plenigis trankvile sian teleron per desertaĵo kaj sian glason per vino. La dua botelo estis preskaŭ malplena, kvankam la parokestro ne tuŝis ĝin.

La junulo reparolis, balbutante, pro lia buŝo plena da nutraĵo kaj lia ebrieco :

- Jen la lasta. Tiu ĉi estas kruda ! Mi estis reveninta hejme… kaj mi restis tie malgraŭ ilia ĉeesto, ĉar ili timis min… timegis min… Ha ! Nepras, ke oni ne tedas min… mi kapablas ĉion, kiam oni tedas min… Vi scias… ili vivis kune kaj ankaŭ ne kune. Li havis du loĝejojn, loĝejon de senatano kaj loĝejon de amoranto. Sed plej ofte li vivis ĉe panjo ol ĉe li, ĉar li ne povis plu vivi sen ŝi. Ha !... jen ulino ruza kaj lerta… panjo… ŝi sciis konservi sian viron, panjo !… Ŝi kaptis lin, korpon kaj animon, kaj ŝi konservis lin ĝis la fino. Kiom stultaj la viroj estas ! Do mi estis reveninta hejmen, kaj regis ilin per la timo. Mi estas elturniĝema kiam necesas, kaj koncerne la petolecon, la trukadon, ankaŭ la firmecon, nenion mi timas. Jen panjo malsaniĝas, kaj li enloĝigas ŝin en belan proprietaĵon apud Meulan [/mølɑ̃/], meze de parko, granda kiel arbaro. Tio daŭras ĉirkaŭ dek ok monatojn… kiel mi jam diris al vi. Poste ni sentas la finon proksima. Li venis ĉiutage el Parizo, kaj li estis afliktita, sed vere afliktita.

Do iun matenon, dum ili babilaĉis kune ĉirkaŭ unu horon, kaj mi demandis al mi pri kio ili povis tiel longtempe klaĉi, oni alvokas min. Kaj panjo diris al mi :

- Mi estas mortanta, kaj estas afero, kiun mi volas riveli al vi, malgraŭ la averto de la grafo - ŝi ĉiam nomis lin "la grafo", kiam ŝi parolis pri li -, temas pri la nomo de via patro, kiu ankoraŭ vivas.

Mi jam demandis tion al ŝi pli centfoje… pli centfoje… la nomon de mia patro… pli centfoje… kaj ŝi daŭre malakceptis diri ĝin…

Mi eĉ kredas, ke iam mi vangofrapis ŝin, por klaĉigi ŝin, sed tio utilis al nenio. Kaj poste, por ke mi ne tedos plu ŝin, ŝi diris al mi, ke vi estis mortinta senmona, ke vi estis malindulo, eraro de ŝia juneco, mispaŝo de virgulino, k.t.p. … Ŝi estis tiom konvinka, ke mi falis en la kaptilon, sed plene mi kredis pri via morto.

Do ŝi diras al mi :

- Jen la nomo de via patro.

La grafo, kiu sidis en brakseĝo trifoje replikis :

- Vi malpravas, vi malpravas, vi malpravas, Rozeta.

Panjo sidiĝis en sia lito. Mi ankoraŭ vidas ŝin kun ŝiaj ruĝaj vangostoj kaj ŝiaj brilantaj okuloj, ĉar ŝi ja amis min tamen ; kaj ŝi diras al li :

- Nu faru ion por li, Filipo…

Kiam ŝi parolis al li, ŝi nomis lin "Filipo" kaj min "Aŭgusto".

Tiam, li ekkriis kiel furiozulo :

- Por tiu fripono, neniam, por tiu sentaŭgulo, tiu jam kondamnito, tiu… tiu… tiu…

Kaj por mi li trovis multe nomojn, kiel se li nur serĉis ilin dum lia tuta vivo.

Mi estis koleriĝonta, panjo silentigis min, kaj diris al li :

-Vi volas do, ke li malsatmortu, ĉar mi nenion havas.

Li sensemociante replikis :

- Rozeta, mi donis al vi tridek kvin frankojn ĉiutage, de antaŭ tridek jarojn, tio faras pli de unu miliono. Dank'al mi vi vivis kiel riĉa virino, kiel amita virino, kaj mi aŭdacas diri kiel feliĉa virino. Mi ne ŝuldas nenion al tiu fiulo, kiu fuŝis niajn lastajn jarojn, kaj de mi li nenion havos. Insisti estas vane. Nomu al li la alian, se vi volas. Mi bedaŭras tion, sed pri tio mi lavas al mi la manojn.

Tiam, panjo sin turnis al mi. Mi diris al mi : "Bone… jen, ke mi retrovas mian veran patron… se li havas monon, mi estas homo savita…"

Ŝi daŭrigis paroli :

- Via patro, la barono de Vilbŭa, nuntempe nomiĝas la pastron Vilbŭa, parokestro de Garandou, proksime de Tulono. Li estis mia amoranto, kiam mi forlasis lin por tiu ĉi.

Kaj jen ŝi rakontas al mi la tuton, krom ke ŝi ankaŭ erarigis vin pri sia gravedeco. Sed la virinoj, vi ja scias, neniam ili diras la verecon.

Li, nekonscia, rikanis lasante libere eligi sian tutan malnoblecon. Denove li trinkis, kaj la vizaĝo ĉiam ridanta, daŭrigis paroli :

- Panjo mortis du tagojn… du tagojn pli poste. Ni sekvis ŝian ĉerkon al la tombejo, li kaj mi… estas komika, ĉu ne ?... li kaj mi… kaj tri domservistoj… estas la tuto. Li ploris kvazaŭ Magdalena… ni estis flankon ĉe flanko… kvazaŭ paĉjo kun lia burĝido.

Poste ni revenis hejmen. Nur ambaŭ, li kaj mi. Mi diris al mi : "Necesas, ke mi foriru, kaj senmona." Mi havis nur kvindek frankojn. Kion mi povus inventi por min venĝi ?

Li tuŝis al mi la brakon, kaj diris al mi:

- Mi devas paroli al vi.

Mi sekvis lin en lian studejon. Li sidiĝis antaŭ sia skribotablo, poste plaŭdante en siaj larmoj, li diris al mi, ke li ne volas esti por mi tiom malica, kiom li diris al panjo ; li petas min, ke mi ne tedu vin… - tio… tio rigardas nin, nur vin kaj min. - Kaj li proponas al mi bankbileton de mil… mil… mil frankoj, kion mi povos fari kun mil frankojn... ia homo kiel mi ?... Mi vidis, ke estis aliaj monbiletoj en la tirkesto, vera stako. La vidado de tiuj paperoj donas al mi la deziron ŝteli, mi etendas la manon por ekpreni tiun, kiun li donacis al mi, sed anstataŭ ricevi lian almozon, mi impetas sur lin, ĵetas lin surplanken, kaj gorĝpremas lin ĝis li svenas ; poste, kiam mi vidis, ke li estis forpasonta, mi buŝoŝtopas lin, mi ligas lin, mi senvestigas lin, surventren mi kuŝigas lin, kaj poste… Ha ! Ha ! Ha !... mi ege venĝis vin !…

Filipo-Aŭgusto tusis, sufokiĝante de ĝojo, kaj ĉiam lia lipo suprenfaldita en feroca kaj gaja falto, la pastro Vilbŭa retrovis la eks-rideton de la virino, kiu perdigis al li la kapon.

- Kaj poste ? Diris la pastro.

- Poste… Ha ! Ha ! Ha !... En la kameno estis granda fajro… tio okazis decembre... estis malvarme… kiam panjo mortis… estis granda fajro… Mi ekprenas la fajropikilon… mi ruĝigas ĝin en la fajro… kaj jen… mi faris krucojn al li sur la dorson, ok, dek, mi ne scias kiom, poste mi surdorsen turnas lin, kaj mi faras same al li sur la ventro. Ĉu tio estas komika ? Nu ! Paĉjo. Estis tiamaniere, ke oni stampis la punlaborulojn antaŭe. Li tordiĝis kvazaŭ angilo… sed mi bone buŝoŝtopis lin, li ne povis krii. Poste, mi ekprenis la monbiletojn - dek du - kun la unua tio faris dek tri… sed tio ne donis ŝancon al mi. Kaj mi forfuĝis dirante al la domservistoj, ke ili ne ĝenu s-ron grafon ĝis la horo de la vespermanĝo, ĉar li dormis.

Mi ja pensis, ke nenion li diru, pro timo de la skandalo konsiderante, ke li estas senatano. Mi eraris. Kvar tagojn pli poste, mi estis arestita en pariza restoracio. Oni kondamnis min al tri jaroj de malliberejo. Estas pro tio, ke mi ne povis veni vin vidi pli frue.

Li daŭrigis trinki, kaj balbutante tiamaniere, ke li povis apenaŭ prononci la vortojn :

- Nun… paĉjo… paĉjo parokestro… Kiom tio estas komika havi parokestron kiel paĉjon… Ha ! Ha ! Necesas esti kompleza, tre kompleza kun mi, ĉar mi ne estas ordinara ulo… mi faris bonan… ŝercon… ĉu ne ?... bonan ŝercon, al la maljunulo…

La sama kolero, kiu antaŭe frenezigis la pastron Vilbŭa, antaŭ la perfida amorantino, denove kolerigis lin antaŭ tiu abomena viro.

Li, kiu tiom pardonis, je la nomo de Dio, la senhonoregajn sekretojn flustritajn en la mistero de la konfesejoj, ĉi-momente li sin sentis, je lia propra nomo, sen kompato, sen indulgo, kaj nun li ne alvokis plu la helpon de tiu Dio helpema kaj mizerikorda, ĉar li komprenis, ke nenia ĉiela aŭ surtera protekto ne povas savi sur tiu ĉi tero tiujn sur kiujn falas tiaj malfeliĉoj.

La tuta ardeco de lia pasiigata koro kaj lia violenta sango, estingita de la apostoleco, vekiĝis en nerezistebla ribelo kontraŭ tiu indignindulo, kiu estis lia filo, kontraŭ tiu simileco kun li, kaj ankaŭ kun la patrino, la indigna patrino, kiu gravedigis lin simile al ŝi, kaj kontraŭ la fatalo, kiu alligis tiun fiulon al lia patra piedo, kvazaŭ globo de galerano.

Li vidis, antaŭvidis ĉion kun subita lucideco, vekita de tiu ŝoko de siaj dudek kvin jaroj de pia dormado kaj trankvileco.

Subite konvinkita, ke necesas laŭtege paroli por esti timita de tiu krimulo, kaj terurigi lin ekde la unua trafo, li diris al li, kun la dentoj kunpremitaj pro la kolerego, kaj ne pensante plu pri lia ebrieco :

- Nun, ke vi ĉion rakontis al mi, aŭskultu min. Vi foriros morgaŭ matene. Vi loĝos landon, kiun mi indikos al vi, kaj kiun neniam vi forlasos sen mia ordono. Mi pagos al vi pension, kiu sufiĉos al vi por vivi, sed malgrandan pension, ĉar mi ne estas riĉa. Se vi malobeos unufoje, tio estos finiĝinta, kaj mi traktos vin des pli severe…

Kvankam stultigita per la vino, Filipo-Aŭgusto komprenis la minacon, kaj la krimulo kiu estis en li eligis subite. Singultante, li kraĉis tiujn vortojn :

- Ha ! Paĉjo nececas, ke vi ne trompas min… vi estas parokestro… mi tenas vin… kaj vi obeegos, kiel la aliaj !

La pastro eksaltis ; kaj en liaj muskoloj de maljuna herkulo naskiĝis nevenkebla bezono ekkapti tiun monstron, cedigi lin kvazaŭ oni fleksigi vergon, kaj komprenigi al li, ke li devos submetiĝi.

Skuante la tablon, kaj puŝante ĝin sur lian bruston, li kriis al li :

- Ha ! Gardu vin, gardu vin… mi timas neniun…

La ebriulo, perdante ekvilibron, oscilis sur sia seĝo. Sentante, ke li estis falonta, kaj li estis en la povo de la pastro, li etendis la manon, kun rigardo de murdisto, al unu el la tranĉiloj, kiuj troviĝis sur la tablotuko. La pastro Vilbŭa rimarkis la geston, kaj li donis al la tablo tian puŝegon, ke lia filo falis surdorsen kaj sterniĝis surplanke. La lampo rulis kaj estingiĝis. Dum kelkaj sekundoj oni aŭdis subtilan sonoradon de glasoj, kiuj kunbatetiĝis en la ombro ; poste specon de rampado de mola korpo sur la pavimplanko, kaj poste nenion.

Pro la rompita lampo, subita, neatendita kaj profunda mallumo envolvis ilin tiel rapide, ke ili restis konsternataj, kiel se temis pri timiga evento. La ebriulo, kaŭriĝanta kontraŭ la muro ne moviĝis plu; kaj la pastro restis sur sia seĝo, mergita en tiuj tenebroj, kiuj dronis lian koleron. Tiu nigra vualo ĵetita sur lin, haltante lian koleron, ĉesigis ankaŭ la furiozan impeton de lia animo ; kaj aliaj ideoj alvenis al li, nigraj kaj tristaj kvazaŭ la obskureco.

Absoluta silento regis, densa silento de fermita tombo, kie nenio ŝajnis spiri kaj vivi. Nenio ankaŭ alvenis el ekstero, eĉ ne rulbruo de fora veturilo, eĉ ne hundbojado, eĉ ne glitado sur la branĉoj aŭ sur la muroj de leĝera ventblovo.

Tio daŭris longtempe, tre longtempe, eble dum unu horo. Poste, neatendite, la gongo tintegis. Ĝi tintis frapita de nura bato, energia, forta kaj vigla, kaj estis sekvita de granda, stranga bruo de falo kaj renversita seĝo.

Margareta, kiu kaŝobservis, alkuris ; sed tuj post kiam ŝi malfermis la pordon ; ŝi, timigita, retroiris pro la nepenetrebla ombro. Poste tremanta, la koro batanta, per anhelanta kaj mallaŭta voĉo, ŝi alvokis :

- Sinjor' parokestro, sinjor' parokestro.

Neniu respondis, nenio moviĝis.

"Mia Dio, mia Dio, ŝi pensis, kion ili faris, kio okazis ? "

Ŝi ne kuraĝis antaŭeniri, ŝi ankaŭ ne kuraĝis reveni por preni lumilon. Freneza envio forkuri, fuĝi kaj hurli ekkaptis ŝin, kvankam ŝi sin sentis falonta surloke, la kruroj rompitaj. Ŝi senĉese ripetis :

- Sinjor' parokestro, sinjor' parokestro, estas mi, Margareta.

Sed subite, malgraŭ ŝia timo, instinkta deziro sukuri sian mastron, kaj unu el tiuj virinaj bravecoj, kiuj de tempo al tempo igas ilin heroaj, plenigis ŝian animon de terurita aŭdaco, kaj ŝi kuris al sia kuirejo kaj realportis sian oleolampon.

Sur la pordo de la ĉambro, ŝi haltis. Unue ŝi vidis la ŝtelvagulon, kuŝitan apud la muro, kiu dormis aŭ ŝajnis dormi, poste la rompitan lampon, poste sub la tablo la du nigrajn piedojn kaj la krurojn, vestitajn per nigraj ŝtrumpoj, de la pastro Vilbŭa, kiu sendube estis falinta surdorsen kaj frapinta la gongon de sia kapo.

Palpitaciante pro teruro, la manoj tremantaj, ŝi ripetis :

- Mia Dio, mia Dio, kio okazis ?

Kaj dum ŝi etpaŝe antaŭeniris malrapide, ŝi glitis sur io ŝmira, kaj preskaŭ falis.

Tiam, kliniĝante, ŝi ekvidis sur la ruĝa pavimo, ruĝan likvaĵon kiu fluis, envolvis ŝiajn piedojn kaj kuris rapide al la pordo. Ŝi divenis, ke tio estis sango.

Freneza, ŝi forfuĝis, ĵetinte sian oleolampon por nenion plu vidi, kaj ŝi sin pelis en la kamparon, al la vilaĝo. Ŝi antaŭeniris, frapante la arbojn, la okuloj fiksitaj al la malproksimaj lumoj, kaj hurlante.

La akuta sono de ŝia voĉo forflugis tra la nokto kvazaŭ sinistra bleko de strigo, kaj ŝi daŭre kriegis : "La maŭfatan'… la maŭfatan'… la maŭfatan'…"

Kiam ŝi atingis la unuajn domojn de la vilaĝo, viroj konsternegaj eliris kaj ĉirkaŭis ŝin ; sed ŝi baraktis ne respondante, ĉar ŝi perdis la saĝon.

Fine oni komprenis, ke malfeliĉo ĵus okazis en la dometo de la parokestro, kaj vilaĝanaroj sin armis por kuri al la sukuro de la pastro.

Meze de la kampo de olivarboj la eta kampara dometo, rozkolore farbita, fariĝis nigra kaj nevidebla en la profunda kaj muta nokto. De post, ke la unika brileto de ĝia lumita fenestro estingiĝis kvazaŭ okulo fermiĝas, ĝi restis dronita en la ombro, perdita en la tenebroj, ne trovebla por kiu ajn, kiu ne estis landinfano.

Baldaŭ fajretoj kuris ternivele, tra la arboj, alvenante al la dometo. Ili promenegis sur la herbo brulita de la suno longajn flavajn helecojn, kaj sub iliaj vagantaj briloj, la torturitaj trunkoj de la olivarboj iafoje similis al monstroj, al inferaj serpentoj volvitaj kaj torditaj. La rebriloj foren ĵetitaj de la lampoj subite aperigis en la mallumo ion svagan kaj blanketan ; poste, baldaŭ la malalta kaj kvadrata muro de la malgranda loĝejo refariĝis roza antaŭ la lumo de la lanternoj. Tiuj ĉi estis portitaj de kelkaj kamparanoj, kiuj estis akompanitaj de du ĝendarmoj, revolvero ĉepugne, la kampargardisto, la vilaĝestro kaj Margareta, kiu estis subtenita de du viroj ĉar ŝi svenetis.

Antaŭ la pordo restita malfermita, fortimigita, okazis momento de hezito. Sed la brigadisto ekkaptis lanternegon kaj eniris sekvata de la aliaj.

La servistino ne mensogis. La sango, nun koagulita, kovris la pavimon, kvazaŭ tapiŝo. Ĝi fluis ĝis la ŝtelvagulo, banante unu el liaj kruroj kaj unu el liaj manoj.

La patro kaj la filo dormis. Unu, la gorĝo tranĉita, de la eterna dormado, la alia de la dormado de la drinkuloj. Ambaŭ ĝendarmoj impetigis sur tiun ĉi, kaj antaŭ ol li vekiĝis, li havis katenojn ĉe la manartikoj. Li frotis al si la okulojn, konsternita, stultigita pro vino ; kaj kiam li ekvidis la kadavron de la pastro, li aspektis terurita, kaj ŝajnis nenion kompreni.

- Kial li ne forfuĝis, diris la vilaĝestro ?
Normal 0 21 false false false MicrosoftInternetExplorer4

/* Style Definitions */ table.MsoNormalTable {mso-style-name:"Tableau Normal"; mso-tstyle-rowband-size:0; mso-tstyle-colband-size:0; mso-style-noshow:yes; mso-style-parent:""; mso-padding-alt:0cm 5.4pt 0cm 5.4pt; mso-para-margin:0cm; mso-para-margin-bottom:.0001pt; mso-pagination:widow-orphan; .0pt; "Times New Roman"; mso-ansi-language:#0400; mso-fareast-language:#0400; mso-bidi-language:#0400;}

- Li estis tro ebriega, replikis la brigadisto.

Kaj ĉiuj samopiniis kiel li, ĉar la ideo ne alvenintus al iu ajn, ke la pastro Vilbŭa, eble, povintus sin mortigi.

Je la 14-a/23-a de februaro 1890