Guy de MAUPASSANT

LA KAMPO DE OLIVARBOJ

II-a Ĉapitro


La maristo, kiu postiris la pastron, sentis sur sia lango deziron, tute sudan, konversacii. Li ne aŭdacis, ĉar la prestiĝo de la pastro en la okuloj de liaj parokanoj estis tre grava. Fine li hazardis :

- Tiam, li diris, ĉu vi bone troviĝas en via kampara domo, sinjoro parokestro ?

Tiu provenca kampara domo estis unu el tiuj etaj dometoj, en kiuj la urbaj kaj vilaĝaj provencanoj nestiĝas somere por sin aerumi. La pastro luis tiun loĝejon, kiu troviĝis en kampo, je kvin minutoj de lia pastrejo, tro malgranda kaj kunpremita meze de la paroko, kontraŭ la preĝejo.

Li ne regule loĝis en tiu dometo eĉ somere ; li iris tien nur de tempo al tempo por pasigi kelkajn tagojn meze de la verdaĵo kaj pistolpafi.

- Jes, mia amiko, diris la pastro, tie mi troviĝas bonege.

La malalta loĝejo aperiskonstruita meze de la arboj, rozkolore farbita, zebre striita, haketita, tranĉita en malgrandaj pecoj de la branĉoj kaj la folioj de la olivarboj, kies kampo sen ĉirkaŭbarilo estis plantita, kie ĝi ŝajnis kreskita kvazaŭ provenca fungo.

Oni ankaŭ ekvidis grandan virinon, kiu iris kaj reiris antaŭ la pordo pretigante por la vespermanĝo etan tablon, kie ŝi metis okaze de ĉiu ŝia alveno, kun metoda malrapideco, unu solan manĝilaron : unu teleron, unu buŝtukon, unu panpecon, unu glason, … Ŝi estis kapvestita per la malgranda kufo de la arlezaninoj, iu pinta konuso el silko aŭ nigra veluro, sur kiu tronas blanka fungo.

Kiam la pastro estis aŭdebla de ŝi, li kriis al ŝi :

- He ! Margareta !

Ŝi haltis por rigardi, kaj rekonante sian mastron diris :

- Be ! Estas vi, sinjoro parokestro !

- Jes. Mi alportas al vi belan fiŝadon, vi tuj rostos unu labrakon, labrakon kun butero, nur butero, ĉu vi komprenas ?

La servistino, alveninta antaŭ la virojn, ekzamenis per spertulaj okuloj la fiŝaĵojn alportitajn de la boatisto.

- Estas, ke ni jam havas kokinaĵon kun rizo, ŝi diris.

- Domaĝe, sed la morgaŭa fiŝaĵo ne valoras la fiŝon, kiu eliras el akvo. Mi tuj faros etan frandeman festenon al mi, tio ne okazas tro ofte ; kaj poste, la peko ne estas grava.

La virino elektis la labrakon, kaj dum ŝi foriris kunportante ĝin, ŝi sin turnis kaj diris :

- Ha ! Viro venis trifoje por vidi vin, sinjoro parokestro.

Kun indiferenteco li demandis :

- Unu viro ! Kia speco de viro ?

- Sed viro, kiu ne sin rekomendas mem.

- Kio ? Almozulo, ĉu ?

- Jes, eble… mi ne scias. Sed mi plivole kredus pri 'maŭfatan'.

La pastro Vilbŭa ekridis pro tiu provenca vorto, kiu signifas malbonfarulon, ŝtelvagulon, ĉar li konis la trotimeman animon de Margareta, kiu ne povis restadi en la kampara dometo sen imagi al ŝi ĉiutage, kaj precipe ĉiunokte, ke oni murdos ambaŭ, ŝin kaj la pastron Vilbŭa.

Li donis kelkajn soldojn al la maristo, kiu foriris. Poste, dum li diris, ĉar li estis konservanta ĉiujn siajn kutimojn pri puremo kaj sinteno de eks-mondumano : "Mi tuj iom lavos al mi la vizaĝon kaj la manojn", Margareta kriis al li de sia kuirejo, kie ŝi kuspe skrapis, per tranĉilo, la dorson de la labrako, kies skvamoj iom makulitaj de sango, disiĝis kvazaŭ etegaj arĝentaj moneretoj :

- Vidu, li alvenas.

La pastro direktis al la vojo kaj efektive ekvidis viron, kiu de malproksime ŝajnis al li tre malbone vestita, kaj kiu malgrandpaŝe alproksimiĝis al la domo. Li atendis lin, ridetante ankoraŭ pro la teruro de sia domservistino, kaj pensante : " Ja vere mi kredas, ke ŝi pravas, li ja aspektas kvazaŭ 'maŭfatan' ".

Ne hastante, la nekonatulo alproksimiĝis kun la manoj en la poŝoj, fiksante la pastron. Li estis juna, havis sian tutan barbon blondan kaj frizitan, kaj harofasketoj bukle volviĝis je la rando de lia ĉapelo el mola felto, tiom malpura kaj deformita, ke neniu povintus diveni la originalaj koloron kaj formon. Li surmetis longan maronkoloran surtuton, pantaloneton kun puntoj ĉirkaŭ la moleoloj, kaj li estis piedvestita per ŝnurŝuoj, kiuj donis al li molan, mutan, maltrankviligan irmanieron, nepercepteblan paŝon de ŝtelvagulo.

Kiam li troviĝis nur kelkaj paŝolongoj de la ekleziulo, li demetis la specon de ĉifono, kiu ŝirmis lian kapon, sin senĉapeligante per maniero iom teatra, kaj montrante velkan kapon, samtempe malhonestan kaj belan. La pinto de lia kranio estis kalva, signo de laciĝo aŭ frutempa diboĉo, ĉar videble tiu viro ne aĝis pli ol dudek kvin jarojn.

Tuj ankaŭ la pastro demetis sian ĉapelon, divenante kaj sentante, ke ne temis pri ordinara vagulo, iu laboristo sen laboro, aŭ jam kondamnito, kiu vagas inter du malliberejoj kaj preskaŭ scias nur paroli la misteran lingvaĵon de la punlaborejoj.

- Saluton, sinjoro parokestro, diris la viro.

La pastro respondis simple : Saluton !", ne volante nomi "sinjoro" tiun suspektindan kaj vestaĉiĝintan vojiranton. Ili sin fikse rigardis reciproke, kaj antaŭ la rigardo de tiu ŝtelvagulo la pastro Vilbaŭ sentis sin konsternita, emociita kvazaŭ fronte al nekonata malamiko, invadita de unu el tiuj strangaj maltrankviloj, kiuj enŝoviĝas en la karnon kaj la sangon.

Fine, la vagulo reparolis :

- Nu ! Ĉu vi rekonas min ?

La pastro, tre mirigita, respondis :

- Ne, tute ne, mi ne konas vin.

- Ha ! Vi tute ne konas min. Pli rigardu min.

- Spite, ke mi vin rigardu, mi neniam vidis vin.

- Tio veras, diris la alia, ironia, sed mi tuj montros al vi iun, kiun vi konas pli bone.

Li sin rekapvestis kaj debutonis sian surtuton. Malsupre lia brusto estis nuda. Ruĝa zono, volvita ĉirkaŭ lia magra ventro, tenis sian pantaloneton supre de liaj koksoj.

Li ekprenis en la interna surtuta poŝo koverton, unu el neverŝajnaj kovertoj, kiujn ĉiuj eblaj makuloj marmorumis, unu el tiuj kovertoj kiuj konservas, en la subŝtofoj la vagantaj almozuloj, la ajnajn legitimilojn, verajn aŭ falsajn, ŝtelitajn aŭ laŭleĝajn, valorajn defendantojn de la libereco kontraŭ la trafota ĝendarmo. Li eltiris el la poŝo fotografion, unu el tiuj grandaj kartoj kvazaŭ letero kiujn oni ofte faris antaŭe, flaviĝintan, eluzitan, longtempe trenitan ĉie, hejtitan kontraŭ la karno de tiu viro kaj senbriligitan pro lia varmo.

Tiam, levante la foton apud lia vizaĝo, li demandis :

- Kaj tiu ĉi, ĉu vi konas lin ?

La pastro retroiris du paŝojn por pli bone vidi kaj restis paliĝanta, emociegita, ĉar estis lia propra portreto, farita por Ŝi; en la malproksima epoko de lia amo.Li nenion respondis, ne komprenante.

La vagulo ripetis :

- Tiun ĉi, ĉu vi rekonas lin ?

Kaj la pastro balbutis :

- Sed jes.

- Kiu li estas?

- Estas mi.

- Ĉu ja estas vi ?

- Sed jes.

- Nu ! Nun rigardu ambaŭ, vian portreton kaj min…

Li jam vidis, la kompatinda homo, li vidis, ke tiuj du estaĵoj, tiu de la foto kaj tiu, kiu flanke ridis, similis kiel du fratoj, sed li ne ankoraŭ komprenis kaj balbutis :

- Fine, kion vi volas ?

Tiam, la mizerulo, per malica voĉo diris :

- Tion, kion mi volas, sed unue mi volas, ke vi agnoskos min.

- Sed kiu do vi estas ?

- Kiu mi estas ? Sed demandu al iu ajn, kiu iras sur la vojo, demandu al via servistino, ni iru demandi al la vilaĝestro, se vi volas, montrante tiun foton ; kaj li bone ridos, tion mi diras al vi. Ha ! Vi ne volas agnoski, ke mi estas via filo, paĉjo parokestro, ĉu ?

Tiam la maljunulo, levante la brakojn al la ĉielo per biblia kaj malespera gesto, plorkriis :

- Ne veras.

La junulo alproksimiĝis al li, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, kaj prononcis :

- Ha ! Tio ne veras. Ha ! Parokestro, necesas, ke vi ĉesu mensogi, ĉu vi aŭdas ?

Nun li havis minacan vizaĝon, kaj kun la pugnoj fermitaj, li parolis kun konvinko tiom violenta, ke la pastro daŭre retroiris, sin demandante kiu el ambaŭ eraris en tiu momento.

Tamen, plifoje li asertis :

- Neniam mi havis infanon.

La alia rebatis :

- Kaj eble ne amorantinon, ĉu ?

La maljunulo, senhezite prononcis nur du vortojn, fieran konfeson :

- Jes ja.

- Kaj ĉu tiu amorantino ne estis graveda, kiam vi forpelis ŝin ? Subite, la malnova kolero, estingita de post dudek kvin jarojn, ne estingita, sed murfermita funde de la amoranta koro, rompis la volbojn de kredo, rezigna pieco, forrifuzo de ĉio, kiujn li konstruis super ĝi, kaj ekster el li kriis :

- Mi forpelis ŝin, ĉar ŝi adultis kun alia, kaj ŝi ene portis la infanon de alia, se ne mi mortiĝus ŝin, sinjoro, kaj vin kun ŝi.

La junulo hezitis, siavice surprizita pro la sincera kolero de la parokestro, poste li pli milde replikis :

- Kiu diris al vi, ke temis pri la infano de alia ?

- Sed ŝi mem, spitante min.

Tiam, la vagulo ne kontestante tiun aserton, konkludis per indiferenta tono de fripono, kiu juĝas kaŭzon :

- Nu ! Estas panjo, kiu eraris, kiam ŝi spitis vin, jen la tuto.

Sin reginte ankaŭ, post tiu kolera reago, la pastro siavice pridemandis :

- Kaj kiu diris al vi, ke vi estas mia filo ?

- Ŝi, kiam ŝi estis mortonta, sinjor' parokestro… Kaj poste tio…

Kaj li metis, sub la okulojn de la pastro, la malgrandan foton.

La maljunulo ekprenis ĝin, kaj malrapide, longtempe, la koro naŭzita pro angoro, li komparis tiun nekonatan pasanton kun sia malnova bildo, kaj li ne dubis plu, li ja estas lia filo.

Angorego envadis lian animon, neesprimebla emocio, kruele dolora, kiel la memriproĉo de malnova krimo. Li iom komprenis, li divenis la ceteron, li revidis la brutalan scenon de la separo. Estis por savi sian vivon, minacitan de la ofendita viro, ke la virino, la trompanta kaj perfida ino ĵetis al li tiun mensogon. Kaj la mensogo sukcesis. Kaj filo el li naskiĝis, kreskiĝis, fariĝis tiu hontinda ŝtelvagulo trakuranta la vojojn, kiu sentis la malvirton kiel virkapro fetoras la bestaĉon.

Li murmuris :

- Ĉu vi volas iom paŝi kun mi, por ke ni reciproke eksplikos pli multe.

La alia ekrikanis.

- Sed, evidente ! Ĉar estas pro tio ke mi venis.

Ili foriris kune, flankon ĉe flanko, tra la kampo de olivarboj. La suno jam subiris. La granda freŝeco de la sudaj krepuskoj kovris la kampon per nevidebla malvarma mantelo. La pastro tremetis kaj subite levante la okulojn al la ĉielo, per kutima gesto de diservanto, li ekvidis ĉie ĉirkaŭ si, tremetantan sur la ĉielo, la malgrandan grizecan foliaron de la sankta arbo, kiu ŝirmis sub sia gracila ombro la plej grandan doloron, la nuran malfortiĝon de Kristo.

Preĝo eliĝis el li, mallonga kaj malespera, farita per tiu interna voĉo, kiu ne trapasas tra la buŝo, kaj kies kredantoj humile petas la Savanton : "Dio mia, helpu min."

Poste, sin turnante al sia filo :

- Tiam, via patrino estis mortinta, ĉu ?

Nova aflikto vekiĝis en li, prononcante tiujn parolojn : "Via patrino estis mortinta" kaj kuntiris lian koron, stranga turmento de la homa karno, kiu neniam finis forgesi, kaj kruela eĥo de la trrturo, kiun li suferis, sed eble ankoraŭ pli, ĉar ŝi mortis, ektremo de tiu deliranta kaj mallonga feliĉo de juneco, el kiu nun nenio ne restis, ol la vundo de ĝia memoro.

La junulo respondis :

- Jes, sinjoro parokestro, mia patrino mortis.

- Ĉu tio okazis jam longtempe ?

- Jes, jam de tri jaroj.

Nova dubo invadis la pastron :

- Kaj kial vi ne venis vidi min pli frue ?

La alia hezitis :

- Mi ne povis… Kontraŭaĵoj malebligis min… Sed pardonu, ke mi ĉesigu tiujn konfidencojn, kiujn mi pli malfrue faros al vi, tiel detalajn kiel plaĉos al vi, por diri al vi, ke mi nenion manĝis de post hieraŭ matene.

Skuo de kompato ŝanceligis komplete la maljunulon, kaj bruske etendante la du manojn :

- Ho ! Mia kompatinda infano, li diris.

La junulo akceptis tiujn grandajn etanditajn manojn, kiuj envolvis liajn maldikajn fingrojn, malvarmetajn kaj febrajn.

Poste, li respondis kun tiu ŝerca mieno, kiu ne multe forlasis liajn lipojn.

- Nu ! Vere, mi komencas kredi, ke tamen ni komprenos nin reciproke.

La parokestro ekmarŝis :

- Ni iru vespermanĝi, li diris.

Subite, li pensis kun malgranda instinkta ĝojo, konfuza kaj bizara, pri la bela fiŝo kaptita de li, kiu aldonita al la kokinaĵo kun rizo, farus hodiaŭ bonan manĝon por tiu mizera infano.

La arlezanino, maltrankvila kaj riproĉa, atendis antaŭ la pordo.

- Margareta, kriis la pastro, demetu la manĝilaron kaj portu la tablon en la manĝoĉambron, rapide, rapidege, kaj surmetu du manĝilarojn, sed tre rapide.

La domservistino restis konsternegata, je la penso, ke ŝia mastro tuj vespermanĝos kun tiu malbonfarulo.

Tiam la pastro Vilbŭa ekdemetis mem la manĝilaron, transportis la tablon en la unikan ĉambron de la teretaĝo, kaj surmetis du manĝilarojn.

Kvin minutoj pli poste, li sidiĝis vidalvide de la vagulo, antaŭ plena supujo de brasika supo, kiu soririgis inter iliaj vizaĝoj etan nubon de varmega vaporo.

----------------- DAŬRIGOTA ---------------