"La kampo de olivarboj" : Tiu teksto estis publikigita sub formo de felietono en la gazeton "Le Figaro" inter la 14-a kaj la 23-a de februaro 1890, poste en legolibron "L'inutile beauté" [La neutila beleco ]

Guy de MAUPASSANT

LA KAMPO DE OLIVARBOJ

I-a Ĉapitro

Kiam la havenaj viroj, el la malgranda provenca haveno de Garandou [/garɑ̃du/], en la fundo de la bajo Pisca [piska], inter Marsejlo kaj Tulono, ekvidis la boaton de la pastro Vilbŭa, kiu revenis de la fiŝkaptado, ili sobiris1 sur la strandon por helpi elakvigi la boaton.

Sola en la boato, la pastro remis kiel vera maristo, kun malofta energio malgraŭ siaj kvindek ok jarojn. La manikoj kuspitaj sur muskolaj brakoj, la sutano malsupre levita kaj intergenue premita, iom malbutonita sur la brusto, lia trikorna ĉapelo apud li sur la benketo, kaj kapvestita per kloŝĉapelo el korko kovrita per blanka tolo, li aspektis kiel fortika kaj stranga ekleziulo de la varmaj landoj, pli farita por la aventuroj ol por diri la meson.

De tempo al tempo, li rigardis returne por zorge elekti la albordiĝejon, poste li rekomencis tiri sur la remiloj per metoda, ritma kaj forta maniero, por plifoje montri al tiuj malbonaj sudaj boatistoj, kiel remilas la nordaj maristoj.

La boato, vigle ĵetita de la pastro, albordiĝis sur la sablon, kie enprofundiĝante sia kilo ĝi glitis kvazaŭ volante grimpi la tutan plaĝon, kaj ĝi subite haltis. Poste afablaj, kontentaj kaj simpatiaj, la kvin maristoj kiuj rigardis la boaton dum ĝi alvenis, alproksimiĝis al la pastro.

- Nu ! Diris unu el ili, kun forta provenca akcento, ĉu bona fiŝado, sinjoro parokestro ?

La pastro Vilbŭa flanken metis siajn remilojn, demetis sian kloŝĉapelon por sin kapvesti per sia trikorna ĉapelo, malkuspis siajn manikojn sur siajn brakojn, rebutonis sian sutanon, poste retrovinte sian sintenon kaj sian imponan aspekton de vilaĝa pastro, li fiere respondis :

- Jes… jes, tre bona, tri labrakojn, du murenojn kaj plurajn labrojn.

La kvin fiskaptistoj, post kiam ili alpaŝis al la boato, kliniĝis super la boatrando kaj ekzamenis, kun okuloj de spertuloj, la mortintajn bestojn, la grasajn labrakojn, la murenojn kun plata kapo, hidajn marserpentojn, kaj la labrojn zigzage striitaj de oraj bendoj el la koloro de la oranĝŝeloj.

Unu el ili diris :

- Mi tuj alportos la tuton al via kampara domo, sinjoro parokestro.

- Dankon, vi estas brava.

Manpreminte ĉiun, la pastro ekvojiris, postsekvata de la sindonema maristo, lasante la aliajn zorgi pri la boato.

Li, grandpaŝe, malrapide marŝis kun forta kaj digna mieno. Ĉar li ankoraŭ sentis varmecon post esti reminta kun tiom da vigleco, de tempo al tempo li senĉapeliĝis kiam li pasis sub la leĝera ombro de la olivarboj, forlasante al la vespera aero, ĉiam varmeta, sed iom mildigita de la svaga venteto el la marvasto, sian kvadratan frunton, superelstarita de blankaj, rektaj kaj mallongaj haroj, pli oficira frunto ol pastra frunto. Supre de teramaso la vilaĝo aperis, meze larĝa valo kiu sobiris1 al la maro.

Tio okazis vespere dum julia monato. La blinduma suno, kiu estis atingonta la dentoforman krestlinion de la malproksimaj montetoj, oblikve tirlongigis sur la blanka vojo, superkovrita de polvo, la senfinan ombron de la ekleziulo kies supermezura trikorna ĉapelo promenigis sur la najbara kampo larĝan malhelan makulon, kiu ŝajnis ludi rapide grimpi sur ĉiujn olivarbajn trunkojn, por tuj fali surteren, kie ĝi rampis inter la arboj.

Sub la piedoj de la pastro Vilbŭa, nubo de fajna pulvoro, el tiu nepalpebla faruno kies provencaj vojetoj somere estas kovritaj, leviĝis fumante ĉirkaŭ lia sutano, kiun ĝi vualis kaj kovris malsupre de griza koloro, kiu fariĝis pli kaj pli hela. Nun malvarmetigita, li marŝis la manoj en la poŝoj, kun la malrapida kaj potenca irmaniero de soriranta2 montarano. Liaj kvietaj okuloj rigardis al la vilaĝo, al lia vilaĝo kie li estis parokestro jam de dudek jaroj, vilaĝo elektita de li, obtenita dank'al granda favoro, kaj kie li esperis morti. La kirko, lia preĝejo, kronis la larĝan konuson de la grupiĝantaj domoj ĉirkaŭ ĝi per ĝiaj du turoj el bruna ŝtono, neegalaj kaj kvadrataj, kiuj starigis en tiu bela suda valeto siajn malnovajn siluetojn, pli similaj al defendaĵoj de kastelo ol sonorilturoj de malprofana monumento.

La pastro estis kontenta, ĉar li kaptis tri labrakojn, du murenojn kaj kelkajn labrojn.

Li certe ankoraŭ ĝuos etan triumfon far siaj parokanoj, kiuj precipe respektis lin, ĉar li estis sendube, malgraŭ sia aĝo, la viro la plej muskola en la lando. Tiuj naivegaj memŝatemoj estis lia plej granda plezuro. Li pistolpafis tiamaniere tranĉi flortigojn, kelkfoje li skermis kun la tabakvendisto, sia najbaro, eks-provosto de regimento, kaj enmare li naĝis pli bone ol neniu.

Cetere li estis eks-mondumano, tre konata antaŭe, tre eleganta, la barono de Vilbŭa, kiu fariĝis pastro, sekve de amdoloro, kiam li havis tridek du jarojn.

Deveninta el malnova pikarda familio, rojalista kaj religiema, kiu de pluraj jarcentoj donis siajn filojn al la armeo, la juĝistaro aŭ la klerikaro. Unue, laŭ la konsilo de sia patrino li pensis sacerdotiĝi, poste sekvante la insistajn petojn de sia patro li decidiĝis simple veni en Parizon, por studi la juron, kaj poste trovi ian gravan funkcion ĉe la Justicpalaco.

Sed dum li elfinis sian studon, lia patro mortis pro pneŭmonito trafiĝinta sekve de ĉasadoj en la marĉoj, kaj lia patrino, plena de ĉagreno, mortis post nelonge. Do, heredinte subite gravan riĉegaĵon, li rezignis planojn de ajna kariero, kontentiĝante vivi kiel riĉulo.

Bela knabo, inteligenta kvankam kun limigita spirito pro kredoj, tradicioj kaj principoj, heredaj kiel liaj muskoloj de pikarda kampnobelo, li plaĉis, akiris sukceson en la alta societo, kaj gustumis la vivon kiel junulo, rigida, riĉabunda kaj konsiderata.

Sed jen sekve de pluraj renkontoj ĉe amiko, li enamiĝis al juna aktorino, tute juna kursanino de la Konservatorio, kiu brile debutis en la teatrejo Odéon.

Li enamiĝis kun la tuta violento, la tuta impeto de homo naskiĝinta por kredi al absolutaj ideoj. Li enamiĝis al ŝi la tagon mem, kiam li vidis ŝin tra la romaneska rolo, en kiu ŝi unuafoje sin montris publike kaj havis brilan sukceson.

Ŝi estis bela, denaske perversa, kun mieno de naiva infano, kiun li nomis ŝian anĝelan mienon. Ŝi sciis komplete konkeri lian koron, igis lin unu el tiuj delirantaj furiozuloj, unu el demenculoj en ekstazo, kiujn unu virina rigardo aŭ jupo bruligas sur la ŝtiparon de la Mortaj Pasioj. Li do prenis ŝin kiel amorantino, forlasigis al ŝi la teatron, kaj amis ŝin dum kvar jaroj, kun ardeco ĉiam grandiĝanta. Certe ja, malgraŭ lia nomo kaj la honoraj tradicioj de lia familio, li finintus edziĝi kun ŝi, se iam li ne malkovris, ke jam de longtempe ŝi adultis kun la amiko, kiu konigis ŝin al li.

La dramo estis des pli terura, ke ŝi estis graveda, kaj li atendis la naskiĝon de la infano por decidiĝi al la edziĝo.

Kiam li havis enmane la pruvojn, leterojn hazarde trovitaj en tirkesto, li riproĉis al ŝi ŝian malfidelecon, ŝian perfidecon, ŝian hontindecon, kun la plena brutaleco de la duon-sovaĝulo, kiu li estis.

Sed ŝi, infano de la parizaj trotuaroj, tiom ofende senhonta kiom morofenda, fidinda de la alia viro kiel tiu ĉi, maltimema cetere kvazaŭ tiuj knabinoj de la popolo, kiuj soriras2 sur la barikadojn nur pro simpla fanfaronado, spitis lin kaj insultis lin ; kaj ĉar li estis ekfraponta ŝin, ŝi montris al li sian ventron.

Li haltis, paliĝanta, pensis ke ido el li estis tie, en tiu pekmakulita karno, en tiu malnobla korpo, en tiu malpurega kreitaĵo, infano el li… Tiam li impetegis sur ŝin por ambaŭ dispremi, frakasi tiun duoblan hontaĵon. Ŝi timis, sentante sin perdita, kaj dum ŝi surtere rulis sub liaj pugnbatoj, kiam ŝi vidis lian piedon esti fraponta ŝian ŝvelitan ventron, kie vivis homa embrio, ŝi kriis kun la manoj etenditaj por sin protekti kontraŭ la batoj :

- Ne mortigu min. Ĝi ne estas el vi, ĝi estas el li. Li malantaŭen eksaltis, tiom konsternita, tiom emociegita, ke lia furiozo provizore mildiĝis, sian piedon remetis surplanken, kaj li balbutis :

- Vi… vi diras ?

Ŝi, subite freneza pro timo antaŭ la morto duonvidita en la teruraj okuloj kaj timiga gesto de tiu viro, ripetis :

- Ĝi ne estas el vi, ĝi estas el li.

Li, komplete malespera, murmuris kun la dentoj kunpremitaj :

- La infano, ĉu ?

- Jes.

- Vi mensogas.

Kaj denove li rekomencis la piedgeston, kiu tuj dispremos iun, dum lia amorantino, surgenue restarigita, provante retroiri, daŭre balbutis :

- Tial, ke mi diras al vi, ke ĝi estas el li. Se ĝi estus el vi, ĉu mi ne havus ĝin jam de longtempe ?

Tiu argumento trafis lin kiel veraĵo. En unu el tiuj ekfulmoj de penso, kiam ĉiuj rezonoj aperis samtempe en iluminantan klarecon, precizajn, nerefuteblajn, konkludigajn, ne rezisteblajn, li estis konvinkinta, li estis certa, ke li ne estis la patro de la kompatinda infano de fiulino, kiun ŝi kunportis en si ; kaj, mildigita, liberigita, preskaŭ subite kvietigita, li rezignis detrui tiun senhonoregan kreitaĵon.

Tiam per pli kvieta voĉo li diris al ŝi:

- Starigu, foriru, kaj mi neniam revidu vin.

Ŝi, venkita, obeis kaj foriris.

Neniam li revidis ŝin.

Li ankaŭ foriris sed en alian direkton. Li vojiris al la suda Francio, kaj haltis en vilaĝo, staranta meze de valeto, marborde de Mediteraneo. Gastejo, kiu rigardis al la maro plaĉis al li ; li luis dormoĉambron kaj restis tie. Li restadis dum dek-ok monatoj, en la ĉagreno, la malespero, en kompleta izoleco. Li vivis tie kun la vora memoro de la perfida virino, de ŝia ĉarmo, ŝia envolvado, ŝia ensorĉo, kaj kun la bedaŭro de ŝia ĉeesto kaj ŝiaj karesoj.

Li vagis tra la provencaj valetoj, promenigante sub la kribrita sunlumo de la grizecaj folietoj de la olivarboj, sian kompatindan malsanan kapon, kie vivis lia obsedo.

En tiu dolora soleco, liaj malnovaj piaj ideoj, la ardeco iom mildigita de lia unua kredo malrapidege revenis en lian koron. La religio, kiu antaŭe aperis al li kiel rufuĝejo kontraŭ la nekonata vivo, nun aperis al li kiel refuĝejo kontraŭ la trompanta kaj turmentanta vivo. Li konservis kutimojn de preĝo, al kiuj li alkroĉiĝis en sia ĉagreno. Krepuske li iris ofte surgenuiĝi en la mallumigatan preĝejon, kie nur brilis funde de la ĥorejo la fajropunkto de la lampo, malprofana gardanto de la sanktejo, simbolo de la dia ĉeesto.

Li konfidis sian aflikton al tiu Dio, al sia Dio, kaj diris al Li sian tutan mizeregon. Li demandis al Li konsilon, kompaton, helpon, protekton, konsolon, kaj en lia ripetita preĝo, ĉiutage pli fervora, li enmetis iufoje pli fortan emocion.

Lia kontuza koro, ronĝinta de virina amo, restis malfermita kaj emociiga, ĉiam avida de tenereco ; kaj iom post iom, dank'al persita preĝo, vivi kiel ermito kun kutimoj de grandiĝanta pieco, sin forlasi al tiu sekreta komuniko de la devotaj animoj kun la Savanto, kiu konsolas kaj altiras la kompatindulojn, la mistika amo de Dio eniĝis en lin, kaj venkis la alian.

Tiam li revenis al siaj unuaj projektoj, kaj decidiĝis oferi al Eklezio rompitan vivon, kiun li preskaŭ donis virgan.

Do li sin faris pastro. Dank'al lia familio kaj liaj konatuloj, li obtenis esti nomumita pastro de tiu provenca vilaĝo, kie la hazardo kondukis lin. Dediĉinte grandan parton de siaj riĉaĵoj al almozdonoj, konservante nur la necesaĵon por restadi ĝis lia morto utila kaj helpema al la necesbezonuloj, li rifuĝis en kvietan ekzistadon de piaj agmanieroj kaj sindonemo al siaj similuloj.

Li estis pastro kun malvastaj vidpunktoj, ia speco de religia gvidanto kun soldata temperamento, iu Eklezia gvidanto, kiu perforte kondukis en la virtan vojon la vagantan kaj blindan homaron, perdita en tiu arbaro de la vivo, en kiu ĉiuj niaj instinktoj, niaj gustoj, niaj deziroj estas padoj, kiuj devojigas.Sed tamen multe de la antaŭa viro restis ĉiam vivanta en li. Li ne ĉesis ami la violentajn ekzercadojn, la noblajn sportojn, la armilojn, kaj li malamis la virinojn, ĉiujn, kun infana timo antaŭ mistera danĝero.

(1) : Sob = malsupren.

(2) : Sor = supren.

----------------- DAŬRIGOTA --------------