Letero trovita sur droninto" : Tiu teksto aperis en la gazeton "Gil Blas" [Ĵil Blas] la 8-an de januaro 1884, kun la subskribo "Maufrigneuse" [/Mofriɲøzə/].



Guy de MAUPASSANT

LETERO TROVITA SUR DRONINTO


Vi min demandas, sinjorino, ĉu mi mokas vin ? Vi ne povas kredi, ke neniam viro ne estis trafita de amo, ĉu ? Nu ! Ne... Neniam mi amis, neniam !

Kial ? Mi tute ne scias. Neniam mi troviĝis en tiu speco de korebrieco, kiu oni nomiĝas Amo… Neniam mi vivis en tiu revo, tiu ekzaltiĝo, tiu frenezo, en kiu la bildo de virino ĵetas nin. Neniam mi estis turmentita, obsedita, febrigita, enparadizita pro la atento aŭ la posedo de estaĵo fariĝinta subite por mi pli dezirebla ol ĉiuj feliĉoj, pli bela ol ĉiuj kreitaĵoj, pli grava ol ĉiuj universoj… Neniam mi ploris, neniam mi suferis pro unu el vi. Neniam mi pasigis noktojn kun la okuloj malfermitaj, pensante pri ŝi. Mi ne konas la vekiĝojn, kiujn iluminas ŝia penso kaj ŝia memoro. Mi ne konas la frenezigan nervozecon de la espero, kiam ŝi estas alvenonta, kaj la dian melankolion de la bedaŭro, kiam ŝi foriris lasante en la dormoĉambro delikatan odoron de violo kaj karno.

Neniam mi amis.

Ofte ankaŭ mi demandis al mi kial tio. Kaj vere mi ne tro scias. Tamen mi trovis kialojn, sed ili tuŝas la metafizikon, kaj eble vi tute ne ŝatos ilin.

Mi kredas, ke mi tro prijuĝas la virinojn por multe suferi pro ilia ĉarmo. Mi pardonpetas pro tiu parolo. Mi tuj klarigas ĝin. Estas en ĉiu kreitaĵo la morala estaĵo kaj la fizika. Por ami, necesus al mi, ke mi renkontu inter tiuj ambaŭ estaĵoj harmonion, kiun mi neniam trovis. Ĉiam unu el ambaŭ tro superfortas la alian, jen la moralo, jen la fiziko.

La inteligenteco, kiun ni rajtas postuli de virino, por ke ni amu ŝin, tute ne similas viran inteligentecon. Samtempe tio estas pli kaj malpli. Necesas, ke virino havu malfermitan, delikatan, senteman, subtilan, impreseblan spiriton. Ŝi bezonas nek potencon, nek iniciatemon en la penso, sed necesas, ke ŝi havu bonkorecon, elegantecon, tenerecon, koketecon, kaj tiun kapablecon de asimilado, kiu igas ŝin post nelonge simila al tiu, kiu vivas kun ŝi. Ŝia plej granda kvalito devas esti la takto, tiu subtila senso, kiu estas por la spirito tiu, kiu estas la tuŝo por la korpo. Ĝi revelas mil etajn aĵojn, la konturojn, la angulojn kaj la formojn en la mensa ordo.

Plejofte la belaj virinoj tute ne havas inteligentecon rilate kun sia persono. Nu, la plej malgranda malperfekteco de akordo trafas kaj vundas min ekde la unua frapo. Pri amikeco, tio ne gravas. Amikeco estas pakto, en kiu ni partigas la mankojn kaj la kvalitojn. Ni povas taksi amikon kaj amikinon, ilian bonon konsideri, ilian malbonon neglekti, ilian meriton ekzakte juĝi, kaj samtempe sin allasi al intima, profunda kaj ĉarma simpatio.

Por ami necesas esti blinda, sin doni komplete, nenion vidi, nenion rezoni, nenion kompreni. Necesas povi adori la mankojn tiom, kiom la virtojn, rezigni ĉian juĝon, ĉian pripenson, ĉian sagacecon.

Pri tia bildeco mi estas nekapabla, kaj ribelema al la nevola allogo.

Tio ne estas la tuto. Mi havas pri harmonio ideon tiom altan kaj subtilan, ke nenio iam povos realigi mian idealon. Sendube vi tuj taksos min kiel frenezulo… Aŭskultu min. Laŭ mia opinio, virino povas havi ravan animon kaj ĉarman korpon, sen ke tiu korpo kaj tiu animo perfekte plenakordas kune. Mi volas diri, ke la homoj kiuj havas nazon el tia formo, ne devas pensi laŭ certa maniero. La grasuloj ne rajtas uzi la samajn vortojn kaj la samajn frazojn kiel la malgrasuloj. Vi, sinjorino, kiu havas bluajn okulojn ne povas antaŭvidi la ekzistadon, prijuĝi la aferojn kaj la okazaĵojn, kvazaŭ vi havus nigrajn okulojn. La nuancoj de via rigardo devas nepre kongrui kun la nuancoj de via penso. Por tion senti, mi havas ĉashundan antaŭflaron. Ridu se vi volas, sed estas tiel.

Tamen mi kredis ami dum unu horo, unu tago. Mi naive suferis la influon de la ĉirkaŭaj cirkonstancoj. Mi lasis min ĉarmi per la miraĝo de iu aŭroro. Ĉu vi volas, ke mi rakontu al vi tiun mallongan historion ?

Iun vesperon, mi renkontis belan etan ekzaltitan junulinon, kiu volis pro poezia fantazio, tranokti kun mi en ŝipo sur rivero. Mi preferintus dormoĉambron kaj liton - tamen mi akceptis la riveron kaj la boaton.

Tio okazis iun junian monaton. Mia amikino elektis plenlunan nokton por povi plibone ekzaltiĝi.

Ni vespermanĝis en gastejo apud la riverbordo, poste ĉirkaŭ la deka ni enŝipiĝis. Mi trovis la aventuron sufiĉe stulta, sed ĉar mia kunulino plaĉis al mi, mi ne tro koleris. Mi sidis sur la benketo, vidalvide al ŝi, mi ekprenis la remilojn, kaj ni foriris.

Mi ne povus diri, ke la spektaklo ne estis ĉarma. Ni laŭiris arbaran insulon, loĝata de najtingaloj, kaj la fluo rapide forportis nin sur la riveron kovritan de arĝentaj tremetoj. La bufoj eligis siajn monotonajn kaj klarajn kriojn. La ranoj kriadis en la herboj de la riverbordoj, kaj la glitado de la akvo, kiu fluis ĉirkaŭ ni, igis specon de konfuza bruo, preskaŭ neperceptebla, maltrankviliganta, kaj donis al ni svagan senton de mistera timo.

La ĉarma mildeco de la varmetaj noktoj kaj la brilaj riveroj sub la luno enigis en nin. Estis bone vivi kaj flirti tiamaniere, revi kaj senti apud si junan virinon, kortuŝan kaj belan.

Mi estis iom emociita, iom konfuzita, iom ebrieta pro la hela vespera klareco, kaj la penso de mia najbarino.

"Sidiĝu apud mi", ŝi diris. Mi obeis. Ŝi reparolis : "Diru al mi versojn." Mi trovis, ke ŝi troigis. Mi malakceptis, sed ŝi insistis. Sed evidente, ŝi volis la grandan logan ludon, la tutan orkestron de la sento, de la Luno ĝis la Rimo. Fine mi cedis kaj recitis, por ŝin moki, ĝuoplenan teatraĵon de Louis Bouilhet [Luizo Buile], kies jen la lastaj strofoj :

Mi precipe abomenas tiun bardon

Por kiu, malplena la naturo estus

Dum li rigardas stelon zumante nomon,

Se Luizan postsele li ne kunportus.

Kiom ili penas tiujn ĉarmajn homojn

Por ke oni rigardu al la kosmego,

Alligante al la arboj la subjupojn

Kaj blankajn kufojn al la verda montego.

Vere ili ne aŭdis la dimuzikojn,

La tremetantajn voĉojn de la naturo

La soluloj trairante la ravinojn

Revante pri virin' aŭ arbara bruo…

Mi atendis riproĉojn, sed tute ne. Ŝi murmuris : "Kiom tio estas vera !" Mi restadis konsternita. Ĉu ŝi komprenis ?

Nia boato, iom post iom, alproksimiĝis al la riverbordo, kaj enŝoviĝis sub salikon, kiu haltis ĝin. Mi ĉirkaŭbrakis la talion de mia kompanino, kaj tute malrapide mi proksimigis miajn lipojn al ŝia kolo. Sed ŝi forpuŝis min per abrupta movo, kaj incitata diris : "Ĉesu do ! Ĉu vi estus maldelikata ?"

Mi provis altiri ŝin. Ŝi baraktis, ekkaptis la arbon kaj preskaŭ ĵetis nin en la akvon. Mi opiniis, ke estus singardeme, ke mi ĉesu miajn amindumaĵojn. Ŝi diris :

- Mi plivole renversigos la ŝipon. Mi sentas min tiel bone. Mi revas. Tio estas tiom bona."

Poste ŝi aldonis kun petoleca akcento :

- Ĉu vi jam forgesis la versojn, kiujn vi ĵus recitis ?" Estis ĝuste. Mi silentis.

Ŝi reparolis :

- "Ek ! Remu !" Kaj denove mi reprenis la remilojn. Mi komencis trovi longdaŭra la nokton kaj ridinda mian konduton. Mia kunulino demandis al mi :

- Ĉu vi volas fari al mi promeson ?

- Jes. Kiu ?

- Tiu restadi trankvila, morkonforma kaj diskreta se mi permesos al vi…

- Kion ? Diru.

- Jen. Mi volus restadi kuŝanta surdorse, funde de la boato apud vi, rigardante la stelojn.

Mi ekkris : "Mi konsentas."

Ŝi reparolis :

- Vi ne bone komprenas min. Ni tuj kuŝiĝos flankon ĉe flanko. Sed mi malpermesas al vi, ke vi tuŝu min, kisu min, fine ke… ke vi… min… karesu..

Mi promesis. Ŝi anoncis : "Se vi moviĝos, mi renversigos la boaton."

Jen ni estis kuŝintaj flankon ĉe flanko, rigardante al la ĉielo, drivante laŭflue. La svagaj movoj de la boato lulis nin. Nun, pli distingeblaj, la leĝeraj bruoj de la nokto alvenis al ni en la fundo de la boato, iafoje ili ektremigis nin. Mi sentis kreski en mi strangan kaj korpreman emocion, senliman kormoliĝon, ion kvazaŭ bezonon malfermi miajn brakojn por brakumi kaj malfermi mian koron por ami, doni min, doni miajn pensojn, mian korpon, mian vivon, mian tutan estaĵon al iu…

Mia kompanino murmuris, kvazaŭ en sonĝo :

- "Kie ni estas ? Kien ni iras ? Ŝajnas al mi, ke mi deiras la teron ! Kiom tio estas milda ! Ho ! Se vi amus min… iom !!!"

Mia koro ekbatis. Mi ne povis respondi, ŝajnis al mi, ke mi amis ŝin. Mi havis plu nenian violentan deziron. Tiel apud ŝi mi komforte estis, kaj tio sufiĉis al mi.

Ni restadis longe, longtempe ne moviĝante. Ni ekprenis la manon unu la alian, agrablega forto senmovigis nin : nekonata, supera forto, ĉasta, intima absoluta Alianco de du najbaraj estaĵoj, kiuj sin apartenis reciproke sed ne sin tuŝis unu la alian… Kio estis tio ? Ĉu tion mi scias ? La Amo, eble ?

Iom post iom tagiĝis. Estis la tria matene. Malrapide granda heleco envadis la ĉielon. La boato frapis ion. Mi ekstarigis, ni ĵus albordiĝis al insuleto.

Sed mi restadis ĉarmegita, en ekstaza feliĉego. Kontraŭrigarde al ni la tuta vasteco de la firmamento iluminiĝis ruĝa, roza, viola, punktadita de flamigitaj nuboj similaj al oraj fumoj. La rivero estis purpura, kaj sur altaĵo tri domoj ŝajnis bruli.

Mi kliniĝis super mia kunulino. Mi estis dironta al ŝi : "Rigardu do". Sed, konfuzegita, mi silentis, tiam mi vidis plu nur ŝin. Ŝi ankaŭ estis roza, el karna rozo, sur kiu fluintus iom de la ĉiela koloro. Ŝiaj haroj estis rozaj, ŝiaj okuloj rozaj, ŝiaj dentoj rozaj, ŝia robo, ŝiaj puntoj, ŝia rideto, ĉio estis roza. Tiam mi vere kredis, tiom mi estis frenezigita, ke mi havis aŭroron antaŭ mi.

Ŝi restariĝis tute malrapide, etendante al mi siajn lipojn, tremetante mi alproksimiĝis al ili, sentante, ke mi tuj kisos la ĉielon, la feliĉon, la revon fariĝinta virino, mi tuj kisos la idealon malsuprenirantan en la homan karnon.

Ŝi diris al mi : "Estas raŭpo en viaj haroj !" Estis pro tio, ke ŝi ridetis…

Ŝajnis al mi, ke mi ĵus ricevis klabfrapon sur la kapon. Subite mi sentis min malgajega, kvazaŭ se mi perdus ĉian esperon en la vivo.

Jen la tuto, sinjorino. Estas infane, naivege, stulte. Sed de tiu tago mi kredas, ke mi neniam amos. Tamen… kiu scias ?

---------------------------------

La junulo, sur kiu oni retrovis tiun leteron, estis elakvigita hieraŭ el Sejno, inter Bougival [Buĵival] kaj Marly [Marli]. Komplezema riverŝipisto, kiu priserĉis lin por ekscii lian nomon, alportis tiun paperon.

La 8-an de januaro 1884