KUN KORAN DANKON AL IVAR KAJ MIKELO 59 PRO iLIA HELPO...

Karaj geamikoj mi proponas al vi tiun novelon far Guy de Maupassant.

Mes ami(e)s francophones peuvent lire le texte en français en suivant ce lien :

http://maupassant.free.fr/textes/pardon.html

"La pardono" : Tiu teksto aperis en la gazeton "Le Gaulois" [La Gallo] la 16-an de oktobro 1882, poste en la legolibron "Clair de lune" [Lunhelo].

Guy de MAUPASSANT

LA PARDONO

Ŝi estis edukita en unu el tiuj familioj, kiuj enmemiĝante vivas, kaj daŭre ŝajnas malproksime de ĉio. Ili ignoras la politikajn eventojn, kvankam oni parolas pri ili dum la manĝoj. Sed la ŝanĝoj de registaro okazas tiel malproksime, tiom malproksime, ke oni parolas pri tio kvazaŭ pri historia fakto, kvazaŭ pri la morto de Ludoviko la 16-a aŭ la elŝipiĝo de Napoleono.

La moroj modifiĝas, la modoj sin sekvas, sed oni ne tre rimarkas tion en kvieta familio, kie oni daŭre sekvas la tradiciajn kutimojn. Kaj se ajna tikla historio okazas en la ĉirkaŭaĵoj, la skandalo venas morti sur la sojlon de la domo. Nur, la gepatroj vespere interŝanĝas kelkajn vortojn pri tio, sed duonvoĉe, pro tio ke la muroj ĉie havas orelojn. Kaj diskrete la patro diras :

- Ĉu vi aŭdis pri tiu terura afero en la familio Rivaŭlo ?

Kaj la patrino respondas :

- Kiu iam kredus tion ? Estas horore.

Kaj siavice la infanoj alvenas en plenaĝon kun bendo sur la okuloj kaj la menso, ne dubante pri io, ne suspektante la sekretojn de la ekzistado, ne sciante ke oni ne pensas kiel oni parolas, kaj oni ne parolas kiel oni agas, ne sciante ke necesas militante vivi kun ĉiuj, almenaŭ pace armita, ne supozante ke oni estas senĉese trompita, kiam oni estas naiva, mokludita kiam oni estas sincera, malbone traktita kiam oni estas bona.

Unuj vivas ĝis la morto en tiu blindeco de honesteco, lojaleco, honoro ; tiom nekorupteblaj, ke nenio malfermas iliajn okulojn.

Aliaj, elrevigitaj ne bone komprenante, stumblas konfuzegitaj, malesperaj, kaj mortas sin kredante la ludilojn de escepta fataleco, mizeraj viktimoj de pereigaj eventoj kaj homoj aparte krimaj.

La Savinjolo edzinigis sian filinon Berta, kiam ŝi estis dek-ok jarojn aĝa. Ŝi edziniĝis kun Pariza junulo, Georgo Barono, kiu negocis al la Borso. Li estis bela knabo, bone parolis, havis ĉiujn necesajn honestajn eksteraĵojn, sed korfunde li mokis iom siajn subevoluintajn gebopatrojn, kiujn inter amikoj li nomis : "Miaj karaj fosilioj."

Li apartenis al bona familio, kaj la junulino estis riĉa. Li forkondukis ŝin vivi en Parizo.

Ŝi fariĝis unu el tiuj Parizaj provincaninoj, kies raso estas multnombra. Ŝi restadis nescianta de la granda urbo, ĝia eleganta mondo, ĝiaj plezuroj, ĝiaj kostumoj, kiel ŝi postrestis nescianta pri la vivo, ĝiaj perfidecoj kaj ĝiaj misteroj.

Enfermita en sia mastrumaĵo, ŝi praktike konis nur sian straton, kaj kiam ŝi sin riskis en alian kvartalon, ŝajnis al ŝi, ke ŝi efektivigis malproksiman vojaĝon en nekonata aŭ fremda urbo. Vespere ŝi diris :

- Hodiaŭ mi trapasis la bulvardojn.

Du aŭ trifoje ĉiujare, ŝia edzo forkondukis ŝin al la teatro. Estis festoj, kies rememoro ne malaperis, kaj pri kiuj oni senĉese reparolis.

Kelkfoje, post tri monatoj, sidanta ĉetable, ŝi bruske ekridis, kaj ekkriis :

- Ĉu vi memoras pri tiu aktoro, vestita kiel generalo, kaj kiu imitis la kokan kanton ?

Ŝia tuta konataro limiĝis al du aliancaj familioj, kiuj konstituis por ŝi la homaron. Ŝi nomis ilin antaŭante ilian nomon per la artikolo "la" - la Martineto kaj la Miŝlino".

Ŝia edzo vivis laŭ sia volo, rehejmiĝis kiam li volis, iafoje ĉe la tagiĝo, pretekstante negocojn, tute ne sin ĝenante, certa ke neniam suspekto tuŝetos tiun kredeman animon.

Sed iun matenon ŝi ricevis anoniman leteron.

Ŝi restadis konfuzegita, havante tro lojalan koron por kompreni la malnoblaĵon de la denuncoj, por malestimi tiun leteron, kies aŭtoro sin diris inspirita de la intereso de ŝia feliĉo, la malŝatego de la malbono, kaj la amo de la vereco.

Oni rivelis al ŝi, ke de jam du jaroj ŝia edzo havis amorantinon, juna vidvino, S-ino Roseto, ĉe kiu li pasigis ĉiujn siajn vesperojn.

Ŝi sciis nek komedii, nek simuli, nek gvati, nek ruzi. Kiam li hejmen revenis por tagmanĝi, ŝi ĵetis al li la leteron, kaj plorsingultante forkuris en sian dormoĉambron.

Tempon li havis por kompreni kaj prepari sian respondon. Li iris frapi ĉe la pordo de sia edzino. Ŝi tuj malfermis, ne kuraĝante rigardi al li. Li ridetis, sidiĝis kaj altiris ŝin sur siajn genuojn, kaj per milda voĉo, iom mokema diris :

- Mia kara etulino, efektive mi havas amikinon S-ino Roseto, kiun mi konas jam de dek jaroj, kaj kiun mi tre amas ; mi aldonus, ke mi konas dudekon da aliaj familioj, pri kiuj mi neniam parolis al vi, sciante ke vi ne tro ŝatas la mondon, la festojn kaj la novajn rilatojn. Sed por definitive ne plu paroli pri tiuj senhonoraj denuncoj, mi vin petus, ke post la tagmanĝo vi bele vestiĝu, kaj ni iros viziti tiun junan virinon, kiu fariĝos via amikino, mi ne dubas pri tio.

Ŝi plenbrake kisis sian edzon, kaj per unu el tiuj inaj scivoloj, kiuj ne plu endormiĝas kiam ili vekiĝas, ŝi ne malakceptis iri viziti tiun nekonatulinon, kiu tamen restis iom suspektinda. Ŝi instinkte sentis, ke konata danĝero estas preskaŭ evitita.

Ŝi eniris en ĉarman malgrandan apartamenton, plena da bagatelaĵoj, arte ornamita, ĉe la kvara etaĝo de bela domego. Post kvin minutoj da atento en salono mallumigita pro tapetoj, pordokurtenoj kaj kurtenoj ĉarme drapiritaj, pordo malfermiĝis kaj juna virino aperis, tre bruna, malgranda, iom grasa, mirigita kaj ridetanta.

Georgo faris la prezentojn :

- Mia edzino, sinjorino Julia Roseto.

La juna vidvino eligis etan krion pro miro kaj ĝojo; kaj impetis kun la du manoj malfermitaj. Ŝi ne esperis plu havi tiun feliĉon, ŝi diris, sciante ke S-ino Barono vidis neniun, sed ŝi estis feliĉa, tiom feliĉa… Ŝi amis tiom Georgon… (ŝi diris simple Georgon kun frata familiareco) ke ŝi tre deziris koni lian junan edzinon, kaj ankaŭ ami ŝin.

Post unu monato, la du novaj amikinoj ne plu forlasis unu la alian. Ĉiutage, ili sin vidis reciproke, eĉ ofte dufoje, kaj ĉiuvespere ili manĝis kune, jen ĉe unu, jen ĉe la alia. Nun Georgo ne plu eliris ofte, ne plu pretekstis negocojn, ŝategante, li diris, sian angulon apud la fajro.

Fine apartemento liberiĝis en la domego, kie loĝis S-ino Roseto, tuj S-ino Barono diligentis por akiri ĝin, por alproksimiĝi kaj kunveniĝi ankoraŭ plimulte.

Kaj, dum du plenaj jaroj, estis amikeco sen nubo, kora kaj anima amikeco, absoluta, tenera, sindonema, delica. Berta ne povis plu paroli ne prononcante la nomon Julia, kiu reprezentis por ŝi la perfektecon.

Ŝi estis feliĉa, el perfekta feliĉeco, kvieta kaj milda.

Sed jen S-ino Roseto malsaniĝis. Berta ne plu forlasis ŝin. Ŝi pasigis la noktojn, afliktiĝis, ŝia edzo mem estis malespera

Nu, iun matenon, dum la kuracisto vizitinte sian pacientinon kaj estis elironta, li aparte rilatis kun Georgo kaj lia edzino, kaj anoncis al ili, ke li trovis tre grava la sanstaton de ilia amikino.

Tuj kiam li estis foririnta, la gejunuloj konsternitaj sidiĝis unu vidalvide la alian, poste ili subite ekploris. Ili noktoflegis ŝin, ambaŭ kune apud la lito de la suferanta. Berta, ĉiumomente, tenere kisis la malsanulinon, dum Georgo staranta piede de ŝia kuŝejo silente rigardadis ŝin kun ega persisto.

La postan tagon Julia ankoraŭ pli malbone fartis. Fine, vespere ŝi deklaris, ke nun ŝi plibone fartas, kaj petis siajn geamikojn, ke ili remalsupreniru por vespermanĝi hejme.

Ambaŭ malgaje sidis en sia manĝoĉambro, ne multe manĝante, kiam la servistino transdonis koverton al Georgo. Li malfermis kaj legis ĝin, tuj li fariĝis livida, kaj sin levante diris al sia edzino kun stranga mieno : "Atendu min, necesas, ke mi forestiĝu dum momento, mi revenos post dek minutoj. Precipe ne eliru."

Kaj li kuris en sian dormoĉambron por ekpreni sian ĉapelon.

Berta atendis lin, turmentata pro nova maltrankvilo. Sed obeema en ĉio, ŝi ne volis resupreniri ĉe sia amikino antaŭ, ol li estu reveninta.

Ĉar li ne reaperis, alvenis al ŝi la penso, ke ŝi iru en lian dormoĉambron por vidi ĉu li prenis siajn gantojn, tiu kiu montris al ŝi, ke li devis eliri ien.

Ekde la unua ekrigardo ŝi ekvidis ilin, kaj ankaŭ rimarkis ĉifan paperon, ĵetitan tie, kiu kuŝis apud ili. Tuj ŝi rekonis ĝin, temis pri tiu, kiun oni ĵus transdoni al Georgo.

Kaj varmega tento, la unua de ŝia vivo, alvenis al ŝi : legi kaj scii. Ŝia ribela konscienco batalis, sed la juko de vipita kaj dolora scivolo puŝis sian manon. Ŝi ekkaptis la paperon, malfermis ĝin, kaj tuj rekonis la skribmanieron de Julia, tremeta skrimaniero per krajono. Ŝi legis : "Ci venu sola por min brakumi, mia povra amiko, mi tuj mortos."

Unue ŝi ne komprenis, kaj restis tie stulta, ĉefe trafita de la ideo de morto. Poste, subite la uzado de la cidirado ekkaptis ŝian penson, kaj estis kvazaŭ granda ekfulmo, kiu iluminus ŝian ekzistadon, ekmontrus al ŝi la tutan malnoblegan verecon, ilian tutan malfidelon, ilian tutan perfidecon. Ŝi komprenis ilian longan ruzon, iliajn rigardojn, sian moktrompitan lojalecon kaj konfidon. Ŝi revidis ilin, vespere, vidalvide sub la lumŝirmilo de sia lampo, legante la saman libron, interkonsultiĝante okule ĉe la fino de ĉiu paĝo.

Ŝia koro levita pro indigno, vundita pro sufero, enprofundiĝis en senliman malesperon.

Paŝoj eksonis, ŝi forkuris al sia dormoĉambro, kie ŝi enfermiĝis. Baldaŭ, ŝia edzo alvokis ŝin :

- Venu rapide, S-ino Roseto tuj mortos.

Berta aperis sur la sojlo de la pordo, kaj kun la lipo tremanta :

- Reiru sola apud ŝi, ŝi ne bezonas min.

Li freneze rigardis al ŝi, stultigita pro ĉagreno, kaj li reparolis :

- Rapidu, rapidu, ŝi estas mortanta.

Berta respondis :

- Vi preferus, ke estu mi la mortiĝanta.

Tiam li eble komprenis, kaj malsupreniris apud la agoniantino.

Li malkaŝe priploris ŝin, sen pudoro, indiferenta por la doloro de sia edzino, kiu ne plu parolis al li, ne plu rigardis al li, vivis sola enmurigita en la malinklino, en ribela kolero, kaj preĝis al Dio de matene ĝis vespere.

Tamen ili loĝis ĉiam kune, manĝis vidalvide, mutaj kaj malesperaj.

Poste iom post iom li kvietiĝis, sed ŝi ne pardonis lin.

Kaj la vivo daŭrigis, malfacila por ambaŭ.

Dum unu jaro, ili restadis tiel fremdaj unu la alian, kiel se ili ne sin konis reciproke. Berta preskaŭ fariĝis freneza.

Poste iun matenon ŝi eliris ekde aŭroris, kaj hejmen revenis ĉirkaŭ la oka matene kunportante per ambaŭ manoj grandan bukedon da rozoj, blankaj rozoj, tute blankaj.

Kaj ŝi petis, ke oni diru al ŝia edzo, ke ŝi deziris paroli kun li.

Li alvenis maltrankvila, konfuza.

"Ni tuj eliros kune, prenu tiujn florojn, ili estas tro pezaj por mi", ŝi diris al li.

Li prenis la bukedon kaj sekvis sian edzinon. Atendis ilin veturilo, kiu foriris tuj kiam ili enveturiĝis.

La veturilo haltis antaŭ la krado de la enterigejo. Tiam Berta, kies okuloj pleniĝis per larmoj, diris al Georgo :

- Konduku min al ŝia tombo.

Li tremis ne komprenante, kaj li ekmarŝis antaŭ ŝi, ĉiam tenante la florojn enbrake. Fine li haltis antaŭ blanka marmoro, kiun li indikis al ŝi, nenion dirante.

Tiam ŝi reprenis la grandan bukedon, kaj surgenuiĝante metis ĝin piede de la tombomonumento. Poste ŝi izoliĝis en nekonatan kaj petegantan preĝon.

Staranta malantaŭ ŝi, ŝia edzo, obsedita de la memoraĵoj ploris.

Ŝi releviĝis kaj etendis al li la manojn, dirante :

- Se vi volas, ni estos amikoj, ŝi diris.

La 16-an de oktobro 1882.