Karaj geamikoj mi proponas al vi tiun alian novelon, kiu ankaŭ parolas pri "pinglo".

En suivant le lien ci-après, mes ami(e)s francophones pourront lire cette nouvelle en français :

athena.unige.ch/athena/selva/maupassant/textes/epingle.html

"La pinglo" : Tiu teksto aperis en la gazeton "Gil Blas" [Ĵil Blas] la 13-an de aŭgusto 1885 kun la subskribo Maufrigneuse, poste en la legolibron "Monsieur Parent" [Sinjoro Parenco].


Guy de MAUPASSANT

LA PINGLO

Nek la nomon de la lando, nek tiun de la viro, mi diros. Tio okazis malproksime, ja malproksime de tie ĉi, sur fekunda kaj varmega marbordo. De tiu mateno, ni sekvis la marbordon kovritan per rikoltoj kaj la bluan maron kovritan de suno. Floroj kreskis tute proksime de la ondoj, leĝeraj ondoj, mildaj kaj dormigaj. Estis varme, unu el tiuj molaj varmoj parfumitaj de grasa tero, malseka kaj fekunda, oni kredis spiri ĝermojn.

Tiun vesperon oni diris al mi, ke mi trovos gastadon en la domo de la franco, kiu loĝis ĉe la fino de promontoro, en oranĝarbaro. Kiu li estis ? Tion mi ankoraŭ ne sciis. Li estis alveninta iun matenon antaŭ dek jaroj, li aĉetis grundon, plantis vinberujojn, semis grajnojn. Tiu viro laboris kun pasio, kun furiozo. Poste, monaton post monato, jaron post jaro, li plivastigis sian bienon, senĉese fekundigante la virgan kaj potencan grundon, tiamaniere li amasigis kapitalon dank'al sia nelacigebla laboro.

Tamen laŭdire li daŭrigis labori. Staranta ekde aŭroras, li trairis siajn kampojn ĝis noktiĝas, senĉese li priatentis, li ŝajnis incitadi de fiksa ideo, turmenti de la nesatigebla deziro de mono, kiun nenio endormigas, nenio kvietigas. Nun li ŝajnis tre riĉa.

La suno subiris kiam mi atingis lian loĝejon, efektive ĝi stariĝis ĉe la fino de kabo, meze de la oranĝarboj. Estis larĝa kvadrata domo, tute simpla, kiu superis la maron.

Dum mi alproksimiĝis, viro kun granda barbo aperis ĉe la pordo. Salutinte lin, mi demandis al li azilon por tranokti. Ridetante li etendis al mi la manon.

- Eniru, sinjoro, estu tie ĉi kiel hejme !

Li kondukis min en dormoĉambron, metis sub miaj ordonoj serviston, kun perfekta facileco kaj bona familiara gracieco de mondumano. Poste li forlasis min dirante :

- Ni vespermanĝos kiam vi ja volos malsupreniri.

Fakte, ni duopintime vespermanĝis sur teraso fronte al la maro. Unue mi parolis al li pri tiu lando tiom riĉa, tiom malproksima, tiom nekonata… Li ridetis, kaj respondis malatente :

- Jes, tiu tero estas bela. Sed nenia tero plaĉas malproksime de la virino, kiun oni amas.

- Vi bedaŭras Francion, ĉu ?

- Mi bedaŭras Parizon.

- Kial vi ne reiru tien ?

- Ho ! Tien mi revenos.

Kaj, tre kviete, ni ekparolis pri la franca mondo, la bulvardoj kaj la Parizaj aferoj. Li pridemandis al mi kiel homo, kiu konis tion, citis al mi nomojn, ĉiujn familiarajn nomojn sur la trotuaro de la Vodevilo.

- Kiun oni vidas nun ĉe Tortini ?

- Ĉiam la samajn, krom la mortintojn.

Mi rigardis lin kun atento, obsedata de nepreciza memoraĵo. Jes ja, mi jam vidis tiun kapon… Sed kie ? Sed kiam ? Li aspektis laca, kvankam vigla, malgaja, kvankam firma. Lia granda blonda barbo falis sur lia brusto, kaj iafoje li ekprenis ĝin apud la mentono, premis ĝin en sia mano refermita, kaj glitigis ĝin ĝis la fino. Iom kalva, li havis densajn brovojn kaj fortajn lipharojn, kiuj miksiĝis kun la vangharoj.

Malantaŭ ni la suno enprofundiĝis en la maron, elĵetante sur la marbordon nebulon de fajro. La florantaj oranĝarboj eligis en la vesperan aeron sian ravan kaj fortegan aromon. Li vidis nur min, kaj kun fiksa rigardo, li ŝajnis ekvidi en miaj okuloj, en la fundo de mia animo, la malproksiman bildon, ŝatatan kaj konatan, de la larĝa ombra trotuaro, kiu interrilatigas la preĝejon Magdalena al la strato Drouot [Druo].

- Ĉu vi konas Butrelo ?

- Jes, ja.

- Ĉu li multe ŝanĝis ?

- Jes, li estas tute blanka.

- Kaj La Ridamio, ĉu ?

- Ĉiam sama.

- Kaj la virinojn, ĉu ? Parolu al mi pri la virinoj. Ni vidu. Ĉu vi konas Suzana Vernero ?

- Jes, tre forta, rafinata.

- Ha ! Kaj Sofia Astio, ĉu ?

- Mortinta.

- Kompatinda knabino ! Ĉu… Ĉu vi konas…

Sed li abrupte silentis. Poste, kun la voĉo ŝanĝita kaj la vizaĝo subite paliĝinta, li reparolis :

- Ne, estas preferinde, ke mi ne plu parolas pri tio, tio tro suferigas min.

Poste, kiel por devojigi la fluon de liaj ideoj, li sin levis.

- Ĉu vi volas reeniri?

- Volonte.

Kaj li antaŭiris min en sian hejmon.

La malsupraj ĉambroj estis grandegaj, nudaj, malgajaj, ŝajnis forlasitaj. Teleroj kaj glasoj miskuŝis sur tabloj, lasitaj tie de servistoj kun sunbruna haŭto, kiuj senĉese vagis en tiu vasta loĝejo. Du pafiloj alkroĉitaj per du najloj pendis ĉe la muro ; kaj en la anguloj oni vidis ŝpatojn, fiŝfadenojn, sekiĝintajn foliojn el palmarboj, objektojn el ĉia speco metitajn ĉie laŭhazarde de la eniradoj, kaj kiuj troviĝis atingeblaj okaze de la eliradoj kaj la laboroj.

Mia gastiganto ridetis :

- Estas la loĝejo, aŭ plivole la loĝejaĉo de ekzilito, li diris, sed mia dormoĉambro estas pli pura. Ni iru tien.

Enirante mi kredis, ke mi eniru en la magazenon de brokantisto, tiom ĝi estis plenigita da aĵoj, heterogenaj aĵoj, bizaraj kaj diversaj, kiujn oni sentas esti memoraĵoj. Sur la muroj estis du belaj desegnaĵoj far famkonataj pentristoj, ŝtofoj, armiloj : spadoj kaj pistoloj. Poste, precize meze de la ĉefa panelo, onis vidis kvadraton el blanka sateno ore kadrita.

Mirigita, mi alproksimiĝis por vidi, kaj mi ekvidis harpinglon enpikitan meze de la brilanta ŝtofo.

Mia gastiganto metis sian manon sur mian ŝultron :

- Jen, li diris ridetante, la nura aĵo, kiun mi rigardas tie ĉi, kaj la nura aĵo, kiun mi vidas de antaŭ dek jaroj. S-ro Prudhomme1 proklamis : "Tiu sabro estas la plej bela tago el ma vivo", mi povas diri : "Tiu pinglo estas mia tuta vivo".

Mi serĉis banalan frazon, kaj fine prononcis :

- Vi suferis pro virino, ĉu ?

Li abrupte reparolis :

- Diru, ke mi suferas kiel mizerulo… Sed venu sur mian balkonon. Post momento, alvenis al miaj lipoj nomo, kiun mi ne aŭdacis prononci, ĉar se vi respondus "mortinta", kiel vi prononcis pri Sofia Astio, mi dispafus al mi la cerbon, tiun tagon mem.

Ni estis elirintaj sur la larĝa balkono de kie oni vidis du golfojn, unu dekstre, kaj la alia maldekstre, kiujn altaj grizaj montaroj ĉirkaŭis. Estis la krepuska horo, kiam la malaperinta suno ne plu lumigas la teron per la ĉielaj rebriloj.

Li reparolis :

- Ĉu Johana de Limur ankoraŭ vivas ?

Lia okulo, plena da tremetanta angoro, fiksis la mian.

Mi ridetis :

- Nepre… kaj ŝi estas pli bela ol neniam.

- Ĉu vi konas ŝin ?

- Jes.

Li hezitis :

- Mi volis diri : ĉu vi bone konas ŝin ?

- Ne.

Li ekprenis al mi la manon :

- Parolu al mi pri ŝi.

- Sed nenion mi havas por diri, ŝi estas unu el la virinoj, aŭ plivole unu el la knabinoj la plej ĉarmaj kaj la plej taksataj en Parizo. Ŝi travivas agrablan kaj princan ekzitadon, jen la tuto.

Li murmuris : "Mi amas ŝin" kiel se li diris : "Mi tuj mortos". Poste, abrupte :

- Ha ! Dum tri jaroj, nia ekzistado estis samtempe terura kaj delica. Mi preskaŭ mortigis ŝin kvin aŭ sesfoje ; ŝi provis krevigi al mi la okulojn per tiu pinglo, kiun vi ĵus vidis. Jen, rigardu tiun malgrandan blankan punkton sub mia maldekstra okulo. Ni nin amis reciproke ! Kiel mi povus klarigi tiun pasion ? Vi ne komprenus ĝin.

Devas ekzisti simpla amo, farita el duobla impeto de du koroj kaj du animoj. Sed nepre ekzistas kruelega amo, kiu ege turmentadas, farita el nevenkebla stringado de du misharmoniaj estaĵoj, kiuj sin abomenas kaj samtempe sin adoras reciproke.

Tiu knabino tute senhavigis min en tri jaroj. Mi posedis kvar milionojn, kiujn ŝi malŝparegis kun ŝia kvieta mieno, trankvile, kiujn ŝi formanĝis kun milda rideto, kiu ŝajnis fali el ŝiaj okuloj sur ŝiajn lipojn.

Ŝin vi konas, nu ! Ŝi havas en si ion nerezistebla… Kio ? Mi ne scias. Ĉu estas ŝiaj grizaj okuloj kun rigardo, kiu eniras en vin kiel borileto, kaj restas en vi kiel sagohoko ? Estas plivole tiu milda rideto, indiferenta kaj alloga, kiu restas sur ŝia vizaĝo kiel masko. Ŝia malrapida gracieco iom post iom penetras, eliĝas el ŝi kiel parfumo, el ŝia longa talio, apenaŭ svingiĝanta, kiam ŝi pasas, ĉar ŝi ŝajnas gliti plivole ol marŝi, el ŝia voĉo iom trenanta, bela, kiu ŝajnas esti la muziko de ŝia rideto, el ŝia gestoj ankaŭ, kiuj estas ĉiam precizaj kaj moderaj, kaj kiuj ebrias la okulojn tiom ili estas harmoniaj. Dum tri jaroj, mi vidis nur ŝin sur la tero. Kiom mi suferis ! Ĉar ŝi kokris min kun ĉiuj ! Kial ? Por nenio, nur por kokri. Kaj kiam mi eksciis mian malbonsorton, kiam mi insulte nomis ŝin ĉiesulino, fiulino, ŝi trankvile konfesis nur dirante : "Ĉu mi estas edziĝininta kun vi ?"

De post mi estas ĉi tie, mi tiom pensis pri ŝi, ke finfine mi komprenis ŝin : tiu knabino estas Manon Lescaut reenkarniĝinta. Estas Manon, kiu ne povus ami sen adulti, Manon por kiu la amo, la plezuro kaj la mono faras nur unu.

Li silentis. Kaj post kelkaj minutoj :

Kiam mi elspezis mian lastan soldon por ŝi, ŝi simple diris al mi : "Vi komprenas, mia kara, mi ne povas vivi per aero kaj vetero. Mi tre amas vin, mi amas vin pli ol neniu, sed necesas ke mi vivu. La mizero kaj mi neniam ni bone akordiĝos."

Tamen se me dirus al vi, kia kruelega vivo mi travivis kun ŝi… Kiam mi rigardis ŝin, mi emis tiom mortigi ŝin, kiom brakumi ŝin. Kiam mi rigardis ŝin… Mi sentis furiozan bezonon malfermi la brakojn, ĉirkaŭpremi ŝin kaj samtempe strangoli ŝin. Estis en ŝi, malantaŭ ŝiaj okuloj, io perfida kaj nekaptebla, kiu igis min abomeni ŝin ; sed eble estas pro tio ke mi tiom amis ŝin. En ŝi, la Ineco, la abomena kaj freneziga Ineco estis pli forta ol en nenia virino : ŝi estis ŝarĝita, superŝarĝita de tiu Ineco, kiel de iu ebriiga kaj venema fluido. Ŝi estis Virino, pli ol ia virino neniam estis.

Kaj kiam mi eliris kun ŝi, ŝi metis sian rigardon sur ĉiujn virojn tiamaniere, ke ŝi ŝajnis sin doni al ĉiu per tiu sola rigardo. Tio incitegis min kaj pli korligigis min al ŝi. Tamen tiu estulino, trapasante nur sur strato, apartenis al ĉiuj, malgraŭ mi, malgraŭ ŝi ; pro la fakto de ŝia naturo mem, kvankam ŝi aspektis modesta kaj milda. Ĉu vi komprenas ?

Kaj kia torturo ! Ĉe la teatro, ĉe la restoracio, ŝajnas al mi, ke oni posedis ŝin sub mia rigardo. Kaj ekde mi lasis ŝin sola, efektive aliaj ŝin posedis.

Jen dek jaroj mi ne vidis ŝin, kaj mi amas ŝin pli ol neniam !

Nun la nokto invadis la teron. Forta parfumo de oranĝarboj ŝvebis en aero.

Mi diris al li :

- Ĉu vi revidos ŝin ?

Li respondis :

- Evidente ! Nun ĉi tie tiom en tero, kiom en mono, mi havas inter sep kaj ok cent mil frankojn. Kiam mia kapilalo atingos la milionon, mi vendos ĉion kaj mi foriros. Mi vivos kun ŝi - eble dum unu kompleta jaro. - Kaj poste, mi adiaŭos, mia vivo estos finita.

Mi demandis :

- Sed poste, kio ?

- Poste, mi ne scias. Tio estos finita… Eble mi petos ŝin, ke ŝi dungu min kiel ĉambristo.

La 13-an de aŭgusto 1885

1. Sinjoro Prudhomme estas karikatura persono de la franca burĝo de la 19-a jarcento, kreita de Henry Monnier [Henriko Monie]