"EGAN DANKON" al la amiko Mikelo pro lia helpo...

Karaj geamikoj, mi proponas al vi tiun novelon far Guy de Maupassant. Kompreneble mi ne scius esti rigardata kiel responsulo koncerne la morojn, por la malpli leĝerajn, de la protagonistoj de tiu rakonto.


Mes ami(e)s francophones peuvent lire, en français, cette nouvelle (un peu légère) de Guy de Maupassant en suivant ce lien :

http://www.bmlisieux.com/litterature/maupassant/epingles.htm

"La pingloj" : Tiu teksto aperis en la gazeton "Gil Blas" [Ĵil Blas] la 10-an de januaro 1888, poste en la legolibron "La main gauche" [La maldekstra mano].


Guy de MAUPASSANT

LA PINGLOJ


- Ha ! Mia kara, kiaj maliculoj la virinoj !

- Kial vi diris tion ?

- Tial, ĉar ili abomene trompis min.

- Vi, ĉu ?

- Jes, mi.

- Ĉu la virinoj, aŭ unu virino ?

- Du virinoj.

- Ĉu du virinoj samtempe ?

- Jes.

- Kiel ili trompis vin ?

La du junuloj sidis sur la teraso de granda trinkejo de la bulvardo trinkante likvorojn miksitajn kun akvo, unu el tiuj aperitivoj, kiuj aspektas kiel infuzaĵoj faritaj per ĉiuj nuancoj el akvarela skatolo.

Ambaŭ havis proksime la saman aĝon : inter dudek kvin kaj tridek jarojn. Unu estis blonda kaj la alia bruna. Ili havis la duonelegantecon de la makleristoj, iuj viroj kiuj iras al la Borso kaj en la salonojn, kiuj ĉie frekventas, vivas kaj amoras. La brunulo reparolis :

- Mi jam parolis al vi pri mia amrilato kun tiu burĝineto, kiun mi renkontis sur la plaĝo de Dieppe [Diep], ĉu ne ?

- Jes.

- Mia kara, vi ja scias pri kio temas. Mi havis amorantinon en Parizo, unu kiun mi ege amas, malnova amikino, bona amikino, fine iu kutimulino, kaj tio gravas por mi.

- Pri via kutimo, ĉu ?

- Jes, pri mia kutimo kaj ankaŭ ŝi. Ŝi estas edziniĝinta kun bravulo, kiun ankaŭ mi tre amas, unu bona knabo tre kora, vera kamarado… Fine estas domo, kie mi lokigis mian vivon.

- Nu !

- Nu ! Ambaŭ ne povas deiri Parizon, kaj mi troviĝis vidvo en Dieppe.

- Kial do vi iris al Dieppe ?

- Por spiri alian aeron. Ni ne povas daŭre restadi sur la bulvardo.

- Tiam ?

- Tiam, sur la plaĝo mi renkontis la etulinon, pri kiu mi parolis al vi.

- La edzino de la oficejestro, ĉu ?

- Jes. Ŝi enuegis. Cetere ŝia edzo venis nur ĉiudimanĉe, kaj li estas malbelega. Mi ja komprenas ŝin. Do ni ridis kaj dancis kune.

- Kaj la cetero, ĉu ne ?

- Jes, sed pli malfrue. Fine, ni renkontiĝis, ni plaĉis unu la alian, tion mi diris al ŝi, tion ŝi igis rediri al mi por pli bone kompreni, kaj ŝi ne metis obstaklon.

- Ĉu vi amis ŝin ?

- Jes iom, ŝi estas tre dolĉa.

- Kaj la alia ?

- La alia estis en Parizo… Fine, dum ses semajnoj, ĉio iris glatege kaj ni revenis ĉi tien en la plej bonaj amikaj rilatoj. Ĉu vi scias ĉesigi rilaton kun virino, kiam vi ne havas eĉ unu motivon por tion fari ?

- Jes, tre bone.

- Kiel vi faras ?

- Mi forlasas ŝin.

- Sed kiel vi agas por forlasi ŝin ?

- Mi ne iras plu al ŝia loĝejo.

- Sed se ŝi venas ĉe vi ?

- Mi… mi ne estas tie.

- Kaj kiam tamen ŝi revenas ?

- Tiam mi diras al ŝi, ke mi estas malsaneta.

- Se ŝi flegas vin, ĉu ?

- Mi… faras al ŝi malicaĵon.

- Se malgraŭ ĉio ŝi ne reagas !

- Mi skribas anonimajn leterojn al ŝia edzo, por ke li priatentu al ŝi la tagojn, kiam mi atendas ŝin.

- Tio gravas… Persone mi ne rezistas. Mi ne scias ĉesigi amrilaton. Mi kolektas ilin. Estas iuj, kiujn mi nur vidas unufoje ĉiujare, aliaj ĉiuj dek monatojn, ankoraŭ aliaj ĉe la momento de la pagdato, aliaj la tagojn kiam ili deziras vespermanĝi en kabaredo. Tiuj, kiujn mi maloftigis la rilatojn ne ĝenas min, sed ofte mi multe klopodas kun la novulinoj por iom malproksimigi la renkontojn.

- Tiam…

- Tiam, mia kara, la etulino de la oficejestro brulis de amo kaj pasio, havis nenian malpravecon, kiel mi diris al vi… Kaj ĉar ŝia edzo pasigas ĉiujn siajn tagojn en la oficejo, ŝi povas neatendite alveni hejmen. Dufoje ŝi preskaŭ sin renkontis kun mia kutimulino.

- Diable !

- Jes. Do mi donis al ĉiu el ili vizittagojn, fiksajn tagojn por eviti la konfuzojn. Lundon kaj sabaton al la malnovulino. Mardon, ĵaŭdon kaj dimanĉon al la novulino.

- Kial tia prefero ?

- Ha ! Mia kara, ŝi estas pli juna.

- Tio donis al vi nur du ripoztagojn ĉiusemajne !

- Tio sufiĉas al mi.

- Gratulojn !

- Nu, imagu al vi, ke mi ĵus travivis la plej ridindan kaj plej ĝenan aventuron. Jam de kvar monatoj ĉio iris glate, mi dormis trankvile, kaj vere mi estis tre feliĉa, kiam subite lastan lundon ĉio fiaskis. Fumante bonan cigaron, mi atendis mian kutimulinon je la interkonsentita horo, tio estas je la unua kaj kvarono.

Mi vagrevadis, tre kontenta pri mi, kiam mi rimarkis, ke estis pasinta la horo. Mi estis surpriza, ĉar ŝi estas tre akurata. Sed mi kredis pri malgranda akcidenta malfruo. Tamen pasas unu duonhoro, poste unu horo, unu horo kaj duono, kaj mi komprenis, ke ajna afero devis malfruigi ŝin, eble kapdoloro aŭ tedulo. Tiuj aferoj, tiuj senutilaj atendadoj, estas tre enuigaj, tre enuigaj kaj tre nervozigaj. Fine mi rezignaciis kaj eliris, ne sciante kion fari mi iris al ŝia loĝejo.

- Mi trovis ŝin legante romanon.

- Nu ! Mi diris al ŝi.

Ŝi trankvile respondis al mi :

- Mia kara, mi ne povis, mi estis malhelpata.

- Per kio ?

- Per… per okupoj.

- Sed… kiaj okupoj ?

- Per teda vizito.

Mi opiniis, ke ŝi ne volas diri al mi la veran kialon, kaj ĉar ŝi estis tre kvieta, mi ne plu maltrankviliĝis. Mi tuj planis regajni la perditan tempon, la postan tagon, kun la alia.

Do la mardon, mi estis tre… tre emociita kaj tre amema, atendante la edzineton de la oficejestro, kaj eĉ mirigita pro ke ŝi ne anticipu la interkonsentitan horon. Ĉiumomente mi rigardis la horloĝon, sekvante senpacience la montrilon.

Mi vidis ĝin preterpasi la kvaronon, poste la duonon, poste du horojn… Mi senĉese moviĝis, trapasante grandpaŝe mian ĉambron, gluante mian frunton ĉe la fenestro kaj orelon kontraŭ la pordo por aŭskulti ĉu ŝi suprenirus la ŝtuparon.

Jen alvenas la dua kaj duono, poste la tria… Mi ekkaptis mian ĉapelon, kaj ekkuris al ŝia loĝejo. Romanon, mia kara, ŝi legis.

- Nu ! Mi diris kun anksieco.

Ŝi respondis, tiom trankvile kiom mia kutimulino :

- Mia kara, mi ne povis, mi estis malhelpata.

- Per kio ?

- Per… per okupoj.

- Sed… kiaj okupoj ?

- Per teda vizito.

Kompreneble mi tuj supozis, ke ŝi [eĉ ambaŭ] la tuton sciis, sed tamen ŝi aspektis tiom kvieta, tiom paca, ke fine mi forpelis mian suspekton, mi kredis pri stranga koincido, ne povante imagi tian kaŝadon koncerne ŝin. Kaj post unu horo de amika konversacio, interrompata cetere per dudeko da envenoj de ŝia eta filino, mi devis foriri tre ĝenata.

Kaj imagu al vi, ke la postan tagon…

- Okazis la sama afero, ĉu ?

- Jes… kaj ankoraŭ la postan tagon. Tio tiel daŭris dum tri semajnoj, sen klarigoj, sen ajna okazaĵo malkovrigu al mi tiun bizaran kondutmanieron, pri kiu tamen mi eksuspektis la sekreton.

- La tuton ambaŭ sciis, ĉu ?

- Kompreneble ! Sed kiel ? Ha ! Kiom da turmentoj mi havis antaŭ mi eksciu.

- Fine kiel vi sciis ?

- Per leteroj. Ambaŭ definitive ĉesigis, la saman tagon, per la samaj vortoj, nian amrilaton.

- Poste, kio ?

- Jen… Vi scias, mia kara, ke la virinoj ĉiam surhavas aron da pingloj. La harpingloj, ilin mi konas, ilin mi malfidas, kaj mi viglas super ili, sed la aliaj estas multe pli perfidaj, tiuj perfidaj etaj pingloj kun nigra kapo, kiuj aspektas al ni ĉiujn similajn, al ni dikaj stultuloj ni estas, sed ke ili distingas, kiel ni distingas ĉevalon ol hundo.

Nu, ŝajnas ke iam la eta edzino de la oficejestro lasis unu el tiuj rivelaj iloj enpikita en mia drapiraĵo, apud mia spegulo.

Mia kutimulino, ekde la unua ekrigardo, ekvidis sur la ŝtofo tiun malgrandan nigran punkton, dika kiel pulo, kaj nenion dirante ŝi ekprenis ĝin, kaj ĉe la sama loko enpikis unu el siaj pingloj, ankaŭ nigra, sed el malsimila modelo.

La postan tagon, la edzino de la oficejestro volis repreni sian bienon sed ŝi tuj rekonis la anstataŭon; tiam suspekto alvenis al ŝi, kaj ŝi enpikis du pinglojn, krucante ilin.

La kutimulino respondis al tiu telegrafa signo per tri nigraj buletoj, unu super la alia.

Tuj kiam tiu ludo estis komencita, ambaŭ daŭrigis la komunikadon, ĉiam nenion dirante, nur por sekrete sin gvati reciproke. Poste ŝajnas, ke la kutimulino, pli aŭdaca, volvis laŭlonge de la eta ŝtala pinto maldikan paperon, sur kiu ŝi estis skribinta : "Poŝtrestante, bulvardo Malesherbes, C.D."

Tiam ili interkorespondis. Mi estis kondamnita. Vi ja komprenas, ke la afero ne glate iris en la komenco. Ili atente progresis, per mil ruzoj, kun la tuta necesa singardemo en tia kazo. Sed la kutimulino faris aŭdacan faron, kaj difinis rendevuon al la alia.

Kion ili sin diris reciproke, mi ne scias. Mi scias nur, ke mi suferis la konsekvencojn de ilia interparolado. Jen la fino.

- Ĉu estas la tuto ?

- Jes.

- Ĉu vi ne vidis plu ilin ?

- Pardonu, mi ankoraŭ vidas ilin sed nur amike, ni ne komplete ĉesigis la rilaton.

- Kaj ambaŭ, ĉu ili sin revidas unu alian ?

- Jes, mia kara, ili fariĝis intimulinoj.

- Jen vidu ! Kaj ĉu tio ne donas al vi ideon ?

- Ne, kio ?

- Ega stultulo, la ideon ke vi repikigu al ili duoblajn pinglojn.

La 10-an de januaro 1888