Karaj geamikoj mi proponas al tiun novelon, iom petolan sed amuzan, far Guy de Maupassant.


"La anstataŭanto" : Tiu teksto aperis la 2-an de januaro 1883 en la gazeton Gil Blas [Ĵil Blas] sub la titolo "La anstataŭantoj" kaj kun la subskrisbo "Maufrigneuse", poste en la legolibron "Mademoiselle Fifi" [Fraŭlino Fifi].



Guy de MAUPASSANT

LA ANSTATAŬANTO


- S-ino Bonderŭo, ĉu ?

- Jes, S-ino Bonderŭo.

- Ne eblas !

- Tion - mi - diras - al - vi.

- S-ino Bonderŭo, la maljuna sinjorino kun ŝiaj puntokufoj, la devotulino, la sanktulino, la honorinda S-ino Bonderŭo kies malgrandaj lanugaj kaj falsaj haroj aspektas algluitaj ĉirkaŭ la kranio, ĉu ?

- Ŝi mem.

- Ho ! Sed vi frenezas !

- Tion - mi - ĵuras - al - vi.

- Tiam, diru detale al mi la aferon.

- Jen. En la tempo de S-ro Bonderŭo, la eks-notario, S-ino Bonderŭo utiligis, tion oni diras, la aktistojn por sia aparta servo. Ŝi estis unu el tiuj burĝinoj kun sekretaj malvirtoj kaj neflekseblaj principoj, kiel multe ekzistas. Ŝi amis la belajn virojn ; kio estas pli natura ? Ĉu ni ne amas la belajn virinojn ?

Kiam la ulĉjo Bonderŭo estis mortinta, la vidvino ekvivis kiel kvieta kaj neriproĉebla rentulino. Ŝi asidue vizitis la preĝejon, disdegne parolis pri la proksimulo, kaj nenion lasis diri pri ŝi.

Poste ŝi maljuniĝis, ŝi fariĝis la malgranda ulino, kiun vi konas, rigida, acida, malica.

Nu, jen la neverŝajna aventuro, kiu okazis en la lasta jaŭdo :

Mia amiko Johano de Anglemaro estas, vi ja scias, dragonkapitano, enkazernigita en la ĉirkaŭurbo de Riveto.

Alvenante pasintan matenon al la kvartiro, li eksciis, ke du homoj el sia roto abomene draŝadis. La leĝoj de la milita honoro estas severaj. Duelo okazis. Post la afero, la soldatoj reamikiĝis unu la alian, kaj pridemanditaj de sia oficiro, ili rakontis la kialon de sia kverelo. Ili interbatiĝis pro S-ino Bonderŭo.

- Ho !

- Jes, mia amiko, pro S-ino Bonderŭo…

Sed mi lasas la parolon al la kavaleriano Sibalo :

- Jen la afero, mia kapitano. Tio okazis antaŭ ĉirkaŭ dek ok monatojn, mi promenis sur la korso, inter je la sesa kaj la sepa vespere, kiam ulino alpaŝis min.

Ŝi diris al mi, kvazaŭ ŝi demandus al mi sian vojon : "Militisto, ĉu vi volas honeste gajni dek frankojn ĉiusemajne ?"

Mi sincere respondis al ŝi : "Je via servo, sinjorino."

Tiam ŝi diris al mi : "Venu trovi min morgaŭ, je tagmezo. Mi estas S-ino Bonderŭo, 6, strato de la Tranĉeo.

- Mi ne forestos, sinjorino, estu trankvila."

Poste, ŝi forlasis min kun kontenta mieno, kaj aldiris : "Mi bone dankas vin, militisto.

- Estas mi, kiu dankas vin, Sinjorino."

Tio ne ĉesis min taŭzeti ĝis la posta tago.

Je tagmezo, mi sonorigis ĉe ŝia pordo.

Ŝi mem venis por malfermi la pordon. Ŝi havis surkape amason da malgrandaj rubandoj.

"Ni rapidu, ŝi diris, ĉar mia servistino povus reveni."

Mi respondis : "Mi ja volas hasti. Sed kion mi devas fari?"

Tiam ŝi ekridis kaj vigle respondis : "Ĉu vi ne komprenas, granda stultulo ?"

Mi ne komprenis, mia kapitano, honorparolo.

Ŝi alpaŝis, sidiĝis tute apud mi kaj diris al mi: "Se vi rediris nur unu vorton pri tio, mi enkarcerigos vin. Ĵuru ke vi estos muta."

Mi ĵuris ĉion, kion ŝi volis. Sed mi daŭre ne komprenis. Mia frunto ŝvetis. Tiam mi demetis mian kaskon, en kiu troviĝis mia naztuko. Ŝi ekprenis ĝin, kaj viŝis al mi la tempioharojn. Poste… jen ŝi brakumas min, kaj flustras en mian orelon :

"Tiam, vi ja volas, ĉu ?"

Mi respondis : "Mi ja volas tion, kion vi volos, sinjorino, pro ke mi venis por tio."

Tiam ŝi senvuale komprenigis tion, kion ŝi volis per klaraj manifestadoj. Kiam mi kaptis pri kio temis, mi demetis mian kaskon sur seĝon, kaj montris al ŝi, ke en la dragonoj neniam ni regresas, mia kapitano.

Ne estas ke la farendaĵo plaĉis multe al mi, ĉar la ulino ne estas plu en sia unua freŝeco. Sed en nia metio, oni ne devas sin montri tro postulema konsiderante, ke la mono estas malofta. Kaj poste oni havas la familion, kiun ni devas subteni. Mi diris al mi : "Tio faros cent soldojn por la patro."

Kiam la tedaĵo estis farita, mia kapitano, mi preparis min adiaŭi la sinjorinon. Ŝi ja volus, ke mi ne foriru tiel rapide. Sed mi diris al ŝi : "Mi bedaŭras, sinjorino, sed al ĉiu laŭ sia ŝuldo. Unu glaseto kostas du soldojn, kaj du glasetoj valoras kvar soldojn."

Ŝi bone komprenis la rezonadon, kaj ŝi metis en la fundon de mia mano etan napoleonan ormoneron je dek malnovaj frankoj. Tio ne multe plaĉis al mi, ĉar tiu monero, ĝi elfluas en la poŝon, kaj kiam la pantalonoj ne estas bone kudritaj, oni retrovas ĝin en la botoj, aŭ ankoraŭ oni tute ne retrovas ĝin.

Dum mi rigardis tiun malfreŝan maljunan ulinon dirante tion al mi, ŝi rigardadis al mi, ruĝigas, kaj ŝi trompiĝas pri mi, kaj ŝi demandas al mi :

- "Ĉu vi trovas, ke tio ne sufiĉas ?" Mi respondas al ŝi :

- "Ne estas precize tio, sinjorino, sed se tio ne farus nenion al vi, mi preferus du monerojn je cent soldoj".

Ŝi donis ilin al mi kaj mi foriris.

Nu, jen dek ok monatoj ke tio daŭras, mia kapitano. Mi vizitas ŝin ĉiujn mardojn, vespere, kiam vi konsentis forpermeson al mi. Ŝi preferas tion, ĉar ŝia servistino estas enlitiĝinta.

Nu, do la pasintan semajnon, mi estis malsaneta, kaj mi devis viziti la flegejon. Okazas la mardo, ne eblas eliri, mi faris al mi malbonan sangon, pro la dek frankojn al kiuj mi alkutimiĝis, kaj kiuj eskapos al mi.

Mi diris al mi : "Se neniu iros tien, mi estos trompita, certa ŝi prenos artileriiston". Kaj tio kolerigis min.

Tiam, mi venigis Pomelon, pro tio ke ni estas samvilaĝanoj, kaj mi proponis al li la aferon :

- "Tio faros cent soldojn por vi, kaj ankaŭ cent soldojn por mi, estas konsentite."

Li konsentas, kaj foriras tien for. Mi informis lin pri la detaloj. Li sonorigas, ŝi malfermas la pordon kaj enirigas lin, ne rigardante al li kaj ne vidante, ke ne estas mi.

Vi komprenas, mia kapitano, kiam ni surmetas la kaskon, oni similas, iu dragono estas dragono, ĉu ne ?

Sed subite, ŝi konstatas la anstataŭigon, kaj kolere ŝi demandas :

- "Kiu vi estas ? Kion vi volas ? Mi ne konas vin".

Tiam Pomelo komprenigas sin. Li eksplikas, ke mi estas malsaneta, kaj diras al ŝi, ke mi sendis lin kiel anstataŭanto.

Ŝi rigardas lin, ĵurigas ankaŭ al li la sekreton, kaj poste akceptas lin, ĉar Pomelo ankaŭ estas belstatura.

Sed kiam tiu krudulo revenis, mia kapitano, li ne volis plu doni al mi miajn cent soldojn. Se tio estus por mi, nenion mi dirus, sed estis por la patro, kaj koncerne la patron mi neniam ŝercas, mia kapitano. Mi diris al li :

- "Vi ne estas delikata koncerne viajn agmanierojn, vi malestimigas vian uniformon."

Tiam li levas la manon, mia kapitano, dirante, ke tiu tedaĵo valoras pli ol la duoblon.

Al ĉiu sia juĝo, ĉu ne ? Sed li ne bezonis akcepti. Tiam mi metis al li mian pugnon sur la nazon. Vi konas la ceteron.

La kapitano Anglemaro ridegis ĝis la larmoj, dum li diris al mi la rakonton. Sed li ankaŭ ĵurigis al mi la sekreton, kiun li garantiis al la du soldatoj.

- "Precipe, ne perfidu min, konservu tion por vi, tion vi promesu, ĉu ne ?

- Ho ! Ne timu. Sed kiel finfine la afero glatiĝis ?

- Kiel ? Vi neniam tion divenos !... la ulino Bonderŭo konservas siajn du dragonojn, dediĉante ĉiusemajne unu tagon al ĉiu. Tiamaniere, ĉiuj estas kontentaj.

- Ho ! Vere ĝi estas bona… ja bona !

- Kaj la maljunaj gepatroj havas panon. La moralo estas savita.

2-an de januaro 1883