Tiun fabelon, mi trovis sur la blogo de "Papillon" (http://www.ipernity.com/blog/d.papillon/465197)
kaj plezure mi proponas al vi tiun tradukon.





LA FABELO DE LA DU ŜTONETOJ


Iam en malgranda vilaĝo, estis senmona farmisto, kiu devis repagi gravan sumon da mono al tre malbela maljunulo. La farmisto havis tre belan filinon, kiu tre plaĉis al la maljuna pruntedonanto. Tiu ĉi proponis do traktadon al la farmisto : mi forviŝos vian ŝuldon, se mi povas edziĝi kun via filino.

La farmisto kaj lia filino estis tute hororigitaj pro tiu propono. Tiam la maljuna pruntedonanto sugestis, ke la hazardo fiksu la finsolvon de tiu situacio. Por tio li diris, ke oni enmetu en sakon - el tiu, kiu oni utiligas por enteni monon - du ŝtonetojn, unu blankan kaj alian nigran, kaj poste la filino de la farmisto devos blinde eltiri el la sako unu el la ŝtonetoj :

1) Se la ŝtoneto estas nigra, tiam ŝi fariĝos la edzino de la malbela maljunulo, kaj la ŝuldo de la patro estos forviŝita.

2) Se la ŝtoneto estas blanka, ŝi ne edziniĝos kun la maljuna pruntedonanto, kaj la patra ŝuldo estos ankaŭ forviŝita.

3) Se ŝi refuzas, tiam ŝia patro estos enkarcerigita.

Tiu traktado okazis antaŭ la domo de la farmisto, sur vojo kiu estis surŝutita de ŝtonetoj. Daŭrigante paroli la maljuna kaj malbela viro kliniĝis por pluki la du ŝtonetoj. Dum li plukis ilin, la bela junulino, kies rigardo estis akra, rimarkis ke la fiulo estis plukinta du nigrajn ŝtonetojn, kiujn li enmetis en la sakon. Sed ŝi nenion diris. Poste la maljuna kaj malbela pruntedonanto petis la junan knabinon, ke ŝi eltiru ŝtoneton el la sako…

Nun imagu la situacion dum momento… Kion vi konsilus al junulino, ke ŝi faru, se vi estus ĉeestanta ?

Apriore, estas 3 ebloj :

1-e) La knabino malakceptas eltiri ŝtoneton el la sako.

2-e) La knabino eltiras la du nigrajn ŝtonetojn el la sako, elmontrante tiamaniere, ke la maljunulo estas fripono.

3-e) La knabino sindonas elprenante unu el la du nigraj ŝtonetoj el la sako, kaj edziniĝos kun la fimaljunulo por eviti la enkarcerigon al sia patro.

Prenu ankoraŭ momenton por pripensi tiun situacion…

Nu, kion vi farus ?

Jen kion la knabino faris.

Ŝi eltiris el la sako unu ŝtoneton, kiun ŝi tuj diskrete kaj lerte faligis surgrunden, sen ke iu vidu ŝian geston. Dum la ŝtoneto konfuziĝis kun la multego da ŝtonetoj sur la vojo, ŝi ekkriis : "Kiom mi estas mallerta !... Sed ne gravas, mi tuj eltiros la duan ŝtoneton el la sako, ni ja vidos kiun ŝtoneton mi unue eltiris."

Pro tio ke la dua ŝtoneto estis nigra, la unua eltirita povis nur esti blanka. La maljuna fipruntedonanto ne kuraĝis konfesi sian malhonestecon. Jen kiel la juna bela knabino tranformis situacion apriore labirinta en favoran eldoniĝon.

La moralinstruo de tiu fabelo povus esti : "La plejmulto el la kompleksaj problemoj havas solvon, sed ankoraŭ necesas rigardi ilin laŭ la plej bona flanko".

Nekonata aŭtoro.