DANKON AL "IVAR" PRO LIA HELPO !..

KAJ ANKAŬ EGAN DANKEGON AL MIKELO59 PRO LIA HELPO !....

Karaj geamikoj mi iom hezitis, antaŭ eldoni tiun orientan fabelon far Guy de Maupassant, ĉar tiu teksto povas ŝoki iujn personojn pro la karaktero riska de iuj fragmentoj.


"Ŝalia" : Tiu teksto aperis en la gazeton "Gil Blas" [Ĵil Blas] la 15-an de aprilo 1884 kun la subskribo "Maufrigneuse", poste en la legolibron "Les sœurs Rondoli" [La fratinoj Rondoli].




Guy de MAUPASSANT

ŜALIA

Al Jean Béraud [Johano Bero].


La admiralo de la Valo, kiu ŝajnis duondormanta en sia brakseĝo, prononcis per sia voĉo de maljunulino : "Mi havis etan amaventuron, tre strangan, ĉu vi volas, ke mi rakontos ĝin al vi ?"

Kaj de la fundo de sia larĝa sidilo, ne moviĝante, li parolis konservante sur siaj lipoj tiun faltan rideton, kiu neniam forlasis lin, tiun rideton laŭ la maniero de Voltero, kiu aperigis lin kiel forlogan skeptikulon.

I

Tiam mi havis tridek jarojn, kaj mi estis veselleŭtenanto, kiam oni komisiis al mi astronomian mision en la centra Hindio. La angla registaro donis al mi ĉiujn necesajn monrimedojn por plene plenumi mian mision, kaj baldaŭ mi enprofundiĝis, kun sekvantaro de kelkaj viroj, en tiun strangan, surprizan kaj mirindegan landon.

Necesus dudek volumoj por rakonti tiun vojaĝon. Mi trapasis regionojn neverŝajne belegajn ; mi estis akceptita de princoj havante superhoman belecon, kaj vivante en nekredebla grandiozo. Ŝajnis al mi dum du monatoj, ke mi vivis en poemo, ke mi traveturis reĝlandon de mirindaĵoj surdorse de imagaj elefantoj. Mi malkovris meze de fantastaj arbaroj neverŝajnajn ruinŝtonojn ; mi trovis, en urboj de sonĝa fantazio, mirindegajn monumentojn, fajnajn kaj cizelitajn kvazaŭ juveloj, malpezajn kvazaŭ puntaĵoj, kaj gigantajn kvazaŭ montaroj. Tiuj fabelaj, diaj monumentoj, kun tia gracieco, ke ni fariĝas amemaj de iliaj formoj tiel, kiel ni povas ami virinon, kaj rigrdante ilin ni sentas fizikan kaj voluptan plezuron. Fine, kiel diras S-ro Victor [Viktoro] Hugo, mi tute nedormante marŝadis en sonĝo.

Poste, fine mi alvenis ĉe la fino de mia vojaĝo, en la urbo Gandhara, antaŭe unu el la plej prosperaj de la centra Hindio, nuntempe ja defalinta, kaj regata de riĉabunda princo, ordonema, violenta, donacema kaj kruela, la Raĝo Maddano, vera Orienta suvereno, delikata kaj barbara, afabla kaj sangavida, de virina gracieco kaj senkompata kruelegeco.

La urbo estas en valfundo, ĉe la bordo de malgranda lago, kiun ĉirkaŭas amaso da pagodoj, kiuj enakve banas siajn muregojn.

De malproksime, la urbo formas blankan makulon, kiu grandiĝas kiam ni alproksimiĝas, kaj iom post iom ni malkovras la kupolojn, la nadlojn, la turpintojn, ĉiujn elegantajn kaj sveltajn kulminojn de la graciaj hindaj monumentoj.

Je ĉirkaŭ unuhora distanco de la urbpordoj, mi renkontis belege jungitan elefanton, ĉirkaŭatan per honoreskorto, kiun la suvereno sendis al mi. Kaj mi estis kondukita kun plena pompo al la palaco.

Mi ja volus preni tempon por lukse vesti min, sed la reĝa senpacienco ne permesis tion al mi. Unue oni volis koni min, scii kion oni povus atendi de mi kiel amuzaĵon ; poste oni vidus.

Oni penetrigis min, meze de soldatoj bronzaj kiel statuoj kaj kovritaj per brilegaj uniformoj, en grandan ĉambron ĉirkaŭitan per galerioj, kie staradis viroj vestitaj per lumegaj roboj kaj stelitaj per altprezaj juvelŝtonoj.

Sur benko simila al unu el niaj ĝardenaj benkoj sen dorsapogilo, sed tegita per admirinda tapiŝo, mi ekvidis brilan mason, specon de sidanta suno : estis la Raĝo, kiu atendis min, senmova en robo el la plej pura fringelflavo. Li surhavis dek aŭ dek kvin milionojn da diamantoj, kaj nura, sur lia frunto, brilis la fama stelo de Delhi, kiu ĉiam apartenis al la famkonata dinastio Parihara de Mundore, kies mia gastiganto estis posteulo.

Li estis ĉirkaŭ dudek-kvinjara knabo, kiu ŝajnis havi negran sangon en la vejnoj, kvankam li apartenis al la plej pura hinda raso. Liaj okuloj estis larĝaj, fiksaj, iom svagaj, la vangostoj elstaraj, la lipoj dikaj, la barbo friza, la frunto malalta, kaj li ofte montris siajn lumegajn, pintajn dentojn per senkonscia rideto.

Li stariĝis, kaj alvenis etendante al mi la manon, laŭ la angla maniero, poste li sidigis min, flanke de si, sur benkon tiom altan, ke miaj piedoj apenaŭ tuŝis la plankon. Tiu sidilo estis tre malkomforta.

Tuj li proponis al mi partopreni en la tigroĉasado programita la postan tagon. La ĉasado kaj la luktadoj estis liaj grandaj okupadoj, kaj li malmulte komprenis, ke oni povu prizorgi aliajn aferojn.

Evidente li sin persvadis, ke mi alvenis de tiom malproksime nur por iom distri lin, kaj akompani lin dum liaj plezuroj.

Ĉar mi tre bezonis lin, mi provis flati liajn emojn. Li estis tiom kontenta pro mia sinteno, ke li tuj volis montri al mi batalon de luktistoj, kaj li kuntrenis min en specon de areno lokata interne de la palaco.

Laŭ lia ordono, du viroj aperis, nudaj, kuprakoloraj, kun la manoj armitaj per ungegoj el ŝtalo ; kaj tuj ili atakis unu la alian, serĉante sin frapi reciproke per tiuj tranĉaj armiloj, kiuj strekis sur ilian nigran haŭton longajn ŝiraĵojn, el kiuj elfluis la sango.

Tio longtempe daŭris. La korpoj estis plu nur vundoj, kaj la batalantoj sin plugis plue reciproke la karnojn per tiuj specoj de rastiloj faritaj per akraj klingoj. Unu havis hakitan vangon ; la orelo de la alia estis fendita en tri pecoj.

La princo rigardis tion kun pasia kaj feroca ĝojo. Li ektremis pro feliĉo, eligis grumbladojn pro plezuro, kaj imitis per nekonsciaj gestoj ĉiujn movojn de la luktistoj, senĉese kriante : "Frapu, frapu do."

Unu el ambaŭ svenis ; necesis kunporti lin el la areno ruĝa pro sango, kaj la Raĝo eligis longan vespiron pro bedaŭro, ĉagreno, pro ke tio estis jam finiĝinta.

Poste li sin turnis al mi por koni mian opinion. Mi estis indignigita, sed mi vigle gratulis lin ; kaj senprokraste li ordonis, ke oni konduku min al la Couch-Mahal (palaco de la plezuro), kie mi loĝos.

Mi trapasis la neverŝajnajn ĝardenojn, kiujn oni trovas tie for, kaj mi alvenis al mia loĝejo.

Tiu palaco, tiu juvelo, situanta ĉe la ekstremo de la reĝa parko, mergis en la sankta lago Vihara tutan flankon de siaj ĉirkaŭmuregoj. Ĝi estis kvadrata, kaj prezentis sur siaj kvar facoj tri supermetitajn vicojn da galerioj kun kolonaroj die ornamitaj. Ĉe ĉiu angulo stariĝis turetoj, leĝeraj, altaj aŭ malaltaj, solaj aŭ duope paraj, de neegala staturo kaj malsimila fizionomio, kiuj ja ŝajnis naturaj floroj kreskitaj sur tiu gracia orienta arkitektura planto. Ĉiuj estis superelstaritaj per bizaraj tegmentoj, similaj al koketaj kapvestoj.

Meze de la konstruaĵo, potenca kupolo starigis ĝis maldika, tute aĵura, rava sonoriltureto, sian rondan kaj longforman volbon, similan al sino el blanka marmoro alĉiele etendita.

Kaj la tuta monumento, depiede ĝis kape, estis kovrita per skulptaĵoj, el tiuj ĉarmaj arabeskoj, kiuj ebriigas la rigardon, per senmovaj irantaroj de delikataj personoj, kies ŝtonaj sintenoj kaj gestoj rakontis la morojn kaj la hindajn kutimojn.

La ĉambroj estis lumigataj per fenestroj kun dentoformaj arkaĵoj, kiuj rigardis al la ĝardenoj. Sur la planko el marmoro, graciaj bukedoj el oniksoj, lazuritoj kaj agatoj estis desegnitaj.

Mi apenaŭ finis mian sinlavadon, kiam altrangulo de la kortego, Haribadado, speciale komisiita de la komunikadoj inter la princo kaj mi, anoncis al mi la viziton de sia suvereno.

Kaj la safrana Raĝo aperis, denove premis al li la manon, kaj ekrakontis al mi mil aferojn, senĉese demandante al mi mian opinion, kiun mi malfacile esprimis. Poste li volis montri al mi la ruinŝtonojn de la malnova palaco, ĉe la alia ekstremo de la ĝardenoj.

Estis vera arbaro de ŝtonoj, kie loĝis popolo de grandaj simioj. Kiam ni alproksimiĝis, la maskloj ekkuris sur la murojn, malbelege grimacante al ni, kaj la femaloj ekforkuris, montrante sian senharan poŝtaĵon, kaj kunportante enbrake siajn idojn. La reĝo freneze ridis, pinĉis al mi la ŝultron por montri al mi sian plezuron, kaj li sidiĝis meze de la ruinaĵoj, dum ĉirkaŭ ni, kaŭrantaj ĉe la supro de la muregoj, alte sidantaj sur ĉiuj elstaraĵoj, aro da bestoj kun blankaj vangharoj, spitmontris al ni la langon, kaj pugnominacis nin.

Kiam li tediĝis de tiu spektaklo, la flava suvereno stariĝis, kaj ĉiam trenante min ĉe sia flanko, li grave ekremarŝis, feliĉa, pro ke li montris al mi tiajn aferojn ĝuste la tagon de mia alveno. Poste li memorigis al mi, ke la postan tagon granda tigroĉasado okazos por min honori.

Mi sekvis tiun ĉasadon, poste duan, trian, kaj dek, dudek sinsekve. Ni alterne pelis ĉiujn animalojn, kiujn nutris la regiono : pantero, urso, elefanto, antilopo, hipopotamo, krokodilo, kion mi scias, la duonon de la bestoj de la kreitaĵaro. Mi estis lacega, mallogata pro ke mi vidis elflui tiom da sango, laca pro tiu plezuro ĉiam simila.

Fine, la ardo de la princo mildiĝis, kaj li lasis al mi, post insistaj petoj, iom da libera tempo por plenumi mian mision. Nun li kontentiĝis superŝuti min per donacoj. Li sendis al mi juvelojn, belegajn ŝtofojn, dresitajn bestojn, kiujn Haribadado prezentis al mi kun videbla grava respekto, kvazaŭ se mi estus la suno mem, kvankam fakte li ege malestimis min.

Kaj ĉiutage, irantaro da servistoj alportis al mi, en kovritaj pladoj, porcion de ĉiu nutraĵo de la reĝa manĝo ; ĉiutage necesis aspekti feliĉa kaj ege plezuri al kelka distraĵo organizita por mi : dancoj de Bajaderoj, ĵonglaĵoj, rotorevuoj, al ĉio tio kion povis imagi tiu gastama Raĝo, sed ĝenulo, por montri al mi lian surprizan patrujon, en ĝia tuta ĉarmo kaj en ĝia tuta splendeco.

Tuj kiam oni lasis min iom sola, mi laboris, aŭ mi iris vidi la simiojn, kies kompanio plimulte plaĉis al mi ol tiu de la reĝo.

Sed iun vesperon, dum mi revenis de promenado, mi trovis, antaŭ la pordo de mia palaco, Haribadadon, solena, kiu anoncis al mi per misteraj vortoj, ke donaco de la suvereno atendis min en mia dormoĉambro ; kaj li prezentis al mi la ekskuzojn de sia mastro, pro ke tiu ĉi ne pensis pli frue donaci al mi aĵon, je kiu mi devis esti senigata.

Post tiu obskura alparolado la ambasadoro klinis sin kaj malaperis.

Mi eniris kaj ekvidis, vicigitajn kontraŭ la muro laŭ ilia talio, ses malgrandajn knabinetojn, flankon ĉe flanko, senmovajn, similajn al vico da eperlanoj. La plej maljuna aĝis eble ok jarojn, kaj la plej juna eble ses jarojn. Komence, mi ne bone komprenis la kialon por kiu, tiuj pensionaninoj estis instalitaj en mia hejmo, poste mi divenis la delikatan afablaĵon de la princo, li donacis al mi haremon. Li elektis ĝin tre juna, pro eksceso de gracieco. Ĉar tie for, ju pli la frukto estas verda, des pli ĝi estas estimata.

Kaj mi restadis tute konfuza kaj ĝenata, honta, fronte al tiuj infanetoj, kiuj rigardis al mi per grandaj gravaj okuloj, kaj kiuj ŝajnis jam scii kion mi povis postuli de ili.

Mi ne sciis kion diri al ili. Mi emis forpeli ilin, sed oni ne redonas donacon de la suvereno. Tio estus morta ofendo. Do estis necese konservi ilin, hejmen enloĝigi tiun infanaron.

Ili restadis senmovaj, ĉiam vizaĝesplorante min, atendante miajn ordonojn, serĉante legi mian penson en miaj okuloj. Ho ! Kia malbeninda donaco. Kiom ĝi ĝenis min ! Fine, sentante min ridinda, mi demandis al la plej granda :

- Kiel vi nomiĝas ?

- Ŝi respondis : "Ŝalia".

Tiu knabino, kun la haŭto tiel bela, iom flava, kiel eburo, estis mirindaĵo, statuo kun vizaĝo, kies trajtoj estis longaj kaj severaj.

Tiam, mi prononcis, por ekscii kion ŝi povos respondi, eble ankaŭ por embarasi ŝin :

- Kial vi estas tie ĉi ?

Ŝi respondis per sia milda kaj harmonia voĉo :

- "Mi venas por fari kion vi plaĉos postuli de mi, mia nobela moŝto."

La knabino estis informita.

Kaj mi metis la saman demandon al la plej malgranda, kiu klare artikulaciis per sia pli gracila voĉo :

- "Mi estas ĉi tie… por tio… kio plaĉos al vi peti de mi, mia mastro."

Ŝi aspektis kvazaŭ malgranda muso, kaj ŝi estis tute ĉarma. Mi ekprenis ŝin en miajn brakojn, kaj kisis ŝin. La aliaj faris movon, kiel se ili forirus pensante sendube, ke mi ĵus venis fari mian elekton, sed mi ordonis al ili, ke ili restu ; kaj kruckrure kaŭrante min, mi sidigis ilin, ronde, ĉirkaŭ mi, poste mi rakontis al ili historion pri genuiloj, ĉar mi akcepteble parolis ilian lingvon.

Ili aŭskultis per sia tuta atento, ektremis ĉe la mirindaj detalaĵoj, tremetis pro angoro, movis la manojn. Ili ne plu multe pensis, la kompatindaj etulinoj al la motivo, kiu venigis ilin.

Kiam mi finis mian fabelon, mi alvokis mian plenfidan serviston, Latĉmano, kaj mi alportigis dolĉaĵojn, konfitaĵojn kaj kukpreparadojn, kiujn ili manĝis ĝis ili preskaŭ malsaniĝis. Poste, komencante trovi tre gajiga tiun aventuron, mi aranĝis ludojn por amuzi miajn virinojn.

Unu el tiuj distraĵoj havis apartan sukcesegon. Disigante miajn krurojn, mi faris la ponton, kaj miaj ses knabinetoj pasis malsupre kurante, la plej malgranda malfermis la iradon, kaj la plej granda puŝpelis iom min ĉar ŝi neniam sufiĉe kliniĝis. Tio eligis al ili surdigajn ekridojn, kaj tiuj junaj voĉoj sonantaj sub la malaltaj volboj de mia luksa palaco vekis ĝin, popolis ĝin per infana gajeco, meblis ĝin per vivo.

Poste mi tre interesiĝis pri la instalado de la dormejo, en kiu miaj naivegaj konkubinoj tuj tranoktos. Fine mi enfermis ilin en ilia hejmo, sub la gardado de kvar servistinoj, kiujn la princo samtempe sendis al mi por prizorgi miajn sultaninojn.

Dum unu semajno, mi havis veran plezuron roli la paĉjon kun tiuj pupoj. Ni ludis admirindajn partiojn kaŝludo, altsidanta kato kaj varma mano, kiuj ĵetis ilin en delirojn de feliĉo, ĉar ĉiutage mi revelis al ili unu el tiuj nekonataj ludoj, tiom pleninteresaj.

Nun mia loĝejo aspektis kiel klaso, kaj miaj malgrandaj amikinoj, vestitaj per admirindaj silkaĵoj, broditaj per oraj kaj arĝentaj ŝtofoj, kuris laŭmaniere etaj homaj animaloj tra la longaj koridoroj kaj la kvietaj salonoj, kie tra la arkaĵoj faligis senfortigita lumo.

Poste, iun vesperon, mi ne scias kiel okazis tio, la plej granda, tiu kiu nomiĝis Ŝalia, kaj similis al statueto el malnova eburo fariĝis mia edzino, reale.

Ŝi estis adorinda etulino, milda, timida kaj gaja, kiu baldaŭ amis min per arda korinklino, kaj mi strange amis kun honto, hezito, speco de timo de la eŭropa justico, kun ankaŭ rezervoj, skrupuloj, kaj tamen kun pasia karna tenereco. Mi amegis ŝin kiel patro, kaj karesis ŝin kiel viro.

Pardonu, sinjorinoj, mi iom troigas.

La aliaj daŭrigis ludi en tiu palaco, similaj al aro da junaj katidoj.

Ŝalia ne plu forlasis min, krom kiam mi iris viziti la princon.

Ambaŭ ni travivis ĉarmajn horojn en la ruinŝtonoj de la malnova palaco, meze de la simioj fariĝintaj niaj amikoj.

Ŝi kuŝiĝis sur miajn genuojn, kaj restis tie cerbumante aferojn en sia malgranda kapo de sfinkso, aŭ eble pripensante nenion, sed konservante tiun belan kaj ĉarman heredan pozon de tiuj noblaj kaj meditemaj popoloj, la hieratikan pozon de la sanktaj statuoj.

Mi kunportis en granda kupra plado proviantojn, kukojn, fruktojn. Iom post iom la simiinoj alproksimiĝis, sinsekvaj de siaj idoj pli timidaj ; poste ili ronde sidiĝis ĉirkaŭ ni, ne aŭdacante plue alpaŝi, atendante ke mi faru mian distribuon de dolĉaĵoj.

Tiam preskaŭ ĉiam pli maltimema virsimio venis ĝis mi kun la mano etendita kiel almozpetulo ; kaj mi enmanigis al ĝi pecon, kiun ĝi alportis al sia femalo. Kaj ĉiuj aliaj simiinoj ekeligis furiozajn kriojn, ĵaluzajn kaj kolerajn kriojn; kaj mi povis nur ĉesigi tiun teruran bruegon ĵetante ĝian parton al ĉiu.

Ĉar mi bonege sentis min en tiuj ruinaĵoj, tien mi volis alporti miajn instrumentojn por labori. Sed tuj kiam ili ekvidis la kupron de la aparatoj de precizeco, la simioj prenante sendube tiujn ilojn por mortigaj aparatoj, ĉiuflanken forfuĝis eligante terurajn kriegojn.

Mi ofte ankaŭ pasigis miajn vesperojn kun Ŝalia, sur unu el la eksteraj galerioj, kiuj superstaris la lagon Vihara. Ni silente rigardis la lumegan lunon, kiu glitis surfunde de la ĉielo ĵetante arĝentan kaj tremetantan mantelon sur la akvon, kaj tie for sur la alia bordo la linion de malgrandaj pagodoj, similaj al graciaj fungoj, kiuj kreskus kun la piedoj enakve. Kaj ekprenante en miajn brakojn la seriozan kapon de mia eta amatino, mi malrapide longe kisis ŝian glatan frunton, ŝiajn grandajn okulojn plenajn de la sekreto de tiu antikva kaj fabela lando kaj ŝiajn kvietajn lipojn, kiuj malfermis sub mia kareso. Kaj mi spertis konfuzan sensacon, fortan, precipe poezian : la sensacon, ke mi posedas tutan rason en tiu knabineto, tiun belan misteran rason el kiu ŝajnas eliĝintaj ĉiuj aliaj.

Dume la princo daŭrigis superŝuti min per donacoj.

Iun tagon li sendis al mi tre neatenditan objekton, kiu estigis en Ŝalia pasian admiradon.

Estis simple skatolo de konkaĵoj, unu el kartonskatoloj kovritaj per envolvaĵo de malgrandaj konkoj simple algluitaj sur la pasto. En Francio, tio valorus pleje kvardek soldojn. Sed tie for la prezo de tiu juvelo estis netaksebla. Sendube estis la unua, kiu alvenis en la reĝlandon.

Mi metis ĝin sur meblon, kaj lasis ĝin tie, ridetante pro la graveco atribuata al tiu banala bagatelaĵo el bazaro.

Sed Ŝalia ne sin lacigis rigardi ĝin, admiris ĝin, plena da respekto kaj ekstazo. De tempo al tempo ŝi demandis al mi : "Ĉu vi permesas, ke mi tuŝu ĝin ?" Kaj post kiam mi permesis, ŝi levis la fermoplaton, tre delikate karesis per siaj fajnaj fingroj la mildan lanugon de la malgrandaj konkaĵoj, kaj ŝajnis senti pro tiu kontakto delican ĝuadon, kiu penetris en ŝin ĝis la koro, poste ŝi refermis la skatolon kun grandaj antaŭzorgoj.

Intertempe mi elfinis miajn laborojn, kaj fariĝis necese pripensi revenon. Mi malrapide decidis, ĉar nun mi estis retenata pro mia tenereco rilate al mia koramikino, sed fine mi decidiĝis.

La princo, tre afliktita, aranĝis novajn ĉasadojn, novajn batalojn de luktistoj ; sed post du semajnoj de distraĵoj mi deklaris, ke mi ne povis plue restadi, kaj li liberigis min.

La adiaŭoj al Ŝalia estis korŝiraj. Ŝi ploris, kuŝanta sur mi, kun la kapo sur mia brusto, tute skuata pro ĉagreno. Mi ne sciis kion fari por konsoli ŝin, miaj kisoj neniel utilis.

Subite mi havis ideon, kaj stariginte mi iris serĉi la konkaĵoskatolon, kiun mi metis en ŝiajn manojn, dirante : "Jen por vi. Nun ĝi apartenas al vi."

Tiam unue mi vidis ŝin rideti. Ŝia tuta vizaĝo lumiĝis pro interna ĝojo, el tiu profunda ĝojo de la neeblaj revoj, kiuj subite efektiviĝas. Kaj ŝi furioze brakumis min.

Tute egale, tamen ŝi ja ploregis kiam alvenis la lasta adiaŭo.

Mi distribuis patrajn kisojn kaj kukojn al la tuta cetero de miaj virinetoj, kaj mi foriris.

II

Du jaroj pasis, poste la hazardoj de la mara militservo revenigis min al Bombajo. Sekve de neantaŭviditaj cirkonstancoj, oni lasis min tien por nova misio, al kiu oni nomis min pro mia sciado de la lando kaj la lingvo.

Mi finis miajn laborojn kiel plej eble rapide, kaj ĉar restis al mi ankoraŭ tri monatojn antaŭ mia reveno, etan viziton al mia amiko, la reĝo de Ganhara, mi volis fari, kaj samtempe retrovi mian karan virineton Ŝalia, kiun sendube mi certe trovos ja ŝanĝita.

La Raĝo Maddano akceptis min kun furiozaj ĝojdemonstroj. Antaŭ mi li tranĉigis la gorĝon al tri gladiatoroj, kaj li ne lasis min sola eĉ unu sekundon dum la unua tago de mia restado.

La vesperon fine mi troviĝis libera, mi alvokigis Haribadadon, kaj post multaj diversaj demandoj, por devojigi lian akrasentecon, mi demandis al li : "Ĉu vi scias, kio fariĝis la eta Ŝalia, kiun la Raĝo donis al mi ?"

La vizaĝo de Haribadado fariĝis malgaja kaj embarasita, li respondis kun granda ĝeno :

- Estas preferinde ne paroli pri ŝi !

- Kial tio ? Ŝi estis tre afabla eta virino.

- Ŝi kondutis malbone, sinjoro.

- Kiel tio ! Ŝalia, ĉu ? Kion ŝi fariĝis ? Kie ŝi estas ?

- Mi volas diri, ke ŝia vivo malbone finiĝis.

- Malbone finiĝis ! Ĉu ŝi estas mortinta ?

- Jes, sinjoro. Ŝi faris aĉan agon.

Mi estis tre emociita, mi sentis la pulsojn de mia koro, kaj angoro premis al mi la bruston.

Mi reparolis :

- Aĉan agon ? Kion ŝi faris ? Kio okazis al ŝi ?

La hindo, pli kaj pli embarasita, murmuris :

- Preferinde estas, ke tion vi ne demandu.

- Sed tion mi volas scii.

- Ŝi ŝtelis.

- Ŝalia ŝtelis, ĉu ? Sed kiun ŝi ŝtelis ?

- Vi, sinjoro.

- Mi ? Kaj kion ŝi ŝtelis ?

- La tagon kiam vi foriris, ŝi prenis disde vi la skatolon, kiun la princo donacis al vi. Ni trovis ĝin inter ŝiaj manoj.

- Kian skatolon ?

- La konkaĵoskatolon.

- Sed mi donis ĝin al ŝi.

La hindo rigardis al mi per konsternataj okuloj, kaj respondis :

- Jes, fakte ŝi ĵuris per ĉiuj sanktaj ĵuroj, ke vi donis ĝin al ŝi. Sed ni ne kredis, ke vi povis donaci al sklavino donacon el la reĝo, kaj la Raĝo punis ŝin.

- Puni ! Kiel ? Kion oni faris al ŝi ?

- Oni alligis kaj metis ŝin en sakon, sinjoro, kaj ni ĵetis ŝin en la lagon, el tiu fenestro, el la fenestro de la ĉambro kie ni estas, kaj kie ŝi ŝtelis.

Mi sentis min komplete trapasita de la plej kruelega dolorsensaco, kiun mi neniam suferis, kaj mi signis al Haribadado, por ke li eliru kaj ne vidu min plori.

Kaj mi tranoktis sur la galerio, kiu superstaris la lagon, sur la galerio kie mi tenis multfoje la kompatindan infanon sur miaj genuoj.

Kaj mi pensis, ke la skeleto de ŝia bela eta korpo putris tie, sub mi, en sako el tolo nodita per ŝnuro, funde de tiu nigra akvo, kiun antaŭe ni rigardis kune.

La postan tagon mi foriris malgraŭ la preĝoj kaj la arda ĉagreno de la Raĝo.

Kaj mi kredas nun, ke mi neniam amis alian virinon ol Ŝalia.

15-an de aprilo 1884