Guy deMaupassant. Tiu teksto aperis unue en la gazeto "Gil Blas" [Ĵil Blas] la 2an de marto 1886, kaj poste en la legolibro "La petite Roque" [La etulino Rok].


ROZALIA PRUDENT


Vere estis en tiu afero mistero, kiun nek la ĵurianoj, nek la prezidanto, eĉ nek la Respublika prokuroro sukcesis kompreni.

La knabino Rozalia Prudent, servistino ĉe la geedzoj Varambo en Mantes [/mɑ̃t/], gravediĝis nesciiginte siajn mastrojn. Dum la nokto ŝi akuŝis en sia mansardo, poste ŝi mortigis kaj enterigis sian infanon en la ĝardeno.

Tio estis la kutima historio de ĉiuj infanmortigoj faritaj de la servistinoj. Sed fakto restis neklarigebla. La traserĉado efektivigita en la dormoĉambro de la junulino Prudent ebligis la malkovron de senmanka infana vestaro farita de Rozalia mem, kiu dum tri monatoj pasigis siajn noktojn tajlante kaj kudrante tiun ĉi. La spicisto ĉe kiu ŝi aĉetis kandelojn, pagitajn per ŝia salajro, por realigi tiun longan laboron, atestis tion. Des pli estis atestita, ke la akuŝistino de la vilaĝo avertita de Rozalia pri ŝia stato, donis al ŝi ĉiujn informojn kaj ĉiujn praktikajn konsilojn en la kazo, se la akuŝado okazus dum momento, kiam la helpoj estus neeblaj. Krome ŝi serĉis postenon en Poissy por la junulino Prudent, ĉar la geedzoj Varambo tute ne ŝercis pri la moralo.
Ili estis tie, ĉeestante en la asizo, la viro kaj la virino, etaj provincaj rentuloj, furiozigitaj pro tiu ĉiesulino, kiu aĉigis ilian domon. Ili volus vidi ŝin tuj gilotinita, ne juĝita, kaj ili superŝutis ŝin per malamaj depozicioj, kiuj eligantaj el ilia buŝo fariĝis akuzadoj.

La kulpulino, iu bela granda junulino el Malsupra Normandio, sufiĉe instruita konsiderante ŝian pozicion, senĉese ploradis kaj nenion respondis.

Fine oni kredis, ke ŝi efektivigis tiun barbaran agon dum momento de malespero kaj frenezo, ĉar ĉio montris, ke ŝi esperis konservi kaj eduki sian infanon.

Denove la prezidanto provis paroligi ŝin, ricevi ŝian konfeson, kaj petinte ŝin per granda kvieto, li fine sukcesis komprenigi al ŝi, ke ĉiuj tiuj viroj kuniĝitaj por juĝi ŝin ne volas ŝian morton, kaj eĉ povas kompati ŝin.

Tiam ŝi decidiĝis.

Li demandis:

- Nu! Unue diru al ni, kiu estas la patro de la infano?

Subite ŝi respondis, rigardante siajn mastrojn, kiuj ĵus kalumniis ŝin furioze.

- Estas S-ro Jozefo, la nevo de S-ro Varambo.

Ambaŭ geedzoj eksaltis kriante samtempe:

- Estas false! Ŝi mensogas. Tio estas hontaĵo.

La prezidanto silentigis ilin kaj reparolis:

- Daŭrigu, mi petas vin, kaj diru al ni kiel tio okazis.

Tiam ŝi subite ekparolis abunde, malpezigante sian suferantan koron, sian kompatindan, solecan kaj rompitan koron, elverŝante sian tutan aflikton antaŭ tiuj severaj viroj, kiujn ĝis nun ŝi konsideris kiel malamikojn kaj neflekseblajn juĝistojn.

- Jes, estas S-ro Jozefo Varambo, kiam li venis ferii la pasintan jaron.

- Kion li faras, S-ro Jozefo Varambo?

- Li estas suboficiro en la artilerio, sinjor’. Do li restadis hejme dum du monatoj en somero. Mi nenion pensis, kiam li ekrigardis al mi, kaj poste li diris al mi flataĵojn, kaj poste li kaĵolis min dum la tuta tago. Li sukcesis pekigi min, sinjor’. Li senĉese diris al mi, ke mi estis bela knabino, ke mi estas ĉarma… ke li trovis min laŭ sia gusto…. Certe li plaĉis al mi… Kion vi volas?... Oni aŭskultas tiujn umojn, kiam oni estas sola… tute sola… kiel mi. Mi estas sola sur la tero, sinjor’… Neniun mi havas por paroli… Neniun por rakonti miajn afliktojn… Mi havas plu, nek patron, nek patrinon, nek fraton, nek fratinon, nek iun! Kiam li parolis kun mi, tio estis kiel estis frato, kiu revenis. Poste li petis al mi, ke mi vespere malsupreniru kun li borde de la rivero por babili senbruigante. Mi venis… Ĉu mi sciis? Ĉu mi sciis poste?... Li tenis min ĉe la talio… Kompreneble mi ne volis… ne… ne… Mi ne povis… Mi volis plori, tiom milda estis la aero… estis lunhelo… Mi ne povis… Ne… Tion mi ĵuras… Mi ne povis… Li faris tion, kion li volis… Tio daŭrigis ankoraŭ dum tri semajnoj, ĉiam kiam li restis… Mi sekvus lin ĉe la fino de la mondo… Li foriris… Mi ne sciis, ke mi estis graveda! Tion mi nur eksciis la sekvantan monaton…

Ŝi ekploris tiel forte, ke oni devis lasi al ŝi tempon, por ke ŝi retrankviliĝu.
Poste la prezidanto reparolis per tono de pastro en la konfesejo:

- Nu! Daŭrigu.

Ŝi rekomencis paroli:

- Kiam mi konstatis, ke mi estis graveda, mi avertis S-inon Budeno, la akuŝistino, kiu estas tie por atesti. Mi demandis al ŝi kiel fari en la kazo se la afero okazus kiam ŝi neĉeestus. Kaj poste mi pretigis la vestaron, nokto post nokto, ĉiutage. Poste mi serĉis alian postenon, ĉar mi ja sciis, ke mi estos eksigita. Sed mi volis resti hejme ĝis la fino por ŝpari monon konsiderante, ke tion mi ne multe havas, kaj tio estos necesa por la infano…

- Tiam vi ne volis mortigi ĝin?

- Ho! Evidente ne, sinjor’.

- Tiam, kial vi mortigis ĝin?

- Jen la afero. Tio okazis pli frue ol mi pensis. Tio kaptis min en la kuirejo, dum mi finis la lavadon de la teleraro.

"Gesinjoroj Varambo jam dormis. Do mi supreniras, ne sen peno, tenante min al la manrelo, kaj mi kuŝiĝas surplanken, sur la kahelon, por ne makuli mian liton. Tio daŭris eble unu horo, eble du, eble tri, mi ne plu scias, tiom tio suferigis min, kaj poste mi puŝis ĝin per mia tuta forto, mi sentis ke ĝi eliris, kaj mi levprenis ĝin.

"Ho! Jes, mi estis kontenta, kompreneble. Mi faris ĉion, kion S-ino Budeno diris al mi, la tuton! Kaj poste mi metis ĝin sur mia lito. Kaj jen denove okazis al mi doloro, sed doloro ĝis morti. Se vi konus tion, vi komprenus min, nepre! Mi falis surgenue, poste surdorse, surplanken. Kaj jen la afero rekomencas, eble unu horo, eble du, dum mi estis sola… kaj poste eliras alian… alian etulon… du… jes… du… tiamaniere! Mi ekkaptis ĝin kiel la unuan, kaj mi metis ĝin sur la liton, ambaŭ flankon ĉe flanko! Du infanoj, ĉu eblas, diru? Mi, kiu perlaboras po dudek frankojn monate! Diru… ĉu eblas? Unu jes, tio eblas, senigante sin… sed ne du! Tio kapturnis min. Ĉu mi scias? Ĉu mi povis elekti, diru?

"Ĉu mi scias ? Mi vidas, ke venis la fino de mia vivo. Mi metis kapkusenon supren ili, senkonscie… Mi ne povis konservi ambaŭ… kaj mi kuŝis supren ili ankoraŭ. Kaj poste mi restis tie, rulante min surplanke kaj plorante ĝis la tagiĝo, kiun mi vidis tra la fenestro. Ili estis mortintaj sub la kapkuseno, estis certe. Tiam mi ekkaptis ilin sub mia brako, malsupreniris la ŝtuparon, iris en la legomĝardenon, kie mi prenis la ŝpaton de la ĝardenisto, kaj mi enterigis ilin, la plej profunde, ke mi povis, unu tie ĉi, kaj alia tie, ne kune por ke ili ne parolos pri ilia patrino, ĉu ili parolas la etaj mortintaj? Ĉu mi scias?

"Kaj poste en mia lito mi tiom suferis, ke mi ne povis ellitiĝi. Oni venigis la kuraciston, kiu la tuton tuj komprenis. Jen la vero, sinjor’ la juĝisto. Faru tion, kion vi volos, mi estas preta.

La duono de la ĵurianoj sinsekve nazpuriĝis por ne plori. En la ĉeestantaro virinoj plorĝemis. La prezidanto pridemandis:

- Kie vi enterigis la alian?

Ŝi demandis:

- Kiun vi trovis?

- Sed… tiu… tiu, kiu estis en la artiŝokoj.

- Ha! Bone. La alia estas en la fragujo, apud la puto.

Kaj ŝi ekploregis tiel forte, ke ŝi ĝemis ĝis fendi la korojn.

La junulino Rozalia Prudent estis senkulpigita.
La 2an de marto 1886