Karaj esperantlingvaj geamikoj, mi proponas al vi tiun ĉarman rakonton de Guy de Maupassant.


"Ridigaj konfliktoj": Tiu teksto aperis en la gazeton "Gil Blas" [Ĵil Blas] la 1an de majo 1882. Tiu teksto, kiun oni plivole komparus al kroniko de la aktualaĵoj, estas tamen eldonita kiel fabelo de la Biblioteko "La Pléiade" [La Plejado], kaj ĝia pli grava parto estas ja gaja normanda fabelo.


Guy de MAUPASSANT

RIDIGAJ KONFLIKTOJ


De post la brua elpelado de la monaĥoj, ni eniris en la eraon de la konfliktoj inter la civila aŭtoritato kaj la eklezia potenco. Jen la departementoj, konsternitaj, spektas la heroan duelon inter la prefekto kaj la episkopo, jen la tuta Francio restas faŭkanta antaŭ la duopa batalo inter ministro kaj kardinalo.

Sed la konfliktoj inter la du potencoj, kiuj ĝis nun partigis inter si la landon, havas tute apartan intereson, kiam ili okazas inter simpla urbestro kaj humila parokestro; inter Frato kaj instruisto. Tiam ni vere spektas ridegigajn batalojn, ĉia demando pri kredo estante apartigita kaj respektita.

En tiu gazeto, antaŭ kelkaj tagoj, ni citis artikolon de S-ro Henri [Henriko] Rochefort [Roŝfor] (1) pri la nova leĝo kontraŭ la malmoralaj skribaĵoj, leĝo kiu metas armilojn ĉiam reŝargitajn en la manojn de ĉiuj estontaj Pinard [Pinar] (2) kaj ĉiuj Bétolaud [Betolo] (3); kaj pri tio, la morda verkisto memorigis, ke multaj da monumentoj estis stumpigitaj pro la blinda fervoro de ekleziuloj feroce honestaj. Mi dediĉas al li la sekvantan rakonton, verama en ĉiuj punktoj, sed jam malnova.

Malgranda normanda vilaĝo posedis preĝejon, tre malnovan kaj klasitan en la historiaj monumentoj. Do, nura, la konservisto de la dirataj monumentoj povis permesi la modifojn aŭ riparojn.

Tute ne, ke oni multe respektas la historiajn monumentojn, kiam tiuj monumentoj estas religiaj. Ekzemple, la romanika kirko de Etretat [Etr'ta], nun estas ornamita per pentraĵoj kaj vitraloj, bojendaj ĉiuj artistojn, kaj la abomenindaj ornamaĵoj de jezuita stilo difektis por ĉiam amason de rimarkindaj konstruaĵoj.

La malgranda preĝejo, pri kiu mi parolas, posedis skulptitan portalon, unu el tiuj duoncirklaj portaloj, kie la libera kaprico de naivaj artistoj gravuris bibliajn scenojn en iliaj unuaj simpleco kaj nudeco.

Ĉe la centro, kiel ĉefa figuro, Adamo prezentis al Evo siajn plej diligentajn omaĝojn. Nia patro al ĉiuj, stariĝis en la origina kostumo, kaj Evo, obeema kiel ĉiu edzino devas esti, rezignacie ricevis la favorojn de sia senjoro.

El ili eliris, kiel duobla rivero, la homaj generacioj, la viroj elfluis de Adamo, kaj la virinoj de la patrino Evo.

Nu, tiu vilaĝo administrata de parokestro, tre honesta homo, sed kies pudoro sangis ĉiufoje, kiam li devis pasi antaŭ tiu tro natura paro. Komence, li silente suferis, ulcerigita ĝis la animo. Sed kion fari?

Iun matenon, kiam li ĵus diris meson, du alilandanoj, du vojaĝantoj, haltantaj antaŭ la porĉo de la kirko, ekridis vidante lin eliri.

Unu el ili eĉ demandis al li : "Ĉu tio estas via ŝildo sinjoro parokestro?" Kaj la fremdulo montris niajn antikvajn gepatrojn, eterne senmovajn en ili libera sinteno.

La pastro forfuĝis, humiligita ĝis larmoj, vundita ĝis koro, dirante al si, ke fakte lia preĝejo surhavis ĉe la frontono emblemon de honto, kiel diboĉejo.

Kaj li iris vidi la vilaĝestron, kiu estris la entreprenkonsilion. Tiu vilaĝestro estis liberpensulo.

Mi lasas diveni al vi, kiuj estis la argumentoj de la pastro kaj la respondoj de la civitano.

Freneza, la ekleziulo petegis, preĝpetis, por ke la civila aŭtoritato permesis, ke oni malgrandigu nur iom la generan organon de nia patro Adamo, nur iomete, iu simpla modifo laŭ la turka maniero. Tio nenion difektus, tute male. Cetere, la konservisto de la historiaj monumentoj nenion vidos. La vilaĝestro restis nefleksebla, kaj li forpetis la pastron, insulte nomante lin regresemulo.

La sekvantan dimanĉon, la loĝantaro konsternata ekvidis, ke Adamo surhavis pantalonon. Jes, pantalono el drapo, zorge alĝustigita per sigelvakso. Tiamaniere, la monumento kaj la unua homo restis sendifektaj, kaj la pudoro estis savita.

Sed la civila funkciulo eksaltis pro furiozo, kaj li ordonis al la kampogardisto, ke li senpantalonigu nian praulon. Tio, kio estis farata meze de la gajigataj parokanoj.

Tiam la parokestro skribis al la episkopo, la episkopo al la konservisto. Sed tiu ĉi ne cedis.

Sed jen, ke procesio tuj okazos en la vilaĝo, honore al sankta resaniganto, kies mirakla statuo estis ekspoziciita en la ĥorejo de la kirko; kaj tiufoje la parokestro ne povis suferi la ideon, ke ĉiuj alkurantaj loĝantaroj el la kvar anguloj de la departemento procesie defilus sub nia malĉasta praavo el ŝtono.

Pro maltrankvilo li maldikiĝis: li preĝpetis iluminadon de la ĉielo. La ĉielo lumigis lin, sed malbone.

Iun nokton, najbara loĝanto de la preĝejo estis vekita de bizara bruo. Li aŭskultis. Estis violentaj, vibrantaj frapoj. En la ĉirkaŭaĵoj la hundoj hurlis. La viro ellitiĝis, ekprenis pafilon, eliris. Antaŭ la preĝejo, kurioza paro klopodis; kaj lumeto de lanterno ŝajnis lumigi provadon de grimpado, aŭ prefere de serurrompo, ĉar la frapoj ja indikis ke oni provis rompi la pordon. Sendube, por ŝteli la kvestoskatolon, kaj la altarajn ornamaĵojn.

Timigata, sed timida, la najbaro kuris ĉe la vilaĝestro; ĉi tiu avertigis la adjunktojn, kiuj armiĝis kaj rekviziciis la fajrosoldatojn. La bienservistoj kuniĝis al siaj mastroj, kaj la trupo, palisita per falĉiloj, fornoforkoj kaj pafarmiloj, singarde alpaŝis farante turnan movon.

La ŝtelistoj ankoraŭ estis tie. Sendube la pordo rezistis. Per mil singardemoj, la defendantoj de la ordo preterŝoviĝis laŭlonge de la monumento; kaj subite la vilaĝestro, kiu marŝis la lasta, kriis per furioza voĉo : "Antaŭen! Ekkaptu ilin!"

La fajrobrigadistoj sturmis… kaj ili ekvidis, grimpitaj sur du seĝoj, la parokestron kaj lian servistinon, kiuj estis malpliigantaj Adamon.

La servistino, vestita nur per subjupo, tenis per la du manoj lanternon, dum la pastro fortege frapadis sur la malmolan ŝtonon, kiu ĝuste cedis en tiu momento.

"Je nomo de la leĝo, mi arestas vin!" hurlis la oficiro de la civila stato, kaj li kuntiris la malesperan ekleziulon kaj la plorantan servistinon, dum la kampogardisto levprenis, kiel konvikta montro, la fragmenton kiun ĵus perdis la naskantulo de la homa specio, plie la lanternon kaj la martelon.

Okazis longaj interparoladoj inter la episkoko kaj akordiĝema prefekto por silentigi tiun gravan aferon.

Alia konflikto.

Diversaj gazetoj laste metis sub niajn okulojn la indignan leteron de brava parokestro al la landa instruisto, por minacordoni tiun instruiston deklari ĉu jes aŭ ne, li insulte nomis blago la Biblian historion.

La religiaj gazetoj incitiĝis, la liberaj gazetoj doktore argumentis.

Nu, la demando ŝajnas al mi delikata kaj malfacila.

Laŭ la nova leĝo, ŝajnas malpermesita al la instruistoj instrui la Biblian historion. Kiu do instruos ĝin? - Neniu. - Tiam, la infanoj neniam scios ĝin.

Sed se la instruisto estas permesita prezenti la aventurojn de tiu legolibro pri mirindaj anekdotoj, kiun ni nomas Malnovan Testamenton, ĉu ni povas postuli, ke li donu kiel fidajn artikolojn la kreado de la mondo en ses tagoj, la halto de la suno far Josuo, la muzika detruado de la muroj de Jeriĥo, la promenado de Jona en la mistera interno de baleno, ktp.?

Kiam li lernos al la estontaj balotantoj, ke ili ne devu kredi al la vergoj el avelarbo de la sorĉistoj, ĉu li rakontos al ili la miraklon de Moseo produktante akvon per rimedo, kiu laŭ la Biblio ŝajnas apenaŭ nenormala? Se li devas aserti, ke S-ino Loto estis ŝanĝita en salstatuo, kiel ni malpermesos al li energie certigi la plenan aŭtentikecon de la metamorfozoj rakontitaj de Ovidio? Se li samgrade metas la Biblian historion kaj la mitologion; se li nomas unu "la Rakonto de la sanktaj fabeloj de la kristana Eklezio", kaj alia "la Rakonto de la sanktaj fabeloj de la paganismo", ĉu ni povos mallaŭdi lin, admoni lin?

Tion mi diras al vi, vere ja, de ekstremo al alia de Francio, nuntempe, ekaperis nepriskribeblaj konfliktoj.

Kaj kiom ni volus aŭdi la argumentojn, kiujn, vespere, interŝanĝas kun siaj sampartianoj kaj siaj kontraŭuloj, en la ĝardeno de la lernejo aŭ la laŭbo de la patrejo, tiuj malcedemaj rivaloj!

La 1an de majo 1882



(1) Henri Rochefort (1831-1913), kies vera nomo estis Victor [Viktoro] Henri [Henriko] de Rochefort-Luçay [Roŝfor-Lüse] estis franca gazetisto kaj politikisto.

(2) Pierre Ernest Pinard [Petro Ernesto Pinar] (1822-1909) estis imperia prokuroro kaj ministro pri internaj aferoj. Li restas konata pro liaj pledadoj kontraŭ Sinjorino Bovary [Bovari] de Flaubert [Flober'] kaj La Floroj de l'Malbono de Baudelaire [Bodlero], kiujn li parte sukcesis kondamnigi.

(3) Alexandre Bétolaud [Aleksandro Betolo] (1828-1915) estis franca advokato.