Dank'al la rimarkoj de Mikelo59, mi korektis erarojn, dankegon Mikelo.
Karaj esperantlingvaj geamikoj, mi proponas al vi tiun novelon de Guy de Maupassant.
"Mia onklo Julio": Tiu teksto aperis en la gazeton "Le Gaulois" [La Gallo] la 7an de aŭgusto 1883, poste en la legolibron "Miss Harriet".
Guy de MAUPASSANT
MIA ONKLO JULIO
Al S-ro Achille Benouville
[Aŝil' Benuvil']
Maljuna malriĉulo, kun blanka barbo, almozpetis al ni. Mia kamarado Jozefo Davranŝo donis al li cent soldojn. Mi miris pro tio. Li diris al mi:
− Tiu mizerulo memorigis al mi rakonton, kiun mi tuj diros al vi, kaj kies memoro senĉese turmentas min. Jen ĝi:
Mia familio, devena el Havro, ne estis riĉa. Ni elturniĝis, jen la tuto. La patro laboris, malfrue hejmen revenis de la oficejo, kaj ne multe perlaboris. Mi havis du fratinojn.
Mia patrino tre suferis pro la ĝeno en kiu ni vivis, kaj ofte ŝi trovis akrajn parolojn por diri al sia edzo, insidemajn kaj aludajn riproĉojn. Tiam la kompatinda viro faris geston, kiu korpremis min. Li pasis sian malferman manon sur la frunton, kiel por viŝi ŝviton, kiu ne ekzistis, kaj nenion li respondis. Mi sentis lian senpotencan doloron. Ni ŝparis ĉion; neniam ni akceptis inviton por vespermanĝi, por ke ni ne redonu ĝin; ni rabate aĉetis la proviantojn, la butikajn nevenditaĵojn. Miaj fratinoj faris siajn robojn mem, kaj longe diskutadis pri la prezo de la galono, kiu kostis po dek kvin centimojn metre. Nia ordinara nutraĵo konsistis el grasa supo kaj bovaĵo pretigita per ĉiuj saŭcoj. Tio estas sana kaj refortigita, laŭdire; mi estus preferinta aliajn manĝaĵojn.
Oni faris al mi abomenindajn scenojn pro la perditaj butonoj kaj la disŝiritaj pantalonoj.
Sed ĉiudimanĉe, paradvestitaj, ni iris promenadeti sur la ĝeton. Mia patro, vestita per sia redingoto, sia granda ĉapelo, siaj gantoj, proponis sian brakon al mia patrino, tutflagita kiel marŝipo okaze de festotago. Miaj fratinoj, pretaj la unuaj, atendis la startsignalon; sed, ĉe la lasta momento, ni ĉiam malkovris forgesitan makulon sur la redingoto de la familia patro, kaj rapidege necesis forigi ĝin per ĉifono malsekigita per benzeno.
Mia patro, konservante sian grandan ĉapelon surkape, atendis, lasante vidi la manikojn de sia ĉemizo, la finon de la operacio, dum mia patrino rapidegis, post alĝustiginte siajn miopokulvitrojn, kaj demetis siajn gantojn por ne difekti ilin.
Poste ni ceremonie ekvojiris. Miaj fratinoj antaŭen marŝis, brako en brako. Ili estis en edziniĝa aĝo, kaj enurbe tion oni elmontris. Mi staris maldekstre de mia patrino, dum mia patro restis dekstre. Kaj mi memoras pri la pompa mieno de miaj malriĉaj gepatroj dum tiuj dimanĉaj promenadoj, pri la rigideco de iliaj trajtoj, la severeco de ilia aspekto. Ili gravpaŝe antaŭeniris, kun la korpo rekta, la kruroj rigidaj, kiel se afero de ekstrema graveco dependis de ilia sinteno.
Kaj ĉiun dimanĉon, vidante eniri en la havenon la grandajn marŝipojn, kiuj revenis de malproksimaj kaj nekonataj landoj, mia patro nevarie prononcis la samajn parolojn:
− Nu! se Julio estus ene, kia surprizo! Mia onklo Julio, la frato de mia patro, estis la nura espero de la familio, post estinte la teruro. De mia infaneco, mi aŭdis paroli pri li, kaj ŝajnus al mi, ke mi rekonus lin je la unua ekrigardo, tiom lia pensado fariĝis al mi familiara. Mi sciis ĉiujn detalojn pri lia ekzistado, ĝis kiam li foriris al Ameriko, kvankam oni parolis nur mallaŭte pri tiu periodo de lia vivo.
Laŭdire, li havis malbonan konduton; tio estas, ke li malŝparis la monon, tio kio ja estas la plej granda el la krimoj por la malriĉaj familioj. Ĉe la riĉuloj, viro kiu vivas senbride faris stultaĵojn. Li estas tio, kio ni ridetante nomiĝas festemulo. Ĉe la necesbezonuloj, knabo kiu devigas la gepatrojn ekelspezi la kapitaleton fariĝas malbonulo, diboĉulo, fiulo!
Kaj tiu distingeco estas justa, kvankam la okazaĵo estas same, ĉar nur la konsekvencoj determinas la gravecon de la ago.
Fine la onklo Julio multe malgrandigis la heredon, pri kiu mia patro kalkulis, post cetere, li mem malŝparegis sian parton ĝis la lasta soldo.
Oni enŝipigis lin al Ameriko, kiel oni faris en tiu epoko, sur komercan marŝipon, kiu iris de Havro al Nov-Jorko.
Tuj kiam li estis tie for, mia onklo Julio instaliĝis kiel vendisto pri kio mi ne scias, kaj li skribis, ke li perlaboris iom da mono, kaj li esperis povi kompensi mian patron pri la damaĝo, kiun li faris al li. Tiu letero kaŭzis egan emocion en la familio. Julio, tiu ega sentaŭgulo, kiu ne valoras, kiel oni diras en Normandio, la kvar hufoferojn de hundo, subite fariĝis honesta viro, bonkora knabo, vera Davranŝo, nekoruptebla kiel ĉiu Davranŝo.
Krome ŝipestro sciigis al ni, ke li luis grandan butikon, kaj li multe komercis.
Dua letero, du jarojn pli poste, diris: "Mia kara Filipo, mi skribas al vi, por ke vi ne maltranviliĝu pri mia sano, kiu estas bona. La aferoj ankaŭ iras glate. Morgaŭ mi ekforiros por longa vojaĝo al Suda Ameriko. Eble mi ne donos novaĵojn al vi dum pluraj jaroj. Se mi ne skribos al vi, ne estu maltrankvila. Mi revenos al Havro, kiam mi riĉiĝis. Mi esperas, ke tio ne daŭros tro longe, kaj ni vivos feliĉaj kune…"
Tiu letero fariĝis la evangelio de la familio. Ni legis ĝin ĉiumomente, ni montris ĝin al ĉiuj.
Efektive dum dek jaroj, la onklo Julio ne plu donis novaĵojn; sed la espero de mia patro pliampleksiĝis laŭmezure kiam la tempo pasis; kaj mia patrino ofte diris:
− Kiam tiu bona Julio estos tie, nia situacio ŝanĝos. Jen iu, kiu sciis elturniĝi sendamaĝe!
Kaj ĉiudimanĉe, rigardante veni el la horizonto la dikajn nigrajn vaporŝipojn, kiuj vomis al la ĉielo serpentojn de fumo, mia patro rediris sian eternan frazon:
− Nu! se Julio estus ene, kia surprizo!
Kaj ni preskaŭ atendis vidi lin svingi poŝtukon, kaj krii:
− Hoj! Filipo.
Ni ŝpinis mil projektojn pri tiu certa reveno; ni devus eĉ aĉeti, per la mono de la onklo, malgrandan kamparan domon proksime de Ingouville [Iñguvil']. Mi ne asertus, ke mia Patro ne jam ekkomencis traktadojn pri tio.
Tiam la unuenaskito de miaj fratinoj aĝis dudek ok jarojn; la alia dudek ses. Ili ne edziniĝis, kaj tio estis ega aflikto por la familianaro.
Fine svatiĝanto sin prezentis por la dua. Oficisto, ne riĉa, sed honorinda. Mi ĉiam estis konvinkita, ke la letero de la onklo Julio, montrita dum vespero, ĉesigis la hezitojn kaj provokis la decidon de la fraŭlo.
Oni akceptis lin kun diligenteco, kaj oni decidis, ke post la geedziĝo la tuta familio kunvojaĝetos al Ĵerzejo.
Ĵerzejo estas la ideala vojaĝo por la malriĉuloj. Tio ne estas malproksime; oni transpasas la maron per pasaĝerŝipo, kaj oni sin trovas en eksterlandan teron, tiu insuleto apartenante al la Angloj. Do, Franco, post du horoj de marnavigado, povas oferti al si la vidon de najbara popolamaso, kaj esplori la morojn, cetere bedaŭrindajn, de tiu insulo kapvestita de la brita standardo, kiel diras la geuloj, kiuj simple parolas.
Tiu vojaĝo al Ĵerzejo fariĝis nia absorba zorgo, nia ununura atento, nia konstanta revo.
Fine oni foriris. Mi vidas la scenon, kiel se ĝi okazus hieraŭ: la vaporŝipo kontraŭ la kajo de Granville [Grañvil']; mia patro, konsternega, kiu atentis la enŝipigon de niaj tri pakaĵoj; mia patrino, maltrankvila, kiu tenis la brakon de mia needziniĝinta fratino, kiu ŝajnis perdita de post la foriro de sia fratino, kiel kokido kiu restas sola de sia kovitaro; kaj, malantaŭ ni, la novaj geedzoj, kiuj ĉiam restadis malantaŭe, tio kio ofte turnigis al mi la kapon.
La ŝipo fajfis. Ni estis enŝipiĝintaj, kaj la marŝipo, forlasante la ĝeton, malproksimiĝis sur maro, plata kiel tablo el verda marmoro. Ni rigardis fuĝi la marbordon, feliĉaj kaj fieraj, kiel ĉiuj tiuj, kiuj malmulte vojaĝas.
Mia patro streĉis sian ventron, sub sia redingoto, al kiu la matenon mem, oni zorge forviŝis ĉiujn makulojn, kaj li dislasis ĉirkaŭ li tiun odoron de benzeno de la liberripoztagojn, kiu rekonigis al mi la dimanĉojn.
Subite, li ekvidis du elegantajn sinjorinojn, al kiuj du sinjoroj proponis ostrojn. Maljuna vestaĉita matroso malfermis la konkojn per tranĉilbato, kaj transdonis ilin al la sinjoroj, kiuj poste prezentis ilin al la sinjorinoj. Tiuj ĉi manĝis per delikata maniero, tenante la malfermitan ostron sur fajna poŝtuko, kaj antaŭenirante la buŝon por ne makuli siajn robojn. Poste ili trinkis la akvon per rapida malgranda movo, kaj ĵetis la konkon en la maron.
Mia patro, sendube, estis ĉarmita de tiu distinga maniero manĝi ostrojn sur ekiranta marŝipo. Li trovis tion bonaspekta, rafinata, supera, kaj li alproksimiĝis al mia patrino kaj miaj fratinoj, demandante:
− Ĉu vi volas, ke mi donacu al vi kelkajn ostrojn?
Mia patrino hezitis, pro la elspezo; sed miaj du fratinoj tuj akceptis. Mia patrino diris, per ĉagrenita voĉsonado:
− Mi timas dolori al mi la stomakon. Donacu tion al la infanoj, sed ne tro multe, vi malsanigos ilin.
Poste, sin turnante al mi, ŝi aldiris:
− Pri Jozefo, li ne bezonas tion; nepras, ke ni ne trodorlotu la knabojn.
Do mi restis apud mia patrino, trovante maljusta tiun apartaĵon. Mi sekvis per la okuloj mian patron, kiu bombaste kondukis siajn du filinojn kaj sian bofilon al la maljuna vestaĉita matroso.
La du sinjorinoj ĵus foriris, kaj mia patro indikis al miaj fratinoj, kiel ili devis fari por manĝi ne lasante versiĝi la akvo; li eĉ volis ekzempli, kaj li ekprenis ostron. Provante imiti la sinjorinojn, li tuj renversis la tutan likvaĵon sur sian redingoton, kaj mi aŭdis mian patrinon murmuri:
− Li pli bone farus teni sin trankvile.
Sed subite mia patro aperis al mi maltrankvila; li malproksimiĝis je kelkaj paŝoj, fikse rigardis sian familion kunprematan ĉirkaŭ la ostromalfermisto, kaj bruske li venis al ni. Li ŝajnis al mi tre pala, kun strangaj okuloj. Li duonvoĉe diris al mia patrino:
− Tio estas eksterordinara, kiel tiu viro, kiu malfermas la ostrojn similas al Julio.
Mia patrino, konfuzata, demandis:
− Kiu Julio?...
Mia patro reparolis:
− Sed… mia frato… Se mi ne scius lin en bona pozicio en Ameriko, mi kredus, ke temas pri li.
Mia patrino, konsternata, balbutis:
− Vi estas freneza! Pro tio ke vi ja scias, ke ne estas li, kial vi diras tiajn stultaĵojn?
− Iru do vidi lin, Cecilia; mi preferas, ke vi faru vin certa vi mem, per viaj propraj okuloj.
Ŝi stariĝis, kaj iris rekuniĝi kun siaj filinoj. Ankaŭ mi rigardis la viron. Li estis maljuna, malpura, tute sulkiĝinta, kaj ne deturnis la rigardon de sia takso.
Mia patrino revenis. Mi ekvidis, ke ŝi tremis. Ŝi tre rapide prononcis:
− Mi ja kredas, ke estas li. Iru do demandi informojn al la ŝipestro. Sed ĉefe estu singardema, por ke nun ni ne devu ekzorgi pri tiu viraĉo!
Mia patro malproksimiĝis, sed mi sekvis lin. Mi sentis min strange emociata.
La ŝipestro, granda viro, maldika, kun longaj vangharoj, promenis sur la ponto kun grava mieno, kiel se li komandus longdistancan ŝipon al Hindio.
Mia patro alpaŝis lin kun ceremonio, pridemandante lin pri lia metio, ne ŝparante la komplimentojn:
Kia estas la graveco de Ĵerzejo? Siaj produktaĵoj? Sia landanaro? Siaj moroj? Siaj kutimoj? La naturo de la grundoj? ktp., ktp.
Oni kredus, ke temus pri almenaŭ Usono.
Poste ili parolis pri la ŝipo, kiu kunportis nin, la Expreso, kaj poste ili parolis pri la ŝipanaro. Mia patro, fine, kun malserenigata voĉo diris:
− Vi havas tie maljunan ostromalfermiston, kiu aperis ja interesa. Ĉu vi scias kelkajn detalojn pri tiu ulo?
La ŝipestro, kiu ekincitiĝis pro tiu konversacio, seke respondis:
− Li estas maljuna franca vagabondo, kiun mi trovis en Ameriko dum la lasta jaro, kaj kiun mi repatriigis. Li havas, ŝajnas, parencojn en Havro, sed li ne volas reveni apud ili, ĉar li ŝuldas monon al ili. Li nomiĝas Julio… Julio Darmanĉo aŭ Darvanĉo, fine io kiel tio. Laŭdire, tie for dum momento, li estis riĉa, sed vi vidas tion, kion li fariĝis nun.
Mia patro, kiu fariĝis livida, artikulaciis, kun la gorĝo premita kaj la okuloj senrigardaj:
− Ha! ha! tre bone… bonege… Tio ne mirigas min… Mi multe dankas vin, kapitano.
Kaj li foriris, dum la maristo rigardis lin malproksimiĝi kun stuporo.
Li revenis apud mia patrino, tiom konsternata, ke ŝi diris al li:
− Sidiĝu; oni tuj ekrimarkos pri io.
Li falis sur la benkon balbutiante:
− Estas li, ja estas li!
Poste li demandis:
− Kion ni tuj faros?
Ŝi vigle respondis:
− Necesas forigi la infanojn. Pro tio, ke Jozefo scias la tuton, li tuj iros serĉi ilin. Ĉefe necesas priatenti, ke nia bofilo dubu pri nenio.
Mia patro aspektis konsternata. Li murmuris:
− Kia katastrofo!
Mia patrino, fariĝinta subite furioza, aldiris:
− Mi ĉiam antaŭsentis, ke tiu ŝtelisto nenion farus, kaj fine necesus ke ni ekzorgu pri li! Kiel se ni povus atendi ion de iu Davranŝo!... Kaj mia patro pasis sian manon sur la frunton, kiel ĉiam li faris sub la riproĉoj de sia edzino.
Ŝi aldiris:
− Nun, donu monon al Jozefo, por ke li iru pagi tiujn ostrojn. Estus la klimakso, se tiu almozpetulo rekonus nin. Kia bela efekto, tio farus sur la marŝipo! Ni iru al la alia ekstremo de la ŝipo, kaj elturniĝu tiamaniere, ke tiu viro ne alproksimiĝu al ni!
Ŝi leviĝis, kaj ili malproksimiĝis, post transdoninte al mi moneron je cent soldoj.
Miaj fratinoj, mirigataj, atendis sian patron. Mi asertis, ke panjo sin trovis iom malsaneta pro la maro, kaj mi demandis al la malfermanto de ostroj:
− Kiom ni ŝuldas al vi, sinjoro?
Mi emis diri: mia onklo.
Li respondis:
− Du frankojn kaj kvindek.
Mi aletendis la manon, kaj donis miajn cent soldojn, kaj li la monerojn redonis.
Mi rigardis lian manon, kompatindan manon de matroso tute falditan, kaj mi rigardis lian vizaĝon, maljunan mizeran vizaĝon, malgajan, lacegan, dirante al mi:
"Li estas mia onklo, la frato de paĉjo, mia onklo!"
Mi postlasis al li dek soldojn de trinkmono. Li dankis min:
− Dio vin benu! mia juna sinjoro.
Li diris tion kun la voĉtono de malriĉulo, kiu almozakceptas. Mi pensis, ke for tie, li certe almozpetis!
Miaj fratinoj rigardadis al mi, konsternataj pro mia malavareco.
Kiam mi transdonis la du frankojn al mia patro, mia patrino, mirigata, demandis:
− Ĉu tio kostis tri frankojn?... Tio ne eblas!
− Mi donis dek soldojn de trinkmono.
Mia patrino eksaltis, kaj fikse rigardis al mi:
− Vi estas freneza! Doni dek soldojn al tiu viro, al tiu almozulo!...
Ŝi ĉesis pro rigardo de mia patro, kiu montris sian bofilon.
Poste ni silentis.
Antaŭ ni, ĉe la horizonto, viola ombro ŝajnis elmariĝi. Estis Ĵerzejo.
Kiam ni alproksimiĝis al la ĝetoj, violenta deziro alvenis al mia koro revidi ankoraŭ unufoje mian onklon Julio, alprokmisiĝi, diri al li konsolajn, tenerajn vortojn.
Sed, pro tio ke neniu plu manĝis ostrojn, li malaperis, sendube malsupreniris funde la haladza ŝipkelo, kie tiu kompatindulo loĝis.
Kaj ni revenis per la ŝipo de Saint-Malo [Sankta Maklovo], por ke ni ne renkontiĝu. Mia patrino estis ronĝata pro maltrankvilo.
Mi neniam revidis la fraton de mia patro!
Jen la kialo por kiu, vi iafoje vidos min doni cent soldojn al la trampoj.
7an de aŭgusto 1883
maupassant.free.fr/textes/jules.html
Kaj...gratulon al vi kara mia sro. Noël de Maupassant! Alia el viaj tre agrablaj tradukoj!
Noĉjo Lagrafo has replied to Francisko-Brazilokion volas diri la normanda esprimo...kvar hufoferojn de hundo...je la teksto?
ĉu eble io neekzistanta ?( ĉar hundoj ne uzas ilin:!)
Noĉjo Lagrafo has replied to Francisko-BraziloMi longtempe hezitis laŭvorte traduki tiun normandian dirmanieron, kiun mi tion konfesas, ankaŭ mi ne konis, sed mi trovis tiun ĉi tiel alloga, ke mi konservis ĝin.
Fakte ĝi volas diri, ke Julio kiu estis rigardata kiel sentaŭgulo, li ne pli valoris ol la "kvar hufoferoj de hundo", hundo kiel vi diras ne havas hufoferojn, do la hufoferoj de hundo, kiuj ne ekzistas, havas neniun valoron, Julio vere ne multe valoris.
Unue mi tradukis per "li ne pli valoras ol furzo... ".
Francisko-Brazilo has replied to Noĉjo LagrafoKiam mia patro legis miajn notojn post la pruvoj...li diris tion al mi! Do...la frazon mi konas bone! :-)))
Noĉjo Lagrafo has replied to Francisko-BraziloBonan vesperon, kara amiko Francisko.
Dankon pro tiu kortuŝanta rakonto, kiun mi ankoraŭ ne konis.
Noĉjo Lagrafo has replied to Mikelo59*Noĉjo Lagrafo has replied to RoséhaAnkaŭ mi multege lernas per viaj respondoj - sed precipe dank'al viaj propraj klopodoj por bone traduki nian karan Maupassant!!!
Noĉjo Lagrafo has replied to Mikelo59*Mikelo59* has replied to Noĉjo LagrafoNoĉjo Lagrafo has replied to Mikelo59*Interesa novelo.
Noĉjo Lagrafo has replied to Ivar BarshevskiyMaupassant tre bone vortpentris la malnoblecojn kaj mankojn de siaj samepokuloj. Tamen li ne estis ekzemplodona, li mortis relative juna (43 jarojn) pro la sifiliso... kaj li fanfaronis pro tio dirante, ke "Li suferas de la vera variolo, kaj ne la eta variolo..."
(Franclingve popoldire oni nomas "sifiliso " per "vérole [variolo]", kaj "variolo" per "petite vérole [eta variolo]")
Sign-in to post a comment.