Karaj esperantlingvaj geamikoj jen novelo de Guy de Maupassant, terura kaj horora rakonto.

Trosentemaj animoj sin deteni…


"Iu frenezulo": Tiu teksto aperis en la gazeto "Le Gaulois" [La Gallo] la 2an de septembro 1885, poste en la legolibro "Monsieur Parent" [Sinjoro Parenco].


Guy de MAUPASSANT

IU FRENEZULO


Li mortis kiel ĉefo de alta tribunalo, nekoruptebla juĝisto, oni citis lian neriproĉeblan vivon en ĉiuj Francaj kortumoj. La advokatoj, la junaj konsilianoj, la juĝistoj, klinante sin tre malalta en signo de profunda respekto, salutis lian grandan blankan kaj maldikan vizaĝon, kiun du brilantaj kaj profundaj okuloj lumigis.

Sian tutan vivon li pasigis persekuti la krimon, kaj protekti la malfortulojn. La friponoj kaj la murdistoj tute ne havis pli timindan malamikon, ĉar li ŝajnis legi, en la fundo de iliaj animoj, iliajn sekretajn pensojn, kaj klarigi, nur per ekrigardo, ĉiujn misterojn de iliaj intencoj.

Do li mortis, en la aĝo de okdek du jaroj, ĉirkaŭita de omaĝoj, kaj postsekvita de la bedaŭroj de tuta popolo. Soldatoj, en ruĝaj kulotoj, eskortis lin ĝis lia tombo, kaj viroj en blanka kravato prodigis, super lia ĉerko, afliktajn parolojn kaj larmojn, kiuj ŝajnis veraj.

Nu, jen la stranga papero, kiun la notario, konfuzegata, malkovris en la skribotablo, en kiu la juĝisto kutimis ordometi la dosierojn de la grandaj krimuloj. Tio titoliĝis "Kial?".

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .. . .

KIAL?

20an VI 1851. − Mi ĵus eliris de la seanco. Mi kondamnigis Blondelon al la mortpuno! Kial do tiu viro mortigis siajn kvin infanojn? Kial? Ofte, ni renkontas ulojn, por kiuj detrui la vivon estas volupto. Jes, jes, tio devas esti volupto, eble la plej granda el ĉiuj; ĉar mortigi ĉu ne estas tio, kio pli similas krei? Fari kaj detrui! Ambaŭ vortoj entenas la historion de la universoj, la tutan historion de la mondoj, ĉion tio, kio estas, ĉion! Kial mortigi estas ebriiga?

25an VI. − Pensi, ke estaĵo estas tie, kiu vivas, kiu marŝas, kiu kuras… Estaĵo! Kio estas estaĵo? Tiu vivanta aĵo, kiu portas en ĝi la movprincipon kaj volon, kiu regulas la movon! Tiu aĵo tenas al nenio. Ĝiaj piedoj ne komunikas kun la grundo. Tio estas ero de vivo, kiu moviĝas sur la tero; kaj tiu ero de vivo, alveninta mi ne scias de kie, oni povas detrui ĝin kiel ni volas. Tiam nenio, nenio plu. Tio putras, tio estas finita.

26an VI. − Kial do mortigi estas krimo? jes, kial? Tio estas, tute male, la leĝo de la naturo. La misio de ĉiu estaĵo estas mortigi: ĝi mortigas por vivi, kaj ĝi mortigas por mortigi.

− Mortigi estas en nia temperamento; necesas mortigi! La besto senĉese mortigas, dum la tuta tago, ĉiumomente de sia ekzistado. − La homo senĉese mortigas por sin nutri, sed ĉar ĝi ankaŭ bezonas mortigi, por ĝui volupton, ĝi inventis la ĉasadon! La infano mortigas la insektojn, kiujn ĝi trovas, la malgrandajn birdojn, ĉiujn malgrandajn animalojn, kiuj trafas en ĝiajn manojn. Sed tio ne sufiĉis al la nerezistebla bezono de masakro, kiu estas en ni. Ne sufiĉas mortigi la beston; ni bezonas ankaŭ mortigi la homon. Malnovtempe, ni kontentigis tiun bezonon per homaj buĉoferoj. Nuntempe la neseco vivi en socio tranformis la murdon en krimon. Ni kondamnas, kaj ni punas la murdiston! Sed ĉar ni ne povas vivi, ne satigante tiun naturan kaj postuleman mortinstinkton, de tempo al tempo ni militante kontentigas tiun ĉi, kaj tuta popolo buĉas alian popolon. Tiam estas diboĉo de sango, diboĉo en kiu la armeoj freneziĝas, kaj ankaŭ en kiu ebriiĝas la burĝoj, la virinoj kaj la infanoj, kiuj legas, vespere, sub la lampo, la ekzaltatan rakonton de la amasbuĉadoj.

Kaj ni povus kredi, ke ni malestimas tiujn, kiuj estas destinataj plenumi tiujn homajn buĉadojn! Ne. Ni superŝutas ilin per honoroj! Ni vestas ilin per oro kaj lumegaj drapoj; ili surhavas plumojn sur la kapo, ornamaĵojn sur la brusto; kaj ni donas al ili krucojn, rekompencojn, titolojn de ĉiu naturspeco. Ili estas fieraj, respektataj, amataj de la virinoj, aklamataj de la popolamaso, nur pro tio ke ili havas kiel mision elverŝigi la homan sangon! Ili trenas tra la stratoj siajn mortajn instrumentojn, kiujn la pasanto vestita de nigro rigardas kun envio. Ĉar mortigi estas la granda leĝo ĵetita de la naturo en la koro de la estaĵo! Nenio estas pli bela, pli honorinda ol mortigi!

30an VI. − Mortigi estas la leĝo; ĉar la naturo amas la eternan junecon. Ĝi ŝajnas kriadi per ĉiuj siaj nekonsciaj agoj : "Rapidu! Rapidu! Rapidu!" Ju pli ĝi detruas, des pli ĝi renoviĝas.

2an VII. − La estaĵo! − kio estas la estaĵo? Ĉio kaj nenio. Per la penso, ĝi esprimas ĉion. Per la memoro kaj la scienco, ĝi estas kompendio de la mondo, de kiu li portas en ĝi la historion. Spegulo de la aĵoj, kaj spegulo de la faktoj, ĉiu homa estaĵo fariĝas malgranda universo en la kosmo!

Sed vojaĝu; rigardu svarmi la gentojn, kaj la homo estas plu nenio! plu nenio, nenio! Enbarkiĝu, malproksimiĝu de la marbordo superŝutita de homamaso, kaj baldaŭ vi vidos nur la mardordon. La neperceptebla estaĵo malaperas, tiom ĝi estas malgranda, nerimarkinda. Traveturu Eŭropon per rapida trajno, kaj rigardu tra la pordo. Homoj, homoj ĉiam homoj, nenombreblaj, nekonataj, kiuj svarmas sur la kampoj, kiuj svarmas sur la stratoj; stultaj kamparanoj sciante apenaŭ plugi la teron; forpuŝe malbelaj virinoj sciante apenaŭ fari la supon de la masklo kaj naski. Iru al Hindio, iru al Ĉinio, kaj vi ankoraŭ vidos moviĝadi miliardojn de estaĵojn kiuj naskas, vivas kaj mortas ne lasante pli da spuro ol la dispremita formiko sur la vojoj. Iru al la lando de la nigruloj, loĝataj en kabanoj el koto; al la lando de la blankaj araboj, ŝirmataj sub bruna tolo, kiu ŝvebas en la vento, kaj vi komprenos, ke la izolata, determinata estaĵo, estas nenio, nenio. La gento estas la tuto! Kio estas la estaĵo, la ajna estaĵo de migra tribo de la dezerto? Kaj tiuj uloj, kiuj estas saĝuloj, ne zorgas pri la morto. La homo tute ne gravas por ili. Oni mortigas sian malamikon: estas la milito. En la estinta tempo, tio same okazis, de nobeldomo al nobeldomo, de provinco al provinco.

Jes, trapasu la mondon, kaj rigardu svarmi la nenombreblajn kaj nekonatajn homojn. Nekonataj! Ha! jen la vorto de la problemo! Mortigi estas krimo, ĉar ni numeris la estaĵojn! Kiam ili naskiĝas, ni registras ilin, ni nomas ilin, ni baptas ilin. La leĝo ekprenas ilin! Jen! La estaĵo, kiu ne estas registrita gravas por nenio: mortigu ĝin en la erikejo aŭ en la dezerto, mortigu ĝin en la montaro aŭ en la ebenaĵo, ne gravas! La naturo amas la morton; ĝi ne punas, ĝi!

Tio, kio estas sakrala, ekzemple, estas la civila stato! Jen! Estas ĝi, kiu defendas la homon. La estaĵo estas sakrala ĉar ĝi estas registrita al la civila stato! Respekto al la civila stato, la leĝa Dio. Genuiĝu!

La ŝtato povas mortigi, ĉar ĝi rajtas modifi la civilan staton. Kiam ĝi buĉigis ducent mil homojn en milito, ĝi forstrekas ilin sur sia civila stato, ĝi forigas ilin per la mano de siaj registristoj. Estas finita. Sed ni, kiuj tute ne povas ŝanĝi la skribaĵojn de la urbodomoj, ni devas respekti la vivon. Civila stato, glora Diaĵo, kiu regas en la temploj de la municipoj, mi salutas vin. Vi estas pli forta ol la Naturo. Ha! Ha!

3an VI. − Tio devas esti stranga kaj franda plezuro, kiam ni mortigas, havi tie, antaŭ si, la vivantan kaj pensantan estaĵon; fari antaŭ etan truon, nur etan truon, vidi flui tiun ruĝan aĵon, kiu estas la sango, kiu faras la vivon, kaj poste ne plu havi antaŭ si, amason de mola, malvarma, senviva karno, vaka de penso!

5an VIII. − Mi, kiu dum mia tuta ekzistado juĝis, kondamnis, mortigis per prononcitaj paroloj, mortigis per la gilotino tiujn, kiuj mortigis per la tranĉilo, mi! mi! se mi farus kiel ĉiuj murdistoj, kiujn mi trafis, mi! mi! kiu scius tion?

10an VIII. − Kiu tion scius iam? Ĉu oni suspektus min, min, min, precipe se mi elektus estaĵon, kiun mi havus nenian intereson, ke mi malaperigu?

15an VIII. − La tentiĝo! La tentiĝo eniris en min, kiel vermo kiu rampas. Ĝi rampas, ĝi iras; ĝi promenas en mia tuta korpo, en mia spirito, kiu pensas plu pri tio: mortigi; en miaj okuloj, kiuj bezonas rigardi sangon, vidi morti; en miaj oreloj, en kiuj senĉese pasas io nekonata, horora, korŝira kaj freneziga, kiel la lasta krio de estaĵo; en miaj gamboj, en kiuj tremetas la deziro iri, iri al la loko kie la afero okazos; en miaj manoj, kiuj tremetas pro bezono mortigi. Kiom tio devas esti bona, malofta, inda de libera homo, supera al aliaj, homo kiu regas sian koron, kaj serĉas poluritajn sentaĵojn!

22an VIII. − Mi ne plu povis rezisti. Mi mortigis malgrandan beston, por provi, por komenci.

Johano, mia domservisto, havis kardelon en kaĝo pendanta ĉe la fenestro de la servistejo. Mi sendis lin butikumi, kaj mi ekprenis la birdeton en mian manon, en mian manon kie mi sentis bati ĝia koro. Ĝi estis varma. Mi supreniris en mian dormoĉambron. De tempo al tempo, mi pliforte premis ĝin; ĝia koro pulsis pli rapide; tio estis kruelega kaj ĝuplena. Mi volis preskaŭ senspirigi ĝin. Sed mi ne vidus la sangon.

Tiam mi ekkaptis tondilon, mallogan ungan tondilon, kaj mi tranĉis al ĝi la gorĝon per tri tondilbatoj, tute malrapide. Ĝi malfermis la bekon, ĝi strebis por eskapi al mi, sed mi tenis ĝin, ho! mi bone tenis ĝin; mi estus teninta rabian dogon, kaj mi vidis flui la sangon. Kiom la sango estas bela, ruĝa, brila, hela! Mi enviis trinki ĝin. Mi trempis la pinton de mia lango en la tranĉon! Tio estis bona. Sed, ĝi havis tiom malmultan sangon, tiu kompatinda eta birdo! Mi ne havis tempon ĝui de tiu vidaĵo, kiel mi volus. Vidi sensangigi virbovon, tio devas esti belega.

Kaj poste mi faris kiel la murdistoj, kiel la veraj murdistoj. Mi purigis la tondilon, mi lavis miajn manojn; mi ĵetis la akvon, kaj mi kunportis la korpon, la kadavron, en la ĝardenon por enterigi ĝin. Mi enfosis ĝin sub fragujon. Neniam oni trovos ĝin. Ĉiutage mi manĝos fragon el tiu planto. Vere, kiom ni povas ĝui vivon, kiam ni scias!

Mia domservisto ploris; li kredas, ke lia birdo ekflugis. Kiel li povus suspekti min? Ha! Ha!

25an VIII. − Necesas, ke mi mortigu homon! Necesas.

30an VIII. − Estas farita. Kia banala afero, tio estas!

Mi iris promeni en la arbareton de Verno. Mi pensis pri nenio, vere pri nenio. Jen infano sur la vojo, malgranda knabo, kiu manĝis buterpanon.

Li haltis por vidi min pasi, kaj diris:

− Saluton, sinjoro la prezidanto.

Kaj la penso eniris en mian kapon: "Se mi mortigus lin!"

Mi respondis:

− Ĉu vi estas tute sola, mia knabo?

− Jes, sinjoro.

− Tute sola en la arbareto, ĉu?

− Jes, sinjoro.

La envio mortigi lin ebriigis min, kiel la alkoholo. Mi alproksimiĝis tute malrapide, persvadita, ke li tuj forkuros. Kaj jen, mi ekkaptis lin ĉe la gorĝo… Mi premis ĝin, mi premis ĝin per mia tuta forto! Li rigardis al mi kun fortimigaj okuloj! Kiaj okuloj! Tute rondaj, profundaj, klaraj, teruraj! Neniam mi travivis tiel krudan emocion… sed tiom mallongan! Li tenis miajn manartikojn per siaj malgrandaj manoj, kaj lia korpo tordiĝis, kiel plumo sur la fajro. Poste li ne plu moviĝis.

Mia koro batis, ha! la koro de la birdo! Mi ĵetis en la fosaĵon la korpon, poste mi ĵetis herbon super.

Mi reeniris, mi bone vespermanĝis. Kia banalaĵo tio estas! Vespere, mi estis tre gaja, flugema, rejuniĝinta, mi pasigis la vesperon ĉe la prefekto. Oni trovis min spirita.

Sed mi ne vidis la sangon! Mi estas kvieta.

30an VIII. − Oni malkovris la kadavron. Oni serĉas la murdiston. Ha! Ha!

1an IX. − Oni arestis du ŝtelvagulojn. Mankas la pruvoj.

2an IX. − La gepatroj venis vidi min. Ili ploris! Ha! Ha!

6an X. − Nenion oni malkovris. Kelka vaganta trampo faris la fiaĉaĵon. Ha! Ha! Se mi vidus flui la sangon, ŝajnas al mi, ke nuntempe mi estus kvieta!

10an X. − La envio mortigi trakuras en miaj medoloj. Tio estas komparebla al la amrabioj, kiuj turmentas vin, kiam vi estas dudekjara.

20an X. − Ankoraŭ unu. Mi iris laŭlonge de la rivero, post la tagmanĝo. Kaj mi ekvidis, sub saliko, dormantan fiŝkaptanton. Estis tagmeze. Ŝpato ŝajnis, intence, enpuŝita en najbara kampo de terpomoj.

Mi ekprenis ĝin, mi revenis; mi levis ĝin kiel klabon, kaj per sola frapo de la tranĉa de la ŝpato, mi fendis la kapon de la fiŝkaptanto. Ho! tiu ĉi sangadis! Roza sango, plena da cerbo! Tio fluis en la akvon, tute malrapide. Kaj gravpaŝe mi foriris. Se oni vidus min! Ha! Ha! Mi farus bonegan murdiston.

25an X. − La afero de la fiŝkaptanto faras grandan sensacion. Pri la murdo oni akuzas lian nevon, kiu fiŝkaptis kun li.

26an X. − La enketa juĝisto asertas, ke la nevo estas kulpa. Ĉiuj, tra la urbo, ankaŭ kredas tion. Ha! Ha!

27an X. − La nevo defendas sin tre malbone. Li asertas, ke li foriris al la vilaĝo aĉeti panon kaj fromaĝon. Li ĵuras, ke oni mortigis sian onklon dum sia foresto! Kiu kredus lin?

28an X. − La nevo preskaŭ konfesis, tiom oni perdigis al li la saĝon! Ha! Ha! La justico!

15an XI. − Oni havas nerefuteblajn pruvojn kontraŭ la nevo, kiu devis heredi de sia onklo. Mi prezidos la asizan tribunalon.

15an I. − Mortigu lin! Mortigu lin! Mortigu lin! Mi kondamnigis lin al la mortpuno. Ha! Ha! La ĝenerala prokuroro parolis kiel anĝelo! Ha! Ha! Ankoraŭ unu. Mi iros vidi ekzekuti lin.

10an III. − Estas finita. Oni gilotinis lin ĉimatene. Li tre bone mortis! tre bone! Tio plezurigis min! Kiom belas vidi tranĉi homan kapon! La sango ŝprucis kiel fluego, kiel fluego! Ho! Se mi povus, mi volus bani min en la sangon. Kia ebrieco kuŝiĝi sur tion, ricevi tion en miajn harojn, kaj sur mian vizaĝon, kaj restariĝi tute ruĝa, tute ruĝa! Ha! Se oni scius!

Nun mi atendos, mi povas atendi. Sufiĉus tiom banala okazaĵo, por ke mi lasu min surprizi.

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

La manuskripto enhavis ankoraŭ multajn aliajn paĝojn, sed ili ne raportis neniun novan krimon.

La alienistaj kuracistoj, al kiuj oni konfidis la dokumenton, asertas ke ekzistas tra la mondo multaj nekonataj frenezuloj, tiel lertaj kaj tiel timindaj ol tiu monstrua demenculo.

La 02an de septembro 1885