August 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

Archives

February 2010 (1)
November 2009 (1)
December 2008 (2)
August 2008 (1)

August 29, 2008

Vojaĝo al Tibeto

En la smero 2007, mi gvidis polan grupon al Tibeto. Vi povas legi ĉe la adreso: http://www.interrilatoj.com/turismo20.html

Published at 07:49 / 1 comment / 199 visits
This post is public

December 9, 2008

Esperanto kaj la Reformado de la Ĉina Skriblingvo

Esperanto kaj la Reformado

de la Ĉina Skriblingvo



1. La du movadoj de Esperanto kaj la Reformado de la ĉina skriblingvo

en paraleta disvolviĝo

En historio de 5000—6000 jaroj, la ĉinaj ideogramoj travivis plurfojan reformadon en sia skribmaniero. Post reformado en Qin- kaj Han-dinastioj (221 a.K220 p.K) ili ekhavis sufiĉe longan periodon de stabileco. Pro la malvenko en la Opia Milito (18401842) Ĉinio alfrontis la danĝeron esti dividita. Jen aperis inter ĉinaj prudentaj intelektuloj la reforma penso pri lernado de la Okcidento por fortigi Ĉinion. Tio markis la rudimentan konscion pri la demokratia revolucio de Ĉinio en la nuna tempo. Unu el la manifestiĝoj de la penso en kulturo estis postuli reformadon de skribmaniero de la ĉinaj ideogramoj. En la malnova demokratia revolucio oni prezentis popularigon de eduko kaj disvolvon de kulturo, tial la ĉinaj ideogramoj videbligis siajn mankojn, kiaj multe da strekoj, sennombraj unuopaj ideogramoj, nefonetisma elparolo kaj malfacila lernado, kio estis rigardata sia tempe kiel malhelpo por pluapaŝe disvolvi la ĉinan kulturon. Kaj en la tajdo de la nova epoko komenciĝis la movado de reformado de la nuntempa ĉina skriblingvo.



Ĝuste en tiu epoko naskiĝis Esperanto kaj estis enkondukita en Ĉinion. Esperanto naskiĝis rafinite sur la bazo de naciaj lingvoj, tamen ĝi estas pli simpla, pli science kaj pli racia ol la lastaj. Iasence ne estas senkaŭze, ke la E-movado kaj la reformado de la ĉina skriblingvo havas ion komunan, helpas unu la alian kaj influas sin reciproke.



2. La E-Movado kaj la Reformado de la Ĉina Skriblingvo estas konsistigaj Partoj de la Movado de la Ĉina Nova Kulturo

La Movado de la 4-a de Majo en 1919 estis kaj politika revolucio kaj kultura revolucio. Oni prezentis ne nur la sloganon de literatura revolucio, sed ankaŭ la sloganon de ideograma revolucio. La reformado de la ĉina skriblingvo fariĝis konsistiga parto de la Maj-kvara Novkultura Movado.



La novkultura movado estis por nova literature kaj kontraŭ la malnova, por populara lingvo kaj kontraŭ ideogramo. Tio malfermis la vojon al la reformado kaj sekve de tio aperis la nova tajdo de latinigo. De 1923 s-roj Qian Xuantong, Zhao Yuanren, Li Jinxi kaj aliaj publikigis disertaciojn kaj diris “Necesas revolucio por la ĉina skriblingvo! ” “Se ne, eduko absolute ne populariĝos, la ĉina lingvo absolute ne estos unuigita, la ĉinlingva literaturo absolute ne plene disvolviĝos, kaj la novaj teorioj, novaj kleroj kaj novaj scioj, kiuj posedas la tuta homaro, absolute ne povas esti facile kaj libere skribitaj en la ĉina lingvo.” Ili opiniis: “Nepre necesas fonetika skribo por deradikale reformi la ĉinan skriblingvon.” En 1924 ili ellaboris “Projekto de Romana Fonetiko de la Ĉina lingvo.” En 1928 s-ro Cai Yuanpei ekfunkciis kiel ministro de eduko de Ĉinio kaj oficiale publikigis la projekton, kaj tiel komenciĝis la larĝsenca movado de latinigo, inkluzive de la posta latinigo de la nova ĉina skriblingvo.



Antaŭ kaj post la movado de la 4-a de Majo, la E-movado ricevis grandan disvolviĝon en Ĉinio. La revuo Nova Junularo lanĉis grandan debaton pri Esperanto, kiu daŭris pli ol tri jarojn. Multaj personuloj en la novkultura movado, kiaj Cai Yuanpei, Lusin, Qian Xuantong, Zhou Zuoren, Wu Zhihui kaj aliaj, subtenis kaj la E-movadon kaj la movadon de la skriblingva reformado.



3. Anstataŭigo de la Ĉina Lingvo per Esperanto—Naiva Ideo Kontraŭ Esperantotismo

Jam en la komenco de la 20-a jarcento s-anoj Qian Xuantong kaj Wu Zhihui trovis Esperanton ideala lingvo kaj proponis anstataŭigi la ĉinajn ideogramojn per Esperanto, al kio kontraŭstaris s-ro Zhang Binglin kaj aliaj erudiciuloj.



Esperanton, inventitan de la okcidentano, tiom taksis ĉinoj kaj intencis per ĝi anstataŭigi la ĉinan lingvon kaj eĉ la ĉinajn ideogramojn. Tio montris unuflanke, ke Esperanto estas ĉarma kaj ideala lingvo, aliflanke, ke iuj bonkoraj ĉinoj estas tro naivaj kaj tro idealismaj. Estas tute malsamaj la reformado de skriblingvo kaj la anstataŭigo de lingvo. Skriblingvo havas diversajn skribmanierojn, tamen estas treege malfacile reformi skriblingvon kun longa historio de uzado. Ne eblas anstataŭigi nacian lingvon kun historio de miloj da jaroj per iu ajn lingvo. Kiam nia majstro komencis krei Esperanton, li eksplicite diris, ke Esperanto estas internacia helpa lingvo kaj ĝi neniam anstataŭos iun ajn nacian lingvon. Tial la supre menciita intenco malobservas Esperanton kaj ankaŭ estas tro naiva kaj tute malĝusta. Ĝi alportos ekskluzive malutilon al la E-movado kaj la ĉinaj esperantistoj devas firme batali kontraŭ la intenco.



4. Enkonduko de Latinigo de Skriblingvo en Ĉinion

De la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento la ĉinaj komunistoj estis politike ne nur nove leviĝantaj revoluciaj fortoj, sed ankaŭ gravaj fortoj en la movado de la nova kulturo. Ili aktive partoprenis en la movado de la reformado de la ĉina skriblingvo. Post kiam praktikiĝis la projekto de la Romana Fonetiko de la Ĉina Lingvo, la latinigo de la ĉina skriblingvo, lanĉita de ĉinaj komunistoj, puŝis la movadon de la reformado de skriblingvo en Ĉinio al nova etapo. La latinigo de skriblingvo ozakis en Sovetunio. Enkondukite en Ĉinion, ĝi fariĝis paŝopostpaŝe konsistiga parto de la movado de la maldekstra kulturo.



Fama komunisto Qu Qiubai longe esploris la problemon pri refaormado de la ĉina skriblingvo kaj ellaboris plurajn projektojn de la latinigo de la ĉina skriblingvo. En 1929, en Sovetunio li ellaboris la projekton “Latinigitaj Literoj de la Ĉina Skriblingvo”. Ĝi eldoniĝis en Moskvo kiel la plej frua projekto de la latinigo de la ĉina skriblingvo. Siatempe en Sovetunio disvolviĝis la movado de la latinigo de skriblingvo por likvidi analfabetecon inter la naciminoritatoj. Tiam ĉ. cent miloj da ĉinaj laboristoj-analfabetoj vivis en ĝi, precipe en ĝia regiono de Malproksima Oriento. Post diskuto de ĉinaj kaj sovetuniaj erudiciuloj la ĉinaj fakuloj Wu Yuzhang, Lin Boqu kaj Xiao San (Emi Siao), helpe de la sovetunia filologo A.A.Dragunov kaj surbaze de la projekto ellaborita de Qu Qiubai, elfaris projekton de la latinigo de la ĉina skriblingvo. En 1931 okazis en Vladivostoko la Kongreso de Latinigo de la Ĉina Skriblingvo. S-ro Wu Yuzhang faris raporton en ĝi. En la kongreso estis aprobitaj “La Principoj kaj Reguloj de Latinigo de Ĉinaj Ideogramoj” kaj projekto de la ĉina nova skribolingvo. Oni faris likvidon de la analfabeteco inter la ĉinaj laboristoj per la latinigita nova skriblingvo, kun bona rezulto. Pro tio, ke Ĉinio kaj Sovetunio tiam ne havis diplomatiajn rilatojn, la informo ne disvastiĝis en Ĉinio.



En 1933 s-ro Xiao San, kiu laboris en Sovetunio, verkis la artikolon Latinigo de la Ĉina Skriblingvo, kies Esperanta traduko aperis en La Nova Epoko, la organo de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantistoj-Verkistoj. Tiam iris diskuto pri la populara literaturo kaj arto en Literatura Monat-gazeto, publika revuo de la Unio de Maldekstraj Verkistoj de Ĉinio. S-ro Qu Qiubai verkis la artikolon Refoje pri la Populara Literatuo kaj Arto en la plumnomo Songyang kaj prezentis la problemon pri latiniga fonetika skribo. Tio altiris la atenton de s-ano Tikos en Hankou. Li esperantigis la artikolon de s-ro Xiao San kaj s-ro Ĵelezo sendis la Esperantan tradukon al Internacia Ĉiutaga Krestomatio de la Ĉina-Alilanda Eldona Kompanio. La 12-an de aŭgusto de 1933 aperis la Esperanta traduko, kiel la unua artikolo pri la ĉina nova skriblingvo en Ĉinio. Tamen la artikolo ne havis en si konkretan projekton, krom alfabeto. Du tagojn poste, en Granda Vesper-ĵurnalo de Shanghai aperis informo el TACC: “En la entreprenoj de Vladivostoko, Sovetunio, 1500 ĉinaj laboristoj ekzercas sin per legado en latinaj literoj kaj skribado en ili. La novaj literoj estas kreitaj de la sovetunia filologo kaj uzataj de la lasta tempo. Ĝenerale, post trimonata ekzerco oni povas legi. La likvido de analfabeteco inter la ĉinaj elmigrintoj en Vladivostoko iras aparte rapide.”



Shanghai-aj esperantistoj treege interesiĝis pri la artikolo. Tiam Ĵelezo estis redaktoro de la revuo La Mondo, la organo de la Shanghai-a Esperantista Ligo. Li aperigis sinsekve la anoncon en ĝi kun la peto, ke sovetuniaj samideanoj sendu al li diversajn materialojn koncerne al la ĉina nova skriblingvo. La Mondo havis rilaton de interŝanĝo de revuoj kun koncernaj redakcioj de la mondo, inkluzive de tiu de Sovetunio, tial li kredis, ke la sovetuniaj samideanoj certe ĝin legos. Fine de 1933, li ricevis plurfoje materialojn el Sovetunio. Lingvistika profesoro V.P.Isajev el Ukrajnio sendis al li la Esperantan disertacion Latinigo de la Skriblingvoj de Sovetuniaj Nacioj kaj Latinigo de la Ĉina Skriblingvo. Ĝia Esperanta traduko aperis en La Mondo. Poste, V.P.Isajev kaj alia ukrajna esperantisto V.Kolĉinskij, membro de la Lingva Komisiono de la Sovetrespublikara Esperantista Unio kaj kompilinto de Plena Rusa-Esperanta Vortaro, sendis al la redakcio de La Mondo dokumentojn, projektojn, skrib-regulojn, legolibrojn, vortarojn, legaĵojn kaj verkojn de literaturo kaj arto, kaj ankaŭ Sestaga Gazeto por Xin Wenz tute en la nova skriblingvo, kiuj temis pri nova skriblingvo kaj eldoniĝis en Sovetunio. Ili estis konataj kiel koncernaj materialoj, unikaj en Ĉinio. Laŭ la materialoj s-ano Jak publikigis la artikolon Enkonduko de la Projekto de Latinigo de la Ĉina Skriblingvo en la felietono de Lingva Scienco de La Mondo. Tio estis la unua artikolo pri konigo de latinigita nova skriblingvo en Ĉinio.





5. Ĉinaj Esperantistoj en Diskuto pri Populara Lingvo kaj la Movado de Latinigo

En sia frua tempo la ĉina Esperanto-movado fariĝis konsistiga parto de la movado de la maldekstra nova kulturo. Vintre de 1933, ĈPEU prenis kiel sian novan taskon la enkondukon, propagandon kaj disvastigon de la latinigo de nova skriblingvo. S-ro Chen Wangdao kaj aliaj de la kulturaj rondoj de Shanghai, por oponi kontraŭ la restaŭra movado por klasikaj lingvo kaj verkoj, praktikata de Kuomintango, lanĉis diskuton pri la populara lingvo, en kiu partoprenis ankaŭ ĉinaj esperantistoj.



Kial ili aktive partoprenis en la diskuto? Bonvolu legi la alvokon de La Mondo al ili: ”Dum la kolektiva kreado de la populara lingvo la ĉinaj esperantistoj, sendube, devas preni sur sin plej penigan laboron. La ĉinaj esperantistoj ne havas la rajton esti memkontentaj, ke ili enkondukis la latinigon de skriblingvo la unuaj, ili ankoraŭ devas sisteme enkonduki dialektikajn teoriojn pri lingvoj traktatajn de Marr, Spiridonovic, Drezen kaj aliaj sovetuniaj filologoj, ĉar nur ĝustaj kaj elokventaj teorioj povas trovi konvenan solvon de la malorda diskuto. Kaj nun tion neniel devas repuŝi la ĉinaj esperantistoj. Krom tio, ili devas proponi la principojn kaj spertojn kolektive kreitajn de si en la pasintaj 50 jaroj por krei la popularan lingvon… Ĉio ĉi tio estas taskoj por ĉiu esperantisto de Ĉinio. Ni plifortigas nin sole en la aktiva partopreno en la diskuto kaj ni malfermas novan ĝardenon de Esperanto sole en la aktiva partopreno en la socia kultura laboro.



Kompreneble, se oni proponus, ke la ĉinaj esperantistoj ĉesigu E-movadon sole por konstruado de populara lingvo, tio devas esti forte refuzita. Tamen, se oni limigus la fortojn sole kadre de Esperanto, ankaŭ tio estas erara. La populara lingvo surbaze de nacia lingvo kaj Esperanto, internacia helpa lingvo, estas de du malsamaj lingvoj, tial konstruado de la populara lingvo absolute ne malhelpas la disvolviĝon de Esperanto, sed male, se nur la ĉina popolo parolos ekskluzive popularan lingvon, Esperanto estos facile akceptita de ili kaj la ĉina E-movado pli rapide disvolviĝos ol nun. ” (Ĵelezo: La Mondo de Populara Lingvo kaj Esperantistoj, n-ro de septembro 1934, La Mondo)



Membroj de ĈPEU partoprenis en la diskuto kaj opiniis: ”Se oni praktikos novan skriblingvon, tio estos la ĝusta solvo de la populara lingvo. La kaŭzo estas, ke latinigo de la nova skriblingvo plej respondas al la bezono de la populara lingvo.” Tiu opinio estis varme subtenata de Lusin. Li publikigis la artikolojn Letero al S-ro Cao Juren, Vortoj de Laiko, Ĉinaj Ideogramoj kaj Latinigo, Nova Vivo de la Ĉina Lingvo kaj Literaturo, Pri la Nova Skriblingvo kaj Teorio de la Nova Skriblingvo kaj per tio ege subtenis la latinigon de la nova skriblingvo. En sia artikolo Vortoj de Laiko li rekomendis al la legantoj la artikolojn Latinigo de la Ĉina Skriblingvo verkitan de s-ro Xiao San, kaj Enkonduko de la Projekto de Latinigo de la Ĉina Skriblingvo verkita de s-ro Jak.



Printempe de 1935, s-ro Ĵelezo kompilis la libron La Latinigo de la Ĉina Skriblingvo— Teorioj·Principoj·Projektoj. Ĝi estis eldonita per monhelpo fare de dekkelkaj komizoj de la Librejo de la Vivo, kiuj lernis nian lingvon. Nelonge poste, li kompilis la libron Legolibro pri la Latinigo por Laboristoj. Ambaŭ libroj ne estis publike distribuitaj kaj Lusin devis komisii al la librejo de japano ilin vendi. La kaŭzo kuŝis en tio, ke latinigo de la nova skriblingvo estis kreita de komunistoj, enkondukita el Sovetunio kaj kondamnita de Kuomintango. Ĝi kalumniis, ke latinigo signifas “nuligi la ĉinan kulturon” kaj “gajni rublojn”. Sekve de tio, la movado de la latinigo en Ĉinio dronis en kaŝeco. Poste Ĵelezo kompilis la librojn Skizo de la Latinigo kaj Legolibro de la Latinigo. S-ano Jak kompilis la libron Latinigo-Konsulta Vortaro, s-ano Hu Sheng—la libron Skizo de Nova Skriblingvo de la Shanghai-a dialekto, eldonitan kaj distribuatan de la Librejo Ĉiela Ĉevalo. Kun konsento de Lusin, s-ro Ĵelezo kompilis kolekton de siaj artikoloj pri latinigo kun librotitolo Vortoj de Laiko. La kolekto eldoniĝis kiel unu el la Libroserio de Ĉiela Ĉevalo kaj Lusin kontribuis al ĈPEU per la honorario de la libro. La honorario estis prenata kiel kotizo por eldoni librojn kaj gazetojn pri la nova skriblingvo.



Ankaŭ Tao Xingzhi estis famulo, kiu iniciatis la movadon de la nova skriblingvo en la kulturaj rondoj. Vintre de 1935, li kaj aliaj fondis la studrondon de la ĉina nova skriblingvo. Li kaj Zou Taofen estis elektitaj kiel ĝiaj konsilantoj. Ĉinaj esperantistoj partoprenis en ĝiaj aktivadoj. La studrondo ellaboris Niaj Opinioj pri la Praktikado de la Nova Skriblingvo. La dokumenton subskribis 668 personoj, inkluzive de Cai Yuanpei, Sun Ke, Liu Yazi, Lusin, Tao Xingzi kaj Chen Wangdao, kaj ankaŭ de plejparto de la kulturaj progresemuloj kaj esperantistoj. Mao Zedong legis la dokumenton en Yan’an. La 26-an de septembro 1936, li skribis al Cai Yuanpei laŭdante: “Leginte la dokumenton, mi trovis, ke vi okupas la unuan lokon en la nomlisto de la subskribintoj. 20 jarojn poste, se oni subite rimarkos, ke vi, mia estimata, donis novan teorion tute malsaman ol tiu de ĉiuj obstinuloj ĉi-rilataj, oni ekstreme ĝojĝos, inter ili estos ne nur mi kaj komunistoj, sed ankaŭ sennombraj personoj.” Ĉie, kie Tao Xingzhi, li propagandis la novan skriblingvon. Influate de li, ankaŭ elmigrintaj ĉinoj en diversaj landoj fondis organizojn de la ĉina nova skriblingvo.



Aŭguste de 1935, ĈPEU eldonis la monatan gazeton Xin Wenz, redaktitan de Ĵelezo kaj Wang Luru (Wang Yi). Ĝi estis la unua ĉina duonpublika revuo por diskuti kaj propagandi la novan skriblingvon. En 1936 ĝi eldoniĝis kun la nomo Ĉina Lingvo kaj estis redaktita de Hu Sheng. Januare de 1937, Xinzhi-librejo eldonis la monatan gazeton Lingvo redaktitan de Ĵelezo. Ĝi estis publika revuo, kiu konigis la reformadon de ĉinaj ideogramoj kaj la internacian lingvon kaj ĉesis eldoniĝi, kiam eksplodis la Kontraŭjapana Rezistmilito. Kiel ĈPEU, tiel ankaŭ diverslokaj E-organizoj aktive partoprenis en aktivado de la latinigo. Multaj esperantistoj estis aktivuloj en la reformado. En la periodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito oni likvidis analfabetecon per la nova skriblingvo inter la rifuĝintoj en Shanghai kaj aliaj lokoj kaj disvastigis la novan skriblingvon en la Nova Kvara Armeo, en Yan’an, la Shanxi-Gansu-Ningxia-a Limregiono kaj aliaj liberigitaj regionoj, kun partopreno de esperantistoj. En kombino de la nacisava movado kaj la rezitmilito la movado de reformado de la ĉina skriblingvo disvastiĝis en diversaj lokoj de Ĉinio kaj inter elmigrintaj ĉinoj. Ĝi estis la plej grandskala amasmovado tiuflanke en la ĉina historio.

Ekstraktita de <Konciza Historio de la Ĉina Esperanto-Movado>

Published at 02:23 / 4 comments / 237 visits
This post is public

December 31, 2008

Mia hundino komprenas en Esperanto

En la pasinta somero, la hundino de mia plej aĝa frato naskis plurajn hundidojn kaj mi petis unu de la frato. Li donacis malgrandan hundinon al mi. La hundino estas blanka kaj nigra kun miksa sango, mi donis al la ĝi nomon “Wang Wang”, tio signifas “prospero” en ĉina lingvo.

Ekde la unua tago, kiam la hundino venis al mi, mi komencis paroli kun ĝi nur en Esperanto. Mia edzino mokis min pro tio. Kial venis al mi la ideo, ke mi volis trejni la hundinon en Esperanto? Mi estis dufoje gastigita ĉe s-ro Andrzej Grzębowski en Bydgoszcz, Pollando. S-ro Andrzej Grzębowski havas hundon nomata en Esperanto “amulo”. Amulo estas saĝa hundo, ĝi povas bone kompreni Esperanton, ĉar multaj fremdaj esperantistoj aŭ vizitas Bydgoszcz aŭ studas en Bydgoszcz. Oni ofte parolas kun Amulo en Esperanto. Pro tio, venis al mi la ideo, ke ankaŭ mi trejnas mian hundinon per E-vortoj.

Pasis unu jaro. Nun mia hundino jam bone komprenas min en Esperanto, kvankam ĝi ne povas paroli. Mia edzino ne parolas en Esperanto, ofte ŝi estis devigita uzi ankaŭ E-vortojn por voki la hundinon. Foje, la edzino vokis la hundinon en ĉina lingvo, la hundino ŝajne ne komprenis ŝin kaj ne obeis ŝin. La edzino iomete koleris kaj timigis la hundinon. La hundino vere sentis timon pro la severa tono, tamen ĝi ne scias, kion fari. Poste la edzino uzis E-vortojn en milda tono, la hundino ekkuris al ŝi kaj obeis ŝin. Nun mia filino kaj la edzino tre ŝatas la hundinon. Multaj najbaroj admiras pro mia hundino kaj ankaŭ povas voki la hundinon per E-vorto “venu”.

Published at 13:31 / 6 comments / 455 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...