En la pasinta somero, la hundino de mia plej aĝa frato naskis plurajn hundidojn kaj mi petis unu de la frato. Li donacis malgrandan hundinon al mi. La hundino estas blanka kaj nigra kun miksa sango, mi donis al la ĝi nomon “Wang Wang”, tio signifas “prospero” en ĉina lingvo.

Ekde la unua tago, kiam la hundino venis al mi, mi komencis paroli kun ĝi nur en Esperanto. Mia edzino mokis min pro tio. Kial venis al mi la ideo, ke mi volis trejni la hundinon en Esperanto? Mi estis dufoje gastigita ĉe s-ro Andrzej Grzębowski en Bydgoszcz, Pollando. S-ro Andrzej Grzębowski havas hundon nomata en Esperanto “amulo”. Amulo estas saĝa hundo, ĝi povas bone kompreni Esperanton, ĉar multaj fremdaj esperantistoj aŭ vizitas Bydgoszcz aŭ studas en Bydgoszcz. Oni ofte parolas kun Amulo en Esperanto. Pro tio, venis al mi la ideo, ke ankaŭ mi trejnas mian hundinon per E-vortoj.

Pasis unu jaro. Nun mia hundino jam bone komprenas min en Esperanto, kvankam ĝi ne povas paroli. Mia edzino ne parolas en Esperanto, ofte ŝi estis devigita uzi ankaŭ E-vortojn por voki la hundinon. Foje, la edzino vokis la hundinon en ĉina lingvo, la hundino ŝajne ne komprenis ŝin kaj ne obeis ŝin. La edzino iomete koleris kaj timigis la hundinon. La hundino vere sentis timon pro la severa tono, tamen ĝi ne scias, kion fari. Poste la edzino uzis E-vortojn en milda tono, la hundino ekkuris al ŝi kaj obeis ŝin. Nun mia filino kaj la edzino tre ŝatas la hundinon. Multaj najbaroj admiras pro mia hundino kaj ankaŭ povas voki la hundinon per E-vorto “venu”.