La 32-a TUTPOLLANDA ESPERANTO-KONGRESO

NOWY SĄCZ 2011

de la 30-a de aprilo ĝis la 7-a de majo 2011

en NOWY SĄCZ

la temo: CIVITANA AKTIVECO DE ESPERANTISTOJ

La venonta TEK okazos en belega montara regiono de Sandecia Beskido, en la centra urbo de la regiono – Nowy Sącz (Nova Sonĉo). Ĝi situas nur 100 km sudoriente de Krakovo kaj najbare ĉe Slovakio. Pro tio ni invitas vin ne nur por kongresa temo, sed ankaŭ al la tre riĉa turisma – landkona programo.

Programo de la Kongreso:

1. Rolo de esperantistaro en nuna realeco de Pollando kaj Eŭropo. La celo estas trovi la ĝustan lokon por nia movado kaj elpensi manierojn por enplekti ĝin en aliajn similajn, ĝenerale uzeblajn agadojn kaj projektojn sociajn, kulturajn, edukajn – en Pollando kaj en aliaj landoj. Invitataj estas reprezentantoj de eksterlandaj E-organizaĵoj al kreado de la kunlabora reto kaj dum la kongreso - realigado de tiu ĉi celo.

2. Instruado de Esperanto – larĝa diskuto kaj bilanco de la bezonoj, rolo de ILEI kaj PEJ/TEJO, laboro por UTA-oj, sukcesigo de la informado pri lerneblecoj, organizado de E-kursoj. Modelaj lecionoj gvidotaj de la plej bonaj instruistoj/inoj (Katalin Kovats, Zsofia Korody, Mandrak St.). Seminario por ekzamenpreparo KER kaj la ekzameno.

3. Diskutoj pri Pola Esperantisto pro la rezigno de la nuna redakcia teamo: proponoj de redaktantoj, de teknika prilaboranto, abonkotizoj kaj presejo. Atendinda estus ankaŭ interparolo pri la formo kaj enhavo de la revuo, proponoj pri ĝia eventuala ŝanĝo.

4. Varia arta kaj amuziga oferto: ĉiutage oni okazigos iun spektaklon aŭ distran aranĝon: folkloraj ensembloj, klasika muziko, teatraĵo, romantika balo, kantado ĉe fajro, 5 diversaj programoj de la ekskursoj…

5. Dum la lasta tago de la Kongreso okazos Ĝenerala Kunsido de Delegitoj de PEA dum kiu oni elektos la novan Estraron de la Asocio.

Ekskursoj pagendaj:

1.Laŭ la vojo de ligna arkitekturo

2.Valo de Poprad kaj flosado de Piwniczna al Rytro

3.Pieniny kaj Tatry

4. Vizito ĉe slovakaj najbaroj – Stara Lubovna (kastelo)

5.Spuroj de judoj en Nowy Sącz kaj Bobowa (sur voje abelujaro

Sądecki Bartnik - Stróże)



32-a Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Nowy Sącz, Pollando. Inf.: PEA en Nowy Sącz: Polski Związek Esperantystów, Aleja Wolności 37 F, PL-33-300, Nowy Sącz, Polland

Normal 0 21 false false false PL X-NONE X-NONE MicrosoftInternetExplorer4 /* Style Definitions */ table.MsoNormalTable {mso-style-name:Standardowy; mso-tstyle-rowband-size:0; mso-tstyle-colband-size:0; mso-style-noshow:yes; mso-style-priority:99; mso-style-qformat:yes; mso-style-parent:""; mso-padding-alt:0cm 5.4pt 0cm 5.4pt; mso-para-margin:0cm; mso-para-margin-bottom:.0001pt; mso-pagination:widow-orphan; font-size:11.0pt; font-family:"Calibri","sans-serif"; mso-ascii-font-family:Calibri; mso-ascii-theme-font:minor-latin; mso-fareast-font-family:"Times New Roman"; mso-fareast-theme-font:minor-fareast; mso-hansi-font-family:Calibri; mso-hansi-theme-font:minor-latin; mso-bidi-font-family:"Times New Roman"; mso-bidi-theme-font:minor-bidi;}

Aliĝkotizo



Partoprenkotizoj ĝis 15-a de decembro 2010:

Poloj - por la tuta programo - 60 zlotoj, gejunuloj ĝis 26 j. – 30 zlotoj

partoprenantoj el postsocialismaj landoj - 25 euroj

partoprenantoj el ĉiuj ceteraj landoj - 40 euroj

la kotizo kreskos post la 15-a de decembro:

ĝis la fino de februaro 2011 aldone 20% de la kotizo

ĝis la 30-a de aprilo 2011 aldone 40% de la kotizo

sur loke pagendos aldone 50% de la kotizo



Aliĝilo



Persona nomo................................... Familia nomo ..........................................................

Naskiĝjaro .................................….... Sekso viro o virino o

Adreso ………………………………………………………………………………………………………………………...

…………………………………………………………………………………………… lando: ………………….……..…

Telefono: ………………………………..E-mail: ……………………………………………Fakso: …………………



Mi aliĝas al la aranĝo o kaj volas rezervi tranoktojn en la kategorio: modesta- meza - luksa

Mi konsentas sendi antaŭpagon por rezervado: 40 zl./kategorio modesta, 100 zl./kat.meza, 200zl./kat. luksa.

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------

Aliĝkotizo + tranoktrezervado ..................... zł................................Euro

-------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------



La Aliĝkotizon sendu al la konto de PEA en Nowy Sącz.

Aldonu: 32 Kongreso 2011

kaj la aliĝilojn sendu al retadreso korlando@o2.pl aŭ poŝte:

Polski Związek Esperantystów, 33-300 Nowy Sącz, Al.Wolności 37 / 7





Numero por pagoj en zlotoj:

28 124015581111001019175589 Posedanto de banka konto: Ĉefa Estraro de PEA, Nowy Sącz 33-300, Aleja Wolności 37 F 7

Devigaj informoj por

eksterlandaj enpagoj:

Bank Pekao SA I Oddział Nowy Sącz

IBAN PL71124015581978001019175794

Por pagoj en eŭroj SWIFT- kodo: PKOPPLPW