November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 2009 (1)
November 2008 (1)

November 3rd, 2009

Zamenhof-festo en Bruselo



La Esperantista Brusela Grupo kun grandega plezuro invitas vin al sia
Zamenhof-festo Vivu Kubo


sabaton la 12an de decembro 2009,
11h30-18h, en la kultura centro DE ZEYP
47, Zeypstrato 1083 Bruselo

Por elvoki Kubon, ni ŝatus ke vi aldonu ion tiurilatan al viaj vestaĵoj aŭ ke vi vestu vin per blua,blanka kaj ruĝa koloroj .

Dum la distra programo, ni surprizigos vin interalie pertelevid-programo pri Kubo , skeĉoj de la klubanoj kaj ne-atendita renkontiĝo.

Ni ankaŭ bonvenigos italan aktoron: Mario Migliucci Post Roterdamo kaj Bialistoko, estos en Bruselo ke li prezentos sian teatraĵon ‘Doktoro Esperanto’


La libro-servo de FEL tenos standon ĉe la festo!

Aliĝprezo : nur distra programo ,(posttagmeze) : 5 € Aperitivo, malvarma bufedo, distra programo: 15 € (20 € post la 25a)

Pagenda ĝis la 6a de decembro al la konto 000-0123048-52 de EBG

Se vi posedas lotojn, bonvolu kunporti ilin por la tombolo



Ni atendas vin, multnombrajn kaj entuziasmajn

GRAVE : ni nepre devas scii sufiĉe frue kiu partoprenos la manĝon por la plej bona organizo de la festo. Enskribu vin tuj!



Kiel atingi la kulturan centron:
Aŭte : granda parkejo: Zeypstrato
Metroe: ĝis stacio Simonis; de tie per buso 87, kiu laŭiras la av.van Overbeke; elbusiĝu je la halto Nereus











Published at 13:39 / 0 comments / 34 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...