Ekde infaneco,mi tre ŝatas ludi fluton-ĉinan bambuan fluton.Kiel hobio,ludi fluton tre plaĉas al mi.Ludante fluton,mi ĝuas feliĉon de la vivo. ĉu vi scias iom pri ĉina bambua fluto?
Ĉina fluto havas tre longan historion,ĝi estas unu el la plej antikvaj instrumentoj. Pri la deveno de ĉina bambua fluto,la diroj diferencas.Sed ĝia historio certe longas je miloj da jaroj.Laǔ la historiaj notoj, troviĝis bambuaj flutoj antaǔ ĉirkaǔ trimil jaroj en Ĉinio. Sekve de multaj arkeologiaj studoj, estas kredeble, ke ĉina fluto devenis el malproksima antikveco. Oni elfosis multajn flutojn el malsamaj lokoj de Ĉinio. Ekzemple, du flutoj elfositaj el Mawangdui de Urbo Changsha (en Hunan-provinco) estis faritaj antaǔ la jaro 168 p.K. En la ruino Hemudu (en Zhejiang-provinco),oni elfosis ostajn flutojn (aǔ ostojn fajfilojn)kiuj jam ekzistas pli ol sepmilojn da jaroj.Plue, osta fluto elfosita el Gubernio Wuyang (en Henan-provinco) ankoraǔ povas esti ludata per iuj muzikoj,kaj estas mirinde,ke ĝi aĝas jam okmil jorojn!
Hodiaǔa ĉina nacia fluto estas elfarita el bambuo.Kun bela sono kaj riĉa esprimeco, ĉina bambua fluto nemankeblas al ĉina nacia muziko.Mi metas kelkajn ĉinajn bambuajn flutajn muzikojn sur mia paĝo,mi esperus ke ili plaĉos al vi.