Search among Milokula Kato's articles
Publication date / 2008 - 41 articles
« Jan Feb Mar April May June July Aug Sept Oct Nov Dec Jan 09 »
-
Kiel naskiĝis Milokula Kato
- 11 Jul 2008Antaŭ jaroj mi trovis senpagan retleterservilon otakumail.com. Ĝi estas propraĵo de la ŝategantoj de manga-desegnaĵoj Otaku. Mi malfermis tie leterkonton kaj ekpensis pri la salutnomo. Ludante kun la literoj de la vorto otakumail mi trovis Milokulan
-
'Perdi la vizaĝon'
- 12 Jul 2008 - 1 commentNerimarkeble tiu orienta esprimo iĝis kutima en la okcidentaj lingvoj. Tamen kiel oni esprimis la ideon antaŭe?
-
Unu jaro meze de propra rubaĵo
- 12 Jul 2008 - 2 commentsJuna usonano por sperti kaj spertigi aliajn pri la kvanto de rubaĵo kiun ni ĉiuj estigas decidi ne forĵeti la rubon dum unu jaro. Mi vidis la foton de lia loĝejo. Kaj legis la komentojn de la vizitintoj de lia retpaĝaro. Multaj estis laŭdaj. Kelkaj estis
-
Ulysses de James Joyce
- 13 Jul 2008Mi estas releganta Ulysses. Fakte ne re- ĉar delonge forgesis ĝin post la junaĝa tralego. Mia nuna sento estas ke la plumon de Joyce movis iu subkonscia ĝeno kiun li enverŝas kaj sonigas tra siaj agantoj. Kaj mia nuna reago estas sendi ĉiujn al psikologo,
-
Mi kunkuris kun leporo
- 15 Jul 2008 - 1 commentSurvoje al la nuneta laborloko mi vidis grizan dikan leporon saltantan sur la apudstrata herbujo. Ĝi vidis min, haltis pensante ĉu li timu min, fine decidis fuĝi. Tamen ni samvojis. Li kuris laŭlonge la strato kie mi biciklis. Mi plirapidigis la
-
KONSTRUOTAĴO
- 17 Jul 2008de.news.yahoo.com/afp/20080717/tpl-d-alg erien-frankreich-mittelmeerunio-ee974b3. html Germanoj konstruas en Alĝerio grandegan moskeon. Kaj fieras, ke ties alvokturo estos la plej alta en la mondo. Ĉu pli alta eĉ ol la Kolonja ĉefpreĝejo? Kial la patrujo
-
The Decline and Fall of Esperanto
- 20 Jul 2008www.pubmedcentral.nih.gov/articlerender. fcgi Se vi regas la anglan, vi povos legi la artikonlon kaj eĉ reagi al ĝi. Mi tamen opinias, ke la verkinto plejparte pravas.
-
Bizness Inglesh
- 21 Jul 2008Esperantistoj ĝoju: mi trovis belan ekzemplon de fuŝa angla. Meanwhile, we will be very appreciated if you can supply us your sincere suggestions to promote our business. Vidu ĉe woodld.com
-
Ĉu la kongreso sukcesis?
- 31 Jul 2008 - 2 commentsEsprimon pli strangan ol "la kongreso sukcesis" mi neniam aŭdis. Kio povas okazi por ke kongreso malsukcesu?
-
Toki Pona?
- 01 Aug 2008 - 1 commentMi delonge aŭdis pri tiu ĉi planlingvo, tamen ne havis okazon profunde esplori. Hodiaŭ mi tralegis la dekkelkpaĝan lernolibreton. Estas interesa lingvo. Mi ŝerce nomus ĝin Volapük sine Flexione. Ĉu vi aŭdis pri ĝi aŭ eĉ provis ellerni?
-
Aliaj planlingvoj
- 05 Aug 2008Amikino demandis min okaze mia lasta blogero, ĉu mi konas aliajn planlingvojn. Jes ja, mi provis ellerni Idon, lingvon tre elegantan kaj belsonan, tamen grammatike tre kapriceman. Oni senĉese eraras kaj retroglitas en Esperanton. Poste mi malkovris
-
Romano de Dostojevskij
- 12 Aug 2008Dostojevskij verkis romanon Demonoj, kiu restis preskaŭ nerimarkita de la okcidenta intelektularo, kiu devkonscie ŝatas kaj eĉ amas la duopon Tolstoj-Dostojevskij, kiuj duope verkis 'Krimo kaj Milito' kaj 'Paco kaj Puno' (eble inverse, oni konsultu
-
Fratego kontraŭvole
- 13 Aug 2008Mi tute fajfas, kiu kaŝtralegas miajn retmesaĝojn, kiu kaŝfotas min kaj kolektas informojn pri mi. Mi protestas ĝuste pro inversa rolo al mi trudata. Mi ne volas aŭdi personaĵojn priparolatajn publike. Hodiaŭ dum la horlonga trajnveturo mi devis aŭdi (ne
-
EŬROPO LEKAS LA PUTINAN BOTON
- 14 Aug 2008 - 5 commentsHieraŭ la eksterafera ministro de Germanio, kiu kondukas sendependan de la nuna registaro politikon diris ke Rusio ne devas esti kondamnita al izoliteco kaj punata pro la agreso kontraŭ Kartvelio. La franca registaro ŝajnigis ŝvitan klopodadon por neniun
-
Rektametoda instruado
- 17 Aug 2008Oni havas nur duonhoron. Dekkelkopo da kelkjaruloj emas ekkoni Esperanton. - Estas hundo. (Rido) - Estas... (iu) : malhundo. (iu alia): Kaco - Kato!
-
Mi ekmuzikis
- 20 Aug 2008Se iu el miaj amikoj, parencoj aŭ konatuloj legus ĉi tiun titolon, li aŭ ŝi sendube ridus. Dum mia tuta vivo mi renkontis nur unu personon malpli muzikeman ol mi. Mi aŭdas kiam mi kantetas malĝuste. Li eĉ tion ne sentis kaj ĉiam kverelis kun la
-
Malto
- 15 Sep 2008La insulo nepre vizitindas. Tie iomete ripozeblas de nia okcidenteŭropa socialismo. Neniu ajn ĉenĉionvendejo, ĉio privatas. Oni bezonas unu semajnon da ĉiutaga kaj tuttaga vagado por trarigardi ĉion. Mi vizitis precipe la muzeojn. La nudaj ŝtonoj de la
-
Ĝojoj el la stultaĵskatolo
- 19 Sep 2008Mi estas tre senpacienca kaj malfidela sidanto antaŭ la stultaĵskatolo. Mi ĉiumomente jen elfoteliĝas, enmanigas libron, trafoliumas ĝin, jen iras al la kuirejo pretigi tason da teo. Tre malsana netelevidemo. Tamen en Malto mi iomete ŝanĝis la kutimon. La
-
La fotoj
- 19 Sep 2008Dankon gekaraj, pro ĉiuj laŭdoj unusilabaj. Mi scias ke miaj fotoj estas belaj. Ĝuste tial mi faris kaj alŝutis ilin. Ĝuste tial mi fotis la belaĵojn kaj ne la hundofekon, nek la ĉevalsterkon, nek la rubon aŭ blategojn rampantajn surstrate.
-
Eŭropaĉo unuanime daŭrigas sinmortigon
- 20 Sep 2008 - 2 commentsLa laŭdire transrande-dekstra naciisma organizo Pro Kolonjo (Pro Köln) organizis grandan manifestadon kontraŭ la konstruo de grandega moskeo en la urbo. La konstruon aprobis ĉiuj gravaj partioj kaj movadoj. Ili kun la polico malhelpis la manifestadon.
-
Tutmonda fiularo unuiĝas
- 21 Sep 2008 - 2 commentsDaniel Ortega, bandita prezidanto de Nikaragvo, kulpigis Usonon pro la intenco mortigi Ugo Chavez'on, la prezidanton de Venecuelo. Unue, Chavez jam forvendis ĉiujn neftoputojn al Usono. Do lia kontraŭusoneco estas nur porŝajna. Kial Usono mortigu lin?
-
Helpu trovi...
- 23 Sep 2008 - 1 commentMi serĉas la romaneton de Cezaro Rosetti "Kredu min, sinjorino". Mi bezonas ĝin prunte, por dusemajna tralego. Se iu hazarde havas senpaperan version (.PDF aŭ alian), mi ŝuldos apartan dankon.
-
Pasporta Servo
- 25 Sep 2008 - 1 comment"Malmultekoste vojaĝi" estas la plej grava allogaĵo de esperanto. Kaj la sole vera. Do ial ajn ĝi formortas. Hodiaŭ mi ricevis la adreslibron ĉi-jaran (septembre! kaj donace de la landa organizanto!). Ĝi estas senteble pli maldika ol la antaŭjara. La
-
Rimarkinda Deklaro
- 28 Sep 2008 - 1 commentKunveno de islamaj kredantestroj/religiistoj en Egipto decidis ke la lokaj kristanoj libere havu kaj plukonstruu homindajn preĝejojn. Ili alvokis al amikeco kun la kristanaj samlandanoj por ke ilia voĉo estu aŭdebla en la egipta socio. Mi volus legi
-
Mi havas...
- 01 Oct 2008 - 3 commentsMi havas pli da libroj ol mi kapablas tralegi... Mi havas pli da ideoj ol mi povas surpaperigi. Mi havas pli da timzorgoj ol kiom mi povus memorteni. Mi havas pli da amikoj ol mia kapablo amiki. Mi havas pli da ŝatokupoj ol mi kapablas postkuri. Mi havas
-
Rata Kurado
- 08 Oct 2008La titolo de ĵuslegita romano. Eksa brita sekretservano perdinta en Irako armilojn, do la karieron, vagas tra Londonaj mizerejoj. Iu trovas lin kaj instigas kontraŭbatali drogvendistojn. Li subite vekiĝas kaj unuope purigas tutan kvartalaĉon. La aŭtoro
-
Ĉu vi parolas homlingve?
- 15 Oct 2008Mi neniam lernis la hispanan. Eĉ ne horeton dediĉis al ĝi. Ĝi aspektas bone surpapere, tamen ne belsonas por mia orelo (pardonu min hispanlingvaj gelegantoj). Mi tamen legas ĝin sufiĉe ofte, plejparte teknikaĵojn. Unu fojon en Romo mi vidis grupon da
-
Malinternacia Trinkaĵo
- 26 Oct 2008 - 2 commentsLa nomo de tiu trinkaĵo similas en preskaŭ ĉiu lingvo (krom mia genta). Taaaamen... Se germano demandus min, ĉu mi ŝatas kafon, mi respondus ke tute ne... Al italo mi dirus, ke mi treege ŝatas ĝin. Al greko mi dirus ke mi ŝatas pli malhelan kafon. Al
-
Jen ĝuu
- 28 Oct 2008 - 1 commentIam mi estis idisto. Kiam la farendaĵoj malpli pezis sur min. Kiam mi ankoraŭ kolektadis ŝlosilojn, kiuj ve, malfermas neniun pordon. Kvankam samtiom senutila, Ido pli belsonas ol Esperanto. Jen kelkaj kantoj en ĝi:
-
Tutmonda orgasmo
- 06 Nov 2008 - 12 commentsĜi jam lacigas. Baldaŭ la veziko de la ĝojego kreviĝos, ĉar la malamo al ĉio usona ĉirkaŭvolvos ankaŭ la novelektitulon. Oni seniluziiĝos kaj diros: ni atendis de li tiom multan, tamen jen... Eĉ liaj penoj detrui sian landon restos nerimarkitaj deekstere,
-
Lingva krucbredado
- 08 Nov 2008 - 3 commentsVerŝajne multaj el vi aŭdis pri la artefarita tutslava lingvo Slovio. Kreis ĝin slovaka lingvisto Huĉko, en 1968 forlasinta sian landon kaj nun loĝanta en Svislando. Jen la paĝaro de la lingvo www.slovio.com Mi opinias ke la lingvo estas 1. malbelsona
-
Perfingraj Mirakletoj
- 20 Nov 2008 - 1 commentLastasemajne mi malkovris interesan aĵon. Estas antikva japana kalkulilo: sorobano. Kvindek vertikalaj stangetoj dividitaj horizontale, sur kiuj glitas ringetoj: po kvin malsupre kaj po unu supre. Oni povas plusi, minusi, dividi, multobligi kaj eĉ (mi
-
Chateaubriand = Ŝatobriõ
- 01 Dec 2008Se la provoj, ĉu lertaj kaj dece moderaj, ĉu troaj, - plisimpligi la ortografion de la angla - jam ne nombreblas, do la franca restis tereno preskaŭ nesurpaŝita. Se oni forgesu pri la junulara SMS-skribmaniero. Tamen jen mi malkovris kelkajn retpaĝarojn,
-
Movadaĵo...
- 06 Dec 2008Antaŭhieraŭ estis ĉiumonata renkontiĝo en niaurba klubo. Unu el la klubanoj sukcesis gvidi kurson de Eo. Ĝin partoprenis (nekredeeeble!) kelkaj junuloj. Do la instruinto venigis du el ili al la klubo. La gastoj atestis ke Esperanto estas vivanta lingvo
-
Ŝercu!
- 12 Dec 2008Mi havas kolegon, kiu ofte ricevas poŝtelefonalvokojn kaj ĝenas ĉiujn per la lautĉa kaj liaaĝe maldeca signalo. Hodiaŭ mi sendis al li (senpage, el interreto) du SMS-mesaĝojn. Li ĉiufoje skuiĝis, provis legi la mesaĝojn kiujn fuŝe misvidigis lia
-
Kiel altiri vizitantojn.
- 14 Dec 2008 - 1 commentUnue mi konfesu kial entute oni faru tion. Monon oni ne pagas, ordenojn de donas. Saltu ĉe viaj retanoj. Trovu nekonatulojn en ilia reto, precipe tiujn, kiuj estas surlinie. Kaj rapidu trasaltu dekkelkon da Ipernity-aj retpaĝoj. Kelkaj miaj ĝisnunaj
-
Bv ne droni en mizer' !
- 16 Dec 2008 - 2 commentsHieraŭ ŝi ploris: "Mia domposedantaro ne volas plu paroli kun mi. Mi devas forlasi mian loĝejon. Oni elpelas min! Vintre! Kun ĉiuj mebloj kaj havaĵoj!" Ni donis al ŝi kelkajn telefonnumerojn kaj certigis ke elpelo estus kontraŭleĝa kaj tial nefarebla.
-
al Obama ŝanĝon soifanta
- 21 Dec 2008 - 2 commentsĈiu nova iniciato esperantista superas la kelkajn antaŭajn en la stulteco. Apenaŭ oni kreis tutEŭropan politikan partion kaj proponis malpermesi la anglan en la frulernejoj, do jen oni proponas novan ŝanĝon al la ĉionŝanĝonta Obama, nome igi Esperanton
Jump to top
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter