June 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

December 2009 (1)
October 2009 (2)
September 2009 (3)
August 2009 (3)
July 2009 (10)
June 2009 (9)
May 2009 (5)
April 2009 (8)
March 2009 (6)
February 2009 (5)
January 2009 (14)
December 2008 (6)
November 2008 (4)
October 2008 (5)
September 2008 (9)
August 2008 (8)
July 2008 (9)

June 3rd, 2009

Io rezultita de libera elekto

Ankoraŭ hieraŭ mi konfesis mian neklerecon kaj nekleriĝeblecon. Kaj jen hodiaŭ venis al mi penso:

Io rezultita de libera elekto naskas nek rajton, nek devon.

Ekzemploj el la vivo.

a. Sinjoro X estas samseksemulo. Li decidis havi rilatojn kun viroj. Tiu decido povas havigi al s-ro X nenian ajn apartan rajton, ekz. nomiĝi "familio" rajtanta adopti infanon.

b. Sinjoro Y lernis la internacian lingvon de d-ro Zamenhof. Tiu decido ne povas devigi s-ron Y agi en certa maniero atendata de li flanke de aliaj tiuj, kiuj lernis la saman lingvon.

Published at 17:50 / 72 comments / 623 visits
This post is public

June 5, 2009

PLIA VENKO !

Hodiaŭ mi vidis ĉe stratangulo starantan atestanton de Jehovo. Li havis en la mano diverslingvajn eldonojn de ilia eldonaĵo : la italan, rusan, turkan, germanan. Mi demandis, kiaj pluaj lingvoj haveblas.

Li malfermis sian teketon kaj eltiris kelkajn pluajn, inter kiuj mi trovis

Gardaturo
Gardaturo
ĉi tiun en Esperanto.

Kiu scias, ĉu delonge ili eldonas Gardoturon en Esperanto?



Published at 21:19 / 12 comments / 299 visits
This post is public

June 7, 2009

LA POSTEULOJ DE GRANDGLORA POPOLO

Ili loĝas multmilope en mia urbo. Mi havas bonegajn amikojn inter ili. Ni kunhavas kvardek jarcentojn da komuna historio. Ilia reĝino Ŝamiram amis nian reĝon Ara la Belulon, tamen li ne reciprokis ŝian amon.

En la duono de mia pralando ilia lingvo estis tiu de la ekleziaj ritoj, kantado kaj predikado (la alia duono uzis la grekan) ĝis la eltrovo de nia propra alfabeto en la 4a jarcento pK.

Do ĉi-matene mi veturis kun miaj amikoj al ilia preĝejo. Estis interese observi la diferencojn kaj la similecojn inter ambaŭ ritaroj. La popolo multenombris dimanĉmatene, parte ĉar hodiaŭ ili festis Pentekoston.

Kelkaj fotoj videblas ĉi tie:

www.ipernity.com/doc/57082/album/130657

Kiel ĉiuj kristanaj malplimultoj, la Asiroj estis kaj daŭre estas subpremataj en Turkujo. La turka ŝtato volis lastatempe forpreni de ili gravan monaĥejon. (En tiu lando la neislamaj religiaj komunumoj rajtas posedi neniun terpecon, nek konstruaĵon). Nur post la multenombraj protestegoj laŭvaste de Eŭropo la turkoj cedis.

Published at 13:26 / 0 comments / 138 visits
This post is public

June 12, 2009

Unulingua aŭ Mirad

Leteramiko, sperta interlingvisto menciis ĝian ekziston nur ĉar la kreinto estis mia samsangano, Noubar Agopoff, pariza dentokuracisto.

La lingvo estas volapükeca, t.e. kun vortaro ne bazita sur vivantaj lingvoj. Tamen la gramatiko kaj ties logikeco mirigas per la profundeco.

Jen la ligilo al wiki-libro pri Unulingua

en.wikibooks.org/wiki/Unilingua/Print_version

Published at 18:39 / 1 comment / 120 visits
This post is public

June 13, 2009

DU BILDOJ POR KOMPARO

Komparu la fotojn de la sama konstruaĵo, tia kia ĝi estis antaŭe

Antaŭe
Antaŭe

kaj nun.

poste
poste

Kio okazis? Kiel ?







Kial

Published at 15:10 / 7 comments / 251 visits
This post is public

June 23, 2009

NEATENDITA ATENTIGO

Oni subtenas la kontraŭulojn de la regantaro en Irano. Tamen mi ekpripensis jenon:

Se la kontraŭuloj venkos, Hizbollah restos sen subteno.

Se Hizbollah restos sen subteno, ĝi ne subtenos la palestinanojn.

Karaj maldekstruletoj, ĉu vi pripensis la nedezirindajn (por vi) sekvojn?





Published at 17:08 / 1 comment / 120 visits
This post is public

Published at 18:20 / 6 comments / 162 visits
This post is public

June 24, 2009

ELFALANTAJ MALJUNULINOJ

Bojana sendis al mi serban tradukon de la rakonteto de Daniil Harms (ek al Viŝipediko por sciiĝi pri la ulo!). Mi do trovis la originalon kaj havigas al vi.

Published at 13:23 / 2 comments / 156 visits
This post is public

June 25, 2009

ANONCO

Lupreno. Ĉemara ripozloko serĉata por 2 semajnoj en aŭgusto. Bv respondi per persona mesaĝo.

Published at 10:12 / 0 comments / 153 visits
This post is public

( 9 posts )

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...