September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

December 2009 (1)
October 2009 (2)
September 2009 (3)
August 2009 (3)
July 2009 (10)
June 2009 (9)
May 2009 (5)
April 2009 (8)
March 2009 (6)
February 2009 (5)
January 2009 (14)
December 2008 (6)
November 2008 (4)
October 2008 (5)
September 2008 (9)
August 2008 (8)
July 2008 (9)

September 15, 2008

Malto

La insulo nepre vizitindas. Tie iomete ripozeblas de nia okcidenteŭropa socialismo. Neniu ajn ĉenĉionvendejo, ĉio privatas.

Oni bezonas unu semajnon da ĉiutaga kaj tuttaga vagado por trarigardi ĉion. Mi vizitis precipe la muzeojn. La nudaj ŝtonoj de la elfosaĵoj ne plaĉas al mi, kiom ajn antikvaj. Do la romianoj pardonu min.

Brave pro la aspektkonservado de la urboj. Malbrave pro la abomeninda malpuro reganta ĉie. Malbrave pro la prezoĥaoso, ĉiufoja friponado monera.

La lingvemaj vizitantoj ĉiam priparolas la unikecon de la malta lingvo. Mi havis impreson ke ĝi estas neprizorgita, kaj ĉio kreskas en ĝi herbaĉe.

Published at 13:06 / 1 comment / 202 visits
This post is public

September 19, 2008

Ĝojoj el la stultaĵskatolo

Mi estas tre senpacienca kaj malfidela sidanto antaŭ la stultaĵskatolo. Mi ĉiumomente jen elfoteliĝas, enmanigas libron, trafoliumas ĝin, jen iras al la kuirejo pretigi tason da teo. Tre malsana netelevidemo.

Tamen en Malto mi iomete ŝanĝis la kutimon. La tiea stultaĵskatoleto montris lokajn stultaĵojn kaj tiujn de Italujo.

El la lokaj mi plej ŝatis la televidan vendadon. Egventra kalva viro kun raŭka voĉo ŝovas en la objektivon sian harkovritan brakon kaj trudvendas al ni polvosuĉilon: only two hundrrrred eurrros!

Estis porinfanaj programoj. Oni montris bildojn el iu libro, kaj voĉo de nevideblulo rakontis la enhavon de la libro.

Kelkaj italaj elsendoj estis sadismaj. En vitra ujo kuŝas juna virino vestita naĝkostume. Oni ŝutas sur ŝiajn krurojn lumbrikojn, skarabojn, blategojn. Ŝi ŝire krias, tamen diras: daŭrigu.

Alia programo estis konkurso. La ĉeestantoj voĉdonis por la partoprenintoj. Sub la piedoj de la malvenkinto malfermiĝis pordeto, kaj ŝi aŭ li falis en akvon. Tre instrue.

Eble mia cerbo ne atingas tiomajn subtilaĵojn. Eble mi ne kapablas ĝui la ĝojojn de la televido.

Published at 17:22 / 4 comments / 304 visits
This post is public

September 19, 2008

La fotoj

Dankon gekaraj, pro ĉiuj laŭdoj unusilabaj. Mi scias ke miaj fotoj estas belaj. Ĝuste tial mi faris kaj alŝutis ilin.

Ĝuste tial mi fotis la belaĵojn kaj ne la hundofekon, nek la ĉevalsterkon, nek la rubon aŭ blategojn rampantajn surstrate.

Published at 18:09 / 1 comment / 152 visits
This post is public

September 20, 2008

Eŭropaĉo unuanime daŭrigas sinmortigon

La laŭdire transrande-dekstra naciisma organizo Pro Kolonjo (Pro Köln) organizis grandan manifestadon kontraŭ la konstruo de grandega moskeo en la urbo. La konstruon aprobis ĉiuj gravaj partioj kaj movadoj.

Ili kun la polico malhelpis la manifestadon. Kelkcento da maldekstraj batalemuloj estis arestitaj. La moskeo baldaŭ ornamos la urbon, kie jam ekzistas 45 aliaj islamaj adorejoj.

Kiom da kristanaj preĝejoj ekzistas en Saudia Arabujo? Kiel fartas la kristanoj en Turkujo? Ĉu ili ankaŭ libere konstruas preĝejojn en la lando?

Mi ne estas subtenanto transrandaj naciistoj, des malpli la germanaj. Tamen kial neniu krom ili ne protestas kontraŭ islamiĝo? Kial oni lasis la honoron defendi la landon al la transranduloj?

Kial eĉ CSU, t.n. "kristana" partio subtenas la disrampadon de islamo en sia lando?

Published at 15:19 / 3 comments / 295 visits
This post is public

September 21, 2008

Tutmonda fiularo unuiĝas

Daniel Ortega, bandita prezidanto de Nikaragvo, kulpigis Usonon pro la intenco mortigi Ugo Chavez'on, la prezidanton de Venecuelo.

Unue, Chavez jam forvendis ĉiujn neftoputojn al Usono. Do lia kontraŭusoneco estas nur porŝajna. Kial Usono mortigu lin?

Daniel Ortega agnoskis la sendependecon de la proursaj marionetŝtatoj Sud-Osetion kaj Abĥazion. Kompreneble, lia agnosko ne multon valoras.

Tamen la simpatioj inter Urslando kaj latinamerikaj diktatorejoj estas rimarkindaj.

Published at 13:18 / 4 comments / 326 visits
This post is public

September 23, 2008

Helpu trovi...

Mi serĉas la romaneton de Cezaro Rosetti "Kredu min, sinjorino". Mi bezonas ĝin prunte, por dusemajna tralego.

Se iu hazarde havas senpaperan version (.PDF aŭ alian), mi ŝuldos apartan dankon.

Published at 18:53 / 1 comment / 209 visits
This post is public

September 25, 2008

Pasporta Servo

"Malmultekoste vojaĝi" estas la plej grava allogaĵo de esperanto. Kaj la sole vera.

Do ial ajn ĝi formortas. Hodiaŭ mi ricevis la adreslibron ĉi-jaran (septembre! kaj donace de la landa organizanto!). Ĝi estas senteble pli maldika ol la antaŭjara. La gastigantoj malaliĝas aŭ ne konfirmas sian membrecon.

Feliĉe la organizantoj vigle pripensas plibonigon de la servo. La adresaro estu alirebla por la membroj. Kaj oni ne dependu de la malfrue presata kaj malrapide dissendata adreslibro.

Gehomoj, aliĝu al PS. Eĉ se iutage vian pordon frapos fiodora drogemulo kun dorsosakego kaj verda stelo sur la eksblanka T-ĉemizo. Li ja ne restos vivi ĉe vi.

Aŭ tute puranima kaj purkorpa samideanino kiu tuj post la alveno perdos la alfiditan al ŝi enirpordan ŝlosilon.

Iu vokos, tamen ne venos poste. Alia ne vokos, tamen alvenos ĝuste tiam, kiam vi estos akompanonta viajn infanojn al la lernejo. Ne gravas, la gasto sidos sur la ĉeporda ŝtupo.

Ĉu mi konvinkis vin? Ĉu vi aliĝos? .

Published at 20:36 / 3 comments / 270 visits
This post is public

September 28, 2008

Tamen...

I have a dream.

It needs paying for.

Martin Luther King

&

Milokula Kato

Published at 13:30 / 0 comments / 99 visits
This post is public

September 28, 2008

Rimarkinda Deklaro

Kunveno de islamaj kredantestroj/religiistoj en Egipto decidis ke la lokaj kristanoj libere havu kaj plukonstruu homindajn preĝejojn. Ili alvokis al amikeco kun la kristanaj samlandanoj por ke ilia voĉo estu aŭdebla en la egipta socio.

Mi volus legi ion similan en gazetoj. Tamen mi legas la malon: la kunveno de la katolikaj episkopoj en Germanio decidis ke la islamanoj... (daŭrigu laŭ ĉi-supra teksto).

Published at 13:41 / 1 comment / 225 visits
This post is public

( 9 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...