Verŝajne multaj el vi aŭdis pri la artefarita tutslava lingvo Slovio.

Kreis ĝin slovaka lingvisto Huĉko, en 1968 forlasinta sian landon kaj nun loĝanta en Svislando.

Jen la paĝaro de la lingvo www.slovio.com

Mi opinias ke la lingvo estas

1. malbelsona (la pluralo per -s estas terura)

2. tro rusa

Ankaŭ estas neebla celo trovi mezon inter la orient-, okcident- kaj sudslavaj lingvoj.

Se via denaska lingvo estas slava aŭ vi scipovas slava(j)n lingvo(j)n, viaj komentoj bonvenas.